|
Auxstralio 15-a Auxstralia
Somerkursaro de Esperanto La
kursaro okazos inter la 10-a kaj 23-a de januaro 1999 en la urbo Melburno cxe
International House (241 Royal Parade, Parkville, Victoria, 3052 Auxstralio).
Turnu vin al la kunordiganto – sekciestrino de ILEI en Auxstralio – Jennifer
Bishop: Telefono: 61 (0)3 9818 7358. Fakso: 61 (0)3 9905 3668. E-posxto: Esperanto@education.monash.edu.au.
Teksajxo: http://education.monash.edu.au/ projects/Esperanto Cxinio Instruantoj sercxataj
Oni bezonas anglajn
instruantojn/instruistojn el esperantistoj kaj denaskaj anglaparolantoj. KIAL el
esperantistoj? – per ili ni disvastigus la ideon de E-o. Oni nur scias ke la
angla estas “internacia”, tamen tio estos krediga ke anglaparolantoj
rekomendus E-on. Vi ne devas esti profesia instruisto. Vi instruos en
universitatoj, mezlernejoj kaj diversaj kursoj. Kompreneble oni pagos laux
malsama grado kaj kvalito. Ordinare la profesia monate ricevas salajron RMB
(cxina valuta unuo) 1500-2000 + senpagan logxejon. La sumo, kvankam egalas nur
al iom pli ol 200 usonaj dolaroj, duoblas ol tiu por cxino kaj suficxas por
vivteni tri homojn en Cxinio. Peng
Zhengming, 301-3-2, Meiyuan Xiaoqu, Wuchang,Wuhan, 430070,Cxinio Hispanio Fakultato de Filologio de
la Universitato de La Laguna (Tenerife, Kanariaj Insuloj) ofertas la kurson
"Introducción al Esperanto y su cultura" -Enkonduko al E-o kaj ties
kulturo. La instrudado de E-o revenas al tiu cxi universitato post 17 jaroj - Régulo
Pérez instruis E-on en oficiala universitata kurso ekde 1963 gxis 1981. Turkio E-kurso
komencigxis en la urbo IZMIR La
unuan de oktobro 1998 malfermigxis en la novega "Centro de la Junuleco
Ataturk'" la unua E-kurso de la turka urbo IZMIR. 22 gelernantoj cxeestis,
gvidataj de itala samideano PEGAZZANI Florian, kaj cxiuj estis ege kontentaj pro
granda sukceso. Oni povas sendi gratulojn, kuragxigojn kaj subtenojn al <baha95pegaso@superonline.com> COFFINET
Eric Bernard (el NUN) Cxilio
Helpantoj sercxataj
Hector
CAMPOS GREZ en majo '98 starigis retkurson de E-o en Cxilio por <http://www.geocities.com/Yosemite/7266/curso_f.html> la
retadreso de la tekstoj de la kurso en kvar formatoj: <http://www.geocities.com/Yosemite/7266/prononco.html> La
listo de lernantoj kaj iliaj retadresoj troveblas cxe: <http://www.geocities.com/Yosemite/7266/alumnos.html>
<www.geocities.com/yosemite/7266/index.html> Hispanio
Kurso en Kanariaj Insuloj
ESTO,
E-o societo de Tenerifo (Kanariaj Insuloj, Hispanio), sukcesis prepari kurson
por instrui E-on en la Universitato de La Laguna. Fakte, de kiam Juan Regulo
cxesis agadi oni ne plu havis aliron al tiu grava institucio. La
klasoj okazos en la lingva laboratorio de la fakultato pri lingvoj. Same kiel en
la Universitato de Valencio, la lernantoj ricevos 3 kreditojn, fakto tre grava
cxar tiuj poentoj validas por akiro de la koncerna universitata diplomo. La
kurso komencigxos en La Universitato de La Laguna en marto de 1999. sub la gvido
de profesoro Alejandro Lopez de Vergara. Por
pliaj detaloj bv. sin turni al fjdavila@arrakis.es Miguel Gutierrez
Hungario
Kursoj en Debrecen kaj
Nyíregyháza Dum la lastaj du
semestroj en KLTE (Scienca Universitato "Lajos Kossuth" en Debrecen 72
gestudentoj sukcese trapasis baznivelan E-ekzamenon, t.n. studfinan, en du
grupoj, kies gvidanto estis Tibor PAPP. Ekzamenis: d-ro József SZABÓ kaj Tibor
PAPP. Meze
de junio 1998 komencigxis E-kurso antauxprepara por meznivela E-sxtat-ekzameno
en la urbo Nyíregyháza. Enskribigxis 76 gekursanoj en du grupoj por E-kurso
