ILEI

La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Agado

Kongresoj

Divido de respondecoj kaj taskoj inter ILEI kaj invitanto/LKK de ILEI-kongreso.

La Kongreso, antaŭe Konferenco de ILEI markas la kulminon de la Liga vivo por la koncerna jaro. Ĝis la jaro 2016 inkluzive okazis 49 Konferencoj. Ekde 2017 la evento nomiĝas Kongreso de ILEI. Ĝi okazas ĉiujare en alia lando, dezirinde alterne en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj.

Nia Kongreso en la jaro 2021 okazos en Benino en hibrida formo.

Pliaj informoj kaj ligoj al artikoloj pri ĉiu unuopa kongreso troviĝas tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/ILEI-Kongreso

Ĝenerala kaj adaptebla programskemo de la Kongreso de ILEI.

57-a Kongreso en Masejoo (2024) Simpozio 2024
56-a Kongreso en Linjano (2023) Simpozio 2023
55-a Kongreso en Kebekurbo (2022) Simpozio 2022
54-a Virtuala EO-Konferenco - VEKI-2 (2021) Simpozio 2021
53-a Virtuala EO-Konferenco - VEKI (2020)  
52-a Kongreso en Ĉaĉak (2019)

Simpozio 2019 en Ĉaĉak

Simpozia resumaro 2019

51-a Kongreso en Madrido (2018) Simpozio 2018 en Madrido
50-a Kongreso en Busan (2017) Simpozio 2017 en Busano/Seulo
49-a Konferenco en Nyíregyháza (2016) Simpozio 2016 en Nyíregyháza
48-a Konferenco en Oostende (2015) Simpozio 2015 en Oostende
47-a Konferenco en Montevideo (2014) Simpozio 2014 en Montevideo
46-a Konferenco en Sieber/Herzberg (2013) Simpozio ne okazis
45-a Konferenco en Kunmingo (2012) Simpozio 2012 en Kunmingo
44-a Konferenco en Kopenhago (2011) Simpozio 2011 en Kopenhago
43-a ILEI-Konferenco en Kubo (2010)  

La Kongreso havas tri esencajn fadenojn: fak-klerigan, organizan kaj kultur-distran programojn, kiuj disvolviĝas ĉirkaŭ kongresa ĉeftemo, kutime ligita al lingvo-politiko, komunika demokrateco, E-pedagogio,  E-kulturo aŭ edukado kaj kulturo ĝenerale.

La faka kaj kleriga programo ampleksas prelegojn kun diskuteblo, kursojn, demonstro-lecionojn, forumojn, kaj krome prezenton de la eduka sistemo en la konferenca lando.  Kiam eble, la programnivelon levas universitat-nivela du-taga simpozio, organizata kunlabore kun loka au regionaj universitatoj, kun plurlingva programo pri la kongresa ĉeftemo, aŭ iu koneksa temo el la interessfero de ILEI. Foje okazas ankau paralela instruisto-trejna seminario por sproni la kvaliton de la E-instruado en la konferenca lando kaj en najbaraj landoj. E-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, kaj ekspresaj kursoj de loka lingvo ankaŭ montriĝis popularaj ĉe la kongresa publiko.

La organiza programo estas kontrolpunkto por la organizo; ni bildigas la staton kaj evolutendencojn kaj planas la estontan agadon. Formale tion prizorgas la Komitato de ILEI, kies kunsidoj estas publikaj, sed la progresiga laboro povas esti plenumata tra la konferenca semajno pere de diskutrondoj, laborgrupoj kaj komisionoj – konstantaj au dumkonferencaj. La programero titolita Ĝenerala debato donas okazon por konferencanoj komenti la laboron, fari proponojn kaj oferti kunlaborhelpon.

La kultura, turisma kaj distra programo kontribuas al la entuta etoso de la konferencoj. Unuflanke, oni kunvenas por kreski kaj kontribui fake, oni venas por partopreni en la organiza laboro, sed oni venas plie por refortigi ekzistantajn amikecojn kaj starigi novajn. La komenca vespero - interkona frandvespero -  jam enkondukas la tipan amikecan etoson de kongresantaj E-pedagogoj. En nacia vespero, la konferenca lando prezentas sian kulturon, en internacia vespero konferencanoj el dekoj da landoj alportas guston de siaj propraj kulturoj kaj entuziasmoj. La kultura programo povas inkluzivi erojn por la publiko en la konferenca urbo, ekzemple pere de Lingva Festivalo.

La konferencoj kutime okazas tuj antau au post la Universala Kongreso en proksima loko, sed okazis escpetoj al tio. La evento provizas instigan kolegecan etoson, en kiun povas trovi lokon kaj bonvenon iu ajn, kiu opinias grava la instruadon de Esperanto kaj ĝian uzadon en pedagogia laboro ĝenerale, aŭ vi povas profiti la ĉeeston de E-pedagogoj el ĉiuj mondopartoj por lerni aŭ lernigi Esperanton al siaj geamikoj, plifirmigi siajn lingvokonojn kaj plivastigi siajn kulturhorizontojn.

Jen rezultoj de Universitata Simpozio okazigita en 2009 (PDF, versio 1.5 - 1.8 MB) dum la lastaj tagoj de la 42a Konferenco de ILEI en Krakovo, Pollando. Trideko da verkoj tra 124 paghoj prilumas la konferencan temon 'La pedagogio de Esperanto antau la defioj de interkultura komunikado' au klarigas la edukan sistemon de la gastiga lando. Presita versio en limigita eldonkvanto estas antauvidata.

En la konferenco en Portonovo 2008 jen la teksto de prelego de Francois Lo Jacomo pri Unekso, kun titolo "Chu Esperantistoj defendu edukadon per la gepatra lingvo?" (prezentita kiel PDF)

La Simpozia Kajero el nia Konferenco en Parma en 2006 (PDF, versio 1.5 - 1.0 MB) trovas sian lokon apud la kajero el Krakovo en 2009. Tiuj retversioj estas senpage je via dispono, sed ni petas vin memori, ke ech reteldono por ILEI tute ne estas senkosta! Por helpi al ni kovri tiujn kostojn, kaj realigi iliajn aperigojn en presita formo, viaj donacoj al nia Fondajho Szerdahelyi tre bonvenas. Legu pri niaj fondajhoj en la financa parto de la retejo, ene de la rubriko 'Dokumentoj'. Antaudankon pro via subteno!

Listo de ILEI-Konferencoj ekde 1966

Kiu lando akceptis plej ofte la konferencon/kongreson de ILEI (1968-...)

KONFERENCOJ / KONGRESOJ (ekde 2017) de ILEI en kunligo kun Universalaj Kongresoj

Kompletigaj informoj al la listo de konferencoj (de 1963 ĝis 1975).

Informoj pri la pasintaj konferencoj


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj