Allan Simon
Hejmen ] Supren ]

 

Relancxi
Intervjuo kun Kolker
Somerkursaro
Usona Jarraporto 2002
Fondajxo Saliko
Socioniko
Allan Simon
Ni funebras
Esperanto ABC

Allan Simon: La komerco kiu povas ŝanĝi la mondon

Mi unuafoje renkontis David Yaki en 1998. Ĉar mi estis UEA-delegito en Calgary (Kanado), li petis mian helpon: li volis enkonduki vesperajn esperanto-kursojn en la lokan universita-ton sed mankis al li la lingva kaj instrua spertoj. Jam tiam mi miris pri tiu nekutima viro. Proksimume 40-jaraĝa, li estis plentempa studento en la inĝeniera fako. Li kaj lia edzino havas tri junajn infanojn, kaj ili zorgas ankaŭ pri du aliaj. Tamen, ĉiun matenon David ellitiĝis je la kvina por liveri ĵurnalojn pordalporde; tiel li sukcesis finance vivteni sian familion. Antaŭe, li estis sukcesa vendisto kaj vendestro de la fama “Enciklopedio Britannica” sed tiu firmao ja estis ferminta siajn pordojn. 
Nu, nia sperto en 1998 estis duone sukcesa: David varbis studentojn, trovis taŭgajn senpagajn klasĉambrojn, ktp. kaj mi instruis, ankaŭ senpage. Evidentiĝis la fenomenoj kiujn sendube spertis e-instruistoj alikoke: proksimume la duono de la studentoj forlasis la kurson; la aliaj malaperis post la komencaj dek lecionoj. 
Poste, malaperis ankaŭ David: li akceptis postenon kiel inĝeniera “internulo” en Svislando. Profitante de la deĵoro li perfektigis sian lingvoscion ĉe la Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds kaj vojaĝis tra Eŭropo per helpo de la Pasporta Servo. 
Pasintan jaron David reaperis en Calgary. Li sugestis denove kurson por komencantoj. Mi protestis: Ĉi-foje, mi faros tiun laboron nur kontraŭ sufiĉa pago. Plue, mi argumentis, la studentoj aprezus lecionaron kiel ion valoran nur se ili pagas kotizon – ni ja vidis ke senpagajn kursojn oni taksas kiel ion senvaloran kiun oni forlasas kiam mankas tempo. David konsentis kaj tuje elmontris siajn rimarkindajn energiojn kaj kapablojn. Li rekrutigis dekkvar studentojn kiuj pagis po $300 por dekkvinleciona enkonduko, kaj li montris al mi kvar-paĝan liston de aliaj homoj kiuj volus sekvi tian kurson. Uzante la saman profesiajn vendo-teknikojn kiujn li lernis ĉe Enciklopedio Britannica, li pruvis al si kaj al mi ke fakte ekzistas vasta merkato por profesia esperanto-instruado. 
En aprilo 2002 David diplomiĝis. Li decidis starigi la firmaon “Esperanto Antaŭen”, kiu malfermis siajn pordojn la 29-an de majo 2002. David firme kredas ke bona plentempa vendisto kiu uzos profesiajn teknikojn vendos minimume 200 kursojn jare. Laŭnecese oni dungos instruistojn kaj vendistojn. Post tri jaroj la enspezoj estos pli ol $250,000 jare! Post kiam la lernejo en Calgary glate funkcios, David intencas starigi similajn centrojn en aliaj urboj tutmonde. Li ne dubas ke tiamaniere esperanto disvastiĝos je ĝis nun neimagebla skalo; li kaj la aliaj akcio-posedantoj rikoltos konsiderindan financan rekompencon. 
Ĉio ĉi eble ŝajnas utopia revo de nerealisma fantaziulo. Ankaŭ mi kredis tion ĝis mi pli bone konis tiun eksterordinaran viron. Nun mi ne dubas ke Esperanto Antaŭen estas valida enterpreno kiu meritas subtenon, ne nur pro poresperantaj kialoj sed ankaŭ pro sia financa evolu-eblecoprognozo. Homoj kiuj deziras pliajn informojn (ekzemple pri investado aŭ por postuli laboron) turnu sin al David je la sekvaj adresoj: David Yaki, 80 McHugh Court N.E. Calgary, Alberta T2E 7S1 Canada. Tel. 403-277-3884, david.yaki@esperanto-antauen.com. 

Allan Simon, Calgary, Kanado