ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Raporto de la estraro pri la agado de ILEI en 2010

    Ĉi tio estas simplateksta versio de la jarraporto, sen la bildoj, kun unikodaj supersignoj. La plena versio kun bildoj aperas en 15-paĝa PDF dosiero, en PDF versio 1.5, kun pezo de 810 KB. Ĝi estas petebla en PDF versio 1.4, kun pezo de 1.5 MB. La nuna dokumento Word pezas 414 KB.

    Versio: 24 junio
    ----------------------------

    Nia raporto por 2010 prezentas la informojn laŭ nova vicordo. Ne plu ni sekvas la skemisman aliron de antaŭaj jaroj, kiu levas la estraron, komitaton kaj aliajn organojn de la ligo al la unuaj lokoj. Ne la instancoj plej gravas por ni – esencaj estas nia celaro kaj la agado tra la jaro por plenumi tiujn celojn. La livermeĥanismoj prezentas nur la teknikajn detalojn por klarigi kiel okazis tiu agado.

    Konferencoj

    La pinto de la jaro 2010 por ni estis sendube la 43a Konferenco de ILEI en Matanzas, Kubo, kun pli ol 60 partoprenintoj, inkluzive de 19 kubanoj kaj multaj latinamerikanoj. Tiuj venis plejparte por elstara aranĝo okazigita paralele kun la konferenco: intensa trejnseminario por 23 junaj entuziasmaj instruistoj el plejparte latinamerikaj landoj. Temis do pri aĝekvilibra kunvenado, kaj pri la dua plej granda ekstereŭropa konferenco en la 62-jara historio de la Ligo.

    Valora programero okazis kiam la konferencanoj veturis al parko en la mezo de Matanzas kaj organizis lingvan festivalon, kiu elvokis tre favoran reagon de la urbanoj tie pasantaj. Ĉe kvin tabloj dudeko da lingvoj kaj kulturoj estis grup-sinsekve prezentitaj - ĉu rektmetode, ĉu pere de Esperanto kiel pontlingvo. Subita pluvŝtormo ne forlavis la eventon – nur transigis ĝin al aŭlo de la urba biblioteko, kiu estis kunlabora partnero en la festivala realigo.

    La komitato trifoje kunsidis – kvankam senkvorume – ĝi akceptis la proponitan regularon pri reta voĉdonado (post unu pliboniga modifo) kaj senmodife akceptis la ĝisdatigojn al la interkonsento inter UEA kaj ILEI. Ĝi plie esprimis sin pri kvino da malklaraj punktoj en la statuto kaj diskutis pri la modernigo de la informfluado ene de la Ligo. Ĉiuj konkretaj decidoj (inkl. akcepto de la raportoj 2009) estis poste konfirmitaj per fizikpoŝta komitata voĉdono.

    La konferenco de ILEI en la fermo akceptis rezolucion pri la agado de UN, verkitan de la nova komisiito de ILEI pri UN-agado, Rob Moerbeek (vidu la tekston en nia retejo). La gvidinto de la surloka laborgrupo pri lerneja agado, Agneta Emanuelsson, kune kun Hazel Green kaj Maria Eugenia Alonso Gutiérrez konsentis rekonsistigi kaj refunkciigi la konstantan komisionon pri Lerneja Agado, sub gvido de Julián Hernández Angulo.

    Vesperaj programoj estis la kviza, la kuba, la latinamerika-seminaria, kaj la internacia-adiaŭa. La fermo inkluzivis omaĝon al nia forpasinta kolego kaj antaŭa prezidanto Mauro La Torre, kiun prezentis Radojica Petrović. La fermo finiĝis per emociaj dankoj kaj donacetoj al LKK, prelegintoj, nia konferenca komisiito kaj ĉiu enplektita en la sukcesigo de la aranĝo, kaj kun intenco teni kontaktojn kun niaj kubaj kolegoj, kaj kun la junuloj de la seminario en multaj latin-amerikaj landoj.

    Por meti tiun konferencon en tempan kuntekston: la ses konferencoj inter 2007 kaj 2012 okazis en kvar kontinentoj, kun nur du en Eŭropo. Tio klare montras, ke la eŭropo-centra periodo de ILEI apartenas al la pasinteco; la konferencado kaj cetera agado de la Ligo fariĝis tutmonda.

    Aliaj aranĝoj

    Samtempe kun la Konferenco, ILEI demonstris sian kreskantan tutmondecon – aldoniĝis en julio kaj aŭgusto sukcesaj aranĝoj en Taiyuan, Ĉinio (bildigita en la PDF-versio) kaj Bubanza, Burundo, ambaŭ kun financa apogo de UEA kaj ILEI; jen ene de tri semajnoj – tri eventoj, tri kontinentoj. Aldonindas al la listo la ĉiujara faka semajnfino de la germana sekcio (Torpedo 6), sukcesa pedagogia tago de la hungara sekcio kaj pluraj aliaj eventoj, detaligitaj en la raportoj de la Landaj Sekcioj.

    [bildo ellasita]

    Instruista trejnado

    ILEI mem organizis gravan kontribuon pere de sia seminario kadre de la konferenco en Matanzas, ĉar tio malfermis la pordon al la amerika kontinento, kiu apenaŭ povas eluzi la aliajn instruisto-trejnajn iniciatojn de la Ligo kaj ĝiaj partneroj. La abundo de junaj fervoruloj, pretaj diligente studi, sorbi kaj aktive partopreni atestas al la latenta deziro de la kontinento ekhavi tiajn trejneblojn. Sekvis en kelkaj landoj starigo de sukcesaj kursoj, interalie je universitata nivelo.

    ILEI kune kun la projekto Flugiloj de Malfacila Vento okazigis sukcesan trejnsesion kadre de SES en Slovakio, sub la gvido de Radojica Petrović.

    [UAM emblemo ellasita]
    La tradiciiĝanta kunlaboro inter Universitato Adam Mickiewicz en Poznano kun ILEI kaj UEA pluiris plian jaron, kun kvar pliaj stipendioj disponigitaj por altigi la nombron de kursanoj. La kurso en septembro 2010 sukcese ekfunkciis kun adekvata nombro de kursanoj. Samtempe, du fintrejnitoj el la antaŭa kurso ricevis la ILEI-diplomon pri instrukapablo.

