Cxu vojo irenda
Hejmen ] Supren ]

 

Demandaro
Grazina
Lerni ludante
Cxu vojo irenda
Novaj Cseh
Francio
Germanio

[Supren]

Carla De Lorenzi

Cxu vojo irenda?

Jen praktika vojo popularigi Esperanton. Dum la 7-a Euxropa Vegetarana Kongreso, „Vegetarian, to the Future” en Widnau, Saint Gallen (Svislando) de la 18-a gxis la 23-a de julio 1999 okazis unuafoje kurso de Esperanto en anglalingva medio. Mi estis invitita instrui la Internacian Lingvon por komencantoj, kiuj interesigxis danke al la informa agado de vegetaranaj esperantistoj.

Mi ricevis instrucxambron, lokon por ekspozicio de E-libroj kaj revuoj kaj tie mi pendigis ankau grandajn kolorajn afisxojn montrantajn la strukturon de E-gramatiko. Tio montrigxis la plej ofta allogilo al la kurso, cxar la plej multaj demandoj rilatis la logikecon de la lingvo.

La kongreson partoprenis proksimume 300 personoj el pluraj landoj. Estis du laborlingvoj: la angla kaj germana.

En mia kurso cxeestis proksimume po 20 personoj, kiuj parte sxangxigxadis. La instrumetodo estis tiu de Andreo Cseh, la instrumaterialo lau Mazi... kaj aktualaj temoj, kiel ekzemple mangxo-produktoj, fruktoj, legomoj k.s. (cxio helpe de bildoj).

La intereso estis granda, sed al mi mankis la informoj pri E-o en naciaj lingvoj. Mi petis tiujn de UEA, sed bedauxrinde mi ne ricevis ilin. Tio, kion mi donacis al la kursanoj estis E-posxkalendaroj kaj sxerc-bildkartoj. Al tiuj, kiuj montris intereson dauxrigi la lernadon, mi donis laulandajn informojn el la Jarlibro.

Konsiderante la sukceson mi kuragxas proponi al aliaj esperantistoj en organizitaj grupoj agi simile, do, esplori kaj enpenetri tiujn mediojn proponante similan eksperimenton. Tiu vojo estas laborplena, sed irenda, lau mia opinio (al mi helpis en gxi s-ro Christopher Fettes, Prezidanto de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, TEVA). Interesas min la opinio de la legantoj, do, mi atendas reagojn.

Carla De Lorenzi,

Via Boston 65, IT-10137 Torino, Italio