Ralf Gion Fröhlich – Katalin Kováts:

Edukado.net - nova projekto por praktikantaj instruistoj

Interreto estigxis grava ilo por esperantistoj. Gxi faciligas rapidan, tutmondan komunikadon, tiel ke diasporaj esperantistoj dise en la mondo facile povas kunligigxi kaj estigxi parto de lingva komunumo. Bona instruado estas kondicxo por ke tiu lingvokomunumo, de plejparte nedenaskaj lingvanoj, kresku kaj prosperu. La usona Esperanta Scienca Fondajho (Esperantic Studies Foundation, www.esperantic.org) tial iniciatis la kreadon de la interreta servo, edukado.net, kiu subtenas instruistojn kaj lernantojn de esperanto.

Edukado.net konsistus el tri partoj: katalogo de lerniloj, lernilteko kaj pedagogia informejo. Unue lancigxas en novembro 2001 la katalogo de lerniloj.

Gxi estos datumbazo de cxiuj gravaj lerniloj de esperanto, printitaj, vidbendaj kaj digitalaj. La lerniloj estos sercxeblaj laux diversaj kriterioj kaj sxlosilvortoj pere de interreta sercxilo en la hejmpagxo: www.edukado.net. La kriterioj temas ekz. pri la nivelo de instruado, la agxogrupo de lernantoj, la fontolingvo de la instruilo, la pritraktataj temoj ktp. (Vidu la cxefpunktojn artikolfine!) Tiel ekzemple instruisto kiu sercxas lernilon por vortprovizo por plenkreskuloj je meza instrunivelo trovos la korespondan lernilon cxe edukado.net.

La listo de lerniloj estas farata post zorga analizo kaj cxiu lernilo prezentigxas kun informoj pri formato, enhavo, metodo, nivelo, aspekto kaj komento de instruisto. Fine de la redaktora analizo cxiu uzanto povas aldoni proprajn komentojn kaj rekomendojn rilate al la lernilo. Tiel aliaj instruistoj kaj lernantoj povas utiligi la spertojn de la aliaj kaj lerni de ili. La servo ebligas al la uzantoj ankaux aldoni informojn pri novaj lerniloj por aktualigi la datumbazon. Tuj post redaktora kontrolo la nove aldonitaj informoj estas publike alireblaj por cxiuj uzantoj. La katalogo provos doni liston pri la plej grandaj libroservoj kie la lerniloj acxeteblas kaj indiki la tieajn aktualajn prezojn, por ebligi al la sercxantoj ne nur infomigxi sed poste ankaux povi rapide akiri la elektitan ilon.

Se la unua etapo, nome la katalogo, havas intereson kaj sukceson, en 2002 ESF pretas subteni la kompletigon de edukado.net per la du aliaj partoj: lernilteko aux tujeldonejo kaj pedagogia informejo.

La lernilteko ebligos facilan intersxangxon de ekzercaroj kiujn verkis instruistoj mem. Ili povas esti sendependaj pagxoj traktantaj diversajn gramatikajn, leksikajn, ktp. temojn aux povas esti kompletigaj materialoj kaj ekzercoj al konkretaj lerniloj kaj rekte uzeblaj kun tiuj. Ni planas kolekti ankaux testaron kaj kontrolmaterialojn (kun solvoj). La uzantoj de la lernilteko povos mem sendi siajn digitalajn lernilojn (ekzemple kiel Word-dokumenton) al la datumbazo kie tiuj katalogigxas kaj estos elsucxeblaj digitale denove de ajna alia uzanto. Do cxiuj uzantoj povos sucxi el la datumbazo ekzakte tiujn ekzercarojn kiujn ili bezonas kaj tuj uzi aux adapti por sia laboro. Tiel sxparigxos miloj da laborhoroj por instruistoj kiuj ne plu devos konstrui por cxiu situacio proprajn ekzercojn.

La pedagogia informejo entenos plejparte informojn pri la internaciaj ekzamenoj kaj anonctabulon en kiu aliaj kursoj povas esti anoncitaj. Same kursorganizantoj povas sercxi instruistojn per anonco kaj instruistoj povas oferti siajn servojn al organizantoj.

Cxiuj servoj estas senkostaj.

La projekta realigo estas farata de entrepreno en Berlino, kun la jena teamanoj:

Katalin Kovats: pedagogia kaj enhava redaktado

Håkan Lundberg: teknika gvidado, programado, publikaj rilatoj

Mihxil Meeuwissen evoluigo de la datumbazo, programado

Nastja Kojevnikova: grafika aspektigo

Ralf Gion Fröhlich: konceptigo, projekta gvidado, publikaj rilatoj

En la nuna unua fazo de la laboro la redaktanto de la katalogo  bezonas informojn pri la plej sukcesaj kaj bone uzeblaj lerniloj internaciaj, sed pli grave pri la eksterlande malpli konataj nacilingvaj iloj. Pro tio ni petas la kolegojn kaj verkintojn de lerniloj helpi nin esti bone informitaj kaj sugesti al ni tiajn lernilojn, eventuale sendi ekzempleron (kiun post la analizo ni povos ecx resendi al la sendinto).

La lernilteko bezonos ecx pli da aktiva kontribuo flanke de la esperanto-instruistaro, sed la teamonoj tre esperas, ke nek la intereso nek la kontribuemo mankos kaj tiel nia mondskala reto ekhavos bone uzeblan kaj utilan, modernan datumbazon.

Kun ideoj kaj sugestoj por la katalogo bonvolu kontakti Katalin je la adreso: katalin@ikso.net, pri aliaj demandoj eblas kontaktigxi kun Ralf, cxe la berlina entrepreno:

Hesselbom Berlin GmbH, Wichertstr. 46, 10439 Berlin, tel. +49 30 440 360 30, hesselbom@t-online.de

Instruado de esperanto estas la bazo por la kresko de la lingvo. Edukado.net estas servo kiu faciligas la laboron de instruistoj klopodantaj plej bone instrui esperanton.

                          

Esperantic Studies Foundation