    La postularo ellaborita por UAM kune kun la modul-programo, kiun Zsófia Kóródy (Interkultura Centro Herzberg) ellaboris kaj testis dum la trejnado de partoprenantoj en la 2-jara (2009-2011) Grundtvig-projekto (instrukapabligo por la generacio 50+) donas bonan bazon por ĝenerala uzo en instruistaj kapabligkursoj de ILEI kun la fakoj: metodiko, literaturo, historio, kulturo, varbado, movadaj konoj, ktp.

    La supre menciitaj aranĝoj en Ĉinio, Burundo kaj DR Kongo (bildo ellasita) ĉiuj havis signifajn instruisto-trejnajn partojn; salutindas vidi ke la progreso farita tiuterene en 2009 pluiris en 2010 kaj montras spurojn pluiri tra sekvaj jaroj.

    En la fina periodo de la jaro la nova iniciato pri ret-bazita trejnado proksimiĝis al preteco ĉe edukado_net, en kio ILEI estas engaĝita.

    Translimaj lernejaj projektoj

    La spertiĝon de Esperanto-instruistoj servas ankaŭ la lernejaj projektoj, kiuj postulas la kunlaboron de lernejoj, gekolegoj el pluraj landoj. En 2009 kaj 2010 bonajn sukcesojn atingis ene de la Dumviva lernado programo de EU la Comenius-projekto inter Britio (Springboard lernejo en Bar Hill) Germanio (bazlernejo en Herzberg am Harz) kaj lernejo en Miskolc, Hungario. Komenciĝis nova Comenius-projekto inter Bulgario, Francio, Hungario kaj Pollando. Alia bela ekzemplo estas la same Comenius-projekto: Interkultura kaj multlingva dialogo helpe de la neŭtrala lingvo Esperanto inter la eŭropaj lernejoj. Partneroj: Hispanio, Italio, Portugalio.

    Edukcentroj

    Ĝenerala celo ĉi-terene estas stimuli kontaktojn, informadon, spertinterŝanĝojn kaj fortigon de kunlaboro. En preparo estas vastigo de la projekto PUNTO (partner-urba nodo-teksaĵo).

    Krom la jam menciita UAM en Poznano, daŭras kunlaboro kun aliaj E-domoj, centroj (ekz. Esperanto-Domo en Budapeŝto, Seula Kulturcentro en Koreio): interŝanĝo de informoj, spertoj, konsilado pri lernejaj kaj aliaj projektoj, personaj vizitoj ekz. laŭ la interkonsento pri longdaŭra staĝado inter Seula E-Centro kaj ILEI-partnero Interkultura Centro Herzberg (ICH), en kies biblioteko en 2010 plilarĝiĝis la pedagogia-metodika fakkolektaĵo. El la spertoj akiritaj per eŭropaj projektoj dum TORPEDO-6 ICH organizis ILEI-seminarion en oktobro 2010 pri projektoj kaj subvencipetado.
    Laŭ kontribuo de Zsofia Kóródy.

    Registrado de lernejaj klasoj

    La oficiala kolektejo de ILEI estas tiu prizorgata ĉe nia partnero edukado_net. La ligo regule alvokas al siaj sekcioj kaj aliaj agantoj tien anonci ĉiunivelan, ĉiuspecan kurson. Pro la transkonstruo de tiu retejo, la statistikado estas pli alloge kaj flekseble prezentita, per interaktiva mapo, kaj kun eblo traserĉi la informojn, tiel ke ĝi ne nur servu kiel statika listigo por la posta ĝojigo de historiistoj, sed estas aktive uzebla por starigi klasinterŝanĝojn kaj translimajn projektojn.

    [klasfoto ellasita]

    La definitiva relanĉo de la statistikejo okazos en la nordhemisfera aŭtuno. Momente listigitaj estas 206 kursoj (121 movadaj, 85 lernejaj) plus 46 kursgvidantoj, do 252 enskriboj entute. Ne eblas kun certeco diri kiuj el ili funkciis ene de 2010 – klare la plimulto. Aparte statistikitaj estas la 123 enskriboj kiuj ankoraŭ nun estas funkciantaj (je la 20a de junio, 2011). Laŭlande:

    Francio (39); Germanio (13), Brazilo (10), Pollando (10), Ĉinio (7), Hungario (7), Rusio (5), Slovakio (4), Nederlando (3), Svislando (3), Usono (3), Tajvano-Ĉinio (2), Finnlando (2), Hispanio (2) Japanio (2), kaj po 1 en Benino, Bosnio-Hercegovino, Britio, Bulgario, Danlando, Israelo, Korea Resp., Rumanio, Slovenio, Sanmarino kaj Togolando, do 123 entute.

    [bildo de la mondmapo ellasita]

    Vizitu la retejon de edukado_net por vidi la aktualan staton de la kursoj kaj vidi liston de kursgvidantoj, kune kun mapa elmontro. ILEI povas nur refoje alvoki: se vi kursgvidas, se vi havas ene de 2011 kurson, anoncu vin, anoncu ĝin! Por anonci kurson vi devos enskribi vin je eniro al la retejo. Ni anoncos la relanĉon de la servo kaj tiam ripetos la alvokon.

    Por provi ĝin, elektu la temon “Kursejo” el la maldekstra menuo. Por vidi la tutan liston, elektu vidi simplan liston aŭ liston kun mapo. Plia ligo permesas al vi anonci kurson. Se vi serĉas specifan kurson, donu informojn en la subaj tesktokestoj por ricevi filtritan liston.

    La mapo prezentas ciferojn. Klaku ciferon por proksimigi la mapon al via elektita mond-areo. Klaku plue ĝis videblas unuopaj kursoj. Klaku ikonon por legi la nomon de kurso kaj klaki la ligon por vidi informojn pri tiu kurso aŭ kursgvidanto.
    Laŭ klarigoj de Katalin Kovats

    Ekzamenoj

    Nun ekzistas du paralelaj ekzamensistemoj: la Internaciaj Ekzamenoj (IE) de ILEI-UEA kaj la KER-ITK, kiu allogas multe pli ol la tradicia sistemo, ĝuste pro la kunlaboro kun oficiala instanco kaj la aplikado de Eŭropaj normoj. La nombro de ekzamenitoj kaj la laŭlanda listo estas trovebla ĉe la paĝaro http://edukado.net.

