|
Raita Pyhälä: LA
FINNLANDA EDUKSISTEMO La
eduksistemo en Finnlando dauxre sxangxigxas, kaj kvankam la sxangxoj ne estas
rapidaj, multaj geinstruistoj plendas, ke tiuj sxangxoj malhelpas la instruadon.
La
baza edukado
estas senpaga kaj deviga al cxiuj infanoj. Gxi dauxras 9 jarojn, nome en la agxo
de 7 gxis 16. Nuntempe oni multe diskutas pri tio ke la komenco devus esti pli
frua, sed la majoritato de la familioj ne volas sendi siajn infanojn al lernejo
antaux la sepa jaro. Finnlando ja ne estas dense logxata lando kaj la distancoj
inter la hejmoj kaj la plej proksima lernejo povas esti dekoj da kilometroj en
la kamparo, en Laponio ecx centoj da kilometroj. En la urboj kaj en la sxoseoj
la trafiko tamen ofte estas dangxera por infano.Vintre la vetero estas ege
malvarma kaj la malhelo, kiu dauxras preskaux la tutan tagnokton, plie
dangxerigas la trafikon, precipe la
promenadon aux bicikladon. La naux-jara baza edukado dividigxas je du partoj:
6+3. En la unuaj klasoj la infanoj estas instruataj de la sama instruist(in)o en
cxiuj fakoj kaj tuttempe. Tiun mi nomas klasinstruisto. Knaboj kaj knabinoj
sidas en la sama klasejo, ludas en la sama korto. Ili ne havas specialajn
lernej-vestojn. Ilia tago kutime dauxras kvar- ses horojn, kaj cx. je la dekunua
ili havas luncxopauxzon. La luncxo estas senpaga. La lecionoj dauxras 45
minutojn kaj la pauxzoj 10-15 minutojn, sed unuopa klasinstruisto rajtas plani
la lernotagon alimaniere: la infanoj ion finstudas, kaj poste havas pauxzon
sendepende de la horlogxo. Dum la pauxzo ili ludas, kuras kaj kriadas en la
korto, kie trovigxas balanciloj, grimpadejoj, sxnuroj kaj pilkoj. Iu instruisto
devas cxiam cxeesti por eviti akcidentojn kaj reciprokajn turmentadojn de la
infanoj. Tikla
demando estas la fumado. Cxi-jare venis legxo malpermesanta vendadon de tabako
al gejunuloj malpli ol 18-jaraj. Krome al la adoltoj ne licas fumi en la ejoj
kie trovigxas gejunuloj aux infanoj. Felicxe ne multaj geinstruistoj fumas, en
mia lernejo neniu el la tridek. En
la agxo de 13 jaroj la geknaboj devas sxangxi lernejon. Ili ne plu estos
instruataj de klasinstruistoj sed de speciala instruisto en cxiu fako. La agxo
de 13 gxis 16 jaroj estas konsiderata malfacila: parte pro pubereco, parte pro
la problemoj akumuligxintaj dum la 6 antauxaj klasoj. Mi persone spertas kiel
malfacile estas instrui al ili fremdan lingvon — kutime la anglan. La
diferencoj inter la lernantoj povas esti grandegaj. Iuj kompatindaj lernantoj ne
kapablas sekvi la lecionojn, fari sian hejmtaskon en la angla, — kaj nun ili
devas sidi kaj klopodi silenti kaj ne gxeni la instruadon dum 3 jaroj. Du-tri
tiaj geknaboj — pli ofte knaboj — povas gxeni kaj malhelpi la laboron de la
tuta klaso. Tamen preskaux neniam oni permesas al malsukcesa lernanto cxesi la
lernadon de fremda lingvo. Laux mia opinio oni devus ebligi al ili elekti iun
alian, pli utilan lernoobjekton anstataux la angla, kiu nur detruas ilian
memkonfidon kaj ofte rezultigas gxenan konduton. La lernotago de la 13-16
-jaruloj dauxras 6 horojn. Ankaux ili luncxas lerneje. En la kamparo ili ofte
auxtobusas al/de lernejo. Por unuopaj fore logantoj oni uzas taksiojn. La
veturado estas senpaga, se la distanco pli longas ol 3 km, sed gxi povas longi
plurajn dekojn da kilometroj. En la plej maldense logxata Laponio oni havas
kelkajn kolegiojn, sed nuntempe la lernantoj preferas vojagxi ecx cent
kilometrojn por reveni hejmen cxiuvespere. Dum
kelkaj semajnoj la lernantoj ne frekventas la lernejon, — tiam ili iras
labori; fakte ne por perlabori monon sed por ekkoni la laborejojn de la
cxirkauxo. La eblecoj kaj kondicxoj kompreneble multe diferencas inter urboj kaj
kamparo. Vilagxe oni povas praktiki en banko, vendejoj, biblioteko, bienoj,
laktejo, maljunulejo, aux en la municipa oficejo. Post 9 jaroj da baza edukado
la gejunuloj — kutime 16-jaraj — povas dauxrigi studadon aux sercxi laboron
aux resti hejme, ekzemple por kulturi la familian bienon. La
gimnazio estas
tri-jara kaj poste la studentoj metas nacian abiturientan ekzamenon pri 5-6
