|
Gabriella
Horváth: Analizado
de la periodajxo IPR kaj
indeksoj de gxiaj jarkolektoj 1-25 (1970-1995). NdlR
- Nia redakcio ricevis kopion de pli ol centpagxa diplomlaborajxo kun la supra
titolo. La verkinto estas studentino de la Universitato ELTE en Budapesxto. Sxi
ellaboris sian studon sub la faka gvido de s-ino Zsuzsa
Barcsay, estrara komisiito de ILEI. Fragmentoj
el la Enkonduko:
“La revuo celas informi la esperantistajn instru-istojn pri teoriaj,
pedagogiaj, metodikaj novajxoj, praktikaj spertoj, kaj krome gxi enhavas
informojn kaj pri pedagogiaj arangxoj kaj pri organizaj aferoj de ILEI. IPR
estas grava revuo, efektive la unika revuo, kiu povas helpi la oftan
interkomunikadon inter esperantistaj instruistoj en la tuta mondo [...] Kaj gxi
helpas la praktikantajn instruistojn - kiuj instruas studobjekton esperantlingve
- en la instruprocezo: ili povas trovi ankaux praktikajn konsilojn: ekzercojn,
priskribojn pri instrumetodoj kaj instruhelpiloj. Do, cxi tiu enhave kolora
revuo iom substituas la mankon de modernaj, instrumetodaj verkoj, kaj gxi servas
kiel pliperfektigo-ebleco de la instruistoj ankaux en tiuj landoj, kie cetere la
metodologiaj verkoj (ekz. tiuj de Rakusxa, Szerdahelyi, Szanser ktp.) ne estas
je la dispono de esperantistaj instruistoj .” Nun
sekvu la unua cxapitro de la diplomlaborajxo: Gabriella
Horváth: La historio de IPR Cxi
tiu revuo estas eldonata ekde 1970. Sed al la historio de la nuna IPR apartenas
ankoraux aliaj revuo-antauxajxoj. La pli agxaj esperantistoj eble memoras pri la
pli fruaj jarkolektoj de IPR. IPR
travivis jam tri periodojn, kaj gxi estis cxiam la organo de la cxiama asocio de esperantistaj
instruistoj. Mi trovis du fontojn, kiuj okupigxas pri la historio de IPR: Rudolf
Rakusxa: Metodiko de la Esperanto-instruado (Rotterdam,1991. p.46-47.; pli
fruaj eldonoj: 1959, 1970),
kaj Szerdahelyi István:
Metodologio de Esperanto (Budapest, 1988. p.335-6.). La indikoj en la du
verkoj diferencas. En
1906 fondigxis la unua organizajxo de esperantistaj instruistoj: la
Internacia Asocio de Instruistoj (IAI), kiu aperigis la unuajn jarkolektojn
de IPR inter 1908-1914. Laux Szerdahelyi la lasta kajero de la unua periodo
aperis en 1912. La eldono de la periodajxo ne estis facila, ja inter 1908-1910
aperis 4 kajeroj, poste dum 2 jaroj la revuo ne estis eldonata. La dua
jarkolekto aperis en 1912, entute 7 kajeroj gxis julio (do, gxi aperis monate).
