|
Till
Dahlenburg Rimedoj
por bona lernado kaj memlernado de Esperanto –
Temo de la 30-a ILEI-Konferenco okazonta en Tábor, Cxehxio – Kiom
da asocioj elvokas jam la unua vorto de la kadra temo por nia ILEI-Konferenco en
la nuna jaro!!! Asocioj
pure etimologiaj aux eventuale pseuxdoveraj: medio, mediti, mediumo, medicino,
medikamento, medalo, Meduzo... Rimedoj
ekzistas ja diversutiligeblaj – rimedoj por atingi ion bonan (kio ofte pli
poste evidentigxas malbona laux la proverbo „per tro multa varto malbonigxas
la farto”), rimedoj por ripari ion malbonan (kaj per tio eble oni sukcesas nur
„salti el la pato en la fajron”), rimedoj en formo de moneroj aux adorataj
valutoj, helpe de kiuj oni povus permesi al si kelkajn eksterordinarajxojn (se
oni estas suficxe antauxvida kaj konsideras la popolan sperton „tapisxon
deziris, maton akiris”) – do, entute svarmo da eblaj ideoj, teknikajxoj,
sintenoj aux celoj kasxas sin sub la mistera vorto „rimedoj”. La
kaoso koncerne la pravan komprenon de la signifo plidensigxas, se ni allasas
interpretadon de la vorto flanke de germanlingvanoj: ilia traduko per
„Mittel” ja substrekas la helpan rolon de cxiuj rimedoj, kiuj funkcias
kvazaux nur kiel „mediatoroj”, kiuj staras „meze” inter, ni supozu, du
partneroj. Kaj
Zamenhof tute konscie kunfandis la diversajn eblajn signifojn, kiel estas
atestite en la „Etimologia vortaro de Esperanto”: „En
la fontolingvoj la vorto signifas ‘kuracilo, ...help(il)o1; Zamenhof
plivastigis la sencon gxis ‘tio, kio servas por atingi
celon, eble laux modelo de germana Mittel’...” „Kiu
kaptas tro vaste, konservas malmulte” – oni diras. Pro tio ni flankenlasu la
gxeneralan uzon de la vorto „rimedo” kaj informigxu pri gxia tre limigita
signifo en la faka lingvo de metodikistoj: Tie
sub la nocio „rimedoj” estas komprenendaj specifaj lern- kaj
instru-helpiloj, kondukantaj bonvoleman lernantaron al spontanea fremdlingva
reago. La aludita specifeco de la „rimedoj” konsistas en ilia „indigxena
auxtentikeco” rilate la prezentatan lingvon en gxia cxiutaga uzado flanke de
diversaj tipaj membroj de la lingva komunumo kaj inkludas, kompreneble, ankaux
la tiel nomatan „malgrandan kulturon” – kutimojn, gestojn, trajtojn,
parolturnojn k.s. Resume
– la „rimedoj” kvazaux anstatauxas originan parolanton en, por la
partnero-lernanto, tuj rekoneblaj, ne miskompreneblaj lingvaj situacioj
postulante de la partnero tujan, adekvatan fremdlingvan reagon. Cxu
suficxas por vi tiu cxi klarigo? Cxu vi nun povus nomi kelkajn „rimedojn”,
kiuj posedas la forton envolvi unuopan lernanton aux eble tutan grupon da
lernantoj en vivoplenan interkomunikadon? Cxu vi estas konvinkita, ke el tio
rezultas bona lernado, ecx bona memlernado de Esperanto? „Valoras
ne la vesto, valoras la enesto” – eble estas via respondo al mia demando,
kaj vi memoras renkontigxojn kun esperantistoj, kiuj seniluziigis vin pro la
konstato, ke ankaux „samideanoj” ne auxtomate estas niaj „gefratoj”, ke
brila lingvoregado ne nepre signifas interhoman harmonion aux almenaux pretecon
respekti eble kontrauxdirajn konvinkojn. Do
– kio estu „bona lernado, bona memlernado”? Cxu nura enprofundigxo en la
lingvajn fenomenojn helpe de lingvoaplikigaj rimedoj sen konsidero de eventuale
ligitaj kun Esperanto internideaj elementeroj? Cxu
ne estus pli certige reiri al la gxenerala signifo de la vorto „rimedo”, kiu
ja celus ankaux – eble prioritatan – kuracan efikon kontraux io malbona? Kaj
la malbono en nia mondo estas la plietendigxanta malvarmo en interhomaj rilatoj,
stimulata de nete kostkalkulanta enordigo de la homaj fortoj, korpaj kaj mensaj,
ecx animaj, koraj, spiritaj. „Al
farun’ malbonspeca ne helpos la spico” – oni diras, kaj cxu nia Esperanto
estu altrudata al ia nerimorsema socio, nur por pliampleksigi gxian
utilitarisman strebadon? Rimedoj
por bona lernado kaj memlernado de Esperanto – kiu do estu bona esperantisto,
cxu tiu, kiu perfekte regas la lingvon, aux tiu, kiu intencas obeeti
internideajn defiojn? Tiom
da problemoj! Kiom da respondoj kaj rimedoj? Till Dahlenburg, Feldstrasse 13, D-19412
Brüel/Meckl., Germanio _
|