ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

La 40-a Konferenco de ILEI en Ranzan (Japanio)

11-19 augxusto 2007

  • Japanio de proksime - gxia kulturo malfermigxos tuj antaux Viaj okuloj
  • Kolegeca etoso en intima rondo
  • Kultura kaj ekskursa programo
  • Variaj kaj instigaj prelegoj
  • Moderkosta logxigo kaj abunda programo
  • E-kursoj kaj agrablaj vesperaj arangxoj
  • Festivalo de lingvoj kaj kulturoj
  • Simpozio pri konferenca temo
  • ILEI/UEA ekzamenoj
  • Konatigxo kun la mondo de edukado
  • Plibonigo de Viaj instrukapabloj
  • VIRINOJ EN ESPERANTO-KULTURO
    Kial tiu temo por ILEI konferenco? Pri ajna evento homoj demandas: "Kial? Kiamaniere?". La francoj havas cxiam pretan respondon: "Cherchez la femme" (sercxu virinon). Cxiu esperantisto scias, kiu kreis la internacian lingvon. Cxiu esperantisto scias, kiamaniere gxi disvastigxis. Ankaux cxi-foje la francoj ne maltrafus. Kiu staras cxe la komenco apoge al disvastigo de la internacia lingvo? - Klara Zilbernik! Parto de sxia doto estis uzita por eldono de la Unua libro. Post sxi venis kulturkreantinoj de Esperanto pri kiuj oni povas multe kaj fiere paroli. Tamen, ne nur ilin celas la konferenca temo, sed ankaux la virinon gxenerale. Pozicio kaj roloj de la virino en la socio, kaj la virinaj rajtoj kiel specifa aspekto de la universalaj homaj rajtoj estas gxeneralaj civilizaj demandoj. Kiel la Esperanto-kulturo respondas ilin? Venu al la konferenco, ke ni kune sercxu la respondojn!

    Programo
    Ni antauxvidas dupartan konferencon la 11-14an de auxgusto gxeneralan programon, la 15-19an de auxgusto - kulturan ekskursan programon. Por la konferenco oni antauxvidas: inauxguron, unutagan Simpozion laux la konferenca temo (la 12an de auxgusto - tutan tagon), Lingvan Festivalon (la 13an de auxgusto posttagmeze), komitatkunsidojn (la 13 kaj 14an antauxtagmeze), paralele proponitajn prelegojn de niaj samideanoj kaj invititaj gastoj, paralele seminario(j)n, aparte pagendan bankedon (la 14an de auxgusto - komunan vespermangxon en lukseca etoso), ILEI/UEA ekzamenojn. Pli da informoj kaj horaro pri la programo venos poste.

    Reta aligxilo: aperas cxi tie!

    Konferenca urbo
    Meze de la monteta regiono en la gubernio Saitama, 60 kilometrojn nordokcidente de Tokio, situas la urbo Ranzan (je 65 metroj super la nivelo de la maro) kun cx. 20 000 logxantoj (geografie pli precize: 36 gradoj de la norda latitudo kaj 139 gradoj de la orienta longitudo). La urbo estas bone konata pro la ravino Ranzan-keikoku, kie oni povas gxui belegan pejzagxon kreitan de grandaj ebenrokoj, la rivero Tukigawa kaj arboj cxirkauxaj. La urbo havas ricxan naturon kaj tie trovigxas rezervejo de la sxtata papilio oomurasaki (Sasakia charonda).
    En la urbo restas kelkaj sxintoaj temploj kiuj apoteozas Heian-epokan (la 12-jarcentan) generalon Kiso Yosinaka kaj ruinigitaj domegoj de tiuj generaloj en la 12-13aj jarcentoj.
    Ranzan estas atingebla per la trajno de fervojlinio Tobu-Tozyo de la stacio Ikebukuro sur la JR (Japan Railway) ringolinio Jamanote en Tokio, aux auxtobuse rekte de la flughaveno Narita al la stacio Sxinrinkoen sur fervojlinio Tobu-Tozyo, du staciojn antaux Musasxiranzan, la plej proksima stacio al nia konferencejo Sxtata Eduk-Centro por Virinoj.

