Cxu mallevi?
Hejmen ] Supren ]

 

Cxu mallevi?
Prelego de Negrete
edukado.net
Memorlibro por Blanke
Komparo de instrumetodoj
El la landoj
notlibro_02_1

MALLEVI LA AMBICIOJN AUX REORGANIZIGXI?

Szövegdoboz:

Karaj gekolegoj,

komencigxis la dua jaro de la nova jarcento, t.e. la 115'a jaro por nia internacia lingvo.

Sincere dirate, mi havas la impreson ke en ILEI, post kriza fazo de la pasintaj monatoj, nun ni povas ekrigardi al la estontumo kun plia fido kaj modera entuziasmo.

Dum lastaj jaroj ni kolektis kaj evoluigis multajn novajn ideojn pri farindajxoj, konstruis kelkajn ambiciajn projektojn, diskutadis pri konvenaj sxangxoj en nia organizo. Tio en si mem estas pozitiva signo de entuziasma engagxigxo kaj de progresiga volo. Tamen pluraj niaj revoj ne komplete realigxis kaj ecx malkasxis niajn strukturajn mankojn.

Nun ni estas antaux elekta disvojigxo: aux ni draste reduktu niajn revojn, celojn kaj laborplanojn, por regajni kredeblecon; aux plej strebu al pliampleksigo kaj  fortikigo de nia organiza strukturo, por igi gxin kapabla atingi pli altajn celojn. La unua alternativo estas pli prudenta, persone malstrecxiga, kaj ... fakte kelkkaze ni realisme devas gxin apliki. Sed ankorauxfoje - cxu malrealisme? - ni klopodos trairi la duan vojon, pli penigan, pli riskan, iam ecx iomete angorigan, tamen pli kongrua al la Strategia Plano, kiun la Esperanto movado pasintjare donis al si (vidu IPR 2000/3/ p. 10, 2001/3/ p. 1).

Cxi tie mi ne volas lauxte prediki, kiel vocxo krianta dezerte. Pli modeste mi provos indiki: unue la cxefajn organizajn problemojn, kiujn ni alfrontu prioritate; due iujn projektojn, kiuj meritas nian reorganizan strebadon.

 

 

REORGANIZADO

En pluraj landoj aperis aretoj da instruantoj kaj instruistoj, kiuj esprimis la intencon fondi landan (aux regionan) sekcion de ILEI. Plurfoje tiaj subtenindaj voloj bedauxrinde ensabligxis pro nur administraj kialoj, ne atingante la celhavenon. Nun per cxiuj niaj fortoj ni iel solvu tiujn barojn! Ecx se tio kostos al ni kelkajn euxrojn aux la elpenso de “ruzaj” elturnigxoj, kiel la eksperimentado de novaj membrokategorioj, tamen dum la jaro ni per tio povos rikolti eble dekon da novaj (aux reaj) landaj sekcioj.

En aliaj landoj, kie la sekcioj ekzistas, sed silente trenigxas de unu jarraporto al la alia, kiel forfakaj klubetoj, ekster la influpovo al la granda lerneja kaj universitata mondo pri la lernado de nia kara lingvo, tie ni klopodu remalfermi niajn fenestrojn kaj pordojn, ecx se virtualajn. Cxu minimuma celeto, tamen utila, ne povus esti ke cxiu Landa Sekcio havu (kaj regule aktualigu) sian interretan hejmpagxon? La internacia retejo de ILEI volonte gastigos (aux alligos) tiajn naciajn pagxojn, se viaflanke ekzistas la volo kompili ilin per informoj. Por la komunikado inter la LS-oj, ni memoru ke ekzistas la reta diskutgrupo [ILEI-KOM], kaj por la atingo de nemembroj, interesataj pri la lernigado de Esperanto cxiam disponeblas la diskutejo [E-INS].

En multaj landoj trovigxas ankaux Esperanto-Institutoj, E-kursejoj, E-Kulturaj Centroj  kaj/aux estrarano pri edukado/instruado en la Landa Asocio de UEA. Tiurilate baldaux ekos paralela kampanjo UEA/ILEI por kongruigi kaj sinergiigi la agadojn de tiaj sendependaj, sed similcelaj instancoj, al kiu espereble la legantoj de IPR volos kunlabori laux siaj ebloj kaj cirkonstancoj.

Fine, se vere ni kredas ke Esperanto ne proponigxas nur al la jamaj “samideanoj”, sed ni volas pli vaste penetri la instruejan mondon, ege gravas ke ni atente kaj pacience “popolnombru”, diskonigu kaj reale apogu la sxvitan laboron de niaj avangardaj “trancxeanoj”, alivorte de niaj profesiaj (aux helpaj) instruistoj, kiu cxiusemajne instruas la Internacian Lingvon en bazaj, mezaj kaj universitatnivelaj lernejoj. De vi - tieuloj - ni atendas la datumojn, dum nia tasko estos aktualigi la datumaran arkivon, kaj publike disponigi gxiajn rezultojn al ofte aperantaj interesatoj; alimaniere dirate, se vi provizos la informojn pri la lernejoj de via regiono, kie oni instruas aux iel priatentas Esperanton, kompense vi povos legi similajn informojn pri ceteraj mondopartoj.

Pri cxio supre menciita ni ekdiskutas en diversaj movadaj strukturoj: la Subkomitato de UEA pri edukado/instruado, la UEA-estraro, la landaraj komisionoj UEA/TEJO/ILEI, ktp.

 

PLANOJ, PROJEKTOJ, ... SOPIROJ

Sed kial reorganizigxi? por fari kion?

Ideoj al ni ne mankas. Mankas suficxe nombraj kaj kvalitaj homaj laborfortoj. Tial ni alvokas vin mem kaj viajn tauxgajn konatojn, disponigi vin por kontribui al iu el la jen menciotaj projektoj.

1. KVAZAUXA LERNEJO TIBOR SEKELJ

Kiel multaj el vi jam scias, tio estas la interreta sxelo de t.n. Projekto Interkulturo, lancxita en 1998. Nun kelkdek lernejaj klasoj aux grupoj el pluraj landoj aperas en tiu pagxaro kaj ekster gxi lernas Esperanton kun interkultur-eduka celo (v. Charters IPR 97/2/p.1, La Torre 98/3/p.3, 99/3/p.7, Petrovic’ 00/3/p.27, 00/4/p.22, 01/4/p.8, Ignatieva 01/3/p.8).

 

Kelkaj el ili kunlaboras inter si aux ecx fizike renkontigxas en iuj euxropaj regionoj. La ideo montrigxis tauxga, sed gxi ja bezonas plurdirektajn evoluigojn, kiujn ni estas tradukantaj en konkretajn projektojn:

– pli bona flegado de la korespondado de la klasoj kun la mastruma centro;

– rearangxo de la komputilreta programaro, precipe por ebligi al la lernantoj mem enmeti materialojn kaj sxangxi siajn klasajn retpagxojn;

– teknologia helpo al la klasoj, kiuj ne jam disponas pri kontentiga retaliro;

– publikigado de ia novajxbulteno pri la Projekto IK;

– krome ni lancxos pedagogi-sciencan esploron pri nia Interkultura eduksistemo.

 

2. KUNLABORADO KUN UNESKO

Kun tiu grandskala kaj malsimpla organizego, ni planas rilati divers-nivele:

 

– ni kampanjos cxe Unesko-lernejoj de kelkaj elektitaj landoj, kie la loka movado kapablos inde “rikolti la fruktojn”;

– ni proponos al la Landaj Sekcioj partopreni en la Unesko-programoj, kiaj “Manifesto 2000 - Por kulturo de paco kaj senperforto" (laux la ekzemplo de nia franca sekcio GEE);

– niaj oficialaj reprezentantoj cxe monda Unesko (R. Triolle, J–P. Boulet, kaj M. Grosjean), kunlabore kun la reprezentantoj de UEA, rilatos kun la pintaj oficuloj kaj konferencoj (v. IPR Triolle 01/1/p.13).

 

3. ESPERANTO UNIVERSITATE

Ni estas arangxantaj esploron pri la statuso de nia lingvo en la universitatnivelaj instruejoj, kaj aparte pri la interlingvikaj esploroj kaj disertajxoj. Samtempe (aux poste) ni intencas evoluigi niajn rilatojn kun AIS kaj fakprofesiaj asocioj (v. IPR/01/1/p.1, Koutny 01/4/p.13).

 

4. EDUKADO.NET KAJ E@I

Edukado.net estas jam parte funkcianta interreta medio, kiu celas liveri utilajxojn por Esperanto-instruantoj. GXi estas subtenata de ESF (Esperantic Study Foundation), kun kiu ILEI estas traktanta por pli gxenerala kunlaborado en la kampo de esperantologiaj sciencesploroj. La unua produkto de Edukado.net estas la lernolibra katalogo, rete konsultebla kaj komentebla (v. Fröhlich/Kováts IPR 01/3/p.2).

 

E@I estas serio da bonkvalitaj seminarioj, arangxataj de TEJO, por trejni siajn anojn pri la aplikoj de Esperanto en la Reto, kaj male de retaj rimedoj en la Esperanta agado. Kun TEJO ekis kunlaborado en tiuj kampoj, kiun ni volas pliampleksigi ankaux al aliaj niaj projektoj, kiel la Kvazauxa Lernejo “Sekelj”, aux la tele-trejnado de E-instruontoj [http://www.ikso.net].

 

5. CETERAJXOJ

Krom la menciitaj kvar plej grandaj projektoj, ILEI planas plurajn aliajn iniciatojn grandajn kaj malgrandajn, tujajn aux fortempajn, inter kiuj menciindas, ekzemple, la kunordigo de E-instruprogramoj kun la ekzamenaj sistemoj (naci- kaj internaci-skale), la kunlaborado kun TEJO pri trejnado de aktivuloj pri lingva instruado kaj interkultura edukado, kontribuado al la UEA-kampanjo Savu esperantajxojn sur la tereno de dokumentado pri la historio de Esperanto-lernado kaj de terminika esplorado (v.ekz.: Horváth IPR/96/4 gxis 97/2, La Torre 98/4/p.5).

 

KONKLUDE

Post tiom da proponajxoj, pli aux malpli proksimaj je viaj interesoj kaj kompetentoj, kion vi povos fari?Pripensu je kiu el niaj projektoj kaj reorganizaj planoj vi sxatus kunlabori aux por kio vi povas trovi kunlaboremulojn, kaj mesagxu al la estraro (aux al la specifa estrarano), por konigi vian emon aux pretecon. Aliflanke sciigu al nia redaktulo Jozefo Németh pri vialokaj atingoj aux malfacilajxoj, kaj li volonte publikigos pri tio.

Mi deziras al vi cxiuj kontentigan laboron kaj felicxan novan jaron!

 

via prezidanto, Mauxro La Torre