|
Albanio
Zef
Luigj Mjeda (1921-2000) La
5-an de oktobro forpasis Zef Luigj Mjeda, eminenta esperantisto de Albanio,
Honora membro de UEA. S-ro Zef – pro grava malsano – ekde kelkaj jaroj jam
kusxis enlite. Li
naskigxis kaj vivis en urbo Shkoder. Post la finigxo de la studoj en franciskana
liceo, Zef komencis instruistan laboron, sed la tiama ateista regximo devigis
lin labori kiel lignajxisto. Li ekamis Esperanton en 1958 danke al la tiama
Vjetnama ambasadoro en Albanio. Zef komencis grandan laboron, kompilante grandan
Albana-Itala-Esperantan vortaron kun 45mil vortoj, kaj li tradukis Esperanten
plurajn albanajn literaturajxojn. 20 jaroj da senlaca laboro inter malfacilaj
laborkondicxoj rezultigis aron da manuskriptoj, kiuj – pro manko de mono –
tamen restis en tirkesto. En 1993, en 1000 ekzempleroj, tamen aperis lernolibro
de li, kun duvoja vortaro. Ïi ne plu estas acxetebla en vendejoj. Zef
klopodis instrui Esperanton unue al la familianoj, poste al gelernantoj kaj
fine, pere de Radio Shkodra. La nova regximo honorigis lin per la alta titolo
„Popola Instruisto”. Lia forpaso malgxojigis ankaux liajn eksterlandajn
amikojn. Per lia morto la albana ILEI-sekcio kaj AEL perdis unu el la pioniraj
membroj. Bardhyl
Selimi
Britio
Rubena
ceremonio En
Barlaston, Britio, festis en auxgusto pli ol 30 esperantistoj 40 jarojn da
Esperanto-somerlernejoj. Dum jubilea semajnfino, okazinta tuj post la kutima
somerlernejo, esperantistoj el ses nacioj, kvin lingvo-grupoj kaj du kontinentoj
auxskultis prelegaron pri Esperanto-socio, -movado kaj -kulturo. Prelegis
i.a. Marjorie Boulton (Historio de Barlaston-aj somerlernejoj) kaj John Wells
(Esperanto kaj interreto). Kaj Boulton kaj Wells instruis dum la unua stagxo en
1960; Boulton respondecis entute pri 25 el la 40 somerlernejoj. Krome
prelegis Renato Corsetti (La Esperanto-movado antaux la tria jarmilo: Euxropo
kaj Maleuxropo), Tim Carr ('Tra la sxtormo' de Kalocsay), Paul Gubbins
(Tradukarto kaj teatro), Anna Löwenstein (Genezo de 'La Sxtona Urbo'), Eric
McCanlis (Montagu Christie Butler: 65 jaroj por Esperanto) kaj William Simcock
(Horace Barks: Profilo de aktivulo). Laux la
organizinto kaj de la somerlernejo kaj de la jubilea semajnfino, Paul Gubbins:
'Mi celis altgradan prelegaron kaj mi atingis altgradan prelegaron. Ne nur mi
sed ankaux kredeble cxiu partopreninto ege kontentas. Nun ni antauxgxuas pliajn
40 same instigajn, same ricxajn somerlernejojn en Barlaston.' Paul
Gubbins, <PGubbins@compuserve.com> [fonto:
ret-info] Cxinio
Esperanto-instruado
en Shandong-Universitato
Cxi-semestre
jam la 31-an fojon ekfunkciis E-kurso en Shandong-Universitato, kie Liu Xiaojun
ekde la jaro 1982 instruas nian lingvon. La kurso dauxras dum unu semestro, du
horojn semajne. Cxi-semestre pli ol dudek gestudentoj lernas en la kurso.
Komence s-ro Liu prezentis la historion de Esperanto kaj la vivon de D-ro
Zamenhof. Li ankux cxinigis la libron <ESPERANTO> verkitan de sinjoro
Pierre JANTON, fama esperantisto franca, kaj donis tiun libron al la
gestudentoj, do ili sentis ke Esperanto estas vere tre utila por la komunikado
inter diversnaciaj homoj. Instruisto Liu faris multajn komparojn inter Esperanto
kaj la angla lingvo kaj montris al la gestudentoj, ke Esperanto havas multajn
avantagxojn por farigxi interkomunikilo en la mondo. Dum
la instruado, s-ro Liu faris eksperimentojn por ke la gestudentoj ekposedu plej
eble rapide nian lingvon. Li uzas la Cseh-metodon kaj post malmulte da tempo la
gekursanoj sukcesis ekparoli en Esperanto. Kelkaj studentoj volis korespondi kun
esperantistoj de aliaj landoj. S-ro Liu donis al ili kelkajn adresojn el la
Jarlibro de UEA. Ili skribis al kelkaj landoj, ekzemple al Hispanio, Japanio kaj
ili vere ricevis respondojn. Tio multe interesigis aliajn studentojn. Multaj el
la studentoj lernis la anglan lingvon dum pli ol dek jaroj, sed tre malmultaj
povas uzi la anglan lingvon por korespondado. Ili ecx ne trovas tiajn eblecojn.
