ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Dokumentoj

Helpiloj

    La pagho estas pretigata. La loko estas je dispono por aperigi kaj dividi plej diversajn helpilojn, chu rekte edukrilataj, chu por faciligi nian ligan laboron.

    Inversa Vortaro Hiland

    Inversa vortaro, komputile kompilita en la sepdekaj jaroj - la enkonduko klarigas kiel tio estis farita, kaj estas en si mem elokventa memorigo pri la pioniraj tagoj de komputado. Poetoj, frandu!

    Verve pri Verboj

    Jen enkonduka teksto pri verboj en Esperanto, kiu formos parton de la kursmaterialo komence de majo 2011 en Kastelo Gresillon. ILEI per tio restarigas konkretajn rilatojn kun tiu edukcentro, en kies starigo en 1953 ILEI-anoj (de la franca sekcio GEE) ludis esencan rolon. La kurson gvidon Stefan MacGill, kun oferto de la UEA-ITK ekzamenoj (lau europaj normoj) en la semajnfino fine de la kurso.

    Esperanto spione

    Jen embrio de kurso-skemo bazita sur la aventuroj de la fame konata spiono 005. Nur dek paghoj estis ellaboritaj, kaj nur kun malnetaj bildskizoj. Ghin verkis Stefan MacGill en 2002; ghi estis afishita en la Konferenco de Orestrand, Svedio en 2003. Spureblas la didaktika bazo uzata por la nuna jubilea kurso, kvankam forte adaptita al la bezonoj de la aparta temaro.

    Senpaga PDF-legilo

    ILEI dissendas multajn dokumentojn en la formato PDF; multo en nia retejo aperas tiuformate. Jen oferto pri senpaga PDF-legilo per kiu vi povos legi tiujn PDF-dokumentojn, sen foruzi tro da disko-spaco.

    Afishoj de ILEI

    Kolora afisho de ILEI por ekspozicioj (PDF)

    Nigra-blanka afisho de ILEI (DOC)

     

     


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj