|
Mauxro
La Torre: Cxu
la instrufaka terminaro 1.
Uzado de la Internacia Lingvo en instrua kampo. Kiel
E-instruistoj (kaj ILEI-anoj) tradicie plej multe uzas E-on rilate kun sia
profesio? Ni konsideru tri tipajn ekzemplojn. a)
Iuj instruas la lingvon al siaj klasanoj, kiuj eventuale aplikas gxin en
interklasa korespondado. b)
Iuj kongresas, konferencas, kunsidas kun alilandaj kolegoj, kie plej ofte oni
parolas pri instruado aux instruindeco de E-o, tre gxenerale, sen detala
diskutado pri instru-teknikaj aspektoj. c)
Cxiuj pli-malpli legas gazetarajn artikolojn pri iniciatoj koncerne
diversnivelajn lernejajn kursojn aux porinstruistajn trejnadojn, kiel ankaux ili
legas recenzojn pri instrumaterialoj. En
la menciitaj kazoj temas, aux (a) pri lernigo de simpla baza vortprovizo,
aux (b, c) pri uzo de terminoj ne tre fakaj (lernejo, instruisto,
lernolibro, gramatiko, vortaro, universitato, direktoro, ...), aux de
terminoj kiuj ne bezonas - en tiu situacio - ekzaktan kaj tute certan komprenon (gimnazio,
diplomo, trejnado, edukado, ekzameno, noto, profesoro, ...). En
la pasinteco malofte okazis ke diverslandaj instruistoj devis kunlabori E-lingve
pri strikte profesiaj temoj, kiel ekzemple la kolegoj de ia internacia gimnazio,
kiuj konkrete kaj detale planas kune siajn lecionojn, aux kiel la anoj de
internacia ekzamena komisiono, kiuj prijugxas la ekzamenajn taskojn, aux kiel
AIS-profesoroj, kiuj diskutas pri studkarieroj de kandidatoj. En
la estonteco, kaj jam en la nuno, la internacia kunlaborado, ne nur inter
registaroj kaj grandaj entreprenoj, sed ankaux inter simplaj fakuloj rimarkinde
plioftigxos. Aparte pri lernejoj okazas, ne nur la iama korespondado, sed
kunlaborado de instruistoj en komunaj internaciaj edukaj projektoj, intersxangxa
gastigo de klasoj, lernado de
studentoj en aliaj landoj por difinita periodo. E-o
povas ludi gravan rolon en tiaj internaciaj kunagadoj, ne nur en grandaj
tutmondaj projektoj, sed ankaux en malgrandaj malmultklasaj kunlaboradoj
iniciatitaj far kelkaj instruistoj. Sed
kiam temas pri praktika cxiutaga lerneja laboro, pri instruplanoj, pri
studkarieroj, pri komputilhelpa lernado, pri rilatado kun instru-ministerioj aux
internaciaj eduk-instancoj, cxu nia faka lingvo estas suficxe matura por vere
klare interkomprenigxi? Mi
rakontu nur unu simplan modestan, sed tre fresxan, ekzemplon. Kolegino
riprocxetis al mi ke mi menciis la kursaron, kiun sxi direktas, kiel
“perfektiga” dum gxi estas “postdiploma”. Mi naive supozis ke la du
terminoj en tiu lando estas sinonimoj, kiel cxe ni. Sed post la protesto, mi ecx
ekdubis cxu mi gxuste interpretis la tiean koncepton de “diplomo”. Tio estas
nur unu ekzempleto, sed da tiaj cxiu el vi povus rakonti aliajn: ecx estus
interesa ideo kolekti tiajn ekzemplojn de miskompreno! Cxu?
Ni povas lancxi cxi tie en IPR rubrikon pri terminaj demandoj en lerneja
kaj pedagogia kampo. 2.
Fidindaj terminaroj. Kion
ni bezonus por trankvile uzi nian lingvon pri instruaj temoj, sen riskoj kaj
duboj pri miskompreno? Evidente ni bezonus fidindan terminaron, pli klare
utiligebla ol la nuna PIV, kiu, sovagxe registrinte la gxisnunajn
spontanajn uzojn, disvastigas lingvan konfuzon anstataux firme proponi
esprimajxojn klarajn por cxiuj. Ankaux
cxi tie mi alportu anekdoton. Kolektante por Interreta pagxo adresojn de
lernejoj, kie trovigxas E-kursoj aux E-instruistoj, mi renkontis plurajn kazojn
de institucioj, kiuj nacilingve havas nomon forme similan je kolegio
(ekz. la anglalingva “college”). En tiaj kazoj, se oni ne precize konas
cxiujn landajn instrusistemojn, oni povas dubi pri kia lernejo aux studentejo
temas laux nivelo kaj socia fermiteco. Kaj kion signifas “kolegio” en E-o?
Jen legu mem la koncernan paragrafon de PIV. kolegi1o 1 Aro da personoj
plenumantaj religian oficon: la kolegio de la pontifikoj, de la auxguroj,
de la kardinaloj. 2 (en Anglujo)
Supera lernejo cxe universitato: la kolegioj de Kembrigxo. 3 Mezgrada
lernejo gvidata de Jezuitoj. 4 (en Francujo)
Mezgrada lernejo. Kompreneble
oni povus facile dauxrigi tiustile: “5 (en Italujo) Internulejo, kie lernantoj
logxas kaj lernas kune, malproksime de propraj familioj”, ktp. Do,
laux nia plej granda kaj konsiderata vortlibro, tiu termino, kiel multaj aliaj
pri instruado, ne havas propran signifon en nia lingvo, sed gxia signifo
dependas de la lando kaj kulturo de la parolanto (aux cxu de la alparolato? aux
de la priparolajxo?). Tiaj
plursencajxoj devenas de misinterpreto de la fifama “15-a regulo” de la
Fundamento de E-o: “La vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj kiujn la plej multaj
lingvoj pruntis el la sama fonto, ne sxangxigxas en E-o. Ili alprenas nur la
skribmanieron kaj la gramatikajn finajxojn de la lingvo. [...]”. Tamen
cxi-kaze temas pri vortformo simile kaj samfonte ekzistanta en multaj
lingvoj, sed malsamsignife komprenata en la diversaj landoj. La etima
sxangxigxado de la vortoj estas interesa fenomeno el kulturhistoria vidpunkto,
tamen en unu aparta lingva komunumo kiel la E-lingva, por efike labori, oni
bezonas klare kompreni la signifon de la vortoj, sen konsulti cxiufoje
kulturgeografiajn enciklopediojn. La
supra ekzemplo estas unu el dekoj similaj. Pensu nur pri kio vere signifas por
la E-parolantoj vortoj kiel pedagogo, akademio, profesoro, doktoro, rektoro,
noto, diplomo, gimnazio, mezlernejo, infanlernejo, infano,...
Kompreneble
en la instrua tereno la termina problemo estas aparte delikata kaj tikla, cxar
ne nur la vortoj, sed gxuste la nocioj varias laux landoj kaj regionoj, laux
pedagogiaj skoloj, laux historiaj periodoj, kaj ecx laux cxu parolas instruisto,
filozofo pri edukado, aux burokrato. Tamen,
se ni volas superi tian malcertan komunikan situacion, ni devas ekpensi pri komune
akceptata terminaro, kiu respektante la kulturajn malsamecojn, ebligu al ni
labori en nia profesio, per memstara kaj klara lingvajxo. Kia
estu tia fidinda, klara kaj utila terminaro? Ïi
entenu almenaux la plej uzatajn E-ajn terminojn koncernantajn la lernajn
kaj instruajn procezojn, eventuale klasigitaj kaj interrilatigitaj laux temoj
(instru-teknologio, lerno-taksado, instru-sistemoj, metodiko, psikaj kaj sociaj
aspektoj de instruado, edukpolitiko kaj edukfilozofio, ktp.). La
proponataj terminoj ne apogigxu sur tradukoj, sed bazigxu sur difinoj
kaj/aux uzaj ekzemploj. Poste
oni povas aldoni lauxplacxe nacilingvajn tradukojn. 3.
