ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Instancoj

FONDUSO

CELO

   
Fonduso Adcock Heredaĵo de Ngaire Valmai Adcock al ILEI, por subvencii la instruadon de Esperanto, kaj alia rilataj agadoj, en Nov-Zelando.
   
Fonduso Afriko Apogi la agadon de ILEI en Afriko. Temas pri okazigo de trejnseminarioj, edukaj aranĝoj kaj la evoluigo de rilatoj kun afrikaj lernejoj kaj universitatoj.
   
Fonduso Dazzini Ebligi partoprenon de nepagipovaj kolegoj en niaj konferencoj.
   
Fonduso Flugiloj Stimuli la retan kaj alispecan instruagadon, precipe inter junuloj.
   
Fonduso Hans La ĉefa celo de la Fondaĵo estas eduki instruistojn en Afriko por ke la instruado en Afriko fariĝu pli kaj pli memstara kaj bonkvalita. La celo estas subvencii projektojn, ne nur individuajn instruistojn.
   
Fonduso Interkulturo Ebligi al ILEI stimuli la siatempajn interkulturajn projektojn kaj pli vaste la nuntempan interkulturan agadon.
   
Fonduso Koleghelpo Ebligi ILEI-membrecon al kolegoj el la plej nepagipovaj landoj. Ĝi estas esenca helpilo en la agado starigi sekciojn en novaj landoj.
 
Fonduso Kotizoj Ĉiuj kotizoj pagitaj por dumviva membreco estu en tiu ĉi fonduso por havi facilan superrigardon pri ili. Ideale rentumo el tiu ĉi fonduso kovru membrokotizojn kaj la plialtiĝojn de membrokotizoj.
 
Fonduso Linz Ebligi por gejunuloj de ĝeneralaj lernejoj partopreni en internaciaj Eo-aranĝoj. La kapitalo NE estas havebla por tiu celo. La rentumo iras al Fonduso Linz (libera parto).
   
Fonduso Linz (libera parto) Ebligi por gejunuloj de ĝeneralaj lernejoj partopreni en internaciaj Eo-aranĝoj. 
   
Fonduso Szerdahelyi Ebligi al ILEI entrepreni pli ambiciajn projektojn pri i.a. eldonado, pedagogia terminologio, instruista trejnado, esplorado pri lingvo-didaktiko kaj okazigo de kursoj kaj ekzamenoj.

Raporto pri fondusoj (kun saldo) el la jaro 2017.

 

 


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj