|
NAUX bosniaj infanoj en suda francio Dino!
Tarik! Miran! Kion vi preferas, iri al St-Girons por butikumi, aux amuzigxi en
la nagxejo? La
knaboj, kiuj ne havis okazon butikumi antauxe, preferas butikumi, dum Merima,
Denisa, Anida kaj Anida preferas resti kun Mathilde, Amandine kaj Aurélie,
iliaj francaj amikinoj en la restadejo La Maraude. Hodiaux
18-a de julio 1998 estas por naux bosniaj junuloj la lasta tago de trisemajna
restado en nia tuluza regiono. Por
ili, la aventuro komencigxis jam en septembro 1997, aux januaro 1998, aux ecx en
marto 98 por tiuj, kiuj nur tiam komencis lerni E-on. Senad
Cxolic, la prezidanto de E-Ligo de Bosnio-Hercegovino, estas delonge en
koresponda rilato kun Esperanto-Kultur-Centro (EKC) de Tuluzo. En julio1997 EKC
informas lin ke la projekto inviti dek lernejanojn de Sarajevo al tuluza regiono
realigxos venontan someron. Tiun saman jaron, E-kursoj ekfunkcias en kvar
diversaj lernejoj de Sarajevo, kaj ankaux en Zenica, je 30 km de Sarajevo. Senad,
post pripenso kaj interkonsiligxo, elektas infanojn el diversaj lokoj por la
vojagxo al Tuluzo, komencantojn same kiel fluparolantojn: ja gravas ke e§oj de
tiu aventuro plejvaste dissemu informojn pri E-o. Merima
kaj Denisa, kiuj lernas E-on de pli ol du jaroj, jam flue parolas, sed Dino kaj
Miran apenaux balbutas. Tamen tiu cxi vojagxo espereble donos al cxiuj
vojagxemon, kaj do stimulos al lingvolernado. Kaj
cxe la francaj korespondantoj, kio do okazis? Aurélie,
Mathieu, Yves, Mathilde... kaj aliaj, interesigxis pri anonco de sia matematika
instruistino: „Se vi deziras korespondi kun infanoj de Sarajevo, kaj eble
renkonti ilin, venu al kunveno la .....”. La proponita E-klubo kun tiu ambicia
celo, allogis pli ol dudek lernejanojn, sed nur dekkvin restis, kiuj regule
kunvenis kaj lernis la lingvon cxiusemajne dum la tagmangxa pauxzo. La
gepatroj poste estis invititaj al kunveno, kie venis sep aux ok familioj, kiuj
preskaux cxiuj konsentis gastigi bosnian infanon. Entuziasmo
regis en la E-klubo, ecx inter tiuj, kies familioj ne povas gastigi. Oni sendis
leterojn, kartojn kun desegnajxoj kaj kasedojn, oni preparis skecxojn en E-o,
kaj oni kontribuis diversmaniere al monkolektado, per vendo de kartoj, kukoj,
ktp... Fine,
la 30-an de junio, ili alvenis per
buseto, cxiuj klubanoj atendis ilin antaux la pregxejo de Castanet, kie estis la
rendevuo. Emocia momento, kiam la Bosniaj infanoj, vojagxinte pli ol tridek
horojn, devis disigxi por iri en siajn gastfamiliojn. Dino,
la plej juna, tute ne parolis E-on; felicxe Tarik, akceptita en la sama familio
cxe Yves, iom komprenas, kaj tra li la komunikado pasas. En alia familio oni
komunikas per gestoj, kaj ankaux per anglaj vortoj, cxar la gepatroj ja ne
lernis E-on. En la gastfamilio de Denisa kaj Anida, oni devas uzi E-on, cxar
Mathilde kaj Amandine ne scipovas la anglan. Dum
la 12-taga restado en la familioj, la bosniaj junuloj rekunigxis plurfoje, por
komunaj ekskursoj, al la mezlernejo kie ilin akceptis la direktoro, al la
historia urbocentro de Tuluzo, al la Spaco-muzeo, al nagxejo kaj al mezepoka
civito Karkasono (Carcassonne). Venis
la momento iri al la Pirenea restadejo La
Maraude. La 100 kilometrojn de Tuluzo al St Girons cxiuj bosnianoj veturis
trajne, akompanataj de Miquela, la matematika instruistino kiu iniciatis la
projekton. Varma
akcepto nin atendis en La Maraude,
kies etoso cxiam pli kaj pli internacias: krom la konstantaj enlogxantoj, kiuj
cxiuj komprenas E-on, trovigxis tie pola paro kaj tri junaj argentinanoj! La
novaj enlogxantoj, kiel Dany, kiu okupigxas pri la azenoj, lernas E-on. Bosniaj
kaj francaj infanoj tuj admiris la belegan pejzagxon kaj panoramon videblan de
la cxambroj. Pro
ne suficxa disponeblo de Fetah, la bosnia akompananto, la restado reduktigxis de
du semajnoj al nur unu. La programo tamen estis ricxa. Ni tutajn posttagmezojn
piedmigris, banis la piedojn en purakvaj lagoj kaj en torentoj, pasigis du
noktojn en montara rifugxejo, kie ni kuiris nian mangxajxon sur ligno-fajro,
kantis cxirkaux la fajro en diversaj lingvoj... Cxiumatene kelkaj infanoj povis
lauxvice iniciigxi je kaprina prizorgado kaj fromagx-farado. Cxiuj lernis kiel
baki panon kaj okazis ecx E-lecionoj! Vespere oni ludis, kantis, foje rakontis
legendojn, kaj la lastan vesperon oni dancis. Mi preskaux forgesis la
futbalmacxojn inter la esperantistoj kaj la aliaj infanoj de La
Maraude, kaj la varman akcepton de la vilagxestro, kiu invitis la bosnianojn
spekti cxe sia hejma televidilo la gravan finan mond-macxon! Ekestis
interesa grupdinamiko: la unuajn tagojn la bosniaj infanoj plezure retrovigxis,
post tiuj dekdu tagoj pasigitaj en diversaj familioj, ili babilis kaj restis
inter si. Sekve ankaux la francoj restis inter si. Sed iom post iom la roloj
sxangxigxis kaj knabinoj kiuj amikigxis dum la familia restado pli kaj pli ofte
amuzigxis kune. La apartigxo estis tiam inter knaboj kaj knabinoj. Tio
evidentigxis kiam la lastan tagon, cxiuj knabinoj preferis resti kunaj. Hodiaux
la bosnianoj foriris, per la sama buseto, kaj atingis bonorde Sarajevon, post
tridekhora veturado. Kio
okazos nun? Cxu la korespondado pludauxros? La infanoj invitis la familiojn al
Sarajevo: cxu okazos la reciproka vojagxo? Kial ne, sciante ke cxi-auxguste
estos akceptata en Sarajevo Kataluna E-grupo? Cxiuokaze Miquela plugvidos
E-klubon en la lernejo Jean Jaurès, kun cxiuj geknaboj kiuj deziras
plulerni kaj perfektigxi, kaj korespondi kun pluraj aliaj landoj. Ni
sekvu iliajn postajn aventurojn! Jeanne-Marie Cash |