La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Konferenco
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Agado

Utilaj informoj

La vetero
La somera temperaturo facile atingas 30-34 celsiajn gradojn kaj nur tre malofte pluvas en tiu ĉi sezono. Kunporti jaketon por la plej freŝaj noktoj estas konsilinde.

Elektra kurento
La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktingoj estas dupolusaj kaj taŭgaj por platformaj (foje) aŭ por rondformaj kontaktiloj. Konsilindas havi adaptilon por uzi viajn alportitajn aparatojn.

Kiel atingi la konferencejon kaj tranoktejojn?
En la stacidomo de Parmo la 25an de julio deĵoros samideano kiu indikos al vi, kiel atingi la sidejon de la ILEI- konferenco „Istituto Salesiano San Benedetto, p.le San Benedetto 5, 43100 Parma” aŭ la aliajn tranoktejojn (Hotel Moderno, via Cecchi 4, Hotel Lazzaro, via XX Marzo 14, Ostello Foresteria Edison, largo 8 Marzo 9/a; Monastero San Giovanni Evangelista, piazzale san Giovanni 1 aŭ Comitato degli Anziani Pablo Golese „Il Tulipano“, via Marchesi 6/b). Unuhora vojaĝo per urba buso kostas € 0,80. Ekzistas bileto je la prezo de € 6,00 kiu rajtigas 8-fojan uzadon.

Manĝoj
Oni povas antaŭmendi tagmanĝon aŭ vespermanĝon kontraŭ la pago de 8,00 eŭroj en la konferencejo aŭ manĝi memstare en diverstipaj kaj diversprezaj restoracioj, kafejoj aŭ startrinkejoj kiuj troviĝas en la ĉirkaŭaĵo. En la Monastero San Giovanni kaj en „Il Tulipano“ oni povas mem kuiri en komuna kuirejo.

Akvo
Kvankam la akvo de la urba akvodukto estas trinkebla, loĝantoj de Parmo preferas trinki mineralan akvon.

Valuto kaj monŝanĝo
Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en bankoj, en poŝtoficejoj kaj en grandaj hoteloj. Ne ŝanĝu monon en neoficialaj monŝanĝejoj.

Telefonado
Italio + 39, Parmo 0521. Oni povas telefoni de publikaj telefonbudoj per antaŭpagitaj telefonkartoj aŭ per moneroj (0,50, 1,00, 2,0 eŭroj). Eblas ankaŭ atingi telefonejon en kiu estas je dispono pluraj fiksitaj telefonaparatoj. Gravaj telefonnumeroj: por urĝa helpo pro malsano (soccorso pubblico di emergenza): 113; por fajroestingo: 115; por polico, urĝa interveno (pronto intervento): 112; por iu ajn grava afero kaj helpobezono de LKK: 0521 785582.

Sanservoj
Medicinaj servoj de pluraj landoj havas kontraktojn kun Italio, surbaze de kiuj eksterlandanoj povas uzi la samajn servojn kiel enlandaj loĝantoj. Bonvolu mem kontroli, ĉu via lando havas tian kontrakton kaj sub kiuj kondiĉoj. Se vi uzas preskribitajn medikamentojn, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.

Sekureco
En Parmo kaj en aliaj urboj necesas singardemo pri mono kaj havaĵoj.

Reen al la konferenca ĉefpaĝo


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj