La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Konferenco
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Agado

Ekskursoj

Parma kaj ĝiaj mezepokaj juveloj (posttagmeze)
Dum la piedira vizito ni atingos: la antikvan romian ponton el ŝtonoj, la Katedralon, la Baptejon, la klaǔstron de la sankta Johano kun ĝia pentrita biblioteko kaj la malnovan apotekon de la monaĥejo. Tiu ĉi ekskurso okazos mardon, la 25-an de julio. Prezo de la ekskurso: € 12,00

Parma kaj kelkaj el ĝiaj muzeoj (matene)
Altiras nin unue la granda Palaco della Pilotta kun sia arkeologia muzeo, kun la nacia Pinakoteko, la ligna teatro Farnese kaj unu el la plej gravaj urbaj bibliotekoj kiu nomiĝas Palatina. Poste ni povos elekti la muzeon Glauco Lombardi, kiu enhavas memoraĵojn de Napoleono kaj de lia dua edzino Maria Luigia d’Aŭstrio, kies mildan regnon la Parmanoj multe ŝatis. Alia ebleco estos viziti la ĉinan etnografian muzeon kiu riĉas je belegaj ekzempleroj de antikvaj vazoj kun la unuaj atestoj de la ĉina kaligrafio. Tiu ĉi ekskurso okazos merkredon, la 26-an de julio. Prezo de la piedira ekskurso: € 14,00.

Parma kaj famkonataj muzikistoj kaj verkistoj (posttagmeze)
En la provinco de Parma naskiĝis kaj loĝadis ĝis la morto la plej granda lirika muzikverkisto Jozefo Verdi. Multaj estas lokoj en la urbo kiuj memorigas al ni la grandan estimon de la parmanoj por liaj lirikaj operoj kaj por la verkoj de aliaj muzikistoj kaj verkistoj. Inter ili estas ankaǔ Stendhal (kaŝnomo de la franca verkisto Henri Beyle), la aǔtoro de la fama romano La Kartuzio de Parmo (La Certosa di Parma.). Ni vizitos piede aǔ per urba buso la Citadelon kaj la parkon Sankta Paŭlo kies priskriboj aperas ankaǔ en la romano mem. Tiu ĉi ekskurso okazos ĵaǔdon, la 27-an de julio. Prezo de la piedira ekskurso: € 15,00.

Ekskurso al Kastelo Torrechiara (matene)
Ĝi estas unu el la multaj kasteloj de nia provinco kaj troviĝas je 15 km sude de la urbo sur ĉarma monteto meze de vinberĝardenoj kiuj produktas la Malvasia, faman kaj tre bongustan blankan vinon. La kastelo mem neniam vidis batalon aǔ konkeron, kontraǔe ĝi estis la luksa domego kiun donacis la feǔda sinjoro Pier Maria Rossi al sia amatino s-ino Bianca. La amhistorio de la paro estas bildigita sur la vandoj de la „Ora Ĉambro“. Nuntempe en la eleganta kortego de la kastelo okazas someraj koncertoj kaj teatraĵoj. Tiu ĉi ekskurso okazos ĵaǔdon, la 27-an de julio. Prezo de la ekskurso: € 17,00

Ekskurso al Salsomaggiore (posttagmeze)
La celo de nia unuhora trajnvojaĝo okcidenten estas urbo de termofontoj kiuj situas inter la unuaj montetoj de la Apeninoj. Ĝi estas tre ŝatata kosmopolita loko kun multe da belaj vilaoj, elegantaj palacoj, modernaj hoteloj, ekskluzivaj vendejoj, ripozigaj parkoj kaj imponaj termofontaj kuracejoj. Tiu ĉi ekskurso okazos vendredon, la 28-an de julio. Prezo de la ekskurso: € 17,00.


Vojaĝo al UK

- La trajnlinio Parmo-La Spezia/Massa (129 km) estas tre pitoreska. Ĝi sekvas valon de la rivero Taro ĝis Borgo Val di Taro kaj poste eniras longajn tunelojn por ekaperi post la montoĉeno de la Apeninoj. Oni jam troviĝas en la Ligura regiono en kiu abundas vinberejoj kaj olivarboj. Najbare al La Spezia montriĝas la mirinda samnoma golfo kaj nun la trajno kuras inter la marbordo kaj tre karakterizaj montoj de Alpi Apunane kiu donas la mondfaman blankan marmoron de Carrara. Massa troviĝas je pide de tiuj ĉi montoj. La trajnvojaĝo inter Massa kaj Florenco longas 123 km (en Pisa oni devas ŝanĝi trajnon.) Trajnbileto por vojaĝo Parma-Florenco kostas 13.00 €.

- Se eblos aranĝi komunan busvojaĝon al UK, ĝi kostos ne malpli ol 30 € popersone.

Reen al la konferenca ĉefpaĝo


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj