La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Agado

Tranoktejoj

— Hotelo Lazzaro situanta en la malnova urbo (strato XX Marzo nr.o 14) je 10 minuta piedira distanco de la konferencejo, proksime de la Baptejo, en trankvila, piedira parto de la urbo. Ĝi estas malgranda, kvieta kaj bone ekipita, kun lifto. La matenmanĝo ne estas inkluzivita. Prezo po nokto: loko en 1-lita ĉambro sen enĉambra banejo € 40,00; loko en 1-lita ĉambro kun enĉambra banejo € 52,00; loko en 2-lita ĉambro kun enĉambra banejo € 38,00.

— Hotelo Moderno situanta apud la stacidomo en la strato A. Cecchi 4, je 20 minuta piedira distanco de la konferencejo. Ĝi estas moderna, pura kaj bone ekipita hotelo kun lifto. Prezo po nokto: loko en 1-lita ĉambro sen enĉambra banejo € 58,00; loko en 1-lita ĉambro kun enĉambra banejo € 75.00; loko en 2-lita ĉambro sen enĉambra banejo €40,00; loko en 2-lita ĉambro kun enĉambra banejo € 40,00. Matenmanĝo po persono € 9,00.

— Restadejo Edison (Ostello Foresteria Edison), largo 8 Marzo 9/a. Ĝi situas en trankvila loko ĉe la okcidenta rando de la urbo kaj estas atingebla per la aŭtobusoj n-ro 2 kaj 13 ĉiujn 15 minutojn. Ĝi havas lokon por entute 20 gastoj. Prezo po nokto: loko en 3 trilitaj ĉambroj je € 21,00, loko en 1 trilita granda ĉambro je 29 €; loko en 2 dulitaj ĉambroj je € 29 kaj loko en 1 kvarlita vasta ĉambro je € 29,00. La prezoj estas por 1 persono kaj 1 nokto. Matenmanĝo estas inkluzivita. Ĉiuj 7 dormoĉambroj havas enĉambrajn duŝejon kaj necesejon. La ĉambroj situas en teretaĝo. Necesas kunporti nur personan bantukon.

— Monaĥejo (Monastero) San Giovanni Evangelista, placo San Giovanni, 1. Ĝi estas tre malnova, freŝa kaj pura loko kun lifto, je 5 minuta piedira distanco de la konferencejo. Ĝi havas lokon por 10 gastoj. Prezo po nokto: loko en unulitaj ĉambroj je € 23,00 por persono. Matenmaĝo ne estas inkluzivita. La gastoj rajtas uzi komunan kuirejon.

— Comitato Anziani Pablo Golese “Il Tulipano”, via Bonomi 23/A. Ĝi estas atingebla per urba aŭtobuso de la stacidomo. En vasta ĉambrego (sen lifto) ekipita per ventolilo estas loko por meti 4 litojn. En tiu ĉi konstruaĵo eblas ankaŭ, ke junuloj dormu surplanke en dormosakoj aŭ sur matracoj. Ekstere de la domo troviĝas bone lumigata parkejo en kiu oni povas parki ruldomojn aŭ starigi tendojn. Ĉiuj gastoj rajtas uzi la endomajn duŝejojn, necesejojn, kuirejon kaj manĝosalonon. La prezoj estas po unu nokto kaj persono € 6,00 en la ĉambrego; por 1 ruldomo aŭ tendo po nokto € 6,00; por havi endoman lokon por dormi en dormosako aŭ sur matracoj po 1 persono kaj nokto € 3.

— Istituto Salesiano San Benedetto, placo san Benedetto 5, apud strato A. Saffi. Ĝi estas nia konferencejo kaj povas gastigi samtempe 60 personojn en unulitaj aŭ 6 dulitaj ĉambroj kun komunaj duŝejoj kaj neceseojoj koridore. La domo havas lifton. La matenmanĝo estas inkluzivita. La prezo estas po unu nokto kaj persono € 21,00. Eblas antaŭmendi tagmaĝon/vespermanĝon je la prezo de 10 €.

Reen al la konferenca ĉefpaĝo


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj