El la landoj 01/1
Hejmen ] Supren ]

 

Jarcentkomence
ID-projekto
Indekso 1996-2000
DESKF
Juna Amiko
Eldonajxoj
ILEI - UNESKO
El la landoj 01/1

Belgio

Korespondpeto

Mi sercxas intruist(in)on-esperantist(in)on en baza lernejo de ne-Euxropa lando, kiu dezirus korespondigi (per iu ajn rimedo) siajn lernantojn kun lernantoj en Belga bazlerneja klaso. La lernantoj ne (devige) scius Esperanton, sed Esperanto rolus kiel pontolingvo, pere de la instruistoj.

Phillipe Combot <Philippe.Combot@rug.ac.be>

 

Bulgario

Verdaj Steletoj vokas

Lauxtradicie en nia lernejo ekzistas vigla Esperanto-aktivado. La Rondo "Verdaj steletoj" nun unue planas renovigi la eldonon de la Internacia lernanta E-revuo, aperinta antaux jaroj. Due, omagxe al la Internacia tago de la infanoj, ni organizos ekspozicion pere de materialoj ricevitaj el eksterlando. Se iu instruisto, lernanto, grupo k.a. deziras partopreni en la cxi-supraj iniciatoj, bonvolu sendi, laux siaj eblecoj: leterojn, bildkartojn, ilustrajxojn, pentrajxojn, fotojn, bildkartojn ktp.

Adreso: S-ino Mariana Gencheva (Esperanto-rondo),

Gimnazio "C. Cerkovski", BG-5180 Polski Trambech, Bulgario

 

Cxinio

Instrui en Cxinio

Instituto pri Fremdaj Lingvoj de la Universitato de Shandong, Cxinio sercxas franclingvan instruiston por instruado de la franca lingvo al cxinaj studentoj dum unu aux du semestroj. Kapabla esperantisto havos la okazon instrui ankaux Esperanton.

Informoj cxe: Liu Xiaojun, Universite de Shandong 27 hao str. Shan Da, CN-250100, Jinan Shandong R.P. de Cxinio. Rete: l.x.s.@jn-public.sd.cninfo.net

Fonto: Eventoj N-ro 200

 

Hispanio

Fruktodona Seminario

Cxi foje mi sentas la devon skribi kelkajn frazojn pri la seminario, kiun mi gvidis en Blanes, Hispanio. La „Oka Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo” okazis en Blanes (Girona) Katalunio de la 30a de septembro gxis la 7a de oktobro 2000. Mi gvidis kursojn por progresantoj kaj ankaux mallongan historian paroligan kurson. Sed cxi-foje la organizantoj deziris okazigi elementajn ekzamenojn de ILEI/UEA. Ni, la instruisto Marti Guerrero i Cots kaj mi, laboris suficxe multe, sed 7 persosonoj hispanaj kaj francaj trapasis la ekzamenon! Cxiuj el la preskaux cent partoprenantoj, inter kiuj multaj eksterlandanoj, estis tre kontentaj. Mi devas varme gratuli la organizantojn, cxar ili bone sukcesis kunligi lingvon, kulturon kaj turismon en laborema, simpatia, familia etoso!

Carla De Lorenzi

 

Jugoslavio

La 1-an de novembro 2000 komencigxis nova E-kurso por Nisxaj gejunuloj. La kurson organizis Junulara Konsilio de Nisx. La kursgvidantoj estas membroj de la urba E-societo: Momcxilo Krsticx, kun helpo de Mihailo Nesxicx kaj Valentina Djordjevic. Dudeko da gejunuloj aligxis al la kurso.

En Zajecxar, loko je 70 km nordoriente de Nisx, la E-societo okazigis A- kaj B-kursojn. Pro la aktiveco de la societo, pri kiu informadas ankaux la lokaj inform-medioj, intereso por lerni Esperanton dauxre ekzistas.

Informis: Zoran Cxiricx

 

Pollando

Jarkonferenco de la Pola Sekcio de ILEI

La sekva Esperantologia-Didaktika Jarkonferenco de la Pola Sekcio okazos inter la 28-29-a de aprilo 2001. Oni donos specialan atenton al diskutoj inter INTERKULTURO-instruistoj kaj metodika trejnado de kandidatoj por instrui E-on kaj komencantaj E-instruistoj. Aligxoj cxe la sekciestrino, Maria Majerczak.

Pola ILEI-Sekcio

 

Esperanto en Euxropaj Studoj

En Jagiellona Universitato, en Krakovo, Esperanto estas oficiale instruata en la Katedro de Prieuxropaj Studoj. La iniciatinto de tiu instruado, Maria Majerczak proponas al gestudentoj uzi la lingvon en internaciaj kontaktoj kaj partopreni internaciajn E-seminariojn, kursojn pri demokratio, homrajtoj, „euxropaj aferoj”, sociaj temoj, aliaj kulturoj ktp. La kurso valoras kvar kreditpoentojn.

En cxi tiu universitato E-o estas instruata de 1908 kun pauxzoj, kaj de pluraj jaroj seninterrompe, je du dusemestraj niveloj, kutime 3-4 horojn semajne al cxiu grupo kaj cxiam al deko da gejunuloj. Lastoktobre venis 36 novaj studentoj, seriozaj kaj tre atentaj je diversaj ecoj kaj valoroj de E-o. Ankaux la E-vivo de la Studenta Scienca E-Rondo estas ricxa. […]

Al la kurso estas akceptataj ne nur studentoj de Prieuxropaj Studoj. La signifo de tiu instruado estas granda. Ekzemple, la 36 novaj gejunuloj studantaj en la Universitato 18 fakojn, devenantaj el 23 polaj urboj kaj vilagxoj en diversaj partoj de la lando, provizos poste E-parolantojn al tiuj urboj/vilagxoj kaj fakaj medioj.