Sed Esperanto povas helpi ilin trovi amikojn en la mondo, cxar esperantistoj
estas gxenerale fervoraj, ili volas korespondi kun junaj komencantoj de
Esperanto. Tial kiam iu inter ni ricevis leteron de alilandaj esperantistoj, ni
sentis kune la gxojon kaj volis informi pri tio la aliulojn. Propagandi
E-on, precipe prezenti la konkretajn ekzemplojn povas konvinki tiujn, kiuj dubas
pri la utileco de Esperanto. Tial mi volas, ke ni, instruistoj de Esperanto pli
ofte prezentu la konkretan uzadon de Esperanto. Nur tiel, nia E-instruado povos
ricevi pli kaj pli grandajn sukcesojn, cxu ne?
Xiaojun Finnlando
La
unuafoja tutmonda fabelkonkurso Venis 25 verkajxetoj el 8 landoj. Unuj estis originale verkitaj, aliaj tradukitaj helpe de plenkreskuloj. Kelkaj estis en preskaux perfekta Esperanto, aliaj en relative modesta lingvo, sed cxiuj estis gxojigaj kaj bonvenaj. Dankinde estas, ke UEA liveris libropremiojn kaj la aviadfirmao FINNAIR flugigis unu premiiton kun instruistino al la premiofesto en Taivalkoski, nordfinnlanda komunumo. Cxar samtempe estis disdonitaj la premioj de la tre populara finnlingva fabelkonkurso jam tradicia, la festo farigxis impona kaj vekis atenton en la landa gazetaro. La iniciato organizi la konkurson pruvigxis dauxriginda. La unuaj premioj de la 3 agxogrupoj: Hajnal MacGill, franca infangrupo el Chateauroux, Iitu Leinonen el Finnlando. Partoprenigu viajn lernantojn en 2001. Vd. www.taivalkoski.fi/ paatalo-instituutti Raita Pyhälä, raitapy@jymy.kase.fi Germanio
Porinstruistaj
seminarioj en Germanio
En
Germanio ekis cxi-jare la organizado de porinstruistaj seminarioj kunlabore kun
IEI. Tiuj seminarioj estas diverstipaj kaj prilaboras diversajn temojn, kiuj iel
rilatas al la instruado. Pentekoste okazis la unua arangxo, gxi estis
Cseh-seminario A. Dum la dua okazis prelegoj pri gramatiko, interlingvistiko,
perceptado kaj Esperanto-literaturo de la unua periodo.Hungario
Novaj
E-kursoj en Debrecen
Mi
raportas al vi pri pri la novaj E-kursoj gvidataj de mi mem en Debrecena
Universitato. (Kiel vi scias eble, jarkomence unuigxis tri universitatoj kaj
kvin altlernejoj – krom aliaj institutoj – en Debreceno.) En
TTK (Naturscienca Fakultato) ankaux cxi-jare estis komencitaj la du kutimaj
E-kursoj por trapasi t. n. studfinan ekzamenon (baznivelan). La du kursojn
vizitadas 75 gestudentoj. La estro de BTK (Filologia Fakultato), kiu plurfoje
antauxe deklaris sian opinion ne tute favoran al Esperanto, invitis min gvidi
tri E-kursojn por trapasi (supozeble nur la skriban) sxtatekzamenon mezgradan.
En la tri kursoj lernas entute 55 gestudentoj de socialaj fakoj. Kompreneble,
BTK de DU akceptos la sxtatekzamen-diplomon pri Esperanto. Same
tiun de tiuj 18 studentinoj de DOTE (Medicina Universitato - apartenanta al DU)
en la urbo Nyíregyháza (njir'edjha'za), el kiuj kelkaj celas trapasi unu el la
bazaj sxtatekzamenoj parola kaj skriba. Aliaj studentinoj strebas trapasi
sammaniere en la meza grado sxtatekzamena, dum iuj devos prezenti atestilon pri
ambaux sxtatekzamenoj (parola kaj skriba) de meza grado. Konstateblas do, ke oni
apenaux povas paroli pri egalaj postuloj prilingvaj en Debrecena Universitato. Tamen,
miaopinie, bela sukceso estas la nombro preskaux 150 de la novaj gekursanoj. La
sxtatekzameno okazos en marto 2001. Tibor
PAPP, db@satrax.hu
Kubo
Kompletigo
de la Jarraporto ’99 (en IPR 99/2-3) La
sekcio en Kubo laboras ene de KEA (Kuba Esperanto Asocio). El la 14 provincoj de
Kubo en 7 okazis regulaj kursoj. Funkciis ankaux perkoresponda kurso, sed kun
malmultaj kursanoj. En la cxefurbo okazis seminarioj klerigaj kaj
porinstruistaj. Dum tiuj lastaj oni prezentis modellecionojn kaj pridiskutis la
eblecojn plibonigi la lecionojn, uzi instruhelpilojn. KEA
kaj la ILEI-sekcio celas stimuli la E-instruadon lauxlonge de la insulo, sed ili
laboras inter malbonaj kondicxoj kaj ili ne havas suficxe da bonaj materialoj. laux
la raporto de Maritza Gutiérrez Pollando
Esperanto por
la angla
En
la dua semajno de septembro 2000 en Bielsko-Biala 37 lernantoj (17-jaraj) de ¯eromski
Liceo ekis eksperimenton pri lingvo-orientiga instruado. Celo de la kurso estis
pruvi, ke kono e Esperanto helpas en la lernado de fremdaj lingvoj. Antaux la
kurso la liceaj instruistoj de la angla lingvo ekzamene mezuris la konon de la
angla lingvo en du paralelaj klasoj, el kiuj unu tuj poste partoprenis
tutsemajnan kurson de Esperanto. Simila studsemajno okazos januare. Fine de la
lernojaro, en junio okazos ekzameno, kiu kontrolos la progreson en la lernado de
la angla lingvo en ambaux klasoj. Pluraj antauxaj eksperimentoj faritaj en
Germanio, Italio, Auxstrio kaj Slovenio pruvis, ke la grupo kun kono de
Esperanto pli rapide alproprigis fremdajn lingvojn. Ni esperas ricevi similan
rezulton.
