|
Dum
la jaro okazis 12 sesioj, sed nur 9 rezultoj atingis la sekretarion. Cxi-jare
multaj kandidatoj petis de la sekretario informojn kaj malnovajn testojn, kio
sendube plibonigis la finajn rezultojn. Oni dauxre povas konstati, ke la
kandidatoj donas pli da atento al la gramatika parto ol al la movadaj kaj
literaturaj konoj. La plurjara deziro, okazigi la sesion aparte dum la
LIBE-Kongreso, realigxis cxi-jare. Tre entuziasma teamo gvidata de s-ino Nora
Moerbeek tre brile organizis la sesion. Krom la kandidatoj pluraj ekinteresigxis
pri la ekzamenoj, kio certigas la sesion dum la venonta LIBE-Kongreso. Gxenerale
oni sentas la mankon de la gvidlibro por la ekzamenoj. Tio ecx pli mankas al
blinduloj, kiuj ne povas mem trovi tauxgan materialon.
Mankas
la informoj pri la sesioj en Cxinio (sept.), Kubo (nov.) kaj Togolando (dec.).
Sume sukcesis 38 personoj el 20 landoj. Jen la listo (interkrampe la nombro de
la sukcesintoj): Britio (2), Cxehxio (1), Danlando (1), Finnlando (1), Francio
(2), Germanio (2), Hispanio (5), Italio (3), Izraelo (1), Kroatio (3), Kubo (1),
Litovio (1), Nederlando (1), Rusio (2), Rumanio (1), Svedio (4), Senegalo (1),
Slovenio (1), Tagxikio (1), Togo (4). Kvankam
dum la sesioj oni uzis novajn tekstojn, alvoko al la verkemuloj dauxre validas.
Kelkaj eseoj de la antauxaj sesioj estis prezentitaj en la gazeto Kontakto. Kompilis: Prof.
Ivan Bekavac-Basicx kaj Marija
Belosxevicx |