Cxu belega varma sunbrilo ne allogas vin cxiam?
Kial ne forlasi la nordhemisferan vintron por pasigi neforgeseblan tempon en
Auxstralio cxe la 19-a Auxstralia Somerkursaro de Esperanto? Gxi okazos
inter la 5-a kaj la 17-a de januaro 2003 en la mirinda urbo Melburno (cxe la
Internacia Domo, internacia kolegio de la Universitato Melburno) .
Krom cxiutaga instruprogramo en diversaj niveloj far
plej kompetentaj profesiaj instruistoj, Penny VOS, Franciska TOUBALE, Grazina
OPULSKIENE, Marcel LEEREVELD kaj Atilio ORELLANA ROJAS, estos ofertataj en la
posttagmezo tre diversaj okupigxoj, kiel ekzemple kantado, kreema
verkado, ludoj, informatiko, preparado por ekzamenoj kaj ecx tempo por
privata studado. Vespere vi povos gxui interesajn prelegojn, dancadon kaj
vizitojn al lokaj drinkejoj kaj dum la semajnfino ege interesan viziton al
Ballarat, la bela 'orurbo' de Viktorio aux al Sovereign Hill, la antikva urbo de
orminejoj.
La kotizo estas proksimume EUR 100,00, logxloko po EUR
25,00 nokte (kaj tio inkluzivas 3 bonajn mangxojn!).. kaj plej grave: la
studentoj malpli ol 30-jaraj rericevos la valoron de la kotizo, se ili suficxe
bone plenumos la postulojn de la kurso!
Pliajn informojn kaj aligxojn vi povas fari pere de:
Jennifer BISHOP (Faculty of Education, PO Box 6, Monash University, AU-Victoria
3800, Australio, Tel +61 3 9818 7358 kaj +61 3 9905 2806, fakso +61
3 9905 3668, esperanto@Education.monash.edu.au
)