Devigan instruadon aŭ realan vojon
„Esperanto estu instruata en ĉiuj lernejoj, ĉiuj altlernejoj ... devige ... Kiel la angla, franca kaj la germana...”
Blua revo de ĉiu normala samideano, ĉu ne? Mi estis en la loko, kie la revo realiĝis. Ĉi tie mi provu transdoni miajn personajn sentojn kaj pensojn ĉi-rilatajn.
En la lernojaro 1993-94 mi instruis E-on en la Internacia Instituto de Administro, Entreprenado kaj Juro en ukrainia urbo Slavjansk. En tiu privata altlernejo estas kreita katedro de Esperanto kun kelkaj etataj postenoj (en la menciita lernojaro samtempe laboris 5-6 geinstruistoj) kaj foje okazadis semajnaj ekspres-kursoj, kutime en ripozejo apud la urbo. La instituto bonstatis kaj havis kelkajn milojn da nur ĉeestantaj studentoj - do, ĉiu instruisto dum la jaro instruis la lingvon al kelkaj centoj da studentoj kaj funkciis koresponda fako. Do, danke al la energio kaj la organizaj talentoj de konata esperantisto Gennadij Ŝilo establiĝis la katedro kaj... Mi persone spertis tiujn: En ĉiu lernogrupo mi vidis 0-1-2-3 homojn, farantajn pli ol mi postulis (kelkaj ĝenerale ellernis E-on ie „flanke” kaj propradezire perfektigis siajn sciojn - nu, tiaj homoj kutime ne trovas E-klubon kaj rapide fariĝas „niaj homoj” - sed ĉi tie temas ne pri ili). Ankoraŭ eblas diferencigi personojn (ordinare personinojn), kiuj diligente lernas ĉion, ankaŭ Esperanton, ne tro pensante pri neceso kaj utilo. Ĉiuj aliaj ne volis lerni E-on. Aktive ne volis. Ne vidis neceson. Pri tio tute ne interesiĝis. Mi devis klopodi, ke ili almenaŭ ne malhelpu al la aliaj. Kaj temis pri absoluta plejparto... Do, mi riskas konstati foreston de aktiva scipovo de la lingvo ĉe studentoj - sed nur tio povus pravigi ĉiujn elspezojn - alie E-o egaliĝus al ĉiuj aliaj lingvoj, malfacilaj por ellerno. Miaj lernantoj ne povis uzi E-on, kvankam sufiĉe multaj el ili bone legis tekstojn el Juna Amiko, respondis tipajn demandojn per tipaj respondoj, kio tamen ne atestis pri scio de la lingvo. Scipovo parkeri verson aŭ kanti romancon nur donas la esperon, ke tiu homo eble fariĝos esperantisto, kondiĉe, ke li havos allogajn perspektivojn antaŭ si. Mi ne celas (ĉar ne povas) plene respondi ĉi tie al la demando, ĉu povas deviga instruado de E-o doni bonajn fruktojn. Mi supozas, ke se ni en Slavjansk pli bone organizus postinstruan periodon, scipovus inviti eksterlandanojn, pli pripense konvinki pri avantaĝoj de E-o - ni havus pli multe. Eble.
Sed laŭ mi, ĝenerale, ekzistas certa „magia cirklo” por ke E-o utiliĝu konkrete kaj estu senduba valoraĵo por ĉiu, same kiel nun oni konsideras la anglan. Necesas havigi ĝin al multaj personoj, krei E-medion eksteran; sed por ke oni lernu nian lingvon, bonvole kaj propradezire, bezonatas jama ekzisto de tiu medio, oni vidu, al kio celas niaj streĉoj. E-o vere estas tre simpla (belsona, riĉesprima ktp.), sed tio enreale ne sufiĉas - tro multaj akireblaj allogaĵoj (kaj necesoj) ekzistas ĉirkaŭe. La plej certa konstato estas: fari „grandajn saltojn” ne eblas - nek en ekonomio, nek trans la lingva bariero. Vere, nur „paŝon post paŝo, post longa laboro” realigeblas iaj ŝanĝoj. Ni ja scias - kiam bluaj revoj realiĝas, ili perdas la virgecon de revoj. Nia movado estas (kaj ĉiam restos laŭ mi) iom idealisma, kiel ĉiu el ni, malgraŭ ajnaj sortaĵoj. Multaj, tre multaj homoj ne estas tiaj - kaj verŝajne tio estas normala. Sed ni devas tion konsideri. Per bastono eĉ al paradizo oni ne pelu. Estas vere paradiza revo - centoj, miloj da homoj, studantaj E-on, komuna entuziasmo kaj rapida progreso. Sed ni ĉiam devas reale limiĝi - elekti realan vojon, antaŭvidi realajn rezultojn.
Aleksandr Malacion - Movado jan.1995