PRISKRIBO DE LA PROGRAMO:
La 25an: posttagmeze ekskurso DT1; vespere Interkona Vespero kun diverslandaj
mangxoj, alportitaj de konferencanoj. Ni mallonge prezentos nin mem kaj niajn
landojn laux deziroj de la partoprenantoj.
La 26an: matene ekskurso DT2; vespere Lingva Festivalo poste Nacia Vespero kun
prezento de Parma, Modeno kaj aliaj cxarmaj lokoj en Italio.
La 27an: matene ekskurso DT4 kaj Simpozio laux konferenca temo; posttagmeze
dua parto de la simpozio nur por konferencanoj, ekskurso DT3; vespere arta programo.
La 28an: posttagmeze ekskurso DT5,; vespere Bankedo kaj Internacia Arta Vespero
al kiu kontribuos, lauxdezire, la partoprenantoj.
La 29an: matene forveturo al UK kaj survoja vizito de Bologna kun gvidado de
esperantlingva cxicxerono tra la urbo.
GxENERALE PRI LA PROGRAMO
La artaj kaj distraj vesperoj: la Interkona okazos en la korto aux klascxambro
de Istituto Centro Salesiano San Benedetto, depende de la vetero; la Nacia okazos
en la teatro de la Istituto Salesiani; la arta (jxauxde vespere) en la teatro
de la Instituto Salesiani; La Internacia vespero estos en la gxardeno de la
restoracio Corale Verdi, tuj post la bankedo aux en Istituto Centro Salesiano
San Benedetto.
Simpozio okazos en auxlo Meazzi de la Universitata Departamento
pri Fremdaj Lingvoj, aleo Sankta Michele 11, 43100 Parma.
Lingva Festivalo okazos en la korto de la Biblioteko Civica vic.
S. Maria 5 aux en la biblioteko mem, depende de la vetero kaj teknikaj kondicxoj.
Solenajoj: inauxguro okazos en la salono Borri de la Provinca Palaco,
Stradone Martiri della Liberta 15. Fermo okazos en la teatro de la Instituto
Centro Salesiano San Benedetto.
Bankedo okazos en tre cxarma medio, kiu nomigxas Ristorante Bar CORALE G.VERDI,
en vicolo Asdente n. 9, 43100 Parma. Dum gxi ni gxuos specialajxojn de parma
kuirarto: plurajn salatojn, farcxitajn pasxtoringojn kun spicherboj, farcxitan
bovidajxon, terpomojn kaj salaton, fragojn kun glaciajxo, italan kafon, digestigilon,
vinojn de Parma, mineralan akvon k. t. p. Certe por vegetaranoj estos pretaj
pladoj kun tre bongustaj fromagxoj kaj multe da fresxaj legomoj kaj fruktoj.
Seminarioj:
1) de projektoverkado, gvidata de prof. Eva Plakova (SK), donos al Vi eblecon
spertigxi en la pretigo de projektoj de diversaj fondajoj; gi okazos la 26-an
kaj la 27-an posttagmeze kaj la 28-an antauxtagmeze po 2 horoj;
2) de Interkulturo, gvidata de prezidanto de ILEI Radojica Petrovic' (Serbio),
donos al Vi eblecon pli bone ekkoni la projekton kaj uzi gxin por viaj celoj;
gxi okazos la 26-an kaj 27-an posttagmeze kaj la 28-an antauxtagmeze po 2 horoj;
3) diskutrondo de E-literaturo, gvidata de samidano Ronald Glossop (US), donos
al Vi eblecon intersxangxi spextojn kaj akiri novajn konojn; gxi okazos la 26-an
kaj 27-an posttagmeze kaj la 28-an antauxtagmeze po 2 horoj.
Kunsidoj de komitato estas antauxvidataj la 26-an kaj la 28-an antauxtagmeze
kaj tiu de la estraro la 25-an posttagmeze, 27-an posttagmeze.
Dum gxenerala programo Vi povos gxui prelegojn proponitajn de niaj samideanoj
kaj invititaj gastoj.
Detala programo aperos en retpagxo kaj konferenca libro kun resumoj de prelegoj
por simpozio kaj gxenerala programo. Gxi enhavos ankaux priskribojn de aliaj
programeroj kaj kelkajn utilajn informojn.
En la lasta tago de konferenca laboro tuj antaux solena fermo estas antauxvidata
Gxenerala asembleo komuna renkontigxo de la estraro de ILEI kaj cxiuj
partoprenantoj por diskuti ne nur pri jxus pasinta konferenco, sed ankaux pri
venontaj planoj, deziroj de la partoprenantoj, proponoj, komentoj, kritkoj kaj,
kompreneble, klacxoj, sen kiuj ajna arangxo perdus guston.
|