    Ekzamenoj de UEA/ILEI

    La Internacia Ekzamena Komisionon (IEK) estas elektita fare de la Komitato de UEA kaj de la Komitato de ILEI, jene: Monika Molnar (Hungario/Svislando - vicprezidanto), Reza Torabi (Irano - sekretario), Mirejo Groĵan (Svislando - prezidanto), Jeremie Sabijumva, (Burundo), Han Zuwu, (Ĉinio), Karine Arakeljan, (Armenio), Giridhar Rao, (Barato). La mandato de IEK estas trijara:

    Ekzistas la Internaciaj Ekzamenoj (IE) de ILEI/UEA, sed naskiĝis apude la KER-ITK ekzamenoj de UEA. Tiu nova ekzamensistemo estas en la manoj de Ekzamena Komisiono de UEA kun tri personoj Zsofia Korody, Katalin Kovats kaj Renato Corsetti. La oficialiga partnero tie estas la ITK-ekzamencentro en Budapeŝto. Tiu ekzamensistemo ebligas la ricevon de diplomo, kiun la ŝtato Hungario rekonas, sekve ĝi estas agnoskata tra la Eŭropa Unio.

    Sekve homoj malpli interesiĝas pri la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA. Verŝajne niaj IE de ILEI UEA plu okazos en foraj mondopartoj aŭ trovos niĉajn okazojn, kiel la ekzamenado por blinduloj.

    IEK ne faras la tutan laboron pri ekzamenado, sed estas informita pri la laboro farita ekster ĝi. Pro tio ĉio bone funkcias. La plej ampleksan laboron faras la membroj de la Ekzamena Komsiono de UEA. Kiel la sistemo evoluos en la estonteco ? Ni klopodos bone labori ene de nia movado por kontentigi niajn membrojn kaj en niaj rilatoj kun la ekstera mondo, ĉefe kun ITK en Budapeŝto, kun Konsilio de Eŭropo, kiu vartas pri la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj kun ALTE.

    La verkado de testoj por IE de ILEI/UEA efike kaj glate funkcias, en kunlaboro kun tro malmulte da personoj. Estas bona kunlaboro (verkado kaj korektado)  ene de IEK kaj kun diversaj personoj eksteraj, ĉefe du samideaninoj el Armenio. Monika Molnar kutimas korekti tre atente la testojn.

    Okazis en 2010 unu sesio de la ekzamenoj de ILEI/UEA en Lomé, Togolando, aŭgusto 2010,
    Sukcesis en elementa nivelo : 1 persono. Sukcesis en la meza nivelo : 1 persono. En 2011 jam du sesioj estas planitaj.

    Ellaborado de ekzamenoj por blinduloj
    Naskiĝis nova regularo pri ekzamenoj por blinduloj. Ekzistas “ĝenerala regularo” kaj “detala regularo kun poentokalkulado”. La Komitato de UEA same kiel la Komitato de ILEI aprobis la ĝeneralan regularon en la someraj kunvenoj de 2009. La unua sesio estas antaŭvidita por UK Kopenhago en 2011.

    Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE)
    Plua laboro okazis pri IRE. Ni venigis plurajn novajn membrojn laŭ la bezono de la okazigataj sesioj kaj laŭ la renkontiĝoj, kiujn mi povis fari en la mondo. La perreta voĉdono bone antaŭeniras. Nun IRE nombras 111 personojn. Nun Excel-tabelo ekzistas kun precizaj datumoj pri ĉiu IRE-membro. Tiu dokumento estas en tri komputiloj de IEK-anoj. Jen nova skipo en IRE por Ĉinio: GONG Xiaofeng “Arko”, HAN, Zuwu, HU Guozhu, LI Weilun, LIU Baoguo “Optimisto”, LIU Jianguo, PENG Zhengming, WANG Tianyi “Ĉielismo”, YU Jianchao. Plie elektiĝis Francesco Maurelli, Italio

    Retejaj prezentoj
    Ekzistas kunlaboro kun retejoj de ILEI kaj edukado_net. En la retpaĝo de ILEI oni povas legi ĉe Instancoj > Komisionoj la konsiston de IEK, la aktualan liston de IRE, la du regularojn (ĝeneralan kaj detalan) pri la ekzameno por blinduloj. En la retpaĝo edukado_net oni povas legi ĉe >ILEI / UEA ekzamenoj similajn informojn ,plus krome pri sesioj, kostoj, priskriboj, la blindula ekzameno, la gvidlibro pri la ekzamenoj kaj oftaj demandoj. La centra oficejo atentigas, ke la gvidilo baldaŭ bezonos reeldonon, je kiu punkto indas solvi malegalecon ĉe la regularaj tekstoj ĉe punkto 2B, komparante retan kaj paperan versiojn.

    Taskoj survojaj kaj por la estonteco

    • Sekvi la sesiojn, kontroli la konsiston de Lokaj Ekzamenaj Komisionoj kaj verki la testojn.
    • Grandigi la konsiston de IRE por prizorgi sesiojn en novaj mondpartoj.
    • Havi perretan arkivejon.
    • Sekvi la evoluigon de la novtipa ekzamena sistemo en kunlaboro kun la komisiito de UEA kaj estrarano de ILEI Zsofia Korody.
    • Prilabori dokumenton, kiu difinas la financajn aspektojn de la ekzamenoj.
    • Sekvi la evoluon en rilato kun sistemo de diplomo pri esperanto-instruado.
    • Prilabori ekzamenon pri supera nivelo.
    • Prilabori regularon por malĉeesta sesio.

    Laŭ kontribuo de Mirejo Groĵan.

    Komitato:

    La Komitato en 2010 ne povis kunsidi kvorume. En Matanzas alvenis nur 12 komitatanoj aŭ anstataŭantoj, sed necesis minimume 17. La komitatanoj tie tamen multon decidis, kio estis komence de 2011 konfirmita. La komitata retgrupo estis uzita por regule dissendi informojn al la komitatanoj, kaj doni principan eblon por diskutado.

    Estraro:

    La estraro ne povis kunsidi kvorume en 2010, sed okazigis tri utilajn teknikajn kunsidojn en Hago januare (SMG-JB), Antverpeno maje (SMG-ZSK-JB), kaj Herzberg oktobre (SMG-RP-ZSK). Protokoloj troviĝas en la retejo, kune kun listo de estraraj decidoj, kompilita de tiama sekretario. Pluraj el la estraraj lokoj nun havas gvidilojn por difini pli kontentige la praktikajn taskarojn de la unuopaj oficoj. La jara evoluo evidentigis la bezonon por proksima teama kunlaboro kaj la konstato, ke temas pri laborteamo kun livertaskoj, multe pli ol aro da estroj.