duobla (baza, poste meza), organizita de TIT (Societo pri Scienca Popularigo):
ili cxiuj ekbezonis E-scion por povi ricevi diplomon en sia fako. La kursestro
estas Tibor PAPP. Tibor
PAPP <db@satrax.hu> Interlingvistikaj studoj
en Szombathely En la nova
universitatranga katedro pri Aplikata Lingvistiko en la Pedagogia altlernejo de
Szombathely (Hungario) en la unuajaran studprogramon eniris ankaux
interlingvistiko. La studentoj estas filologoj, kiuj krom la fako aplikata
lingvistiko specialigxos ankaux pri la angla aux la germana lingvoj. Krom la
gxeneralaj lingvistikaj studoj ili konatigxos ankaux pri interlingvistiko, pri
kiu dum du semestroj po 2 horoj okazas lekcio kaj seminario. La studprogramon
konsistigas lingvopolitikaj demandoj, analizo de aprioraj kaj aposterioraj
lingvoprojektoj, dum la dua semestro detala analizo de Volapuko, E-o, Ido kaj
kelkaj aliaj artefaritaj lingvoj. Pozicio de la
stud-objekto Ne
estis tute nature akceptigi, ke la objekto eniru la gxenaralan instruplanon, kaj
komence estis tiel, ke gxi estos nur elektebla studobjekto. En la momento de la
starto la pozicio de interlingvistiko firmigxis, gxi farigxis baza studo, deviga
por cxiu studento, kaj libere elektebla por tiuj, kiuj studas en la alia
universitatranga fako finno-ugra lingvistiko. Fakte nun en la pedagogia
altlernejo interlingvistikon rajtas studi nur tiuj, kies unu fako estas
universitatranga, sekve tio donas grandan prestigxon al la studoj pri
interlingvistiko. Menciindas,
ke krom tiuj studentoj cxi-semestre denove varbigxis 30 studentoj (cxefe ne
filologoj) kiuj eklernis E-on (por facile kaj rapide trapasi la necesan
lingvoekzamenon). Tiuj studentoj devas pagi suficxe altan sumon por la semajne 4
studhoroj, sed faras tion volonte, ja dum la antauxaj jaroj altprocente oni
sukcese ekzamenigxis pri tiu cxi "simpla lingvo". El inter ili nur
malmultaj infektigxas vere de la ideologio de la lingvo, sed certe konsentas pri
tio, ke E-o estas la plej bona solvo por (iliaj) lingvo(politikaj)-problemoj. La
unuaj spertoj Je
mia granda surprizo inter la 30 filologo-studentoj trovigxis du kiuj parolas
E-on (unu devas revivigi siajn konojn, sed la alia tre bone parolas gxin). Dum
la pauxzoj kun ili mi komunikas en nia komuna lingvo, kio ekinteresigis la
aliajn studentojn. En la tria semajno post la pritrakto de lingvopolitikaj
demandoj (historiaj kaj nuntempaj) la studentoj ekhavis la taskon en 5-membraj
grupoj komenci ellabori propran lingvoprojekton, kiu devas esti simpla kaj
facile lernebla por la anoj de la Euxropa Unio. Dum ilia memstara laboro mi
povis observi iliajn gxeneralajn konojn (aux ties mankojn) pri lingvistiko,
vidis kion ili opinias gravaj por karakterizi lingvon. Post la seminaria laboro
ili ne volis malkasxi sian projekton al la aliaj grupoj, sed petis plusajn
semajnojn por detale prilabori la projektojn. Mi kun granda gxojo konsentis pri
la peto. Estis tamen interese rimarki kiomgrade ili ne povas liberigxi de siaj
studataj lingvoj; ekzemple la germanistoj proponas majuskle skribi la
substantivojn. Kvankam
mia celo estis nur tio, ke ili alfrontu la malfacilajxojn prilabori
lingvoprojekton por ke dum la postaj analizoj la studentoj de pli proksime kaj
pli interesataj travivu la diversajn solvojn de la unuopaj lingvoprojektoj. En
la granda konkurenco mi esperis printempe venkigi E-on kaj nun kun intereso mi
atendas la finan rezulton. Malfacilajxoj Mia
propra biblioteko pri la temo estas cxefe esperantlingva, nur verkoj de prof.
