El la landoj 00/2
Hejmen ] Supren ]

 

Jarraporto 99
KCE002
Prelego de Mattos
Notlibro 00/2
Libro de Melnikov
Fabele pri IIK
El la landoj 00/2
Johano Petik
UEA Estrarkunsido
Sekciaj raportoj

El la landoj kaj sekcioj

Barato

Longtempe dezirata revo fine ektrovis ian vojon al realigxo, kiam decembre de la pasinta jaro mi babiladis kun unu el miaj gelernantoj en la koridoroj de la Lingvoinstituto "Narwal" dum E-kurso tie kadre de la projekto "Indigxenaj Dialogoj" (ID). Li, S-ro Jebra MUCHAHARY, direktoro de elementa lernejo en la sxtato Assam (orienta Bharato) invitis min instrui tie E-on. Li tuj komprenis, ke reveninte de Nederlando post lernado de Esperanto, se li ne praktikas la lingvon, se li ne parolas, skribas, aktive uzas gxin, li simple malpliigos siajn konojn iom post iom. Lia strategio estis, do, esperantigi la lernejon, tiel, ke li havu cxiuangule kun kiu uzi Esperanton! La unua pasxo estu, do, instrui al la instruistaro tiel ke ili siaflanke poste dauxrigu la laboron kun la lernantaro. Certe kun mikso de entuziasmo kaj la espero dissemadi Esperanton ankaux en tiu mondoparto, mi planadis la alvenon al lia regiono.

La projekto estis elpensita tiel, ke mi kunvenigu la jam lernintojn de la 2 antauxaj ID-kursoj logxantaj en Bharato kaj Nepalo por plueniri la vojon en nia lingvo kaj ke mi cxefe instruu Esperanton al la stabo de la lernejo por tiel krei Esperanto-neston en Assam. La lernejo de Jebra trovigxas en la malgranda vilagxo Bijni, atingebla post plurhora veturado meze de fascina pejzagxo, plena je verdo kaj spicita per la tre buntaj koloroj de la kamparanaj vestajxoj. Ne granda distanco apartigas tiun vilagxon de la landlimo al Butano.

La entuziasmo de la instruistaro de la lernejo St. John'n Mission vere impresis min profunde. Plurhora instruado cxiutaga ne lacigis ilin. Male, ili estis cxiam pli kaj pli avidaj kaj aktivaj, kiam ili pasxadis tra la gramatiko kaj nura kanto kaj ritma dancado suficxis por refresxigi la klasanojn.

Jam en la unua tago ili petis al mi, ke mi ne limigu mian instruadon al la lingvo Esperanto, sed ke mi priparolu ankaux didaktikon kaj metodikon, cxar se ili volas instrui la lingvon, ili akiru ankaux iajn bazojn por la prilingva instruado. 25 instruistoj, do, sekvis tian trejnigxon kaj nun ili kapablas komuniki en nia lingvo. Nia laboro inkluzivis ecx tradukadon!

Komence de la kurso, Lakhi, la instruistino pri muziko por bonvenigi min, kantis cxarman kanton en la boroa lingvo (la lingvo de la popolo tie logxanta) dum kelkaj el la lernantinoj dancadis gxin. Min tre emociigis tiu ritmo kaj cxiutage ni provis eltrovi la gxustan tradukon kaj akordigi gxin al la muziko de la origina verko. La kanto, "Eksidu, hej", estis kantita de ni cxiuj dum la fermo de la kurso.

Certe granda laboro estas semi, inspiri, entuziasmi kaj tute alia estas plu konservi tian torcxon, kiam multaj aliaj okupoj kaj problemoj bezonas atenton. Tial, mi petas al vi, leganto, provu dedicxi momenton por skribi karton al ili, tio certe sentigos al ili, ke pliaj personoj en la mondo ja volas uzi, komuniki per Esperanto; se en via biblioteko estas kromaj ekzempleroj de iu E-libro, sendu al ili tiujn. Ili nepre bezonas cxian helpon kaj subtenon de nia E-parolantaro!

Cxi tiu vojagxo estis mirinde inspira al mi kaj profunde dankas al cxiuj instruistoj en St. John's Mission, pro ties nelacigebla simpatio, pro tiom da entuziasmo en la lecionaj horoj kaj cxefe por sentigi al mi, ke Esperanto ja utilas por venigi la mondon ankaux al tiom foraj lokoj kaj doni al ili esperon pri amikaj kaj pacaj kontaktoj.

Atilio ORELLANA ROJAS

Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag; Nederlando.

Tel +31 70 355 66 77, Fakso + 31 70 358 44 22, <iei001@worldonline.nl>

 

NdlR – Adreso de la lernejo: Shri Jebra Ram Muchahary, St. John`s Mission, BINJI, P.O. Binji, Dist, Bongaigaon (Assam) India.