 

Pola Sekcio de ILEI

 

Rumanio

E-instruado en du nord-orientaj vilagxoj

En la lernojaro 2000/2001 komencigxis fakultativa instruado de Esperanto en du lernejoj (po unu horo semajne):

      en la lernejo Slobozia oni instruas du klasojn (la okan kun 6, kaj la sepan kun 15 gelernantoj);

      en la lernejo Româneºti oni instruas E-on en la sepa klaso por 11 gelernantoj.

Oni uzas la lernolibron de Mihai Trifoi aperintan en 1995 kaj la lernolibron de Ignat Florian Bociort, aperintan en 1990.

Kontaktoj kun aliaj E-klasoj kaj konsiloj de pli spertaj instruistoj bonvenas. Adreso: Cursul de Esperanto, ªcoala generalã Româneºti, RO-5866 com. Grãniceºti, jud. Suceava, Rumanio

Informis: Ionel Oneþ

 

Rusio

Nova ekspres-kurso en Kostroma

La 28-29-an de oktobro 2000 en Kostroma okazis nova ekspreskuso. Cxi-foje gxin gvidis E-instruistino el Moskvo Onjo Cxernisxova. Partoprenis gxin cx. 20 personoj, el kiuj pli ol duono estis novuloj. Fine de la kurso okazis 'baptado de komencantaj esperantistoj' kaj festeneto okaze de la unujarigxo de la Kostroma E-teamo.

 

E-kursoj en Ivanovo

La 13-an de oktobro 2000 en la 21-a lernejo startis E-kurso de Andrej Obrezkov, al kiu amase venis interesigxantoj, kiuj partoprenis la Ivanovan Lingvan Festivalon. Onidire, al la malfermo venis cx. 50 personoj. Poste ili estis disdividitaj je du lauxagxaj grupoj - la infana kaj plenkreska.

La 1-an de novembro en Ivanova lernejo "Vunderkind" komencigxis 5-taga rapidkurso, kiun partoprenis deko da lernantoj, 14-17-jaragxaj.

La 27-an de novembro nova E-kurso komencigxis en Ivanovo. Al gxi aligxis 10 knabinoj. Gxin gvidas Natasxa Grigorjevskaja.

 

Unuafoje dum jardekoj en Irkutsk startis E-kurso

Aktiva memlerninta esperantisto el Irkutsk Euxgeno Delcov komencis fine de oktobro gvidi E-kursojn en Irkutska sxtata universitato. La universitato disponigis la ejon senpage. Bonvolu subteni la kuragxulon per salutleteroj, konsiloj kaj ideoj! La reta adreso de Euxgeno DELCOV estas <delcov@mail.ru>

 

Amasa instruado en Naberejxnije Cxelni

En la ekonomik-konstruista altlernejo de la urbo oni amase instruas Esperanton al la studentoj. La pli agxaj studas gxin devige (!) kaj la unuajaruloj rajtas propravole ekstudi en E-kursoj. En la altlernejo funkcias 30-persona E-klubo.

Instruas du salajrataj instruistinoj, Natasxa Anisimova kaj Natasxa Nazaricxeva.

 

E-kurso en Nijxnij Novgorod

„Etulino” el Nijxnij Novgorod preparis novan E-kurson surbaze de unu el intensaj metodoj. La nunaj kursanoj en NN sukcese studas laux gxi kaj baldaux gxin ekuzos aliaj E-instruistoj de la urbo. Tio estas jam la kvara transdonebla E-instrumetodo en nia lando: post la cxeboksara "Afrika metodo", moskva "Faru la rondon!" kaj ivanova "Ludmetodo". Fakte, eblas diri, ke en cxiu aktiva E-centro oni nun uzas propran originalan instrumetodon.

Informis: Andrej Grigorjevskij <andreo@mailru.com>

 

Svislando

Informoj pri la Svisa ILEI-Sekcio

La sekcio konsistas el 15 membroj. Gxi grupigas nur parton de la svisaj E-instruantoj. La sekcio en oktobro 2000 havis pertelefonan asembleon.

Mireille Grosjean, membro de la sekcio, en julio 2000 partoprenis en Parizo la asembleon de la „Association mondiale des éducateurs à la Paix”, en kiu sxi reprezentis UEA-an kaj sxi kunfondis svisan sekcion de tiu asocio. En Tel-Avivi sxi akceptis trovigxi inter la tri ILEI-reprezentantoj cxe UNESCO en Paris.

La Konsilio de Euxropo en Strasbourg proklamis la jaron 2001 „Euxropa jaro de la lingvoj”. Okaze de tio Claude Gacond estas verkanta dosieron, kiun li havigos al porinstruistaj lernejoj kun propono dedicxi tagon al la ekzameno de la didaktika valoro de Esperanto. Li sendos tiun dosieron al la ILEI-kolegoj. Gxi certe povos utili ankaux por aliaj kontaktoj kun pedagogiaj medioj.

laux „Svisa Esperanto-Societo informas” (2000, novembro/decembro)