E@I
Hejmen ] Supren ]

 

Kio estas ILEI?
La cxefa mesagxo
Re-saluto
Tago de Lernejo
E@I
Intervjuo kun Fettes
IIK 2003
Kial oni devus?
Nova Estraro
Sud-afrikanoj
Interkulturo+konferencoj
El la landoj...
Reago

Hokan Lundberg:

E@I – nova partnero de ILEI

Dum la someraj arangxoj E@I oficiale farigxis faka sekcio de TEJO kaj nova partnero de ILEI. Hu ra! Sed, kio estas tiu E@I kaj kion signifas la nova partnereco? Cxi-artikole vi povas legi pri tio.  

Internacia laborgrupo

Esperanto@Interreto (mallonge E@I, elparole “ecxei”) naskigxis en 1999 kiam tri aktivuloj el Litovio, Rusio kaj Svedio renkontigxis dum arangxo por junularaj organizoj. Ili havis la taskon pripensi kunlaborojn inter organizoj de diversaj cxe-baltmaraj landoj. Evidentigxis ke ili cxiuj tri volis fari ion rilate al Esperanto kaj Interreto. De kie venis la nomo "Esperanto@Interreto" ili ne memoras, sed ili tuj sxatis la nomon kaj komencis plani por la unua E@I-seminario.

Tiu seminario okazis en Svedio kelkajn monatojn poste, kaj estis tute malprofesia el multaj vidpunktoj. Tamen, la bona etoso kaj kunlaboremo inspiris la organizantojn dauxrigi la laboron. Kiel rezulto sekvis pli kaj pli bonkvalitaj seminarioj en diversaj landoj, la lasta en Usono. Temoj de la seminarioj gxis nun estis “Rete Kunlabori”, “Rete Lingvumi”, “Rete Informadi” kaj “Rete Lerni” kaj dum ili naskigxis multaj ideoj, kreigxis teamoj por diversaj projektoj kaj komencigxis aferoj kiuj poste pluevoluis per la reto. Do, la seminarioj estas tre gravaj kaj estas unu el la tri kernaj agadoj de E@I.

La aliaj du kernaj agadoj estas krei ttt-pagxarojn kaj informi pri kiom bona paro Interreto kaj Esperanto estas por tutmonde komuniki facile kaj rapide! La pagxaroj de E@I kovras tutan spektron ekde gxenerala prilingva pagxaro gxis pagxaro por subteni Esperanto-instruantojn: Lingva Prismo (www.lingvo.info) – por interesigi homojn pri lingvoj gxenerale kaj E-o aparte, lernu! (www.lernu.net) – por homoj kiuj volas informigxi kaj lerni Esperanton, Interkulturo (www.interkulturo.net) – por lerni pri aliaj kulturoj kaj utiligi Esperanton, tejo.org (www.tejo.org) – la reta vizagxo de TEJO, Reta Informado-Centro (www.ikso.net/ric) – por subteni E-informantojn kaj Edukado.net (www.edukado.net) – por subteni E-instruantojn.

La fortoj malantaux E@I estas bona kombino de talentaj kunlaborantoj, financa subteno de Esperantic Studies Foundation kaj ”eksteraj fondajxoj”, dura laboro kaj konstanta revado pri novaj ideoj kaj projektoj. Nunaj revecaj longdauxraj planoj temas i.a. pri starigo de oficejo, fondo de ne-profit-cela firmao kaj okazigo de someraj E@I-universitatoj.

Se vi volas iel envolvigxi en la laboro de E@I vi estas tre bonvena. Cxiam bezonatas ekzemple tradukantoj, programistoj, aspektigistoj, seminari-kunorganizantoj, monpetverkantoj, informantoj kaj subtenantoj. Ne hezitu skribi al ecxei@ikso.net se vi volas envolvigxi aux havas demandon, proponon aux simile!

Vi estas tre bonvena ankaux membrigxi al E@I, per sendo de malplena mesagxo al ecxei-membroj-subscribe@yahoogroups.com.

Kunlaboro kun ILEI

E@I strebas cxiam evolui antauxen kaj farigxi pli kaj pli profesia. Unu pasxo en tiu procezo estis fondi organizon Esperanto@Interreto kiu farigxis faka sekcio de TEJO dum la somera komitatkunsido. Tamen, E@I dauxrigas nomi sin ”laborgrupo” por substreki ke gxi koncentrigxas je konkretaj projektoj kaj arangxoj. La plej grandaj laborfortoj en E@I venas el Nord-Ameriko kaj Euxropo, sed ni esperas iam havi kunlaborantojn ankaux en aliaj kontinentoj. Krom oficialigi sian kunlaboron kun TEJO, E@I volas profundigi sian kunlaboron kun ILEI kio espereble rezultigos pli da junaj Esperanto-instuantoj kaj pli reteman ILEI. Unu jam ekzistanta kunlaboro inter ILEI kaj E@I estas la dua fazo de la projekto Interkulturo (IK2). Pri IK2 jam estis informoj en IPR. Aliaj ideoj pri komunaj projektoj estas ”Reta Oficejo” kaj ”Flugiloj de malfacila vento - projekto por plivastigi kaj subteni instruadon de Esperanto inter junuloj.” Se tiuj projektoj donos rezultojn, vi certe povos legi pli pri ili en venontaj numeroj de IPR. Dume, vi povas rigardi projektpriskribojn kaj skizojn de la projektoj cxe www.ikso.net/ilei

Hokan Lundberg (hokan@ikso.net)

novelektita estrarano de ILEI, respondeca pri retaj projektoj, junulara agado kaj informado