    Sekcioj:

    La ligo fine de la jaro havis 32 sekciojn, el kiuj 29 plenumas la kondiĉojn por resti sekcioj. La komitato en Kopenhago decidos la sorton de tiuj tri sekcioj. La plej grandaj sekcioj estas en Germanio kaj Hungario; la plej rapide kreskanta en Ĉinio. Fine de 2010 okazis klopodoj en Serbio pretigi aliĝpeton, kiu estis akceptita en marto 2011. Simile okazis en oktobro 2010 preparlaboroj aldoni Bulgarion al nia landaro, sekve frue en 2011 ĝia reprezentanto ekvalidas. Komence de 2011 ni devis apartigi la reprezentantojn al du grupoj, per la aldono de nova kategorio: ‘Kontakpersonoj’. Tio permesas reteni kontaktojn kun landoj kie la formalaj postuloj ne plu estas plenumataj, sed kie aktivas plue valoraj agantoj. Ĝi plie permesas al ni aldoni pli facile novajn landojn al niaj rondoj, kiel okazis en 2011 por Haitio kaj Bolivio, dank’ al la rezultoj de nia latinamerika agado en 2010.

    La laŭlanda membrostatistiko por 2010 aperis en nia retejo frue en 2011, montrante kreskon de 10% kompare kun la antaŭa jaro. Tiuj ciferoj estos prezentitaj en aparta raporto, kiu permesos al ni aldoni la plejlastan version de la ĝisnuna stato por 2011.

    La kolekto de raportoj de la Landaj Sekcioj por 2010 estas nun kompilata. Tiuj pri 2008 kaj 2009 restas rigardeblaj en nia retejo.

    Komisionoj:

    Jen ricevitaj raportoj de la komisionoj, en alfabeta ordo.

    Komisiono pri ekzamenoj: vidu la apartan raporton sub la ekzamena rubriko.

    Komisiono pri elektoj: Tiu komisiono ne havis taskojn en 2010, male al 2011, kiam ĝi estas petita rekompletigi la vakan estraran lokon. La komisiono estos reelektota, laŭ ĵusa komitata decido, en Kopenhago. Feliĉe, ĉiuj tri postenuloj konsentas pluofici: Aurora Bute (RO – gvidanto), Tieko Isikawa (JP) kaj Ana Montesinos (GB).

    Komisiono pri kaskontrolo: La nederlandaj kaskontrolistoj liveris favoran raporton pri kontoj 2009, kiu estis akceptita kune kun la kontoj en Matanzas, kaj konfirmita per poŝta voĉdono. Tiuj kaskontrolistoj ĵus ekzmenis la kontojn pri 2010 kaj ties raporto aperas sub la rubriko ‘Financoj’.

    Komisiono pri landa kaj lerneja agado:
    Jen la konsisto de la lerneja komisiono: Julián Hernández Angulo (gvidanto), Carola Antskog (FI), Hazel Green (AU), Jennifer Bishop (AU), Mihai Trifoi (RO), Leysester Miró (BR), Tieko Isikawa (JP), Marija Jerkovic (HE), Luigia Madella (IT), Jacqueline Poux (FR), Ermanno Tarracchini (IT), Agneta Emanuelsson (SE).  La komisiono preparis laborplanon, kiu estas legebla en la liga retejo sub ‘Komisionoj’. Sekvas resumo de la faraĵoj el 2010:

    1.    Preparo de la 43a ILEI-Konferenco en Matanzas, Kubo (Kunsidoj kun la komisiito pri la konferenco, s-ino Ana Montesinos kaj funkciuloj de la vojaĝagentejo Cubatur kaj la direktoro de la hotelo. Kunsidoj kun  funkciuloj de la Ministerio pri Kulturo en Matanzas. Organizo de seminario pri ILEI por la kubaj instruantoj partoprenontaj la konferencon.)
    2.     Sendado de instrumaterialoj al instruistoj enlande.
    3.     Verko de Ekzercaro kaj Lernolibro por komencantoj. (pretas por eldono.)
    4.     Gvidado de porinstruista kurso en Havano ekde oktobro 2010 kun pli ol 10 instruontoj.
    5.     Retpoŝtaj kontaktoj kun instruistoj tra la mondo por revigligi la lernejan komisionon.
    6.     Kontaktoj kun la Kuba Unesko-Komisiono por instrui Esperanton en mezlernejo apartenanta al  la lerneja Unesko-reto.
    7.     S-ro Gonzalo Collantes, veterana instruisto el KEA gvidis dumonatan E-kurson en Supera Lernejo de Maseio, ĉefurbo de la ŝtato Alagoa, Brazilo dum novembro kaj decembro invitite de la tieaj esperantistoj.
    8.     Tri kubaj instruistoj prelegis kadre de la 43a ILEI-Konferenco kaj dum la Tago de la Lernejo de la 95a UK en Havano, nome:  Gonzalo Collantes, Héctor Jiménez kaj Julián Hernández pri spertoj en la instruado de Esperanto en Brazilo kaj en Kubo, pri lingva talento, profesia kompetenteco, motivado kaj ties influo sur la E-lingvo instruado kaj pri laŭŝtupaj ekzercoj por parolkapabligi lernantojn.
    9.     Aktiva partopreno de kelkaj komisionanoj en la 43a ILEI-Konferenco.
    10.   Daŭraj klopodoj  ĉefe flanke de la prezidanto de ILEI por revigligi la sekciojn en Britio, Irano kaj Rusio.
    11.   Verko de frazaro esperanto-hispana kaj de baza vortaro esperanto-esperanto. (S-ro Alberto Fernández-Calienes ĵus elektita prezidanto de KEA laboras kun aliaj kubaj esperantistoj en tiuj verkoj kiuj preskaŭ pretas por eldono.)
    Laŭ kontribuo de Julián Hernández Angulo.

    Komisiono pri regularoj: Tiu ne ricevis taskojn de la estraro en 2010; kontraste al 2011, kiam diversaj reviziproponoj pasas tra ties manoj.