Szerdahelyi kaj novaperinta libro de U. Eco pri la sercxado de la perfekta
lingvo staras je nia dispono en la hungara lingvo. Altigus multe la prestigxon
de la fako, se kelkajn librojn pri la temo mi povus enmanigi al la studentoj
ankaux en la angla aux en la germana lingvoj. Krome estus tre bone posedi
priskribojn de kelkaj lingvoprojektoj por la postaj studoj. Mi petas la
samideanojn, kiuj povas kontribui al tiu cxi laboro, bv. sendi al ni materialojn
al la suba adreso: dr.
Katalin Smidéliusz, BDTF Alkalmazott Nyelvészeti Tanszék, 9701 Szombathely,
Pf. 170. Hungario Italio
KIREK, la Itala retkurso
La
Itala Esperantista Junularo pretigis senpagan retkurson de E-o alirebla de sia
TTT-ejo, nome KIREK (KomputIl-Reta E-Kurso). La itala teksto de la kurso
bazigxas sur la anglalingva kurso de ELNA. Por sekvi gxin suficxas havi
retadreson. Bonvenas
ankaux ne-italoj, ja tiel la etoso de la dissendlisto certe plialtigxos. Por
kontribui kontaktu Federico Gobbo <federico.gobbo@newlog.it>
vle Petrarca 12 IT-20052 Monza MI Italia, telefono: 39.39.326522, fakso:
39.39.2302832 Japanio Maja Festo, kun alloga temo: Interreto
Ïin
organizis Rondo Harmonia, kies membroj estas iamaj kaj jama studentoj de
universitatoj tutlande. Al la cxi-jara Maja Festo kun titolo "E-Kurso en
Interreta Tempo" aligxis 63 partoprenantoj kaj 10 gvidantoj gvidis
diversajn kursojn. Dum la tuta kunlogxado estis kurso pri interreto kaj faro de
hejmpagxo por komencantoj, kaj fine cxiuj sukcese konstruis propran TTT!
Speciala karaktero de la kunlogxado estis tio ke la lernantoj povis dauxre
sxangxi sian kurson kaj iri al dezirata alia. laux Reza
Kheirkhah Jugoslavio E-o
por vidhandikapitaj infanoj La
franca blinda esperantisto Edgar Gullbeau diris: “Ecx se E-o ne estus
ekzistanta, gxi devus esti kreita nur pro ni blinduloj!” Kaj la franca
profesoro Theophile Cart donis al la Brajla alfabeto la sesan punkton por
presigi la E-literojn. Per tiuj informoj komencis Vlado Stefanovicx, la blinda
jugoslavia esperantisto, sian prelegon pri helpo de E-o al blindaj esperantistoj
faritan en la internacia konferenco pri lerneja instruado de E-o, okazinta en
Beograd antaux 35 jaroj. Tiam li instruis E-on en la Instituto por
Vidhandikapitaj Infanoj en Zemun (Beograd) kiel devigan studobjekton. Baldaux
gxi farigxis nur fakultativa, kaj hodiaux E-o tie estas instruata en la formo de
libera aktiveco. Post la emeritigxo de Vlado Stefanovicx, antaux pli ol tridek
jaroj, la instruadon transprenis Etelka Kisx, tiama sociallaboristino en la
Instituto. Nun mem emeritino, sxi plu vizitadas la Instituton por gvidi du
E-grupojn, la komencantan (13 gelernantoj) kaj la pli agxan (7 gelernantoj). El
la E-lernejo en la zemuna Instituto eliris pluraj elstaraj esperantistoj, kies
aktiveco estas rimarkinda en la organizajxoj de vidhandikapitoj en Jugoslavio.
Grandan parton de la breta spaco en la bibliotekoj de tiuj organizajxoj okupas
E-libroj brajlaj kaj sonaj. En la Instituto ekzistas intereso pri la projekto
“Interkulturo” (E-Linguapax). Ili volonte partoprenos se en aliaj landoj
trovigxos lernejoj por vidhandikapitoj kun E-grupo. Sed gxi ne estos la unua
internacia kunlaboro de la junaj zemunaj vidhandikapitaj esperantistoj. La
deksesjara Branka Pesxicx, duoble handikapita cxar en bombakcidento sxi perdis
la vidkapablon kaj ambaux manojn, pasintjare partoprenis en la Internacia
Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Kiev. Danke al konatigxo kun la karmemora
Nora Moerbeek kaj sxiaj klopodoj, pri Branka eksciis s-ro Jacques Tuinder,
nederlanda esperantisto, fondinto kaj gvidanto de la Fonduso “Evidente”, kiu
jam 32 jarojn helpas al vidhandikapitoj kaj iliaj institucioj en pluraj landoj.