    Utilaj informoj
    " Kiel atingi la konferencan urbon?"



    1. Narita - Sxinrinkoen - Musasxiranzan - Konferencejo
    Auxtobuso ekiras je la 15:20, 16:40, 18:30, 20:50 de Narita, cx. 2,5 horoj da veturado, kostas 3,800 enoj (25 EUR) gxis Sxinrinkoen kaj 1 EUR gxis Musasxiranzan, dekminuta veturado per trajno.
    2. Narita - Nippori (fervojlinio Keisei) - Ikebukuro - Musasxiranzan
    * Skyliner ekiras en cxiu 30-40 minutoj, 51 minuto da veturado, gxi kostas 1 920 enojn (12,4 EUR). Nippori-Ikebukuro sur JR ringolinio Jamanote bezonas 13 minutojn kaj gxi kostas 160 enojn (iom pli ol 1 EUR). De Ikebukuro al Musasxiranzan per ekspresa trajno sur linio Tobu-Tozyo oni bezonas unu horon kaj tio kostas 700 enojn (4,5 EUR).
    * Speciala ekspreso ekiras en cxiu 20 minutoj, 68 minutoj da veturado, gxikostas 1 000 enojn (6,5 EUR).

    "Vetero en Ranzan"
    Estas suficxe varme kaj la temperaturo facile atingas 30-35 celsiajn gradojn kaj ofte ekpluvegas vespere en tiu cxi sezono. Kunporti ombrelon estas konsilinde.

    "Elektra kurento"
    La elektra tensio estas 100-volta. La formo de elektra konektilo estas tiel nomata Formo A. (Vidu TTT-pagxon de Jokohama UK http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/jokohamo.htm).

    "Kiel trovi la konferencejon kaj tranoktejon?"
    Al la konferencejo oni bezonas cx. 15 minutojn piede de la stacio Musasxiranzan. Vi povas preni taksion cxe la stacio kaj tio kostos 600-700 enojn (4-4,5 EUR). Atentu ke cxiuj kostoj estas en auxtuno 2006.

    "Mangxoj"
    Ni forte rekomendas antauxe mendi mangxojn: matenmangxon kaj tagmangxon kontraux 6,5 EUR kaj vespermangxon kontraux 8,5 EUR. Preskaux ne trovigxas restoracioj cxirkaux la konferencejo.

    La 15-an de auxgusto, kiam okazas tuttaga ekskurso al Nikko, ni ne mendas mangxojn por tiuj, kiuj ekskursos. Tiuj, kiuj restos en konferencejo, povas mendi mangxojn ankaux por la 15-a de auxgusto. Ankaux la 16-an kaj 18-an ni tagmangxos dum la ekskurso - ne en konferencejo.
    Estas forte rekomendata antauxmendi la jenajn mangxojn en la restoracio de la Centro:

    • la 11-an vespermangxo
    • la 12-an matenmangxo, tagmangxo, vespermangxo
    • la 13-an matenmangxo, tagmangxo, vespermangxo
    • la 14-an matenmangxo, tagmangxo, (bankedo), vespermangxo nur por tiuj, kiuj ne mendas bankedon
    • la 15-an Tuttaga ekskurso al Nikko, en la restoracio mangxoj nur por tiuj, kiuj ne ekskursos
    • la 16-an matenmangxo, (tagmangxo ekstere), vespermangxo
    • la 17-an matenmangxo, tagmangxo, vespermangxo
    • la 18-an matenmangxo, (tagmangxo ekstere), vespermangxo
    • la 19-an matenmangxo
      BONVOLU ATENTI, cxu Vi mendas ekskursojn kun mangxoj, cxu Vi restas en konferencejo kaj mendas mangxojn?
      Tiuj kiuj ne ekskursos kaj restos en konferencejo, mangxojn mem povas mendi pagante surloke, ne antauxe, por la 15-a de auxgusto.