     

    Komisiono pri universitata agado:
    Tio konsistas el ILEI-estrarano kaj komisiito Duncan Charters, Aida Čižikaitė, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, kaj Kristin Tytgat. Kvankam ĉiuj membroj de la Komisiono kontribuis dum 2010 al plifortigo de la agado en universitataj medioj, necesos en la konferenco de ILEI en Kopenhago diskuti kaj aprobi aktivan laborplanon kiu inkluzivu la plej gravajn taskojn kiujn frontas la instruado de Esperanto en universitataj medioj.

     

    Tiuj ampleksas plej esence:
    1]     subtenon de rekonitaj universitataj programoj kiuj okupiĝas pri la instruado de Esperanto, ekz. UAM Poznan, kiu ricevis apartan financan subtenon de ILEI por ebligi partoprenon de studentoj prepariĝantaj por instrui la lingvon, kaj kies nova kurso, komenciĝonta en septembro 2011 bezonas grandskalan tujan intervenon de ILEI, UEA kaj niaj landoj sekcioj.

    [bildo ellasita]
    Kursanoj kaj gvidantoj en Poznano

    2]     preparon aŭ apogon de konferencoj, kaj aparte simpozioj de ILEI, kiuj aktive kunlaborigas universitatanojn kiuj fake kompetentas pri Esperanto, interlingvistiko, kaj aspektoj de lingva komunikado en la monda komunumo. En 2011 Radojica Petrović kunordigas por ILEI la simpozion fine de la konferenco en Kopenhago, kies ĉeftemo estas “Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado”. La eldono de kajeroj enhavantaj simpozian materialon de antaŭaj jaroj estis grava parto de la atingoj de ILEI dum 2010, kaj ni dediĉos tempon al planado por estontaj eldonoj de altnivelaj materialoj en presita aŭ reta formo, en apartaj kajeroj, en IPR, aŭ en la nova retejo de ILEI.
    3]     kunlaboron kun instancoj kaj partneroj enmovadaj (ekz. AIS, ISAE, ESF) kaj ekstermovadaj (ekz. FIPLV) por pliampleksigi kaj pliseriozigi la agnoskon, studadon kaj instruadon de Esperanto en universitataj medioj.
    Laŭ kontribuo de Duncan Charters

    Komisionoj pri terminologio: Raporto estas atendata.

    Eldonaĵoj

    La organo de ILEI, Internacia Pegagogia Revuo aperis regule tra 2010 kaj estis disponigita ĉu papere, ĉu rete. La redaktoro forte laboris teni kaj levi la nivelon, akirante valorajn fakajn artikolojn per rekta sinturno al la membroj de la Scienca Komitato de la revuo. La redakta strebo estas des pli laŭdinda, ĉar farata paralele kun atenta kaj akurata ĝisdatigado de nia liga retejo, estrado de la hungara sekcio, kaj teknika finredakto de la Simpozia Kajero el 2006 (Parma), kiu per forta engaĝigo de Jozefo Nemeth kaj la estraro, sukcesis finfine aperi en reta versio, aldone al tiu el Krakovo 2009, kiu same ricevis signifan pluredaktadon kaj retan aperigon en 2010.

    La revuo Juna amiko aperis trifoje en 2010, preskaŭ en la planitaj livermonatoj. La transdono de la administrado al nova plenumanto (Sebastian Cyprych el Pollando) tre
    sukcese okazis, kontraste la redaktado de la revu-duono kiun ne prizorgas
    Géza Kurucz donis daŭre malfacilaĵojn, pro malsufiĉaj redakciaj fortoj
    Sekve, la anonco pri la jarfina retiriĝo de Géza (raportita aparte) starigas al                 
    ni defion trovi kaj trejni novajn redakcianojn.

    En 2010 la Manlibro pri Instruado de Esperanto restis en la merkato kaj                   Kovrilbildo
    bone vendiĝas. Aperis Detala Gramatiko de Esperanto, kunlabore kun E@I             de DGE
    kaj Lernu_net, sed serioze eniris la merkaton niaflanke nur en 2011.                         ellasita


    Financo

    Jen la spezokontoj por 2010, kiel aprobitaj de la estraro kaj la nederlanda revizorado:

    Elspezoj
    En la kostoflanko elstaras la granda ŝparo farita ĉe la kunsidokostoj de estraranoj, nur 17% de la buĝetita sumo. Tion parte klarigas la manko de kvoruma kunsido en la jaro; tamen okazis tri teknikaj kunsidoj; la ŝparon ni atingis ĉefe ĉar pluraj estraranoj decidis ne deklari siajn kostojn, kaj tiel subteni la ligon. Simile, ĝeneralaj honorarioj atingis nur 53% de la buĝetita sumo – situacio kiu ne ripetiĝos en 2011!  Malaltas la rubriko Informado, ĉar la nova varbilo de ILEI, kvankam presita fine de 2010, celas la jaron 2011 kaj estas tie enkontigita. Ĉe IPR la presado kaj honorariado rezultis laŭplane, sed la sendokostoj kreskis timige. La sumo por libroj malaltas, ĉar la verko Detala Gramatiko de Esperanto estis pagita nur en 2011 kaj praktike eniris la merkaton niaflanke nur tiam – dum 2010 ni ricevis kaj librotenis nur tridek ekzemplerojn.

    ILEI en decembro 2010 kontribuis sumon de mil eŭroj al la germana fondaĵo starigita por subteni la Internacian Centron en Herzberg, por tiel povi starigi sian oficejeton. Sekve ILEI estas fonda membro de tiu fondaĵo kaj estas reprezentata en ĝia kuratorio. La praktika intenco per tio estas fiksi la bazon por honorariata laboro, kiu nun ekfunkcias. La buĝeta rimedigo por tiu investo estas en buĝeto 2011, sed pro anoncita limdato, la transpago fakte okazis fine de 2010.

    Enspezoj
    Por ekvilibra vido pri donacoj, necesas rigardi ankaŭ la staton de la fondusoj (sube). B-landaj kotizoj superis la buĝeton, A-landaj male. Rimarkeblas (kaj iugrade timigas nin) la sentebla daŭra transiro de papera al reta membreco, kiu bone influas la membrostatistikon, sed ne la kontaron. La aldonitaj ret-membroj ĝenerale ne estas novaj membroj – kio estis ĉefa motivigo de la iniciato – sed transiro de ekzistantaj membroj de unu kategorio al la alia.