De kie komenci la laboron? Terminaran
laboron principe oni povas arangxi laux pluraj diversaj strategioj kaj teknikoj. A)
Verkante, aux kvazaux verkante, manlibron pri fundamentaj instrusciencoj, oni
povas priskribi la bazajn nociojn koncernantajn lernadon kaj instruadon
(lernantoj, lerniloj, instruantoj, instruceloj, instruiloj, instrumetodoj,
instrusistemoj, lernomedioj, ktp.), laux iuj modeloj kaj teorioj, samtempe
atribuante E-an nomon je la difinataj konceptoj. (1) B)
Elekti E-lingvan tekstaron pri instruikaj temoj (ekzemple la jarkolektojn
de IPR), kaj trakribri gxin, eltirante cxiujn renkontatajn fakajn
terminojn, eventuale kun ekzemplaj kuntekstajxoj. (2) C)
Bazigxi sur jam ekzistanta plurlingva fakterminaro, kiom eble fidinda kaj
auxtoritata - do kun difinoj - (ekzemple la publikajxoj de
internaciaj organizoj pri instruado kaj edukado)(3), kaj
sercxante E-ajn ekvivalentojn por la tie entenataj terminoj. D)
Analizi la ekzistantajn E-ajn vortlibrojn (internaciajn kaj naciajn),
eltirante el ili cxion, kio koncernas la lern-instruan terenon, celante la
atingon ne de simpla vortlisto, sed de koheran noci-sistemon. Kion
povas fari tiukoncerne ILEI, per siaj malabundaj rimedoj? Pri la tuta
instru-termina problemaro, kaj aparte pri la preferinda labormaniero, jam okazis
en la lastaj jaroj pluraj diskutoj, studoj, prelegoj (4), kaj ecx iom
da korespondado inter ILEI-anoj interesataj kunlabori en tiu kampo. Dume UEA,
zorge de sia TEC (Terminologia E-Centro) jxus eldonis legindan libreton
pri la gxeneralaj principoj kaj teknikoj por profesia terminografia kaj
terminologia laboro. (5) El
la lasta ILEI-Konferenco (Montpeliero, Francujo, 1998) okazis eta kunsido de
interesatoj pri terminara laboro. Post diskuto pri la supre diritaj alternativaj
ebloj, oni elektis la lastan (D), la plej simple kaj klare arangxeblan,
ne bezonantan grandan organizon kaj aparatarojn. La
konkreta propono estas komenci eltiri el PV (Plena Vortaro) cxiujn
terminojn interesajn por lern-instruaj procezoj: -
reviziante ties difinojn, -
referencante al la vortoj iel parencaj (subsignifaj, supersignifaj, samsignifaj,
ktp.), -
proponante nacilingvajn tradukojn (laux la lingvo de la kunlaboranto). Versxajne
konvenos fari (samtempe) la saman laboron en PIV (Plena
Ilustrita Vortaro). Jam
kelkaj homoj sin proponis por tia kunlaborado, sed aliaj ja bonvenos, por kovri
kiom eble plej multajn kompetentecojn (subfakojn), naciajn lingvojn kaj
regionajn kulturojn. Do,
konklude: 1.
Se vi havas diskutindajn terminajn problemojn pri lernado, proponu ilin
al ni, por la starigota termina rubriko de IPR. 2. Se vi volas partopreni en la supre menciita laborgrupo pri PV kaj PIV,
anoncu vin.
Mauxro
La Torre
(1)
Cxi tiu aliro ankaux proksimas tiun de temvortaroj, pri kiu parolis Ilona Koutny
en la “Tago de la lernejo” (Universala kongreso de E-o, Montpeliero, 1998). (2)
Tia laboro kunligigxas kun la lastatempaj proponoj pri konstruado de komputeblaj
tekstobankoj. Vidu ekzemple Miroslav Malovec, “Disponigi nian kulturon al
cxiuj”, en Eventoj, n. 148-148, 1998 (3)
Ekzemple: Euxropa Konsilantaro / Euxropa Komisiono, Euxropa Tezauxro pri
Edukado, 1991 (versioj en multaj naciaj lingvoj), ISBN 92-77-72425-0 (4)
Vidu ekzemple: La Torre M., “Cxu instruistoj interkomprenigxas?”, Esperanto,
n. 1078, 1996; La Torre M., “Desuprismo kaj desubismo en terminara laboro”,
IKU, Adelajdo, 1997 (5)
Heidi Suonuuti, Terminologia gvidilo, 1998, Roterdamo, UEA/TEC, ISBN
92-9017-057-3
|