|
Bo
Sandelin Lingvoj
en nelingva doktorigxa edukado: sveda ekzemplo
En
la malsuperaj partoj de la eduksistemo en la plej multaj landoj, la pozicio de
fremdaj lingvoj estas rezulto de elpensita plano. Kontrauxe, en la plej supera
parto (la doktorigxa parto) ekster la lingvodisciplinoj, fremdaj lingvoj ofte
aperas tute neplanite kiel solvo de praktika problemo. Ili gxenerale aperas nur
en aplikata formo, ne instruata. En
tiu cxi artikolo mi montros la lingvan sxangxon je doktorigxo pri ekonomiko en
Svedio. Du tendencoj estas videblaj: formortado de la sveda lingvo kaj, koncerne
fremdlingvojn, transiro de la germana al la angla. Similajn tendencojn oni
trovus en pluraj aliaj disciplinoj en similaj landoj. Kelkaj
personaj spertoj Depost
1969 doktorigxa edukado en Svedio konsistas el du partoj. Trapasinte bazan
universitatan ekzamenon, aspirantoj, kiuj estas akceptitaj kiel doktorigxaj
kandidatoj, komencas per dujara periodo de doktorigxaj kursoj. Tiuj cxi kursoj
estas sekvataj de verkado de disertajxo, kio lauxplane ankaux postulu du jarojn,
sed kio praktike ofte postulas pluroble da tempo. Kiam
mi cxirkaux 1970 prenis doktorigxajn kursojn je la universitato de Lund, la
instrulingvo cxiam estis la sveda, escepte de kiam eksterlandaj gastprofesoroj
aperis. La legendaj kursotekstoj estis cxefe en la angla, sed kelkfoje en la
sveda, dana aux norvega. La situacio restis la sama, kiam mi mem komencis
instrui doktorigxontojn je la universitato de Gotenburgo. En
la dua duono de la 1980-aj jaroj, la premisoj sxangxigxis. Ni akceptis kelkajn
eksterlandajn doktorigxajn kandidatojn, kiuj tre malbone komprenis la svedan.
Kelkaj prelegistoj tuj ekuzis la anglan kiel preleglingvon. Tio estis rigardata
kiel internaciigxo, kio estas io bona. Mi
mem iom hezitis, kaj la unuan jaron mi uzis alterne ambaux lingvojn, tiel ke mi
unue dum kelkaj minutoj klarigis aferon en la sveda kaj poste donis resumon en
la angla. Tio kompreneble estis tre maloportuna instrumaniero, kaj baldaux
ankaux mi cedis. En
la 1990-aj jaroj ni donis ecx ne unu doktorigxan kurson en la sveda lingvo, laux
mia scio. (La sola restajxo estis kursoj, kiujn ni donis en Karlstad, kie estas
regiona altlernejo kun kiu ni kunlaboras.) Dum la unuaj 90-aj jaroj ni havis
oficialajn rilatojn kun afrikaj universitatoj, de kie venis doktorigxontoj, kiuj
kompreneble ne komprenis la svedan. En la lastaj jaroj ni pli malpli aktive
klopodis rekruti kandidatojn internacie, kaj nun pluraj venas el, inter alie, la
antauxe socialismaj landoj. Rezulte, eble duono de la cxiujare cxirkaux 10 novaj
doktorigxaj kandidatoj ne komprenas la svedan. Sekve,
instruado per la angla je la doktorigxaj kursoj eble estas neevitebla adaptigxo
de universitata instituto, kiu volas eviti izoligxon kaj provincismon. Sed tia
adaptigxo havas konatajn "kostojn". Preleganto esprimas sin malpli
klare en la angla ol en sia gepatra lingvo, kaj kandidato komprenas malpli bone
en la angla ol en sia gepatra lingvo. Do, ambauxflanke la komunikado
malbonigxas. La
lingvo de doktoraj disertajxoj La
lingvo de doktoraj disertajxoj evoluis simile. Ecx svedoj skribas ekonomikan
disertajxon nuntempe preskaux cxiam en la angla lingvo. Je la ekonomika
instituto de la universitato de Gotenburgo, la lasta svedlingva doktora
disertajxo datigxas de 1989. Post tiam aperis gxis oktobro 1998 58 disertajxoj,
cxiuj en la angla lingvo. En
la tuta lando aperis 415 aprobitaj doktoraj disertajxoj pri (socia) ekonomiko
dum la periodo 1895-1995. Dum la unuaj jardekoj estis averagxe malpli ol unu
disertajxo en unu jaro, sed en la fino de la periodo estis cxirkaux 20 cxiujare. La
diagramo montras la procentajn porciojn de diversaj lingvoj de la disertajxoj.