    La konferenco notis mildan deficiton, kio estis pli malpli atendebla, kaj klarigebla per la strategia pluso, kiun ni povus (per pliaj laborfortoj) rikolti en la malfermado de la liga agado tra Latinameriko.

    Ambaŭflanke
    Kaj enspeze kaj elspeze, la projektoj rezultis signife malpli ol buĝetite, la sumo ĉe Interkulturo ĉefe rilatas al la seminario en Matanzas kaj en SES. La disponigo de UEA pluiris al instruista trejnado (stipendioj por UAM), aranĝo en Bubanza, Burundo, en Taiyuan, Ĉinio, al la Seminario en Kubo kaj al la seminario pri Subvencipetado (SPSP).

    Juna amiko estis buĝetita kun signifa deficito (2280 eŭroj); rezultis tamen malatingo de la sumoj, kaj ĉe kostoj, kaj ĉe enspezoj, kun la rezulto, kiam estas enkalkulita la projekta subteno al la revuo, de neta deficito de ‘nur’ 985 eŭroj. La estraro proponos manieron malaltigi tiun deficiton en 2012.

    Konsiderante la senteblan intensigon en la agado, la kreskantan financan subtenon al partneroj por komunaj projektoj, kaj la modestan nivelon de niaj membro- kaj abon-kotizoj, la deficito de 2627 eŭroj devas esti taksata surprize bona rezulto, grandparte dank’ al la malpostulemo de niaj kernaj agantoj peti repagon de siaj kostoj.

    Bonvena estas la signifa kurzogajno, kiu tamen nur reĝustigas la perdojn el 2007 kaj 2008. Kontentige estas noti la modestan kreskon de la kapitalo, spite la perdon ĉe la jara spezokonto.

    171641

     

    171104

        

    La plej forta donacocelo estis Fonduso Dazzini por subteni konferencaliĝojn, kun nur modesta rezulto ĉe la Koleghelpa Kaso en 2010, kiu apenaŭ havis sufiĉajn rimedojn por kovri la deziron. Feliĉe la situacio por 2011 boniĝas, sed restas la tasko findecidi pri subtenatoj. Rimarkeblas la manko de petoj por subteno ĉe la Fonduso Erika Linz. Afrikaj subtenoj ja okazis en 2010, sed el la disponigo de UEA, ne el nia propra fonduso.

    Ni petas al la Komitato amplifiki la estraran dankon al nia kasisto pro la modele pretigita kaj prezentita kontaro.

    Jen la teksto de la raporto de la nederlandaj revizoroj, kies originalo kun subskriboj estos videbla en nia retejo:
    Szövegdoboz: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)    Raporto de Ia kontrola komisiono de ILEI pri Ia jaro 2010    Ni, subskribintoj, elektitaj de Ia komitatkunsido 2010 por kontroli la financan administradon de la  Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), deklaras post zorga kontrolo, ke Ia kalkuloj de la jaro  2010 kaj Ia bankkontoj (nederlandparte) kaj fondusoj estas en bona ordo.  La kontrolo de kontoj en Svedio faros Ulla Luin (Tyreso, Svedio). La raporto aldonebla.  Ni rekomendas al Ia Komitato de ILEI, kun danko al Ia estraro pro Ia granda laboro farita, ke ĝi    - akceptu Ia bilancon pri decembro 2010  - malŝarĝu Ia estraron de respondeco pri la jaro 2010.  Ni konstatas Ia mankon de financaj dokumentoj pri la ILEI-Konferenco en Kubo. La elspezita sumo ne  estas pruvita per fakturoj. Malgraŭ klopodoj Ia estraro ne ricevis Ia kompletajn dokumentojn.    Dato: 2011-06-19    Simon Smits, 's-Heerenhoek, Nederlando  Rudi Koot, Numansdorp, Nederlando

    Partneroj:

    Pluraj el la deko de partneroj de ILEI estis aldonitaj en 2010, i.a. Kastelo Grésillon. Ankoraŭ aldonendaj estas ISAE, LIBE, IFEF, EEU kaj pluraj pliaj. Nur la manko de laborfortoj malhelpas realigon de tiuj planoj.

    Eksteraj Rilatoj:

    [FILPV emblemo ellasita]

    Praktike nia sola ekstera kontakto tra 2010 estis kun FILPV – la Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj. ILEI-reprezentanto Aida Čižikaitė ĉeestis en majo 2010 nianome konferencon de la litova sekcio de tiu Federacio. Kadre de la KER-ekzamenoj, unuopaj ILEI-anoj havis kontaktojn kun ekster-movadaj instancoj; samo validas pri rilatoj kun Unesko.

    Facile troveblas dekoj da fakaj organizoj kun kiuj indas kunlabori, sed tio postulos aldonon de aparta estrarano por prizorgi la fakon, aŭ aktivan komisiiton, kune kun landnivelaj agantoj. Starigata multlingva retejo por la ligo donos la komencpunkton por tia agado.

    Konkludo

    Ni fidas, ke ĉi tiu agado-bazita raporto donas utilan enrigardon en la konsiderindan kvanton da laboro farita kaj novaj iniciatoj lanĉitaj en 2010. Por kompletigi la mozaikon, necesas ankaŭ rigardi la kompilon de raportoj de niaj Landaj Sekcioj pri 2010, pretigita en nia sekretariejo en Herzberg. Rigardante antaŭen, ni devas konstati tamen, la bremsan efikon de malsufiĉaj homfortoj por pli juste kaj vaste dividi la laborŝarĝon. Ĉi tiu malforto restas nuntempe la plej kritika defio por ILEI. Tion frape ilustras la listo de serĉataj aktivuloj, kiu gamas trans trideko da gravaj laborkampoj aŭ projektoj, kaj la listo de pli ol 120 ankoraŭ plenumendaj aŭ plenumindaj taskoj.

    Kiel komentis renoma movada gvidanto antaŭ deko (aŭ eble dudeko…) da jaroj: “Ni havas antaŭ ni pli da malfermitaj pordoj ol ni kapablas trairi!”

    La Estraro de ILEI

    Kompilo de la unua eldono en PDF formato: Budapeŝto, la 22an de junio, 2011.

