|
Ni
demandis al www.
edukado.net kiuj
estas la spertoj post la unua monato.
Jozefo
Németh, la redaktoro de IPR intervjuas sian
koleginon Katalin Kováts, kiu multe kontribuis al la enhavo de tiu poresperanta
servo. (Detalan
priskribon pri la projekto edukado.net vi trovas en
IPR 01/3. p.2-5. kaj en la hejmpagxo
mem.)
J.N.:
Unue akceptu mian gratulon kaj dankon, kiujn
mi diru el la nomo de la legantaro de nia revuo. Cxu
vi kaj la teamo estas kontentaj? K.K.: Multe pli gravas ke la publiko estu kontenta kaj cxar tio montras siajn signojn, kompreneble ankaux ni estas felicxaj. Kvankam pasis multaj tagoj kaj noktoj de post la lancxo de la pagxo, mia tago ecx nun komencigxas tiel, ke mi rigardas kaj notas kiom da personoj vizitis la pagxaron kaj kiuj kiajn mesagxojn, rimarkojn lasis en la gastlibro aux cxe la unuopaj lerniloj. Mi, kiel redaktanto, ankaux respondas mesagxe al cxiu kaj provas utiligi la ricevitajn proponojn. J.N.: Cxu vi povus doni kelkajn ciferojn kaj konkretajxojn? K.K.:
Volonte. Ene
de unu monato vizitis la pagxon preskaux 1100 personoj. En
la gastlibro estas entute 71 enskriboj, el 25 landoj kaj 22 apartaj opinioj
legeblas cxe 15 diversaj lerniloj de la katalogo. Krom tiuj publikaj enskriboj
mi ricevis plurdekojn da mesagxoj kun proponoj, sugestoj aux simplaj lauxdoj.
Iom tristige estas ke gxis nun nur du reagoj venis el Azio. Tute
kompreneblas por mi ke la plej multaj venis el Hungario, krom la 6-8
vizit-enskriboj el Usono, Francio kaj Finnlando. En la katalogo trovigxas nun 60
lerniloj, 43 nur esperantaj, kaj 17 nacilingvaj, fakte uzeblaj por 26 diversaj
nacioj. J.N.:
Mi proponas citi J.N.:
Mi proponas citi cxi tie kelkajn opiniojn. K.K.:
Jen vere nur kelkaj por ke ni ne aspektu tro fanfaronaj. “Mi
tre gxojas, ke tiel altkvalitan pagxon oni jam sukcesas funkciigi. La
profesieco-nivelo de niaj laboroj devas dauxre plialtigxi. La prizorgantoj de cxi
tiu pagxo rolos kiel modelo por multaj aliaj el ni” (Probal
Dasxgupto) aux alia mesagxo de Germana Esperanto
Biblioteko, La afergvidanto, DE-73430 Aalen: “Mi
taksas tiun reteblecon tre tauxga kaj nur povas gratuli al la kunlaborantoj. Unu
el la plej uzeblaj retpagxoj en Esperantujo.” kaj
multaj simile gratulaj. Krom tiuj tre utilas la
mesagxoj, kiuj sugestas ligi novajn retadresojn al la jam ekzistanta retkursa
listo, starigas demandojn pri la funkciigo kaj aktualigo de la pagxaro,
informigxas pri la estontaj planoj en la cxapitro pri la internaciaj ekzamenoj,
aux iom kritike menciias ankoraux
mankantajn librojn. J.N.: Kaj cxu vi tuj povas agi kaj reagi al tiuj proponoj? K.K.:
Se temas pri ligoj farendaj, en tiu kazo jes. Same
respondi al la demandoj pri la planoj. Sed bedauxrinde aldoni proponitan libron
al la katalogo estas ne tiom facila tasko. Parte
cxar la analizo de ili prenas tempon, parte cxar mi devus havi tiujn lernilojn
por povi komenti ilin. La katalogo pretigxis plejparte
lauxbaze de mia privata biblioteko, kaj kvankam mi acxetis multajn
librojn por tiu celo, nia familia bugxeto ne permesas tro da novaj elspezoj. Estus
tre bone, se eldonejoj, verkistoj povus sendi ekzempleron de siaj produktoj, kaj
ankaux “privataj proponantoj” povus kontribue sendi aux almenaux prunti la
libron kiun ili sxatus enmetigi en la katalogon. Tiel gxi farigxus
vera komuna trezorejo. Bonsxance venas kelkfoje ankaux tiaj proponoj. N.J.: K.K.
Unue ni planas fari kelkajn sxangxojn por pli faciligi la uzon de la
pagxaro. Poste
la plej granda defio por mi estos la kreado de la lerniloteko. Plej versxajne gxi
estos tiu parto, kiun la instruantaj kolegoj pleje sxatos kaj bezonos, sed por
kiu vere necesos granda internacia kunlaboro. N.J.: K.K.:
Tiu parto estas iu datumbanko de ekzercoj, tekstoj kaj testoj al kiu cxiu povas
sendi siajn materialojn, kaj el kiu oni povas elsucxi la necesajxojn. Mia
unua tasko estas difini en kiuj temoj kaj kategorioj ni komencas kolekti
materialojn, kiuj ekzercotipoj apartenu al la lerniloteko, kaj tiel priskribi la
formaton kaj kriteriojn, ke la kolegoj povu sendi tiajn dokumentojn, kiuj
bezonus poste la plej malgrandan tralaboradon kaj adaptigon al la sistemo. Unue
necesas ellabori modelojn, por kio mi uzos mian gxisnunan propran kolekton kaj
niaj teknikistoj klopodos doni la ttt-ejan kostumon por la enhavo. Krom
tiu parto ni planas funkciigi ankaux la aliajn jam indikitajn rubrikojn, la
forumon kaj ankaux la diskutejon por rektaj informsxangxoj. N.J.:
Kiam la publiko povos vidi la rezulton de
tiu nova fazo? K.K.:
Gxenerale ekde marto cxiam videblos sxangxoj, do valoros regule viziti la pagxon,
kaj espereble ankoraux printempe ekfunkcios la lerniloteko kies kreskoritmo
dependos cxefe de niaj kolegoj. N.J.: K.K.:
Vi bone vidas, la pagxo farigxis mia “kor-afero”, cxar mi opinias gxin utila
kaj cxar mi trovis iun manieron ene de gxi helpi al kolegoj kaj lernantoj en
ilia instru- kaj lernoprocesoj. Estas kion mi ankaux gxis nun faris kadre de
miaj metodikaj kursoj. Sed la plej gravan energion kaj entuziasmon donas parte
la fido kaj subteno de ESF, kiu en januaro pozitive decidis pri la plua subteno
de la projekto. Aliflanke tiuj eksterordinare aktivaj kaj entuaziasmaj junuloj,
kiuj estas miaj kolegoj en tiu projekto, sen kies fakaj konoj pri programado,
helpo kaj cxiama preteco simple la tuta afero devintus esti pura revo. Ni cxiuj
devas esti dankemaj al ili. Mi certe estas! |