Post interkonsiligxo kun specialistoj el la Nederlanda Rekapabliga Instituto
Heliomare, oni decidis donaci al Branka “parolantan” komputilon, speciale
ekipitan (skanilo, parolilo, programaro) por ke sxi povu manipuli gxin por
memstara legado, lernado, verkado, komunikado. £i ricevis gxin en aprilo
1998 kaj jam scipovas tajpi per la restajxoj de la brakoj. Nun sxi lernas plu
por plene ekregi la komputilon kaj kiom eble plej sendependigxi en gxia uzado. En julio 1998
Branka partoprenis en la Somera E-Lernejo en Teslicx. Tio estis sxia unua sperto
kaj, laux sxia deklaro, tre agrabla sperto de lernado en grupo de vidkapablaj
samagxuloj. £ia ekzemplo pruvas, kiom pravis Edgar Gullbeau. Radojica
Petrovicx, <radp@emi.yu> Pollando
Deviga studobjekto en
Krakovo Antaux
la someraj ferioj cx. 30 studentoj ekzamenigxis post 1-a grada oficiala kurso de
E-o en la Universitato Jagelliona en Krakovo, gvidita de Maria Majerczak. La
studprogramo de multaj aliaj studentoj ne postulis ekzamenon: por enigi E-on
inter iliajn devigajn studobjektojn kaj ricevi oficialajn poentojn suficxis por
ili konfirmo en la studlibreto kaj ekzamenfolio pri 1-2 semestra lernado de E-o,
kun- aux sen pritakso (la postuloj varias laux fakoj). Kaj
la ekzamenigxintoj kaj la neekzamenigxintoj estis elektintaj E-on kiel devigan
studobjekton, egalrajtan kun aliaj instruataj sciencbrancxoj kaj lingvoj en la
Universitato. Pola Sekcio de ILEI
Interlingvistikaj
Studoj sukcese startis en Poznan Inter
la 24-28-a de auxgusto okazis la unua sesio de postdiplomaj Interlingvistikaj
Studoj en la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en
Poznan. […] Dek
gestudentoj (el Germanio, Nederlando, Belgio, Makedonio kaj Pollando), post sia
orientiga testo, aktive partoprenis la intensajn kursojn pri - gxenerala kaj E-a
fonetiko gvidata fare de prof. John Wells, kiu tre interese kaj praktike
prezentis diversajn eblecojn de prononcado kaj klarigis fonetikajn procedojn en
diversaj lingvoj; - teorio kaj praktiko de komunikado fare de d-ino Ilona
Koutny, kiu traktis komunikadon ekde la informteoria tra la besta gxis la homa
formoj provizante multajn ekzemplojn el diversaj kulturoj, koncentrante sin al
la internacia kaj interkultura komunikado en ties lingvaj kaj nelingvaj aperoj;
- enkonduko en E-an kulturon fare de d-ro Zbigniew Galor, kiu post la difino de
tereno kaj rolo de kulturo donis trarigardon de e-a kulturo en diversaj kampoj
(scienco, edukado, artoj, cxiutaga vivo), analizis la kulturon de Esperantio kaj
de esperantistoj; - la unua periodo de e-a literaturo kun mag. Lidia Ligeza, kiu
post la kurso prezentis ankaux siajn tradukojn kaj poemojn. La
sekva sesio de la 3-jaraj eksteraj studoj okazos en februaro. La universitato
ofertos eblecon aligxi al la Studoj ankaux en la sekva studjaro. Por
informoj turnu vin al: d-ino Ilona Koutny Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz
Universitato Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan. T/F (sekr-ejo): +48-(0)61
861-85-72. T/F (hejme): +48-(0)61 817-28-73 (fakso nur post antauxa anonco).