     

     

    ==========================================
    Jen la fino de la raporto por 2010. La enhavo ĝis la nuna punkto estas tio, kion komitatanoj kaj membroj konsideru por la diskuto pri jarraporto 2010 en Kopenhago, kaj kiu formas la bazon por la senŝarĝigo de la Estraro por la agado tra tiu jaro.
    ===========================================

     

     

    Povos okazi kompletigoj al ĉi tiu raporto ĝis la konferenco; tie la Komitato traktos la plejlastan eldonon. La nuna plano estas prezenti en la Konferenca Libro koncizigitan version de ĉi tiu raporto, do ĉi tiu reta versio prezentas la plenan traktotan raporton.

    Kiel dirite, la laŭlanda statistiko pri la membraro por 2010 aperas aparte. Ĝi delonge estas rigardebla en nia retejo. Ĝi estos aperigita por la konferenco, kun aldono de la plej freŝaj rezultoj pri 2011.

    Sekvas aneksaĵo, kiu volas levi la valoron de la raporto, por ke ĝi formu konvenan bazon por la pluira agado. Alivorte, ni volas vidi la grandan bildon, kaj elstarigi kelkajn evoluojn el 2010, kiuj formas nur la komencajn paŝojn por plurjara transformo de la ligo. Ni petas vin uzi la sekvan tekston por la bazo de viaj komentoj en la tria komitata kunsido pri la estonta vojo por la Ligo.

     

    Vizio por ILEI solje de 2011

    ILEI bezonas internan renovigon, por ke ĝi forlasu la nunan estraran mandaton en 2012 multe pli kapabla plenumi siajn celojn kaj ludi konvenan rolon en la eduka mondo. Tio signifas grandlinie, malfermi sian internan kaj organizan laboron al multe pli vasta rondo ol la nuna manpleno de realigantoj. Tio signifas ekuzi pli intense la transformajn kaj demokratigajn eblojn de reta komunikado. Tio signifas aktualigi sian regularan bazon, por ke tio konvenu por la retepoko, kaj liveri gvidon pri multaj temoj ĝis nun preteratentataj. Tio signifas transformi sian financadon por permesi al ni aldoni laborfortojn eksterestrarajn kaj engaĝi sin serioze kun partneroj kaj kun la ekstera eduka mondo. Jen, en unu konciza alineo — la vizio.

    Malfermiteco

    La transformo intensiĝis en 2010. La liga retejo (www.ilei.info) ricevas novan eron ĉiun kelkan tagon – ne dum unu momenta eksplodo de aktiveco – sed kontinue, seninterrompe tra la du jaroj ekde la komenco de la mandato. Aldone al la regulaj novaĵoj, nun legeblas en la reto:

    • Serio de financaj dokumentoj (spezoj, buĝetoj, kasoj) por 2008, 2009 kaj 2010.
    • Protokoloj de komitataj kaj estraraj kunsidoj el la periodo kaj de pli fruaj jaroj.
    • Listoj de estraraj decidoj tra 2010 (pli ol 20) kaj 2011 (35 ĝis nun).
    • Prezento de partneraj organizoj – en 2009 estis du, nun estas pli ol dek
    • Serio de diversspecaj uzeblaj varbiloj pri la Ligo
    • Ampleksaj 50-paĝaj raportoj pri la Sekcioj de ILEI – en 2008 kaj 2009 (2010 tuje)
    • Jarraportoj pri 2008 kaj 2009 – tiujn raportojn pli frue ricevis nur komitatanoj.
    • Modelaj enketiloj per kiuj la Landaj Sekcioj kaj la Reprezentantoj ĉiujare raportu.
    • Gvidiloj/petiloj per kiuj novaj sekcioj kaj reprezentantoj petu aliĝon al la ligo.

    Ĉiu ajn labordokumento kiu ne havas tre validan kialon resti en difintita rondo aperu publike, unuflanke por intensigi la informfluon kaj la informitecon de niaj membroj kaj aliaj, aliflanke por protekti la enhavon kontraŭ perdiĝo kaze de komputilpaneoj, demisioj kaj mandatfinoj de kernaj agantoj.

    Plia progresigo estas la enkonduko de reta voĉdonado de la komitato, kiel jam okazas en la estraro. La senkvoruma komitato en Havano aprobis la regularon por tio, la plena komitato konfirmis tion, kaj la unua voĉdono ĵus finiĝis, kun respondnivelo de 57%. La celo de tio estas intensigi la voĉdonadon, kiu dudirekte utilas. Unue, ni povas sondi multe pli regule ĉe la komitato pri demandoj kiujn ni antaŭe decidus interne – por eviti la signifajn kostojn kaj atendotempojn de fizika voĉdonado. Due, ĝi permesas vere demokratan partoprenon. Ne plu decidiĝas ĉio per manpleno da komitatanoj venintaj el landoj kun tia vivnivelo kiu permesas vojaĝadon al konferencoj. Nun ĉiuj 54 komitatanoj havos eblon aŭdigi sian voĉon. Kapablo atingi iel retkonekton estas ekstreme pli vasta ol la kapablo pagi flugbiletojn.

    Membroadministrado

    La laŭlanda membrostatistiko estu regule afiŝata rete, tiel ke ĝi fariĝu publike kaj preskaŭ realtempe alirebla. Same pri konferencaj aliĝoj. La plena membrolisto estu konservata ĉe la kasisto, sekretario kaj prezidanto. Por plenumi sian taskon, tiuj oficantoj bezonas aktualajn, fideblajn informojn pri la nuna kaj pasinta membraro. Tio krome liveras la bezonatan sekurecon kontraŭ subita komputila paneo – ĉiu esenca tia datumaro konserviĝu en almenaŭ tri komputiloj aŭ serviloj. Ceteraj estraranoj kaj la sekciestroj rajtos vidi la membraron sen la konfidencaj informoj, kiel adresoj. Tia regule ĝisdatigata membraro permesos al sekciestroj kontroli la ĝustan registradon de la datumoj de sia sekcio kaj povas trankvili, ke la ligo efektive plenumas la servojn por iliaj membroj. Similon ni faras jam de jaroj pri abonoj de Juna amiko, por ebligi perantan rekontrolon. Transkonstruo de nia membro-administrado nun survoje en nia sekretariejo en Herzberg malfermas la vojon al tiu vizio.

    Liga reguligo

    La nuna Statuta kaj Regulara strukturo lasas tro da demandoj neresponditaj kaj ne donas sufiĉan praktikan gvidon. La estraro pretigis proponon modifi la Statuton, kaj ĝis Kopenhago proponos fundan revizion de la nuna Interna Regularo.