    "Akvo"
    Trinkeblas akvo rekte de la urba akvedukto, kaj krome, tie kaj cxi tie en la konferencejo estas trinkakva instalajxo. Se vi sxatas mineralan akvon, vi povas acxeti unu botelon da akvo 0,5 l kontraux pli malpli 120 enoj (0, 8 EUR).

    "Valuto kaj monsxangxo"
    En Japanio oni uzas japanajn enojn. Vi ne havos sxancon sxangxi vian monon en Ranzan, do estas rekomendinde sxangxi vian monon cxe flughaveno (1 EUR=148 enoj, 1 USD=118 enoj la kurso estas por nuna tempo, gxi povas sxangxigxi).

    "Sanservoj"
    En Japanio eksterlandanoj sen sxtata sanasekuro vizitante kuraciston devas pagi tutan sumon kaj reveninte hejmen iras kun kvitanco al asekurkompanio por rericevi monon. Bonvolu mem prizorgi la sanasekurojn en Viaj landoj kaj kunporti ilin al Japanio.

    "Medikamentoj"
    Se vi uzas preskribitajn medikamentojn, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina. Konsilindas havi recepton de la kuracisto, ankaux se Vi portas medikamentojn tra landlimoj.

    "Vizoj"
    Se Vi bezonas vizon aux invitilon por veni al Japanio, bonvolu turni Vin al la cxefa loka organizanto: Tieko Isikawa (rete), aux (perletere) Tate 1-6-6-103, JP-353-0006 Siki-si, Saitama-ken, Japanio, tel./fakso: +81-48-474-7437.

    "Sekureco"
    Kompare kun grandaj urboj en euxropaj landoj, Japanio estas sekura lando. Tamen esti singardema pri mono kaj havajxoj estas kompreneble preferinde.

    "Japanrailpass"
    Estante en la lando pli longe, oni povas uzi tre oportunan eblecon vojagxi tra la lando. Kompanio Japan Rail Group (JR Group) disvendas biletojn por veturi tra la lando dum certa tempo. Verda bileto por 7 tagoj kostas 37 800 enojn por plenkreskuloj, 18 900 por infanoj, ordinara - 28 300 por plenkreskuloj, 14 150 por infanoj; por 14 tagoj verda bileto kostas 61 200 por plenkreskuloj, 30 600 por infanoj, ordinara - 45 100 por plekreskuloj, kaj 22 500 por infanoj; kaj por 21 tago verda bileto kostas 57 700 por plenkerskuloj, 39 800 por infanoj, ordinara - 57 700 por plenkreskuloj, 28 850 por infanoj. La bileto ekvalidas tiam, kiam oni stampas gxin. Sxajnas ke tiu cxi fervoja bileto tauxgas por vojagxi tutlande, sed ne por urba trafiko. Vi trovos informojn ce http://www.japanrailpass.net/, sed nur en la angla.

    Konferencejo kaj tranoktejo
    La konferenco okazos en la Sxtata Eduk-Centro por Virinoj, 728 Sugaja, Ranzan-mati.Gxi situas cx.15 minutojn piede aux 5 minutojn taksie de la stacidomo Musasxiranzan. La centro estas bone ekipita kun multaj konstruajxoj en vasta tereno kaj certe estas unu el la plej bonaj stagxejoj en Japanio.
    Cxi-foje cxiuj partoprenantoj de la konferenco uzas la Centron ankaux por tranoktado.

    "Tranoktado"
    Por tranokti en la sama centro ekzistas jenaj eblecoj:
    - unu-lita cxambro kun banejo 20,00 EUR
    - du-lita cxambro kun banejo 18,00 EUR
    - du-lita cxambro sen banejo 17,00 EUR
    - japanstila cxambro por du homoj kun banejo 18,00 EUR
    - japanstila cxambro por 4-5 homoj sen banejo 17,00 EUR
    La prezoj estas por unu nokto por unu homo. Matenmangxo ne estas inkluzivita.