Ni vidas, ke fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento disertajxo cxiam
estis skribita en la sveda aux la germana lingvo. La lasta disertajxo en la
germana publikigxis en 1935, kaj la unua en la angla en 1929. Post
1935 nur la sveda kaj la angla estas uzataj, dum la sveda iom post iom perdas
terenon. En la 90-aj jaroj nur escepte oni trovas svedlingvan disertajxon. Alian
indikon pri la sxangxigxintaj pozicioj de la diversaj lingvoj ni trovas en la
lingvo de la cititaj verkoj en la doktoraj disertajxoj. La tabelo bazigxas sur
la cititaj verkoj en samplo de 61 disertajxoj el la 415 disertajxoj publikigitaj
en 1895-1995. Lingvo
de cititaj verkoj en svedaj ekonomikaj doktoraj disertajxoj (Procentoj) (Sekvas tabelo) La
cxefa tendenco ripetigxas. Post la 30-aj jaroj oni malofte citas germanlingvajn
verkojn. Publikajxoj en la franca kaj itala lingvoj ankaux malaperas. Komence de
la jarcento oni citis itallingvajn verkojn danke al tradicie forta itala pozicio
pri la teorio de publikaj financoj. En la fino de la periodo la angla lingvo
tute superregas, kaj ecx la sveda preskaux malaperas.[1] Koncerne
la svedan, ja temas ne pri kontinua regreso. Frapas la malalta sveda procenta
nombro por 1920-39 kaj la alta por 1940-59. En la 20-aj kaj 30-aj jaroj pluraj
disertajxoj kun teoria emfazo publikigxis, ekzemple de la Nobelpremiitoj Myrdal
kaj Ohlin kaj aliaj el la t.n. Stokholma skolo. Teorioj ja estas pli-malpli
internaciaj, kio klarigas la malgrandan nombron de la svedaj referencoj.
Kontrauxe, en la 40-aj kaj 50-aj jaroj dominis peze empiriaj disertajxoj pri la
sveda ekonomio, kio rezultigis multajn svedlingvajn referencojn. La
sxangxigxo de la lingva situacio rilate al doktorigxo ja estas nur unu aspekto
de la sxangxigxintaj rilatoj inter sveda kaj alilanda ekonomika pensado. Aliaj
aspektoj de tiu proceso rilatas al la sekvaj punktoj: la origino kaj migrado de
ekonomikistoj, la demando kie svedaj ekonomikistoj publikigas kaj cxu
eksterlandanoj publikigas en Svedio, la "scienca idealo" esprimita per
teoria enhavo kaj stilo, la lingvo kaj la origino de libroj acxetitaj de
sciencaj bibliotekoj, k.t.p. Ili estas diskutataj aliloke.[2] Kio
klarigas la forlason de la germana? La
transiro de la germana al la angla sxajne povas esti ligita al almenaux tri
specoj de kauxzoj. En la unua grupo estas universalaj kauxzoj, kiuj influis ne nur la lingvon de ekonomiko,
kaj kiuj efikis ne nur en Svedio. La du mondmilitoj kaj la naciisma periodo
estas gravaj tiaj kauxzoj. Germanio perdis ne nur prestigxon. Multaj el gxiaj
famaj sciencistoj devis forlasi la landon post 1933 kaj anstatauxe kontribui al
sia scienco en aliaj landoj. Tio gxenerale signifis, ke ili komencis verki en
nova lingvo, ofte en la angla. Usono estis grava ricevanto de elpelitaj
sciencistoj, kaj la konata New School for
Social Research en Novjorko farigxis vera ekzila sociscienca universitato.[3] Alia
universale efikanta kauxzo estas la kresko de la usona logxantaro kaj la usona
universitata sistemo. Usono estas juna nacio. Gxia logxantaro pli ol duobligxis
inter 1880 kaj 1930, dum la germana logxantaro kreskis per proksimume 50%.
