Auxstralio
Hejmen ] Supren ]

 

Instruado de E-o
Paco en niaj manoj
Auxstralio
Kvizoj de Juna Amiko
Lars Forman
Instruiloj
El la landoj
ILEI-aferoj
Internacie

Raporto de 18a Awstralia Somerkursaro de Esperanto, 6/01-18/01/02

La plej fora urbo de la mondo, izolita cxe la okcidenta marbordo de
Australio, Perto, bonege gastigis 18an Australian Somerkursaron de
Esperanto kaj Jarkunvenon de AEA. Cxeestis proksimume 60 partoprenantoj
inkluzive de Dr. Nguyen Vinh el Hanojo, Vjetnamujo, kaj amikinoj germana
kaj nederlandana.

Ampleksa programo konsistis unuarange el cxiutaga kurso je kvar niveloj:
cxiu nivelo  po du profesiaj instruistoj: Atilio Orellana Rojas, Penny
Vos, Franciska Toubale kaj Marcel Leereveld.

Posttagmeze, krom plua kurso por la komencanta grupo diaspora,
proponatis ankaw kantado, preparado por ekzamenoj je baza kaj meza
niveloj kaj Cxseh seminario 'A'.

Belartaj konkursoj aktora kaj muzika inter la provincoj de Auxstralio
bone distris dum du vesperoj.   Eblis ankaw ekskursi per sxipo sur la
bela kaj largxa rivero 'Cigno' kaj per tramo tra la fresxaj kaj
historiplenaj urbo kaj parko  antaw ol viziti kaj esti encarcerigita en
la malnova fantomplena malliberejo de Fremantle!

Interalie oni profitis ankaw interesajn paroladojn de Atilio Orellana
Rojas pri Indigxenaj Dialogoj, de Jugxisto Kep Enderby, la antawa
Prezidanto de UEA pri Oceanio kaj de Dr. Ralph Harry, antaua Australia
Ambasadoro cxe Unuigxintaj Nacioj pri la traktado de rifugxintoj.

Viktorio gajnis la sxildon por aktorado kaj Kvinslando la sxildon por
kantado. Du rugxaj rozplantoj por paco kaj amikeco estas plantitaj cxe
la logxejo, Kolegio St. Georgo de universitato de Okcidenta Awstralio.

Plej grave, cxe la jarkunveno de AEA, la membraro akceptis la proponon
de la estraro starigi elspezprioritatajxojn por 2002 sub la tri rubrikoj
Informado, Instruado kaj Ekstraj Rilatoj kiu inkluzivas antawenigi
ligojn por la nova komisio pri Oceanio.

Pro nuntempa manko de homfortoj en Tasmanio la estraro akceptis la
inviton de Viktorio okazigi la 19an Australian Somerkursaron de
Esperanto en januaro 2003, sed prefere en alia urbo ol Melburno por
ebligi varbadon de novaj interesotoj. Atentu la kalendaron!


Jennifer Bishop, President, Australian Esperanto Association Inc
Faculty of Education
PO Box 6, Monash University
Victoria 3800
Australia
Ph:  61 3 9818 7358 (AH)
     61 3 9905 2806 (BH)
Fax: 61 3 9905 3668 (BH)