Ellernu! Szilágyi kaj Szilvási

(Recenzo pri du lernolibroj)

Antau proksimume unu jaro mi akiris du librojn. La unua venis perposxte. Gxi estis Összefoglaló eszperantó nyelvtan (Resuma Esperanta gramatiko) de László Szilvási. (Budapesxto, 1999, LINGVO-Studio kaj Kulturális Eszperantó Szövetség). Unue mi pensis, ke gxi estas kristnaska donaco (mi kelkfoje ricevas propagandilojn kaj informojn de ili, dankon), sed poste evidentigxis al mi, ke mi devas esti felicxa, ke mi ja ricevas rabaton, krome mi pagu au mi resendu la libron ene de unu semajno. Resendi estas pli malfacile, do mi pagis.

La alia estas malnova libro, mi trovis kaj acxetis gxin en librobrokantejo, la prezo estis cxirkau la dekono de la unua. Gxi estas Ellernu! Progresa kurso de esperanto de Francisko Szilágyi, eldonis Literatura Mondo en 1937. Komuna estas la celo de la du libroj: oni ne nur komencu lerni Esperanton. Ankau nun validas la enkonduko de Szilágyi, el kiu mi citas kelkajn detalojn:

"Ni havas lertajn reklamistojn, kies vocxo kelkfoje estas pli lauta ol necese; kaj la rezulto estas, ke konsiderinde multaj vicigxas sub la sankta signo de l'espero. Sed kion ni vidas post la bonege gviditaj, amuzplenaj, mallongaj kursoj. ...

Oni kredigas al la amaso, ke tre baldau, post semajnoj oni scios la lingvon kaj per tiu metodo ni kreas aron de elrevigxintoj, kiuj post kelka tempo estas multe pli malproksime de nia movado, ol tiuj, kiuj neniam konatigxis kun gxi. Ni scias, ke nia lingvo estas vere la plej facila el cxiuj lingvoj, sed gxenerale la komencanto post la antaua propagando atendas miraklon. ...

Ne estas suficxa la amaso, kiu komencas la lernadon, ne estas suficxe lerni la lingvon, sed ellerni, ellerni! La "bonan tagon" esperantistoj nenion valoras. Kabe pravis: La Esperantistoj ellernu Esperanton!"

La libro estas unulingva, do internacie uzebla, Szilágyi jam vivis en Svedio, kiam li aperigis gxin, sed jam uzis la materialon por kursoj dum kelkaj jaroj. Gxi konsistas el dek ok lecionoj, cxiu leciono havas kvin partojn: I. Gramatika parto, II. Konversacia parto, III. Literatura parto, IV. Grup-ludo, V. Kontrolo.

El la libro oni lernas ankau pri la Esperanta kulturo, temas pri au estas citajxo el la Fundamenta Krestomatio, Parnasa Gvidlibro, Verkoj de FeZ, La vojo, Trans la Fabeloceno, poemoj de Kalocsay kaj Raymond Schwartz, novelo de Julio Baghy, Edmond Privat, kaj kompreneble pri kongresoj kaj aliaj movadaj programoj.

La libro de Szilvási estas verkita por hungaroj, kiel ankau la subtitolo montras; la intenco estis helpi tiujn, kiuj volas meti mezgradan sxtatan lingvoekzamenon pri Esperanto. En Hungario tiu cxi ekzameno estas dulingva, parto de gxi estas traduko el kaj al Esperanto. La libro de Szilvási ne estas uzebla en gxi mem, en la enkonduko ankau la autoro proponas uzi gxin kune kun iu lernolibro. La cxefa temo estas la gramatiko, sed konsiderinda parto de la 170-pagxa libro temas pri la Esperanta movado, organizajxoj kaj servoj. Ofte estas legebla en propagandiloj de Szilvási (kaj li tute pravas), ke ne suficxas lerni nur la lingvon, gxia lernanto igxos Esperantisto, se li/sxi uzos gxin en la praktiko. (Kompreneble en la libro trovigxas ankau modelsentencoj pri Eventoj, novajxservo RET-INFO.)

Oni ofte audas, ke pli sukcese ellernas fremdan lingvon tiu, kiu bone konas sian gepatran lingvon. En la hungarlingva parto de la libro trovigxas multaj detaloj, kiuj ne povas esti modeloj por la lernantoj de la lingvo. Parte, cxar Szilvási volas kompari Esperantajn kaj hungarajn frazojn lauvorte, do unue donas ekzemplon, kiu ne ekzistas en la Hungara, kaj poste la veran tradukon. (Ekz. Õ van férfi, vagyis õ férfi. (p. 23.), Én birtokolok házat, vagyis nekem van házam (p. 22.) ktp.) Kelkfoje ni trovas nur version, kiun oni neniam diras en la hungara: Vidd ki a macskát a lakáson kívülre! (p. 32.), Bemegyek Miskolc belsejébe, közepére. (p. 78.) Maradj szabó a mesterségednél (p. 30.), Milyen (szó szerint: melyik) dátum van ma? (p. 79.) Ekzistas multaj aliaj ekzemploj, sed ili povas esti interesaj nur por hungaroj, kiel ankau tio, ke multfoje mankas au troveblas superflue komo antau és, stb., vagy, ha, aki, mint, hogy (kaj, ktp., au, se, kiu, kiel, ke) kaj estas ankau aliaj eraroj. Tio ne malhelpas, ke oni ellernu el la libro la uzadon de prepozicioj, afiksoj, tabelvortoj, dato, tempo (9 variantoj por la kvara kaj duono p. 61.) ktp., tamen...

Szilágyi mencias, ke "amikoj Kalocsay kaj Halka ne trovis gravajn mankojn au erarojn en gxi, kiam ili komisie de "Literatura Mondo" la manuskripton antau preso trarigardis." Tamen restis kelkaj malgravaj tajperaroj. Unu el la fontoj de Szilvási estas Rendszeres eszperantó nyelvtan (Sistema Esperanta gramatiko) de Kalocsay. Nun ni ne havas tiel autoritatan personon en nia movado en Hungario, kiel li estis, tamen ankau Szilvási povus trovi iun por tralegi la manuskripton, tiam ankau lia libro igxus vere bona propagandilo de nia lingvo.

Péter Murányi