Krome, jam frue en la 19-a jarcento Germanio havis sukcesan universitatan
modelon kun profesoroj, kiuj devis ne nur instrui, sed ankaux fari esplorojn kaj
gvidi seminariojn. En Usono tia modelo vidigxis nur en 1876, kiam Johns
Hopkins University en Baltimore fondigxis kaj adoptis la germanan idealon.
Post tiam tiu rapide disvastigxis. Do,
ni ne miru, ke Joseph Schumpeter deklaras, ke la usona ekonomiko
"komencigxis de preskaux nulo en 1870" sed poste rapide evoluis.[4]
Tio signifis ankaux rapide kreskantan usonan influon, kio devis okazi je la
kosto de alies influo, interalie la germana. Dua
speco de kauxzo estas speciala por
ekonomiko (kaj kelkaj aliaj disciplinoj). Iuj argumentis, ke la t.n. historia
skolo superregis en Germanio gxis post la dua mondmilito, dum gxi estis
konsiderata arkaika en multaj aliaj landoj, kie la neoklasika skolo regis ekde
la komenco de tiu cxi jarcento. Tio
tamen ne estas tre konvinka argumento. Unue, aliaj ekonomik-historiistoj pli
konvinke argumentis, ke la historia skolo perdis sian superregan pozicion en
Germanio jam en la 20-aj jaroj. Due, ne estis la specifaj trajtoj de tiu cxi
skolo, kiuj pli frue konsistigis la germanan influon sur svedajn ekonomikistojn. Tria
speco de kauxzo estas la malgrandigxinta signifo de
geografia distanco. Estas triviale rimarkigi, ke la komunika sistemo dauxre
plibonigxis de post la 19-a jarcento. Nun ne estas multe pli malfacile por sveda
klerulo havi kontakton kun usona universitato ol kun germana universitato. Do,
unu el la antauxaj avantagxoj de Germanio por svedoj - la kompare mallonga
distanco de Svedio - nun signifas malmulte. Koncerne
la nunan fortan pozicion de la usona ekonomiko, ni povas mencii ankaux
hipotezon, kiun multaj auxtoroj akcentas en speciala numero de la revuo Kyklos.[5]
Temas pri la intensa konkurado sur la granda usona universitata
"merkato". La konkurado estas konsiderata pli akra ol en Eªropo,
kio instigus al elstaraj atingoj, kiuj siavice disvastigxus en la mondo pere de
la angla lingvo. Konklude Por
la propra kulturo kaj identeco pli gravas la forigxo de la gepatra lingvo kiel
science uzata lingvo ol la transiro de la germana al la angla kiel superrega
fremdlingvo. £ajnas neevitebla por unuopa universitata instituto kaj
unuopa sciencisto en lando kun malgranda nacia lingvo grandparte rezigni pri sia
nacia lingvo. La alternativo estus izoligxo, for de la internacia scienca
komunumo. Tio
vekas du demandojn. Unue, je kia grado la propra nacia lingvo estu rifuzita kaj,
due, per kiu lingvo gxi estu anstatauxigita. Kondicxe
ke oni vidas valoron en tio, ke la gepatra lingvo dauxre estu uzebla kiel
almenaux elementa faka lingvo, la sveda sxajne perdadas nenecese grandan
terenon. Cxe doktorigxontoj tio evidente estas parte ligita al prestigxo.
Ekzemple, mi en la lastaj jaroj spertis, ke se mi ne proponas al svedaj
doktorigxontoj la eblon respondi skribajn ekzamenojn en la sveda lingvo, eble
duono el ili respondas en malbona angla lingvo. Kaj se doktora disertajxo temas
pri tipe sveda problemo kaj interesos nur svedajn legantojn, kial ne plu skribi
gxin en la sveda? La
oficiala sinteno speguligxas en diversaj dokumentoj. Gxis 1993 la Nacia
Universitata Dekreto postulas, ke doktora disertajxo estu skribita en la sveda,
dana, norvega, angla, germana aux franca, se ne temas pri lingvoscienca
disertajxo. Krome, disertajxo kiu ne estis skribita en la angla, germana aux
franca devis havi resumon en unu el tiuj lingvoj. Krom tio, al cxiu disertajxo
devis esti aldonita maksimume 500-vorta anglalingva referajxo laux certaj
reguloj. De
1993 en la Nacia Universitata Dekreto estas menciita nenio pri la lingvo, sed
lokaj reguloj kaj praktiko kauxzis, ke en ekonomiko kaj pluraj aliaj disciplinoj
la angla tute superregas. En
1998 la Komisiono pri la Sveda Lingvo (Svenska språknämnden), komisiite de la registaro, prezentis
planon pri tio kiel apogi la svedan lingvon en Svedio. Unu el la proponoj estas,
ke "doktoraj disertajxoj en fremdaj lingvoj havu resumojn en la
sveda". Tio ja estas la inverso de regulo, kiu regis gxis 1993! Pri
la demando kiu lingvo estus la plej racia solvo, kiam la propra nacia ne
tauxgas, esperantistoj ja havas klaran opinion. Ni devas bedauxri, ke la mondo
tiurilate ne estas regata per "tuteca racio" sed per la racio de
neinterkonsentintaj unuopaj agantoj. El la vidpunkto de unuopa aganto, estas
tute racie konsideri la gxeneralan anglolingvigan proceson kiel nesxangxeblan
kaj adaptigxi al gxi. Bo Sandelin [1]
La eble surprizaj 8 procentoj sub "Aliaj" 1990-1995 klarißas
jene. La nombroj por 1990-95 bazißas sur samplo de 12 el 125 disertajxoj.
Unu el tiuj 12 disertajxoj temas pri Sovetunio. En gxi estas cititaj 84
ruslingvaj verkoj, kiuj konsistigas tri kvaronojn el la 8 procentoj. [2]
Bo Sandelin & Ann Veiderpass, "The Dissolution of the Swedish
Tradition", en A. W. Coats (ed.), The
Post-1945 Internationalization of Economics, Durham: Duke University
Press, 1996, p. 142-164. Bo Sandelin & Sinimaaria Ranki,
"Internationalization or Americanization of Swedish Economics", The European
Journal
of the History of Economic Thought,
n-ro 2, 1997, p. 284-298. Bo Sandelin, Nikias Sarafoglou & Ann
Veiderpass , "The post-1945 Development of Economics and Economists in
Sweden", en A. W. Coats (ed.), The Development of Economics in Western Europe Since 1945, London:
Routledge, (publikigota). Bo Sandelin, "Introduction: Swedish Economics
1900-1960", en Bo Sandelin (ed.), Swedish
Economics, Vol. 1, London: Routledge, 1998, p. 1-26. [3]
Detaloj pri 314 elmigrintaj germanlingvaj ekonomikistoj trovißas en Harald
Hagemann & Claus-Dieter Krohn, Die
Emigration deutschsprachiger Wirtschafswissenschafler nach 1933, 2-a
eldono, Diskussionsbeiträge aus dem Institut für Volkswirtschaftslehre
(520), Stuttgart: Universität Hohenheim, 1992. Pluraj aspektoj de la
elmigrado estas analizataj en Harald Hagemann (ed.), Zur
deutschsprachigen wirtschafswissenschaftlichen Emigration nach 1933,
Marburg: Metropolis-Verlag, 1997. [4]
Joseph A. Schumpeter, History of
Economic Analysis, Oxford University Press, 1954, p. 864. [5]
Kyklos,
Vol. 48, n-ro 2, 1995. Special Issue: Is There a European Economics? |