ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

La simpozio, organizita kunlabore kun la universitato de Parma, celas pritrakti kaj esplori tiujn cxi subtemojn, kiuj estas ankaux la subtenoj de la cxi-jara ILEI-konferenco:

  • Lingvaj rajtoj en la lernejoj;
  • Edukmodeloj en pluretnaj socioj;
  • Modeloj kaj ekzemploj de interkultura edukado;
  • Kvalitaj lingvoinstruistoj por kvalita lingvolernado;
  • Instruado de lingvoj kiel formo de sociigo,
  • Esperanto en lernejoj kaj interkultura komunikado.


Subteno al lingvaj rajtoj kaj lingva egalrajteco, progresigo de lingvolernado kaj edukado por cxiuj estas ekzistokialoj de ILEI kaj gvidideoj de gxia agado. Tiuj ideoj estas ankaux kernaj por la homaj rajtoj kaj homara evoluo pri kiuj UN kaj UNESCO tiomfoje deklaraciis kaj rezoluciis. Pro tio ankaux neesperantistaj medioj pli kaj pli interesigxas pri cxi tiuj temoj de lingvo-politiko, lingvaj homaj rajtoj, rezonado pri la politiko de instruado de fremdaj lingvoj en lernejaj sistemoj.


Oni komencas trovi pli da materialo pri lingva imperiismo kaj pri la kostoj de instruado de difinitaj fremdaj lingvoj en naciaj lingvoj ol en Esperanto. Certe oni ree kaj ree venas al temoj de interkultura edukado, diverseco de kulturoj, neceso protekti malfortajn lingvojn kaj kulturojn en la eldonajxoj de UNESCO. Ne estas mirige ke ankaux esperantistoj havas ion por diri al la mondo en cxi tiu kunteksto pri la utilo de Esperanto, kaj ion por lerni el la mondo, kiu pritraktas cxi tiujn temon.


Same facile, do, oni povas klarigi, kial la universitato de Parma trovis nature, kunlabori pri cxi tiu temo kaj disponigi siajn salonojn kaj aktivigi siajn profesorojn. Ankaux konataj italaj kaj internaciaj sciencistoj (inter kiuj konata fakulo pri pedagogio kaj eksa vic-ministro pri edukado en Italio) trovis nature doni sian nomon por la scienca komitato. La legantoj de IPR versajne ne konas la italajn prelegantojn, sed povas jugxi pri la nivelo de la arangxo pere de xci tiuj titoloj de prezentoj: Federico Gobbo: Instruado de Esperanto kiel formo de sociigo kaj edukado al diverseco, Humphrey Tonkin, Fremdlingva studado en Usono: Demandoj kaj problemoj.

Legu pli