La
eksperimento estis farata kun la permeso de oficialaj edukaj instancoj kaj gxi
estis kontrolata de la direkcio de la Liceo. La kurso okazis laux la Zagreba
Metodo. Ïi estis prov-instruado laux la materialoj kiujn oni planas eldoni
Eldonejo KLEKS. La
kurson gvidis Georgo Handzlik, internacie konata E-instruisto kaj kantisto. La
liceanoj partoprenis kvin lecionojn cxiutage, sume 25 horojn. La instruado
inkluzivis informojn ankaux pri la historio de Esperanto kaj pri la praktikaj
eblecoj de la Internacia Lingvo. Jam en la dua tago la lernantoj legis kaj
facile tradukis la unuajn cxapitrojn el la romaneto „Gerda malaperis” de
Claude Piron. La
kurso okazis ekster la Liceo, en la sidejo de Eldonejo KLEKS kaj Radio BIELSKO.
La lernantoj dum la kurso vizitis ambaux entreprenojn, kiuj cxiutage uzas
Esperanton. Tio donis apartan valoron al la novaj adeptoj de nia lingvo. La
kvaran tagon post la fino de la kurso la lernejon vizitis la vicprezidanto de
Sveda Esperanto Federacio, Bengt Nordlof, kiu dum unu horo prelegis Esperante
pri Svedio. La lernantoj komprenis lin sen tradukisto, kio mirigis la aliajn
lernantojn kaj la direktorinon de la Liceo. Nun la junuloj dauxrigos la lernadon
en la licea klubo. La
kurso vekis ne-ordinaran intereson cxe jxurnalistoj. Aperis pluraj artikoloj pri
la kurso kaj Esperanto en Gazeta Wyborcza – la plej granda taggazeto en
Pollando – kaj tri aliaj gazetoj. La kursanoj estis intervjuataj de du lokaj
radioj. La
lernantoj sercxas samagxajn korespondamikojn: Esperanto Klubo, ¯eromski Liceo,
PL-43-300 Bielsko-Biala, str. Bohaterów Warszawy 20, Pollando El¿bieta
Biskup, Instruistino
de la Liceo
Raporto pri
Interlingvistika sesio en Poznan
Inter
la 25-29.09 okazis la sekva sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la Adam
Mickiewicz Universitato en Poznan (Pollando). Kvin novaj studemuloj (unu brito,
unu belgo kaj 3 poloj) aligxis al la grupo. Kursoj pri esperanta literaturo
(Lidia Ligeza), pri Komunikado (d-ino Ilona Koutny), pri fonetiko (d-ino Ilona
Koutny) kaj pri kulturo (d-ro Zbigniew Galor) konsistigis la programon. Zofia
Banet-Fornalowa prezentis la e-an teatran arton kaj Judita Schiller la
filmarton. La
sesion kompletigis la kultura programo de Arkones semajnfine: spektakloj de
Jadwiga Gibczynska, Jerzy Fornal kaj de Studio "P". La partoprenantoj
povis rigardi filmojn esperante parolantajn post la enkonduka prelego de J.
Schiller, auxskulti prelegon de Z. Fornalowa pri sia nova libro "Familio
Zamenhof". Ne mankis muziko, kantado kaj diskutoj pri la rolo de esperanto.
Dum la arangxo la unuan fojon okazis ankaux du AIS-kursoj enkadre de la 18-a
Pola Studsesio organizita fare de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
(Bydgoszcz). D-rino
Ilona Koutny, Adam Mickiewicz Universitato, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan, T/F (sekr.): +48-61-861-85-72
|