    "Komuna vojagxo al Ranzan post UK"
    De la plej proksima stacio de UK-kongresejo Pacifiko Jokohamo al la stacio Musasxiranzan kie trovigxas la ILEI-konferencejo la vojagxo kostas nuntempe 1,500 enojn (cx. 10,5 EUR). Oni devas sxangxi trajnojn dufoje, kio estus iom malfacile glate movigxi kun granda valizo. Tamen trajnoj iras akurate ecx dum la mezo de auxgusto, tre speciala semajno en Japanio.

    "Bankedo"
    Komuna vespermangxo en bona japanstila restoracio. La prezo 50 EUR por A-landanoj kaj 30 EUR por B-landanoj. La restoracio ofertas perbusan servon por veturigi nin tien kaj reen. Oni bezonas nur kelkajn minutojn inter nia konferencejo kaj la restracio.(pliaj informoj venos poste)

    Ekskursoj

    TT: Nikko (la 15-an de auxgusto, merkrede) Prezo: EUR 65,00.
    Nikko, registrita kiel Monda Kultura Heredajxo de Unesko en 1999, estas konata kiel unu el la plej famaj vidindaj lokoj en Japanio. Gxi trovigxas en la norda parto de Kanto regiono, cx.100 kilometrojn de Ranzan. La plej elstaraj monumentoj en Nikko estas sxintoisma templo Futarasan-zinzya, la plej malnova konstruajxo tie, sanktejo Tosxogu konstruita en 1636 por apoteozi la unuan sxogunon Tokugawa Iejasu kaj Rinnoizi-Templo. Ni vizitos tiujn cxi tri konstruajxojn kaj certe altiros viajn okulojn Joumeimon-Pordego, pompa kaj superba konstruajxo ornamita per 500 gravurajxoj, nacia trezoro Dormanta Kato gravurita sur la lintelo de Tosxogu, kaj multaj aliaj kulturaj heredajxoj.

    DT1:Kawagoe (la 16-an de auxgusto, jxauxde) Prezo: EUR 20,00
    Kawagoe, alinome Koedo (eta Edo*), situas 30 kilometrojn nordokcidente de Tokio en la gubernio Saitama. La urbo konservas la etoson de Edo-periodo (17~19a jarcento) kaj trovigxas multaj temploj, malnovaj butikoj kaj aliaj. Unu el la vidindajxoj en la urbo estas ligna sonorilturo Tokino-kane, kiu origine konstruigxis en la mezo de la 17a jarcento.
    La nuna turo estis rekonstruita en 1894 tuj post la granda brulego de la urbo.
    *Edo estis la cxefurbo de Japanio inter 17-19a jarcento.

    DT2:piede tra Ranzan (la 17-an de auxgusto, vendrede) Prezo: EUR 5,00
    Ni piediros ne tra la urbocentro sed aliflanken al la ravino Ranzan-keikoku, kie fluas la rivero Tukigawa. cxirkauxata de arboj kaj fresxa aero ni refresxigxos kaj gxuos naturon japanan. Poste papilian rezervejon ni vizitos kaj observos oomurasaki kaj densejon de japandevenaj arboj. Ni bonsxance povus vidi tiujn papiliojn flugadi cxar oomurasai flugadas nur inter la mezo de junio kaj auxgusto.

    DT3:Ogawa (la 18-an de auxgusto, sabate) Prezo: EUR 21,00
    La urbo Ogawa jam longe estas konata pro japana tradicia papero wasxi. En Saitama Artmetia Centro, kiun ni vizitos, ni povas vidi ecx memsperti se vi volus la faradon de wasxi. Ni ankaux gxuos ekspozicion de multaj, diverspecaj japanaj tradiciaj artmetiajxoj kaj ilin povas acxeti en la butiko flanke de la Artmetia Centro.

    Se vi havas demandon:
    Vi cxiam estas bonvena skribi al Aida Cizikaite (ILEI-estrarano pri konferencoj) kaj Tieko Isikawa (loka cxeforganizanto).


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj