Cseh-metodo
Hejmen ] Supren ]

 

36a Konferenco
IIK 2003
Juna Amiko
Okuloj
Redaktora noto
El la landoj
Lernmaterialoj
Cseh-metodo
Kvinpetalo
Recenzo

Liu Xiaojun:

Kiel mi instruis Esperanton per Cseh-metodo

Mi unuafoje aŭdis pri Cseh-metodo en la E-kurso kiam mi lernis nian lingvon en Beijing en la jaro 1981. Nia estimata instruisto, Li Shijun diris al ni ke la Cseh-metodo estas tre bona por instrui E-on, kaj se ni instruos Esperanton, ni apliku tiun metodon. Dum sia instruado sinjoro Li mem montris al ni kiel praktiki tiun metodon kaj donis al ni tre bonajn kaj interesajn ekzemplojn. Kiam mi komencis mian E-instruadon en nia universitato (Shandong, Ĉinio) mi provis uzi Cseh-metodon kaj dank’ al tiu metodo mia instruado de Esperanto sukcesis. Mi jam instruas nian lingvon ekde pli ol dudek jaroj en la universitato, la praktiko pruvis ke la Cseh-metodo estas tre bona kaj efika metodo. Multaj gestudentoj alproprigis E-on ene de mallonga tempo. Post tridek horoj da lernado ili povis legi simplajn Esperantajn legaĵojn, konversacii per facilaj vortoj, skribi leterojn por amikiĝi kun lernantoj de diversaj landoj kaj esprimi siajn pensojn. Ili ekamis Esperanton, volis fariĝi esperantistoj kaj daŭre lerni Esperanton kaj labori per kaj por Esperanto. Mi trovas ke ni devas propagandi la Cseh-metodon kaj eduki instruistojn de Cseh-metodo, tiel oni povos efike instrui nian lingvon kaj ricevi pli grandajn sukcesojn en la instruado de Esperanto. 
Kiel mi instruas Esperanton? En la komenco de mia instruado mi ne donas librojn al la gelernantoj kaj nur alportas objektojn en la klason kaj montras al gelernantoj kaj demandas de ili: ‘Kio estas tio? Tio estas libro. Kio estas tio ĉi? Tio ĉi estas krajono. Tio estas gazeto, tio estas foto, tio estas plumo ktp...’ Vidante tiujn objektojn la lernantoj konas la vortojn. Kiam ili povas diri tiujn vortojn, mi skribas la vortojn sur la tabulon kaj legigas ilin. Tiamaniere la lernantoj tre facile memoras la vortojn kaj ili povas facile paroli per Esperanto. Sekve mi montras al ili objektojn en la klasĉambro kaj lernigas la lernantojn paroli per objektoj. Tia instruado interesigas la lernantojn kaj ili tre ŝatas lerni kaj paroli, la atmosfero de la klasĉambro estas vigla kaj preskaŭ ĉiuj lernantoj parolas, ili memoras multajn vortojn kaj povas diri multajn frazojn. 
Mi instruas ne nur per objektoj, sed mi instruas al la lernantoj ankaŭ la gramatikon de Esperanto. La gramatiko de Esperanto estas simpla kaj regula, do mi donas al la lernantoj kelkajn modelojn, kiuj faciligas la faradon de la Esperantaj frazoj. Ekzemple mi donas al la lernantoj la fraztipojn kiel: --- o estas --- o (patro estas laboristo) ; --- oj estas --- oj (laboristoj estas junuloj) aŭ --- o estas --- a (patrino estas ĝentila), --- oj estas ---aj (amikoj estas kontentaj). Per tiaj fraztipoj la lernantoj povas facile ellerni multajn frazojn kaj scipovas fari multajn aliajn frazojn. 
Estas tre interese, ke la vortfarado de Esperanto tre-tre similas al la vortfarado de la ĉina lingvo. Ekzemple: en la ĉina lingvo 井 (puto) kaj 水 (akvo) povas esti kunmetitaj kaj fariĝas nova vorto 井水 (putakvo); inverse 水 (akvo) 井 (puto) ankaŭ povas esti kunmetitaj kaj fariĝas nova vorto 水井 (akvoputo); 牙 (dento) kaj 膏 (pasto) povas esti kunmetitaj kaj fariĝas 牙膏 (dentpasto), ankaŭ 牙 (dento) kaj 刷 (broso) povas esti kunmetitaj kaj fariĝas 牙刷 (dentbroso). Pro tio ĉinaj lernantoj tre interesiĝas pri la vortfarado kaj ili volas fari novajn vortojn. Tial mi ĝin prezentas al ili en la komenco de la lernado, tio interesigas ilin kaj ili ne trovas ke Esperanto estas fremda, ili sentas ke Esperanto estas samfamilia al la ĉina lingvo. 
[La lasta foto pri Andreo Cseh, el la jaro 1979, kelkajn tagojn antaŭ lia morto.] Mi pensas ke la spirito de Cseh-metodo estas, ke la instruisto devas faciligi kaj interesigi la lernadon de Esperanto, la gelernantoj sentu, ke Esperanto ne estas malfacila kaj ke ili povas tre facile ellerni kaj facile uzi ĝin. Tial instruisto devas igi la lernadon interesa. Por tio mi instruas kantojn, poemojn, ludojn al la lernantoj dum la instruado. Ekzemple, kiam mi instruas la u-modon, mi instruas al la lernantoj la kanton ‘dancu, dancu, ni ronde malpeze, ne faligu la fornon en meze ......’ en nur unu frazo estas tri u-modoj. Per la kantado la lernantoj ellernas tiun modon kaj povas uzi ĝin. Kiam mi instruas la prepoziciojn por-pro, mi instruas al la lernantoj la poemon ‘Verda stelo, verda stelo, vi naskiĝis por l’espero; verda stelo, verda stelo vi naskiĝis por la paco pro via naskiĝo la mondo pleniĝis de amikeco, pro via naskiĝo la mondo pleniĝis de amo ...’. Kiam la gelernantoj povas laŭtlegi tiun poemon, tiam ili jam tre bone distingas la du prepoziciojn, komprenas la signifon de la prepozicioj kaj povas uzi ilin. 
Kiam mi instruas la kvar sezonojn, mi instruas japanan popolan kanton ‘Kanto de kvar sezonoj’: Jen printempon amas vi ... Jen someron amas vi ... Jen aŭtunon amas vi … Nu jen vintron amas vi … ’ Tiel kantante la lernantoj lernas ne nur multajn vortojn, sed ankaŭ multajn belajn frazojn pri la sezonoj. La instruisto povas uzi ankaŭ ludon, ankaŭ tio estas tre bona metodo por instruado, ekzemple, kiam oni instruas la numeralojn, oni povas fari ludon kiel: peti la lernantojn diri laŭvice unu post la alia numerojn: unu, du, tri, kvar ... sed ne diri sep aŭ iun ajn ciferon, se iu lernanto forgesas la regulon kaj eldiras tiun malpermesitan numeron, oni ordonas al li prezenti programeron, kanti aŭ danci, kio interesigas la gelernantojn fari ekzercojn pri la numeraloj kaj tiel ili povas tre bone regi ĝin. 
Mi opinias ke la instruado de Esperanto ne ricevis bonan rezulton, la kialo estas ke niaj lernantoj ne posedas la lingvan medion. Por lerni la lingvon, la lingva medio estas tre grava, nur parolante oni povas mastri la lingvon. Ĉar mankas al ni la lingva medio por lerni Esperanton, ni mem devas fari Esperantan lingvan medion al niaj lernantoj. Do mi algluis malgrandajn paperojn kun Esperantaj vortoj al ĉiuj objektoj en la klasĉambro: tablo, tabulo, seĝo, muro, pordo, fenestro, lampo, skribilo ... tiel kiam la lernantoj rigardas tiujn objektojn ili havas la vortojn antaŭ la okuloj kaj ili povas memori ilin, ili povas iom post iom diri multajn frazojn kaj ili ŝatos ekparoli Esperante. En nia universitato E-kurso funkcias nur unufoje en ĉiu semajno, krom la E-kurso, la lernantoj ne havas okazon paroli Esperante, pro tio kiam mi renkontas lernantojn de E-kurso, mi ĉiam salutas ilin Esperante, tio kuraĝigas ilin kaj ankaŭ atentigas aliajn lernantojn, ofte ili demandas al Esperantaj lernantoj, kiun lingvon vi parolas kun via instruisto? Laŭ mi, la plej bona maniero por propagandi E-on estas la uzado de Esperanto. 