    Se ni klopodus stufi en la kompatindan regularon ĉiun etan detalon, ĝi fariĝos monstre longa kaj ne superrigardebla dokumento. Solvo estas rigardi la tutan terenon, kaj elformi freŝan pli suplan tri-nivelan strukturon.

    Statuto: Ĝi difinas nur la plej vastajn demandojn. Ĝin rajtas ŝanĝi nur la komitato, per simpla plimulto en fizika kunsido.

    Regularo: La Interna Regularo detaligas la Statutan enhavon. Ĝin rajtas ŝanĝi la komitato same per simpla plimulto. La ligo havas krome serion da pli specifaj regularoj.

    Gvidiloj: Aldone al la seso da pliaj regularoj aperu gvidiloj, kiuj formos la trian tavolon. Tie aperu ne nur devigoj kaj dekretoj, sed ankaŭ praktikaj konsiloj kaj gvido, kiel ni plenumu diversajn aspektojn de la agado. Iuj detaligos la taskaron de la specifoficaj estraranoj kaj komisiitoj, aliaj donos gvidon al sekciestroj, event-organizantoj, kontribuantoj al ligaj eldonaĵoj, ĉio ajn utila. Deko da gvidiloj estas legeblaj en nia hejmpaĝo. La propono estas ke gvidiloj estu kreeblaj kaj modifeblaj de la estraro, sed por validi devas tuj esti publike afiŝitaj, tiel ke komitatanoj povu proponi modifojn kaj starigi demandojn prie. La regularo agnosku la ekziston de tiuj gvidiloj en la liga strukturo, kaj difinu kiel ili funkciu.

    Resumo de kelkaj punktoj bezonantaj bonigon en nia interna regularo:

    • Mankas en la asignado de taskoj mencio pri la membro-administrado, unu el la plej kernaj aspektoj de la liga funkciado.
    • Mankas protekto-meĥanismo por eksigotaj sekcioj aŭ reprezentantoj; pri tio la koncernatoj kaj la tuta estraro havu tri-monatan averton antaŭ la efektivigo.
    • Mankas postuloj al demisiintaj aŭ nereelektitaj estraranoj orde transdoni la datumojn kaj dokumentojn rilate al siaj oficoj al la posteuloj – tial ĝis lastatempe apenaŭ legeblis publike pri ajna agado antaŭ 2008.
    • Kelkloke la postuloj devenas el la fruaj naŭdekaj jaroj, antaŭ la reta epoko. Ke tagordaj proponoj por komitatkunsidoj devu alveni tri monatojn antaŭe estas nun klara anakronismo. La difinoj de vortoj kiaj ‘skribe’ kaj ‘sendi’ devas esti larĝigataj por permesi retan skribaĵojn kaj sendojn. Kaj tiel plu.

    Financado

    En la lastaj monatoj de 2010 naskiĝis la buĝeto por 2011, kiun la komitato intertempe akceptis. Ĝi prezentas la plej fundamentan restrukturigon de la ligaj financoj de la lastaj dek jaroj, kaj eble en ĝia tuta 62-jara historio. Por citi la senmortajn votojn de Victor Sadler, siatempa direktoro de la Centra Oficejo de UEA, al tiamaj estraranoj: “Planado sen financa planado ne havas sencon.”
    Kernaj elementoj de tiu buĝeto:

    • Disponigo de serioza sumo por kompensata volontula laboro, kune kun provizo de adekvata laborloko. La epoko en kiu 90% de la internacia laboro de la ligo kuŝas sur la ŝultroj de manpleno de estraranoj devas definitive veni al fino.
    • Aldono de sumo por kovri reprezentajn kostojn.
    • Firmigo de la rilatoj inter ILEI kaj ŝlosilaj partneroj per financa komponento. Temas pri la Esperanta urbo Herzberg (volontula laborloko), stipendioj por la instruisto-trejna kurso RITE ĉe edukado_net kaj daŭra subteno (kun UEA) por la trejnkursoj en universitato UAM en Poznano.
    • Redistribuo de la estraraj kostoj de kunsidado, sen altigi la tutan sumon. La ĝisnuna praktiko aktive kontraŭlaboris la partoprenon de estraranoj en konferencoj, kiu seniluziigas la membraron kaj troŝarĝas tiujn, kiuj ja ĉeestas. La rearanĝado fariĝas ebla dank’ al la falo de enkontinentaj flugkostoj por la ekster-konferenca kunsido.
    • Daŭrigo de la financado de projektoj en Afriko, Azio kaj Latinameriko, kun speciala atento al la bezonoj de la unika simpozio preparata por Kopenhago.

    Resume

    Tiuj kvar fadenoj kunplektiĝas por krei koheran vizion por la transformo de nia interna funkciado. La aspiro estas, ke fine de la nuna mandato, ILEI pluiros al la sekva periodo pli malferma, pli retuzanta, pli tutmonda, pli partnertrova, kun multobla intensigo de la informfluoj inter la estraro, komitato, sekcioj, komisionoj, membroj kaj la publiko. Inter niaj celoj viciĝu, ke ILEI estu tiam ĝenerale perceptata kiel ĝi fakte jam nun fariĝas – la dua plej aktiva, sintransformanta kaj signifa asoci-speca ludanto sur la movada tereno.

    Kun la kredo kaj konkreta apogo de la membroj, la sekcioj kaj la partneroj, jen ambicia sed realisma vizio – ni bezonas kolektive nur la deziron kaj pretecon labori por ĝi.

    Estraro de ILEI

    Historio:
    Sendita al la sekciestroj, 22 junio en PDF versio 1.4 (1.5 MB)
    Sendita al la komitatanoj, e-ins, 23 junio en PDF versio 1.5 (810 KB)
    Unua simplateksta versio kreita, 23 junio
    PDF refarita en versio 1.5, 24 junio, 2011 por enpreni atentigojn DC. Por la retejo de ILEI kaj edukado_net
    Samaj korektoj prenitaj en la simplatekstan version.

    Bonvolu ĉiam konsideri la plejlastan version!

    Fonto por lasta parto: Vizio organiza.doc
    Nun: Vizio por 2010.doc
    La tuto:
    D:\...\1LEI\KOMITATO\KOPENHAGO 2011\JARRAPORTO\

    Jarraportoj 2008 kaj 2009 sub PLANADO/JARRAPORTOJ