Rete: ikoutny@amu.edu.pl Rusio En
la For-Orienta £tata Teknika Universitato funkcias la E-klubo
"Pacifiko", en kiu membras kaj studentoj kaj instruistoj de diversaj
fakultatoj. La
Klubo sercxas kunlaborajn kaj spertintersxangxajn kontaktojn al multaj aliaj
universitate funkciantaj E-grupoj kaj kluboj. Leteroj
estas atendataj cxe For-Orienta £tata Teknika Universitato, FO£TU
10, ul. Pusxkinskaja, RU-690600 Vladivostok, Rusio, rete: esper@pub.marine.su Svedio Jam tradicia dutaga
seminario de la Sveda E-instituto okazis en Lesjöfors la 26-27-an de septembro
1998. Unu el la programeroj rilatis al la kampo de lingvoinstruado, nome prelego
de d-ino Katalin Smidéliusz pri "Andreo Cseh kaj la lingvoinstruado tiam
kaj nuntempe". Katalin
Smidéliusz ja estas kaj profesia lingvopedagogo (inkluzive lauxdata
Cseh-instruisto), kaj konanto de la vivo de Andreo Cseh. (Atesto pri la
lastenomita estas sxia Memorlibro omagxe al Andreo Cseh.) Do, sxi komplete
majstras sian prelegtemon, kiun sxi disvolvis ekde la infanagxo de Cseh, al lia
pastrigxo, forlaso de la pastreco kaj plenokupo per unika E-instruado, sekvata
de parte amaraj vivojaroj, kies fino tamen ne signifis finon de liaj
instruideoj. Katalin Smidéliusz
inkluzivas en sia elokventa parolarto econ, kiun cxiu preleganto dezirus posedi:
sxi sukcesas igi la auxskultantojn senti kvazaux sxi parolus ne al ili, sed kun
ili, kaj tial sxi havas eksterordinaran kapablon kapti la atenton. Tio
konfirmigxis ankaux la postan tagon, kiam sxi prezentis tute alian temon:
"Hungara muziko kaj hungaraj muzikistoj". Docento
Ebbe Vilborg jam de longe finfaris la kvinan volumon de Etimologia Vortaro de
Esperanto, kies publikigon ni ankoraux atendas. Unu el la eroj de gxi li
prezentis en erudicia prelego: "Zamenhof - cxu kreanto aux imitanto. Pri la
etimologio de la gramatikaj elementoj de E-o." La eblaj fontoj de Zamenhof
kaj la evoluo de kelkaj gramatikaj elementoj inter la diversaj versioj de
praesperanto estis lerte pritraktataj. Krome, la programo
enhavis primovadajn kaj informajn prelegojn de d-ro Vjaceslav Hromov, Bertil
Andreasson, Märtha Andréasson kaj Lars Forsman, kaj amuzigxo helpe de la
gurdisto Roland von Malmborg. Bo
Sandelin Usono 29-a somera kursaro en
San Francisco Instruistoj: Katalin Smidéliusz
(Hungario), John Wells (Britio), Aleksandro Shlafer (Rusio/Usono,
cxefinstruisto). Kanae Hirose (Japanio) estis respondeca pri ekster-kursa
instruado. La
kvanto de kursanoj estis cx. 60 (versxajne rekorda nombro!). Tiu cxi estis jam
la 29-a (!) jaro de oficiala Somera E-kursaro en SFSU (San Francisco State
University = £tata Universitato de San Francisco) – la motoro de la
programo de la komenco estis kaj restas nia kara Cathy Schulze, honora membro de
UEA kaj tre cxarma homo. Cxi-jare la unuan fojon neniu el la instruistoj estis
"vera" usonano (mi ja vivas en Usono, sed nur kelkajn jarojn), kio
certe aldonis ecx plian internaciecon al la tuta arangxo. Post la fino de la
kursaro mi ricevis multajn ree§ojn, tre favorajn kaj dankajn pri la organizado
kaj pri la instru-nivelo. Ne
temis pri nura instruado. Preskaux cxiutage estis organizitaj aldonaj arangxoj:
kunvenoj de literatur-amantoj, internaciaj (UEA/ILEI) kaj usonaj E-ekzamenoj,
prelegoj, informaj, muzikaj kaj distraj vesperoj, konversacia rondo por
komencantoj ktp. Konklude: bonvenon al la venontjara, 30-a, jubilea, kursaro en
San Francisco! D-ro
Aleksandro Shlafer Uzbekistano
Alvoko al cxiuj
esperantistoj Euxgeno
Perevertajlo [adreso sur la 3-a kovrilpagxo], kun kiu mi konatigxis dum mia
vojagxo en Centra Azio en 1982, instruas E-on al geknaboj de 9 gxis 16 jaroj. Li
proponas al ni, esperantistoj, trovi samagxajn geknabojn, kiuj skribos
nacilingve mesagxojn al tiuj junaj uzbekistanoj. Iu el vi tradukos al E-o la
leterojn, kaj kiam venos la respondoj en E-o, denove la samaj povos nacilingvigi
ilin. Iom post iom niaj geknaboj, konstatante, ke ili mem povas diveni la
skribitajn vortojn, estos scivolemaj koni profunde E-on. £ajnas tiu metodo
estas bona por instigi la infanojn, ke ili interesigxu pri nia lingvo. Mi
esperas, ke la legantoj de tiu cxi alvoko favore reagos. [Pri la funkciado
de tia sistemo vi legos artikolon de s-ino Noireau en IPR 99/1– NdlR] G. Blary el Arles (Francio)
|