Mi vidis ke iuj esperantistoj propagandis E-on, sed ili ne parolas Esperante nek uzas ĝin. Tiel kiuj volus lerni nian lingvon? Kiel oni kredus ke Esperanto estas vere utila? Mi opinias ke unufoja uzado estas milfoje pli efika propagando ol centfoja parolado pri la utileco de Esperanto. Ni, esperantistoj, precipe instruistoj de Esperanto devas kredigi aliajn per nia agado de Esperanto. Pura propagando ne povas konkeri homojn, sed unu reala agado povas ŝanĝi opiniojn de aliaj. 
Mia instruado de Esperanto ricevis evidentan kaj bonan sukceson. En Shandong Universitato mi funkciigas E-kurson jam pli ol dudek jarojn. Ĉiusemestre mi instruas 30 ĝis 35 horojn, du horojn ĉiusemajne. Post unu lernojaro, t.e. pli ol 60 studhoroj, gestudentoj jam povas interparoli Esperante kaj legi originalajn romanojn de Esperanto, iam ili povas traduki simplajn artikolojn kaj verki simplajn disertaĵojn. 
La studentojn, kiuj volas daŭre lerni nian lingvon, mi lernigas per “Krestomatio de Esperanto”, “Faktoj kaj Fantazioj” aŭ kelkaj artikoloj elektitaj el “ESPERANTO”, “Kontakto”, “Monato”, “Literatura Foiro” ktp. Mirinde estas ke dum tia lernado gestudentoj ne renkontas multajn malfacilaĵojn. Ili povis facile legi kaj ĉinigi tekstojn, kiaj «Patra Amo» de Julio Baghy, « En Ĉinio Batalanta» de Verda Majo, «Bela» de M. J. Lermontov, «La Sankta Biblio», «Parolado de Zamenhof» kaj tiel plu. La plejparto de miaj gelernantoj lernas Esperanton kiel nedevigan lingvon. Tiel unujara lernado de Esperanto jam sufiĉas, ĉar miaj gelernantoj jam lernis la anglan lingvon kiel la unuan lingvon dum ses aŭ sep jaroj. Do Esperanto al ili ne estas tre malfacila. Post unu jaro da lernado, ili povas bone posedi E-on. Ili jam povas korespondi kun esperantistoj de aliaj landoj. Se iuj esprimas al mi ke ili volas daŭrigi la lernadon de E-o, tiam mi konsilas al ili legi Esperantajn librojn, korespondi kun eksterlandaj esperantistoj, eĉ mi konsilis al ili verki simplajn artikolojn por Esperantaj gazetoj kiel «Juna Amiko», «La Mondo» aŭ por lokaj organoj de E-Asocioj. Mi kuraĝigas ilin ne forlasi E-on kaj de tempo al tempo legi, aŭskulti, skribi aŭ verki per E-o. Tiel oni ne forgesas E-on.En nia universitato, mi uzas precipe du librojn kiel lernolibrojn. Unu el ili estas «Esperanto» verkita de estimata sinjoro Pierre Janton, franca esperantisto. Mi ĉinigis tiun libron. La studentoj tre ŝatas tiun libron, ĉar ĝi prezentas la diversajn flankojn de Esperanto: lingvo de Esperanto, literaturo de Esperanto, movado de Esperanto... Traleginte tiun libron oni povas bone ekkoni E-on kaj ĝian gravecon por internacia komunikado. La dua lernolibro estas verkita de ĉina esperantisto. Kaj krom lernolibroj, mi uzas “Krestomatio de Esperanto” kaj aliajn tekstojn kiel instruajn materialojn. Mi pensas ke oni devas verki novajn lernolibrojn por niaj gestudentoj, ĉar la tempo pasas, aperas multaj novaj aferoj. La enhavo de nia Esperanta lernolibro jam ne konvenas al la nuna situacio. Se oni parolas pri la instruado de Esperanto, oni devas atenti ke la enhavo de niaj Esperantaj lernolibroj estas jam malnova. Mi ne konas la enhavon de Esperantaj lernolibroj de aliaj landoj, sed mi scias ke en Ĉinio jam pli ol dudek jarojn longe oni ne publikigis novajn lernolibrojn por ĉinaj lernantoj de Esperanto. Ĉu oni ne bezonas senĉese novigi la enhavon de lernolibroj por prosperigi la instruadon de Esperanto, samtempe por prosperigi Esperanton en la mondo? Mi volas sincere interŝanĝi spertojn pri instruado de Esperanto kun ĉiuj instruistoj de Esperanto por ke ni povu kunlabori. 
Liu XiaojunShandong Daxue Waiguoyŭueyuan, 250100 Jinan Shandong, Ĉinio sdea @ china.com, miakara @ sdu.edu.cn