fakoj. Lastatempe multaj gimnazioj farigxis senklasaj: tie oni povas studi pli
aux malpli rapide, trapasante la gimnazion en 2-4 jaroj. En nia epoko oni ne plu
povas studi por nur unu dumviva metio: multaj devas preti sxangxi laboron
plurfoje dum la vivo. Oni devos denove kaj denove reinstruigxi. La kondicxoj
dauxre sxangxigxas kaj necesas cxeesti kursojn por adaptigxi. Tio koncernas kaj
la instruistojn kaj la studentojn. Ekzemple la komputado, kiu jam eniris la
lernejojn, devas esti instruata al la geinstruistoj, kiuj ne havis la eblecon
lerni gxin en iliaj studjaroj. Venas novaj instrumetodoj, novaj konceptoj pri la
psikologio de la lernado, novaj administraj regularoj. La re-edukado de la
instruistoj estas ofte postulata kaj pagata de la sxtato, sed ekzemple la
lingvoinstruistoj devas reinstruigxi proprakoste, ofte eksterlande. Krom
la edukado de infanoj kaj gejunuloj ni havas studejojn por ordinaraj plenkreskaj
civitanoj en cxiu vilagxo kaj urbo. Tie instruatas plej diversaj fakoj praktikaj
kaj teoriaj: lingvoj, legxo, kuirarto, teksado, kudrado, statistiko, komerco,
loka historio, fisxkaptado, cxasado, riparado de auxtoj, pentrado ... eble ecx
Esperanto. Tamen la manko da mono nuntempe cxie malfaciligas instruadon kaj
malpliigas la horojn uzeblajn. Pri
la lingva demando
mi parolu iom pli detale. En la agxo de 10 jaroj la infano devas eklerni iun
fremdan lingvon. Plej ofte la gepatroj elektas la anglan, cxar tio sxajnas
sekura — la elekto de la majoritato. Antaux 50 jaroj la majoritato elektis la
germanan. Antaux cent oni devige lernis la rusan. Antaux 200 jaroj oni apenaux
povis studi sen unue lerni la svedan. Pli frue oni devis regi la germanan aux la
latinan por eniri lernejon. Sed mi revenas al la nuno. La
auxtoritatuloj rekomendas, ke oni elektu diversajn lingvojn, cxar ni bezonas
homojn, kiuj posedas la germanan, la rusan, la francan kaj verdire cxiujn
lingvojn de la mondo. Principe cxiu finno devus scii la svedan, Finnlando ja
estas dulingva lando. Same cxiu svedlingva finnlandano devus posedi la finnan.
Krome la gepatra lingvo de cx. 2000 homoj en Laponio estas la samea. Kelkaj
enlandaj ciganoj deziras instruadon en la cigana. Enmigrintoj kaj rifugxintoj
diverslingvaj bezonas instruadon en sia lingvo. Tamen neniu largxa kaj varia
lingvoprogramo estas en la lernejoj. La majoritato elektas la anglan. La
gepatroj timas: se ili elektus iun alian lingvon por la gefiloj, estigxus
malhelpoj. Eble la infano devus iri al alia, pli fora lernejo, kie kunvenas la
lernantoj de tiu lingvo. Eble la familio iam translokigxos kaj en la nova
municipo ne haveblus instruado en la lingvo elektita por la infano. Nur
logxantoj de la cxefurbo, povas konsideri la eblecon sendi la infanon en
anglalingvan/ franclingvan/ germanlingvan/ ruslingvan lernejon. En
la vere dulingvaj municipoj kelkaj finnoj elektas svedlingvan lernejon kaj
kelkaj svedoj finnlingvan. Dulingveco estas ricxeco, tion komprenas kelkaj, ne
cxiuj. Kelkaj studentoj ne vere kredas, ke ili iam bezonos iun fremdan lingvon.
Kaj studante la fremdan lingvon cxiuj dezirus lerni PAROLI, sed nia instruado en
la gimnazio postulas gramatikan korektecon, ricxan vortaron ... ne cxion oni
povas akiri dum la horoj haveblaj. Kelkaj instruistoj de aliaj fakoj plendas, ke
la lingvoj forrabas tro da tempo. En
kelkaj lernejoj oni decidis instrui plurajn fakojn angle, por pliigi la
lingvoscion. Mi mem ne tre sxatas tion. Iam ni finnoj forte batalis por ekhavi
finnlingvajn lernejojn; cxu ni nun deziras havi anglajn?
Krome, nur la lingve plej talentaj lernantoj povas vere sekvi la
fremdlingvan instruadon. Kaj
kiun lokon havas Esperanto?
Laux la peto de la ministro de publika instruado, laborteamo studis la rolon de
E-o en niaj lernejoj. Raporto de la teamo, publikigita en 1984, rekomendis E-on
precipe kiel propedeuxtikan fakon. Auxtoritatuloj ne akceptas E-on kiel
A-lingvon, se grandaj internaciaj organizajxoj kiel UN ne ekuzos gxin. Malgraux
ke E-kluboj estas rekomendataj, la lernejanoj apenaux interesigxas: ili estas
jam tro sxargxitaj per aliaj fakoj kaj okupoj. |