Ankoraux en cxi tiu jaro startis la tria jarkolekto kun duobla kajero en
auxgusto-septembro. Poste la revuo ne estis eldonata gxis 1922. La redaktoro
estis la kasisto de la organizajxo: la moravia instruisto, T. Cejka. En
la dua periodo (1922-1933; laux Szerdahelyi 1922-1939) de IPR la revuo estis
dauxrigo de la periodajxo La Novaj Tempoj, fondita de francaj
instruistoj. En 1924 fondigxis la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj
Esperantistaj (TAGE), kaj en 1927 la gazeto alprenis la nomon Internacia
Pedagogia Revuo. Gxi estis redaktata en Germanio gxis 1933, sed pro la
plifortigxo de la naciismo de la germanoj oni ne plu povis eldoni la revuon tie,
pro tio oni transigis gxin en Nederlandon en 1933. Gxis la Dua Mondmilito
entuziasma grupo redaktis la gazeton: Ludwig el Pirna, Kurt Riedel, P. Korte,
M. Goldberg. La Dua Mondmilito metis finon al la dua periodo de IPR. Kvankam
la revuo havis la nomon Internacia Pedagogia Revuo nur ekde 1927, la periodo de
La Novaj Tempoj strikte apartenas al IPR, efektive gxi estis komence pedagogia
organo de la francaj instruistoj. Pro tio oni enkalkulas ankaux la tempon
1922-1927 en la duan periodon. La
plej forta nacia pedagogia organizajxo post la Dua Mondmilito estis la franca,
kiu aperigis pedagogian revuon: Esperanto-Lernejo ekde 1939. En1952 la gazeto
sxangxis sian nomon al Espéranto et Culture, kiu estis dulingva
fakrevuo. Inter 1956 kaj 1957 la revuo havis apartan internacian aldonon:
Esperanto kaj Kulturo, Internacia Pedagogia Revuo, kiu farigxis
sendependa,16-pagxa revuo en 1958 kun la titolo Internacia Pedagogia Revuo,
redaktita de A. Albault. La revuo funkciis kiel organo de ILEI, kiu
fondigxis laux la iniciato de la franca kaj brita esperantistaj instruistaj
asocioj jam en 1949. IPR farigxis organo de ILEI ekde 1958. La tria periodo
finigxis en 1959, cxar mankis la financa subteno al la eldono. La
cxeso de IPR kauxzis grandan mankon inter esperantistaj instruistoj, pro tio
ILEI provis
anstatauxigi gxin:
la organizajxo
kontraktis kun
la Jugoslavia Esperanto-Instituto, por ke gxia eldonajxo
(Kajeroj) farigxu didaktika-pedagogia fakorgano de ILEI, gxis la organizajxo
sukcesos subteni memstaran revuon. Granda
bezono revivigis denove la revuon en 1970: la esperantistaj instruistoj postulis
modernan komunikilon. La komitato de ILEI dum la jara kunveno de julio 1969
decidis aperigi novan pedagogian fakgazeton, kiu ricevis tradicie sian malnovan
nomon. Komencigxis la kvara periodo de IPR. En
januaro 1970 aperis Provnumero en kvanto de 2000 ekzempleroj, redaktita de Helmut
Sonnabend (vicprezidanto
de ILEI),
eldonita de Ludwig Pickel, kiu subtenis la eldonadon per la helpo
de sia libroservo kaj aliaj Esperanto-aktivecoj (71/2 p.25.). La
plano estis, ke "IPR farigxu la pedagogia forumo, sur kiu estu diskutotaj
cxiuj pedagogiaj demandoj de nia epoko"(70/0 p.4.). Por la intereso de la
regula aperigo Sonnabend proponis, ke cxiu landa filio fondu laborgrupon, kiu
kolektas la originalajn kaj tradukitajn pedagogiajn verkojn kaj kiu estas
respondeca por la kvalito de la artikoloj. La farantoj de la revuo fiksis, kiuj
landoj devas kontribui per artikoloj al la aktualaj numeroj. Laux la planoj cxiu
kajero estus konstruita laux fiksita strukturo (tiu cxi strukturo multe
sxangxigxis dum la jaroj):
a) Teoriaj artikoloj el la pedagogia scienco
b) Fakmetodaj kaj didaktikaj traktajxoj
c) Informoj el la pedagogia vivo
d) Opinio - propono - deziro - sciigo La
esperantistaro urgxigis la starigon de la nova revuo kaj akceptis kun granda
entuziasmo la aperon de IPR. Laux la planoj IPR aperintus en januaro, majo kaj
septembro. Sed multfoje financaj kaj redaktoraj kialoj malfaciligis la
eldonadon. Ludwig Pickel, kiu entreprenis eldoni la revuon komence - kaj kiu
havis financan riskon -, varbis abonantojn al la sekvantaj kajeroj, sed sur la
abonlisto staris nur 189 nomoj. La redaktoro ankaux ne ricevis artikolojn.
Ludwig Pickel pro la manko de abonantoj ne riskis la eldonon de la dua numero.
