Al lingva demokratio
Hejmen ] Supren ]

 

El la landoj 00/3
ILEI dum UK
IIK 2001
Interkulturo
Potenco al la lernanto
edukado.net
Al lingva demokratio
Konferenco 2001
Rezolucio 2001
Financoj
Konferencaj impresoj
Novaj estraranoj

AL LINGVA DEMOKRATIO!

ALVOKO AL LA MEMBROJ DE UEA/TEJO/ILEI

 

Karaj membroj (kaj ne-membroj) de UEA/TEJO/ILEI,

dum la Universala Kongreso en Zagrebo la komitato de UEA aprobis novan labor-planon kaj komisiis nin esti speco de "garantia komisiono", kiu certigos, ke la labor-plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizajxoj.

 

La nova labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn:

§         informado

bullet

instruado

bullet

utiligado

bullet

plijunigxo

bullet

tutmondigxo

bullet

profesiigxo

Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem, kiel ili estas komprenataj.

 

Cxu ni bezonis novan labor-planon komence de la 3-a jarmilo? La respondo estas, laux ni, jes! Sekve de tio, kion ni cxiuj faris sub la flago de la "Kampanjo 2000", ni nun devas turni nian atenton al la stato de Esperanto en la mondo, kaj reigxi movado, kiu parolas al la mondo, en maniero, kiun la mondo komprenas (informado), kiu instruas la lingvon kaj la movadon ankaux per la lastaj metodoj kaj te§nikaj rimedoj (instruado), kiu utiligas Esperanton por la normalaj bezonoj de la vivo (utiligado).

 

Tiaj agadoj estu farataj kun atento al la junularo, esperantista kaj neesperantista, al la tumonda dimensio de nia agado (por ke ne restu landoj sen esperantistoj) kaj al la uzado de la profesiaj talentoj de niaj membroj.

 

Unu lasta afero devas esti klara al cxiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas cxiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor-plano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de cxiuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni sxatus en cxiuj landoj vidi kunlaboron, ecx se kun la bezonata memstareco de cxiu organizajxo.

 

Ankaux la titolo de cxi tiu komuniko kaj de la laborplano "Al lingva demokratio!" ne bezonas klarigon. Gxi tre klare diras, kiu estas la finfina celo de nia laboro.

Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA

Holger Boos, prezidanto de TEJO

Mauxro La Torre, prezidanto de ILEI