|
Kio estas ILEI?
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo
por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi
havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. Kelkaj sekcioj havas propran hejmpaĝon: vidu ĉe Aŭstralio,
Brazilo, Finnlando,
Germanio,
Hungario, Katalunio,
Korea Resp., Pollando,
Svedio, Usono
kaj Kanado.
Kiuj estu membroj en ILEI?
Se vi instruas Esperanton, aŭ se vi estas instruisto de aliaj lingvoj aŭ fakoj kaj volas interŝanĝi spertojn kun alilingvaj kolegoj en Esperanto, aŭ se vi estas junulo kaj volas gvidi kursojn en aranĝoj, kluboj aŭ per la reto, aŭ se vi havas spertojn en trejnado de instruistoj, flego de ekzamen-sistemoj, reta kaj distanca lernado kaj similaj kampoj, aŭ se vi volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkultura edukado, tiukaze vi estu membro de ILEI! Jen informoj kiel membriĝi.
Kion ILEI ofertas al vi?
- Ilustrita revuo, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperanta kun 40-paĝoj kvarfoje jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ĝia livero estas inkluzivita en la membreco.
- Ĉiujara internacia konferenco kun fakaj prelegoj en kolegeca etoso.
- Abonebla revuo, Juna amiko, kun allogaj legaĵoj en simpla lingvaĵo por lernejanoj kaj komencantoj.
- Aliro al hejmpaĝoj de ILEI, IPR, Interkulturo kaj multaj aliaj.
45-a ILEI-Konferenco en Kunming (Ĉinio)
20-26 julio 2012
Per artoj al paco
Post la neforgesebla ILEI-konferenca semajno en Matanzas (Kubo, 2010) kaj rekorda konferenco en Kopenhago (Danio, 2011), ILEI konferencos en Ĉinio en la jaro 2012, dum la semajno antaŭ la UK en Hanojo.
Konferenca urbo: Kunming, provinco Yunnan en suda Ĉinio.
Konferencejo: Profesia Artkolegio de Kunming.
Loĝado kaj manĝoj: En hotelo ene de la Kolegio. Eblas elekti loĝadon ankaŭ en pli luksa hotelo en la urbo.
Legu pli!
|
Lastaj novaĵoj
2011-12-31: Novjaraj salutoj de ILEI
2011-12-15: Pri la enhavo
de IPR 2011/4
2011-12-14: 45a Konferenco (alighilo)
2011-11-27: Tutmonda Skriba Ekzamensesio
2011-10-27: Kvar liberaj postenoj che ILEI (PDF-varianto)
2011-09-24: Pri la enhavo
de IPR 2011/3
2011-08-30: Raportoj pri la Tianjin-seminario
2011-07-28: Tianjin-seminario (dua bulteno)
2011-07-27: Instruspertoj de multaj mondanguloj (TdL)
2011-07-24: La 44a Konferenco sukcese finighis
2011-07-23: Raporto pri la simpozio
2011-07-20: ILEI-Konferenco - 2-a raporto
2011-07-18: 44-a ILEI-Konferenco malfermita
2011-07-12: Tago de la Lernejo 2011 (programo)
2011-06-26: Prezidanto de ILEI bonvenigas la
konferencanojn
2011-06-25: Resumo pri la konferenca temo, Kopenhago, 17 - 23 julio 2011
2011-06-11: Liberaj postenoj che Juna amiko
2011-06-10: ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon
2011-06-04: Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net
2011-06-03: La 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio - ISOA (Tianjin, CN)
2011-06-02: Oficiale agnoskita Esperanta edukcentro en Bulgario (PDF)
2011-06-01: E-seminario en Kinshaso
(PDF)2011-05-24: ILEI-komisiito aktivas bonaere
(PDF de edukado.net)
2011-05-15: Pri la enhavo
de IPR 2011/2
2011-04-22: Somera Esperanto-Studado 2011
2011-04-18: Estrarkunsido de ILEI en Roterdamo
2011-04-16: Niaj konferencaj informoj estas denove aktualigitaj
2011-04-15: UEA Edukaj temoj
2011-04-13: Vikingaj infanoj kongresos dum dana UK
2011-04-08: Pedagogia Tago en Hungario (PDF)
2011-02-18: Intervjuo pri la KER-ekzamenoj en IPR 2011/1
2011-02-09: Denove sukcesa semajno en Poznan
2011-02-06: Pri la enhavo
de IPR 2011/1
2011-01-31: Interna modernigo por ILEI
(PDF versio kun supersignoj kaj bildoj)
2011-01-20: Simpozia Kajero de Parma aperis
2011-01-01: Novjara saluto 2011 de ILEI
2010-12-31: Sukcesintoj de la programo Grundtvig
2010-12-30: 2-a vintra E-kursaro de ILEI-CN
2010-12-29: Hejmpagho de IPR kompletigita
|