|
|
|||||
|
|
La celo de la rubriko ‘Historio’ estas arigi faktojn kaj dokumentojn pri la pli frua historio de la Ligo. Multaj paperaj dokumentoj riskas perei; per enretigo ni protektas nin pri tio, kaj plie konigas nian pasintecon al esploristoj kaj novaj membroj. La dokumentoj povas prilumi la funkciadon kaj eventojn de la internacia Ligo, sed povas ankau temi pri la historio de unuopaj sekcioj. Proponoj de dokumentoj estas bonvenaj – sendu ilin al la prizorganto de la retejo kaj la prezidanto de ILEI. Bonaj fontoj povos esti la biblioteko en Massa (la epoko de gefratoj Dazzini), CDELI en Svislando, Biblioteko Holder, la muzeo en Vieno, dokumentoj transigitaj en 2010 de IEI al Herzberg, arhivoj de unuopaj estraranoj au eks-estraranoj, sekciaj arkivoj kaj artikoloj en malnovaj revuoj (ne nur de ILEI kaj la sekcioj. Aparta prizorganto pri nia historio tre bonvenus. 1949ILEI estas fondita en 1949. La unua estraro konsistis el Violet C. Nixon (Britio, prezidantino), Einar Dahl (Svedio, sekretario-kasisto), Jeanne Dedieu (Francio, konsilanto) kaj P. Korte (Nederlando, konsilanto) Fonto de la frazo estas la esperanta Vikipedio, kie la fonto estas ‘La Juna Vivo’ sept. 1949, p 355. Sed la ligo al tio en Vikipedio ne plu funkcias. Aliro al tiu revuo bonvenas, kiel ankau pliaj informoj pri tiu fondo-jaro kaj la pluiro de ILEI ekde tiam. 1950Sylvia Hämäläinen:: Pri la fondo de la ILEI-Sekcio en Finnlando (PDF) 1970Jen la jarraporto (serchebla PDF, versio 1.6, 1.8MB) de la junulara sekcio de TEJO en Nov-Zelando (EJANZ) el 1970. Ni aperigas ghin char signifa parto de ilia laboro rilatis al lerniloj, instrua agado kaj okazigo de tendaroj kaj eventoj. Tiujare EJANZ organizis la unuan el ses someraj tendaroj. La raporton verkis la nuna prezidanto de ILEI, tiam 22-jara, kiu tra tiuj jaroj redaktis la sekcian bultenon 'Junularo' aludita en la raporto kaj baldau poste fondis instruistan sekcion en Nov-Zelando. 1987
1988
1989Jen bughet-propono por 1989, kiu enhavas du variantojn, ambau kun iom signifaj deficitoj: 9 au 14 mil svedaj kronoj (3 au 4.6 mil guldenoj, au lau nunaj kurzoj proks 1000 kaj 1600 euroj). Post la efiko de inflacio, tio ne tro malsamilas al la deficito en la nuna bughet-propono 2011. Jen rajtigilo subskribita de la tiama prezidanto, s-ro Edward Symoens, por rajtigi Magistrinon Irena Szanser gvidi Metodikan Kurson nome de ILEI en KCE (La Chaux-de-Fonds, Svislando). 1990Jen financa rezulto por 1990, kompilita en la lasta tago de la jaro. Jen informilo pri kurso en Kungelv, Svedio, kie ILEI-anoj plurfoje tra la jaroj aktivis. Jen la rezolucio pri edukado, akceptita dum la UK en Havano; kompreneble ILEI-anoj prenis gvidan rolon en ĝia pretigo. En tiu tempo la financa peto de ILEI aperis en la rezulucioj. Rimarku la interesan mistajpon: ‘prestiĝo’ anstatasŭ ‘pretigo’. Temas pri la supera nivelo de la ekzamenoj UEA/ILEI, kiu de 21 jaroj havas regularon, sed neniun realecon, pro manko de laborfortoj. 1992Gazetara komuniko pri la Konferenco en Bratislavo en julio 1992 kaj trejnkurso en Poprad en oktobro 1992 (PDF). La samo kiel dokumento Word (DOC). Jen laborplano pri informa laboro, pretigita de la tiama prezidanto, s-ro Edward Symoens, kune kun akompana letero.
26a Konferenco de ILEI: Pli granda, internacia kaj a variaKun 112 partoprenantoj el 23 landoj, la 26a ILEI-konferenco en Bratislavo /Slovakio/ estis la plej granda kaj internacia de la lastaj jaroj. Dank’ al la situo, kolegoj el Pollando, Rumanio, Hungario kaj Bulgario povis unuafoje partopreni, dum instruistoj el Aŭstralio, Argentino, Islando, Israelo, Usono kaj Zairio kompletigis la internaciecon. La aĝvario estas dankebla al nova iniclato de ILEI, gimnazia semajno por 13–6-jaruloj paralele aranĝita. /Vidu apartan raporton/
Kiel instrui komunikeEkzistas ne nur la gramatika kaj la Cseh-metodo en la mondo. Kiu volas spertiĝi pri la nuntempe populara kaj sukcesa situaci-komunika aliro al lingvo-instruado havos la okazon en la Esperanto-Centro Poprad de la 6a ĝis la 9a de novembro 1992. ILEI okazigos tie intensan partoprenigan tri-tagan kurson por konigi la filozofion kaj teknikojn de tiu metodo. 2004
|