meznivela instruado

perkoresponda kurso pri gramatiko de Internacia Esperanto-Instituto (IEI)

Konsiderante, ke ne ofte eblas okazigi ĉeestajn kursojn pri la Esperanto-gramatiko,  Internacia Esperanto-Instituto (IEI) decidis malfermi al la interesitoj la eblecon studi perkoresponde la Esperanto-gramatikon. Tiel estas pli facila la vojo pretigi sin por trapasi la mezan nivelon de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, kiuj regule okazas kadre de la Universalaj Kongresoj, ILEI-Konferencoj kaj aliaj gravaj eventoj tra la mondo.

Se vi deziras profiti tian ŝancon, aliĝu tuj kaj vi ricevos lernomaterialon por la unua parto de la kurso kaj ankaŭ demandojn, kiujn vi devos respondi kaj sendi al ni por korektado. Post kontrolo de ĉiuj taskoj de la kurso, vi ricevos informon pri la planataj sesioj de la Internaciaj Ekzamenoj.

Ĉi tiun kurson vi povos sekvi per la tradicia papera poŝto aŭ pere de elektronika poŝto. En la momento enskribiĝi, vi indiku, kiun varianton vi preferas.

La kostoj de la partopreno en ĉi tiu kurso estas EUR 75,00 por loĝantoj en A-landoj kaj EUR 50,00 por loĝantoj en B-landoj. La pagoj estu sendataj al la UEA-konto de la Internacia Esperanto-Instituto (iein-q) al ĝia poŝta konto en Nederlando (konto ĉe Postbank 162626).

Internacia Esperanto-Instituto, iei001 @ tiscali.nl


* * *

INTERNACIA PERFEKTIGA KORESPONDA KURSO (IPKK)

Por la retpoŝta instruado en la kurso estas uzata la libro de Boris Kolker

"Vojaĝo en Esperanto-Lando"

Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

Vi povas lerni hejme, en oportuna por vi tempo, en oportuna por vi ritmo:
se vi finis nur bazan kurson, vi scios Esperanton bone;
se vi parolas Esperanton bone, vi posedos ĝin perfekte;
se vi parolas perfekte, vi regos Esperanton kiel verkisto.
Studpago: 150 USD (evoluintaj landoj), 100 USD (ceteraj landoj);
Studpago por 13 lecionoj (por esti preta al meznivela ekzameno de UEA/ILEI): 75 USD aŭ 50 USD, respektive.

La unua leciono estas senpaga. La retadreso de la administranto: kolker @ stratos.net

***

Detaloj: http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/index.html

Informoj pri cxi tiu nivelo kaj pri la tuta ekzamensistemo de ILEI/UEA
estas haveblaj cxe: http://www.edukado.net/ekzilei.jsp

Specimenoj (testoj kaj taskoj) de la UEA/ILEI internaciaj ekzamenoj en cxi
tiu kaj en la alia nivelo, kiuj povas helpi al la kandidatoj, pretigxantaj
por tiuj ekzamenoj, estas troveblaj cxe: http://www.edukado.net/lt_chiuj.jsp