 

Britio

Ludante... (pri Urso-Kurso)

Esperanto estas tiel facila, Zamenhof diras, ke oni povas ellerni gxin ludante. Ja tiel facila estas Esperanto. Alie, gxi ne povas postvivi du-fojan jarcento-turnon. Tamen – nu – estas diversaj ludoj. Bone planitaj ludoj donas bonan efikon. 'Urso-Kurso', verkita de Malcolm Jones kaj Angela Tellier, liveras idealajn ludojn por infanoj. La auxtoroj montras suficxe da lerto en kompilado. La kurso konsistas el kvar kajeroj por infanoj (Esperanta traduko de la angla teksto estas havebla por neangla-parolantoj) kaj tri gvid-kajeroj por parencoj/instruantoj. La tekstoj gvidas la infanojn lerni kantante (estas kantoj – kaj sonbendo-kasedoj), kolore (estas koloraj kaj kolorigendaj bildoj), dialoge (estas model-dialogoj) kaj per multaj aliaj amuzaj ludoj (kiuj sendube favoras al evoluo de pensado de la infano). Se vi dubas pri la valoro de E-lernado en pedagogio, legu la mult-lingvan vorto-liston je la fino de la kajeroj kaj via dubo forigxos. La listo montras Esperantajn vortojn kontraux ties egalajxojn en diversaj lingvoj. Danke al la genio de Zamenhof, Esperanta vortaro kovras komunan parton de plejparto de euxropaj lingvoj. Lernado de Esperanto faciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Tio estas kroma profito de lernado de Esperanto: via infano ne nur mastros internacian lingvon (kompreneble, sen-pene), li/sxi ankaux facile lernos aliajn lingvojn. La kurso estas admirinda kaj rekomendinda!

Informoj kaj mendoj cxe ETA, Malcolm Jones, 1 Regent Avenue, Skipton, BD23 1AZ. Britio

WEN Jingen,

J.WEN@LAMP.AC.UK

Hispanio (Katalunio)

Universitat Autònoma de Barcelona (UAB) oficiale agnoskis kurson pri Esperanto inter la libere elekteblaj por la studentoj. La kurso okazis inter la 4-a de novembro 1999 kaj 3-a de februaro 2000 kun 8 studentoj kaj gxi estis kunorganizita de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Klubo Unesko de Barcelona. La instruistoj estis anoj de la Kataluna Sekcio de ILEI (Neus Moly kaj Ramon Perera). La kurso titoligxis "Introducció universitària a l'Esperanto" (Universitata Enkonduko al Esperanto), dauxris 30 horojn kaj valoras tri kreditojn cxe la Universitato.                                                                          Neus Moly kaj Ramon Perera

 

La „8-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo” okazos de la 30-a de septembro gxis la 7-a de oktobro en urbo Blanes, provinco Girona (Katalunio). En la kultura kadro okazos ankaux ILEI-ekzamenoj de elementa nivelo, gvidataj kaj sub la kontrolo de Carla de Lorenzi.

Pliajn informojn petu de H.F.E.A. Apartado 15027, ES-08080 Barcelona. Tel: 937275021 aux 937253421. Fakso: 937836511. Rete: luis_serrano@mixmail.com

 

Hungario

Helpopeto por PhD-laboro

Iván Bujdosó <vaganto@buli.net> lekcias en ELTE en Gxenerala kaj Aplikata Lingvistiko ekde 1999 kiel scienca helpkunlaboranto. Por lingvistoj li prizorgas la studobjektojn: "Enkonduko en la komputikan lingvistikon", "Uzo de komputilo por komencantoj", kaj "Internacia lingvopolitiko"; por studentoj de esperantologio Cxe Esperanto-fako: kurso por komencantoj kaj progresantoj, metodologio, stil- kaj parolekzercoj. Li vizitas dujaran PhD-kurson. Li volonte akceptas ideojn, kunlaboron, sugestojn por sia PhD-temo, sube montrata:


Instruado de la planita lingvo Esperanto

I. La celo de la esploro

–         Trarigardo de la hipotezoj pri la procezo de lingvoalprogrigado.

–         Konkludoj rilate al la lingvoinstruado.

–         La interdependo de la kompetento kaj la plenumo en la lernprocezo.

II. La terenoj de la esploro

1. La cxefaj komponentoj de facileco de Esperanto:

–         La simpleco de la tuta lingva sistemo.

–         La reguleco de Esperanto.

–         La notiteco de la vortspecaj kategorioj kaj ties efiko pri la parolkompreno.

–         Libera kombineblo de la fiksformaj morfemoj kun fiksitaj signifoj.

–         La dinamika (porokaza) vortfarado, gxia efiko pri la plenumo. Terminologiaj problemoj.

–         La libera vortordo kaj ties sekvoj en la lernprocezo.

–         La proprecoj de la Esperanta elparolo.

2. Trarigardo de la nuntempa E-instruado:

–           La praktiko de instruado de Esperanto: kion, kiel, per kio, por kio, cxe kio, al kiu.

–           Cxu la intensaj metodoj estas pli efikaj?

–           Esplora ekzamenado de la metodoj: superintensa, Zagreba, kaj Cseh.

III. Proponoj por la evoluigado de metodoj surbaze de la esploro:

–           perkomputile helpata lernado

–           la uzado de audvidaj materialoj

–           a eblecoj de Interreto

–           la eblecoj de malcxeesta instruado

Dr. Varga-Haszonits Zsuzsa (temgvidanto), Bujdosó Iván (PhD-aspiranto)

 

Italio

Kiel amuze instrui esperanton?

Dum la sukcesa junulara arangxo IJF fine de aprilo en Cavallino (Italio) la instruista sekcio de la italaj esperantistoj iniciatis metodikan seminarion por instruemuloj kaj instruistoj.

La titolo de la seminario estis: Kiel amuze instrui esperanton? La 16-horan arangxon gvidis Katalin Smidéliusz el Hungario, kaj partoprenis gxin 12 personoj el Italio, Israleo, Usono, Germanio kaj Norvegio. La partoprenintoj versxajne kontente kaj  kun belega atesto iris hejmen, ricxaj je novaj spertoj kaj ideoj. Lauxdindas la iniciato de kelkaj landaj asocioj, kiuj similforme deziras altigi la nivelon de la instruado de Esperanto, certe ne sensukcese.

Katalin Smidéliusz

 

Pollando

Nekrologo

Kun doloro ni sciigas pri la forpaso de s-ino Zuzanna CWIKLINSKA 15.VIII.1911 - 24.I.2000, Krakovo, Pollando, juristino, inspektorino pri laborsekureco, instruistino de E-o, fidela ILEI-ano, persono cxiam aktiva kaj tre sindona al E-o.                                                               

Pola Sekcio de ILEI

 

Lernu la polan en Pollando per Esperanto!

La renoma Somera Lernejo de la Polaj Lingvo kaj Kulturo, plej longe ekzistanta, plej grava en Pollando laux grandeco kaj spertaro, funkcianta en Jagiellona Universitato en Krakovo, unu el la plej malnovaj euxropaj universitatoj, decidis akcepti somere 2000, inter siaj multegaj gestudantoj, grupo(j)n de esperantistoj. Instruos Maria Majerczak, kiu lastatempe diplomigxis ankaux pri instruado de la pola kiel fremdlingvo. Bonvolu peti informilon (german-, angla- aux pollingvan) cxe: UNIWERSYTET JAGIELLOÑSKI SZKOŁA LETNIA KULTURY I JÊZYKA POLSKIEGO, ul. Garbarska 7a, 31-131 Kraków, tel. +48(12) 421-3692 fax +48(12) 422-7701, email: plschool@jetta.if.uj.edu.pl aux viziti la retpagxon: www.if.uj.edu.pl/UJ/SL/.

Bonvolu baldaux sendi la aligxilon, en kiu vi indikas viajn preferojn pri dato, studdauxro (3, 4 aux 6 semajnoj), lernintensiveco ktp. Datoj: 3.07 - 23.07, 3.07- 30.07, 3.07- 13.08 aux 28.07 - 18.08.2000. Lernado neintensiva (koncernas nur 4- kaj 6-semajnajn kursojn): 2-3 horoj tage; intensiva: 5-6 horoj tage, dum 5-6 tagoj semajne. La grupo ekfunkcios, se aligxos minimume 8 partoprenantoj kun samaj preferoj. Por faciligi la formigxon de la grupo, bv. indiki, se eble, pli ol unu akcepteblan por vi daton k.a. cirkonstancojn. Ne forgesu sendi jam nun vian retadreson, se vi gxin havas. La lingvolernadon akompanos prelegoj de specialistoj pri polaj lingvo, kulturo (i.a. arto, literaturo, filmo), historio, ekonomio, sociaj aferoj, samkiel ricxa kultura kaj turisma programo. Oni povos ricevi atestilon pri lingvolernado kaj studentoj de superaj lernejoj - post antauxa interkonsento kun sia lernejo - kreditpoentojn.

En 2000 Krakovo estas unu el la Euxropaj Kultururboj. Venu gxui do ankaux la koncernajn multajn interesajn kulturarangxojn. Bonvolu nepre aldoni, ke vi estas eperantisto.