|
Mauro La Torre: C^U NI RISKAS MALAPERI? La etoso de la
jars^ang^aj tagoj nature favoras la bilancojn personajn kaj organizajn. Se temas pri nia
ILEI, sincere kaj realisme, ni ne povas esti kontentaj pri la situacio. Sufic^u kelkaj jenaj
mencioj. - Ni havas dekojn da
Landaj Asocioj, kiuj bezonas subtenon kaj relanc^on, kiel ankau^ plurajn lokajn
situaciojn, kie oni volus fondi novajn sekciojn, malgrau^ la malfaciloj, precipe
financaj. Fronte al tio ni konstante ne havas funciantan sekretarion, kiu flegu
la diversajn rilatojn, helpu superi la barojn, ec^ voc^donigu la Komitaton por
aprobi la atendantajn kandidatajn novajn Sekciojn. - Ni havas lernejaran
projekton pri Interkultura Edukado helpe de la Internacia Lingvo, kiu vekas la
intereson de multaj neesperantistaj kolegoj kaj lernejestroj. Por g^i ni havus
partopreneman klasojn kaj instruistojn, ni sukcesis - kunlabore kun TEJO -
kunmeti laborteamojn por rekonstrui la Interretan medion (la "virtuala
lernejo"), ni havus ambiciajn subprojektojn por edukscienca plivalorigo kaj
diskonigo de la sistemo, sed - inter centoj de Esperanto-instruistoj - ni ne
sukcesas trovi ec^ unu, kiu volas surpreni la taskon, kunordigi la
partoprenantajn instruistojn kaj sekretarie subteni la varbadon de novaj
lernejoj. - Lau^tradicie
c^iujare ni arang^as internaciajn konferencojn, por kolekti en unu lokon (kutime
samlande kun la Universala Kongreso) la interesatojn kaj fakulojn pri instruado
de (kaj per) Esperanto. Tamen jam de pli ol unu jaro ni ne havas estraran
respondeculon pri la arang^o de niaj konferencoj, tiel ke c^ijare en Brazilo ni
devis rezigni pri la tradicia okazigo. - C^iam pli
multaj el niaj Landaj Sekcioj havas potencialajn membroj, kiuj ne povas
lau^statute alig^i je la internacia ILEI, pro la malfacilo pagi kotizon, kiu
estas troa rilate la enlandan instruistan salajron. Kion fari? C^u rezigni pri
geografie konsiderinda parto de nia ebla membraro (Esperanto-parolantaj
instruuloj)? C^u adapti nian Statuton al la cirkonstancoj, enkondukante novajn
membrokategoriojn ("asociaj membroj" kun simbola kotizo)? C^u tute
rezigni pri la modelo de asocio kun membroj, kaj ig^i nura agentejo, liveranta
iajn servojn (page au^ senpage)? C^u tute malaperi kiel organizita
E-instruistaro? Bons^ance io ankorau^
funkcias en nia organizo. Niaj
du periodaj^oj (Internacia Pedagogia Revuo por niaj membroj, kaj Juna Amiko, por
la komencantaj lernejanoj kaj kursanoj) regule aperas kun interesa kaj varia
enhavo. La
administrado de kotizoj kaj la librotenado de niaj apenau^aj financoj kontentige
fluas. Je
landa au^ regiona nivelo kelkaj Sekcioj regule kunvenigas siajn anojn,
arang^ante por ili ankau^ instrutrejnajn seminariojn, kajau^ dumjare kunligas
ilin per propra bulteno. En
kelkaj landoj (sed ne c^ie) la ILEI-sekcioj vere kunordigas la instruadon de
Esperanto en la lernejoj, universitatoj kaj en la klubaj kursoj. Ie
la agado de UEA-LA-oj, ILEI-Sekcioj, Esperanto-Institutoj, Internaciaj Kursejoj
kaj E-Kulturejoj kontentige kunordig^as. Kelkie,
la E-instruistoj ec^ bone rilatas kun siaj landaj instru-instancoj au^
instruist-profesiaj asocioj. Sed
c^u g^enerale ni kontentu pri la situacio de Esperanto-instruado kaj pri la
organizeco de ILEI? Bonvolu
sincere kaj senhezite esprimig^i pri la supre menciitaj problemoj, proponante
viajn solvojn kaj vidpunktojn. Kion
ni antau^ece plibonigu, kien ni kuncentru niajn strebojn? Kiu,
kiukampe volas kaj povas kunlabori por pozitive evoluigi nian bazan strukturon
kaj eksteran bildon? Esperante
ke la supra bildo ne mals^veligis vian movadan entuziasmon, ni deziras - male -
provoke kaj defie veki pozitivajn reagojn kaj pasiojn. Deziri
al vi pli bonan 2003'an jaron ne malfacilas, se ni pensas pri kiom ac^a estis la
2002'a. Pli
felic^an novan jaron! Mau^ro
La Torre, 2002.12.28 |