ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

LINGVA FESTIVALO DUM LA 39-a ILEI-KONFERENCO

Lingvo estas la rimedo per kiu oni ekkonas mondon kaj respeguligas siajn pensojn al la aliaj. Plej versxajne ne ekszistas pli interesa kaj pli mistera mondo, ol mondo de lingvoj. Ni cxiuj jam rimarkis, ke la samajn aferojn oni vortigas diversmaniere, depende de la lingvo. Tamen, estas bezonata ankaux ponto inter multaj esprimeblecoj.

Almenaux dum lingvaj festivaloj, kiuj okazas en diversaj e-arangxoj, taskon de tiu ponto plenumas Esperanto. Tre bone, se ni havas eblecon arangxi lingvan festivalon kvazaux donacon de esperantistoj al la loka publiko. Tiukaze la lokaj logxantoj ne nur gxuas la buntecon de la lingva mondo, sed ankaux vidas la valoron de laZamenhofa lingvo.

Tre interesaj estas lingvaj festivaloj, kiuj dauxras dum kelkaj tagoj, ekzemple Cxielarko en Cxeboksari en Ruslando. Tamen valoras la penon dedici ankaux duontagon dum iu alia e-arangxo, se ni havas spektantojn. ILEI jam dum kelkaj konferencoj klopodis havi la festivalon kaj cxiam ili estis sukcesaj. Kompreneble, ili estas cxiam malsamaj, depende de la lokaj kondicxoj.

Ankaux dum la 39-a ILEI konferenco en Parma (Italio) okazos Festivalo de lingvoj kaj kulturoj. Laux programo gxi estas antauxvidata la 26an de julio (merkrede) posttagmeze.

Kio estas la festivalo? La LF estas donaco de esperantistoj instruistoj kaj aliaj partoprenantoj de la 39-a ILEI-konferenco al urbanoj kaj tio estas iuspeca kunlaboro de ILEI kun urba komunumo. Tiamaniere ILEI volas danki lokajn gravulojn pro la apogo de la konferenco. Gxuste pro tio LF estos anticipe anoncita, senpaga, libere vizitebla arango dedicita al lokanoj.

Kie okazos la festivalo? La LF okazos en la korto de la Biblioteko Civica vic. S. Maria 5 aux en la biblioteko mem depende de vetero kaj teknikaj kondicxoj.

Kiu partoprenos en la festivalo?. Unuflanke diverslandaj esperantistoj, partoprenantoj de la 39-a ILEI-konferenco prezentos siajn lingvojn kaj kulturojn. Aliflanke lokaj logxantoj, kiuj povus gxui prezentojn kaj konatigxi kun diversaj lingvoj kaj plivastigi siajn interkulturajn konojn.

Kiel funkcios la festivalo? La LF similos al foiro de interesoj, kie prezenti sian landon kaj sian lingvon, estos invitataj cxiuj partoprenantoj de la 39-a ILEI-konferenco. Cxiu prezentanto havos 25 minutojn cxe speciale arangxita stando kaj rajtos prezenti sian lingvon laux sia bontrovo. Eblas tute simple prezenti, eblas uzi lumbildojn, komputilan projekciilon, veni vestita per naciaj vestajxoj, kunporti naciajn mangxojn, auxskultigi nacian muzikon, instrui naciajn dancojn kaj multon, multon pli.

Kiel aligi al la festivalo? La LF estas organizota de ILEI, do en la elektronika aux papera aligxilo bonvolu noti, kiun lingvon Vi emus prezenti kaj kiujn ilojn Vi bezonas. Al la LF ne necesas alixgi, se Vi volas nur spekti gxin.

Kiel kontakti organizantojn? Vi estas bonvena skribi al Vladka Chvatalova, al Aida Cizikaite, aux Luigia Oberrauch Madella.

NE PERDU EBLECON PREZENTI VIAN IDENTECON AL VASTA MONDO!

Pli detale pri la festivalo