|
Juna Amiko - Bona Amiko Cxiu el ni, kiuj okupigxas pri varbado kaj instruado spertas, ke
estas pli facile alvarbi al lingvo-kurso ol dauxre teni la varbitojn. Tio estas
vero malnova kaj gxenerala. Tiu konstato estas valida por la angla, germana,
franca lingvoj kaj dekoble por Esperanto, kiu nuntempe havas nur centonon de
praktika utilo kompare al furoraj mondaj lingvoj. Konsciu, ke precipe la infana
entuziasmo velkas rapide. Kaj
se la kursano ne spertas la praktikan utilon de la studado, li baldaux perdas
sian elanon, sen kiu ne ekzistas sukcesa lingvolernado. Konsciaj
pri la supraj aferoj, niaj antauxuloj jam en la komenco de la 20-a jarcento
sentis la bezonon de gazeto kun relative facila lingvajxo, kiun post du-tri
monatoj da diligentaj studoj komencanto povas pli-malpli kompreni (vd. La
Juna Vivo, La Praktiko). La unua sukceso rezultigas neforigeblan impreson.
Probable ankaux vi gardas ie, en la profundo de la koro rememoron pri la unua
rakonto, novelo, libro, kiun vi sola, sen helpo de instruisto, povis gxui en
fremda (!) lingvo. Tio estis kaj restis la tago de triumfo. Juna
Amiko volas
liveri la senton de tiu triumfo al viaj kursanoj, al cxiuj komencantoj, kiuj
sopiras pri praktika utiligo de lingvolernado, gxi volas helpi donante
plusenergion por plua diligenta laboro. La
revuo kolektis cxirkaux si kunlaborantojn el cxiuj kontinentoj, de Auxstralio
gxis Islando, de Brazilo gxis Honkongo; entute 26 homojn el 18 landoj. Tio, per
si mem, garantias buntecon, varian enhavon. En la revuo aperas kontribuajxoj,
verkitaj de homoj, vivantaj en tiu sama loko, kiun koncernas la prezentita
evento. Pere de tiaj artikoloj vole-nevole senpere tusxas vin la spirito de
indigxeneco. Ni neniam mistraktas eventojn pro politikaj aux aliaj
subintencacxoj, nenio estas kosmetikita, retusxita. La redaktoro atentas nur pri
tio, ke neniu etno, raso aux religio estu negative, tendence prezentita, cxar ni
konscias ke homaj kvalitoj dependas ne de aparteneco al certa homgrupo, ja cxiu
el ili havas kaj bonajn kaj abomenindajn individuojn. Ni volas trovi,
kompreneble, en cxiu homgrupo la valoron, la pozitivan flankon: tion, kio servas
al la ceteraj kiel ekzemplodona imitindajxo. La
pereo de La Krokodileto en la pasinta jaro klare pruvis, ke nia komunumo
ne povas ankoraux vivteni gazeton, kiu celas tro malvastan tavolon, kiel la
menciita periodajxo infanojn de 8-12 jaroj. Ni volas helpi cxiujn, kiuj antaux
nelonge renkontis Esperanton, kiuj ankoraux havas lingvajn problemojn, kies
vortprovizo estas relative malricxa, kiuj bezonas la etenditan manon de bonvolaj
samideanoj, koncize: ni celas cxiujn, kiuj estas junaj laux sia esperantisteco. Juna
Amiko uzas lingvajxon simplan, sed ne primitivan. Ni evitas longajn, malsimplajn
frazostrukturojn. Nia baza vortprovizo, la plej oftaj 1500 radikoj garantias
leksikan facilecon kaj ebligas relative fruan praktikan utiligon de la lingvo.
Tio ne signifas ke ni fermas nin en kagxo de leksika malricxeco. Verdire, la
tuta vortstoko de Esperanto estas uzebla per klarigoj helpe de la elektita
minimumo. La glosoj donas al la lernanto modelojn pri tio kiel cxirkauxskribi
nekonatajn vortojn (komencantoj ofte devas komprenigi nociojn), aliflanke, ili
instigas al la uzo de fidindaj unulingvaj vortaroj. Oni
trovas en la 28-pagxa, kolore presita gazeto verkojn diversajn laux lingvo-stila
nivelo kaj amplekso. Mallongaj anekdotoj, kuriozajxoj, versajxetoj, sxercoj,
fabeletoj logas komencantojn al legado. Enigmoj ekscitas la scivolemon de pluraj
legantoj, melodiaj kantetoj povas vigligi la etoson de kursoj. La revuo havas
ankaux alian vizagxon, pli seriozan. Gxi instigas al plia fortostrecxo per
konstanta kvizo, kies tasketoj celas kaj komencantojn kaj progresintojn. “Lingva
doktoro”
donas konsilojn al kursanoj kaj kursestroj pri tiklaj gramatikaj problemoj. Por
instruistoj ni havas apartan rubrikon: “Por
kursgvidantoj”,
kiu volas instigi al novaj metodikaj vojoj por vivigi studhorojn. Prezento
de diversaj landoj kaj kulturoj, skribosistemoj, elstaraj personoj, belaj
rakontoj largxigas la spiritan horizonton kaj amikigas kun popoloj najbaraj kaj
malproksimaj. Serio de Baldur Ragnarsson “Bildoj
el la historio de la Esperanta literaturo”
regalas per “frandajxoj”
el nia kultura heredajxo. Informoj pri aktualaj temoj, okazajxoj intencas
konduki en nian komunumon. Medioprotektado kaj informatiko altiras la atenton de
multaj esperantistoj. El nura listigo de la konstantaj rubrikoj vidigxas la
praktikaj utilo kaj valoro de la revueto. La
redakcio konscias, ke revuo ne povas sxvebi en vakuo. Bona periodajxo devas
mobilizi kaj ligi la legantojn al ekzistantaj aktivadoj kaj pere de ili al la
komunumo. Jam en la unua periodo de sia ekzistado Juna Amiko estis firme ligita
al la agado de Kastora Klubo, tre aktiva tiutempe. Nun gxi flegas kontakton kun “Infanoj
Cxirkaux La Mondo”
kaj precipe kun la projekto INTERKULTURO (ni redaktas por la klasoj apartan
kromfolion). Ni sekvas la principon: “La
aferoj interdependas”.
Sukcesa agado en unu direkto fortigas alian kaj inverse, ju pli oni krocxas sin
al funkciantaj aktivadoj, des pli forta farigxas la efiko. De
du jaroj nia revueto havas hejmpagxon en Interreto (www.banyai-kkt.sulinet.hu/esper-anto),
kie vi trovas fragmentojn el la aktuala numero de Juna Amiko. Krom la plena
redaktistaro tie trovigxas la listo de la perantoj por la revuo kun adresoj kaj
abontarifoj. Vi povas konsulti la liston de niaj 1500 bazaj vortoj uzataj sen
piednotoj, la tutan liston de la legantoj, kiuj partoprenas en la kvizokonkurso,
la solvon de la lasta kvizo kaj la novajn tasketojn kies solvojn vi povas sendi
ankaux retposxte al la kompilinto, kiu cxiu-numere venas el alia lando. Nia
TTT-ejo estas atingebla ankaux pere de la hejmpagxo de UEA (www.uea.org). Mi
povus ankoraux longe paroli pri diversaj aspektoj de nia 27-jara internacia
revuo, kiu superis laux vivodauxro cxiujn siajn antauxajn fratetojn (mi scias
pri ne malpli ol kvin el ili), sed gravas ne la pasinteco, sed la futuro. Mi
estas profunde konvinkita pri tio, ke reciproka interagado gravas: se niaj
instruistoj kaj kursgvidantoj, kompreninte la signifon de internacia revuo por
komencantoj, plu apogos nin kiel ili faris gxis nun, tiuokaze ankaux ni povos
efike helpi, pli kaj pli kontentigi la bezonojn, postulojn de la kolegoj. Por
atingi tiun idealan staton, mi petas vin cxiujn sincere eldiri vian opinion,
doni utiligeblajn konsilojn, pro kiuj anticipe dankas: Geza Kurucz,
redaktoro de Juna Amiko |