Gxi aperis nur en oktobro, cxar nur por tiam li sukcesis certigi la financajn
kondicxojn per la decido de ILEI-konferenco en Maribor 26-31 de julio 1970. Laux
la estrara decido "la landaj sekcioj respondas pri deviga abono de cxiu
membro al IPR" kaj pri la kvanto de la kontribuajxoj. La sekcioj havis la
taskon akiri reklamojn por IPR. La estraro proponis, ke oni starigu komision cxe
cxiuj landaj sekcioj, kiu prizorgu la elektadon, kvaliton kaj sendadon de la
artikoloj (70/1 p.l8.). Kvankam Helmut Sonnabend planis, ke post tio en cxiu
jaro aperos tri kajeroj, pro - supozeble - financaj cirkonstancoj en 1971 kaj
1972 aperis nur po unu numero. En 1973 sxangxigxis homoj en la postenoj kaj
komencigxis denove la varbado de abonantoj, cxar pro la neregula aperado - kaj
pro tio, ke multaj abonantoj ecx ne ricevis ekzemplerojn - la revuo perdis multe
da abonantoj. La Varbnumero estis senpaga, gxi estis financita helpe de
IPR-fonduso (per mono-donacoj), kaj la redaktista grupo decidis, ke oni sendu
gxin ankaux al la socialismaj landoj. Malgraux tio, el la socialismaj landoj oni
ne povis aboni la sekvantajn numerojn, cxar ili havis transpagajn problemojn.
Kelkaj numeroj el la unuaj jarkolektoj do ne aperis. Mi nun listigas la
aperintajn kajerojn, por ke cxiuj sciu pri la ekzistantaj numeroj, kaj pro tio,
ke preseraro sxteligxis en la numeradon de la unua jarkolekto. -
1970 0
(Provnumero), 1, 2
Jarkolekto 1 (La
2-a numero estas erare signita 1971/2) [...] -
1971 1 Jarkolekto 2 -
1972 1 Jarkolekto 3 -
1973 Speciala numero (artikolo de István Szerdahelyi: La lerneja instruado
de la Internacia Lingvo. Enkonduko en instrumetodon). -
1973/74 Varbnumero,
1, 2, 3 Jarkolekto
4 -
1975 1, 2, 3
Jarkolekto 5 -
1976 1, 2, 3, Speciala
numero (pri Internacia Pedagoga Ekzameno de ILEI) Ekde
1977 aperis tri kajeroj en cxiu jaro gxis 1987, en 1988 IPR farigxis trimonata
revuo kun po 4 kajeroj jare. En la jaroj 1987 kaj 1994 duoblaj numeroj estis
eldonitaj, gxis 1995 do aperis - inkluzive la Varbnumero el 1973 kaj du
specialaj numeroj - 80 kajeroj. IPR
do estas la organo de ILEI, kiu estas ligo de esperantistaj instruistoj. Sekve
la revuo celas ne nur la instruistojn instruantaj Esperanton, sed cxiujn
instruistojn, kiuj okupigxas pri Esperanto - precipe kiuj instruas iun
studobjekton per Esperanto. Gxis la numero 77/3 la revuo aperis kun la surskribo
"Eldonata de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj ". Laux tio ni
pensus, ke IPR estis la forumo nur de la instruistoj, instruantaj Esperanton,
sed jam en la fruaj numeroj ni renkontigxas kun artikoloj pri aliaj studobjektoj
(70/0, 71/1), pri fakterminoj (75/1), pri muziko-terapio (76/3) ktp. IPR
helpas efektivigi la taskojn de ILEI: gxi faciligas la kunlaboradon inter
diverslandaj esperantistaj instruistoj por la praktiko de Esperanto (ekz.: per
korespondaj rubrikoj); en la revizo oni povas pridiskuti diversajn pedagogiajn,
metodologiajn kaj didaktikajn problemojn; la instruistoj povas konigi al la
gekolegoj la fakajn rezultojn en siaj lernejoj; IPR raportas pri
lernejo-fondajxoj[...]; gxi informas pri konferencoj, pri diversaj pedagogiaj
arangxoj; gxi ebligas la korespondadon - per cxio cxi helpante la klopodon de
ILEI por enkonduki Esperanton en - pli multajn - lernejojn.
|