|
Albanio
La albana sekciestro
havas novan retadreson: selimib@albmail.com.
Antaux nelonge nia ILEI-sekcio kunfandigxis kun la Albana Esperanto -Instituto,
kies direktoro estis s-ro Doc. Vasil Pistoli. Tiu Instituto estas jure
agnoskita. La komuna nomo restas Albana Esperanto-Instituto, la adreso plu
restas la sama (vidu K4); tel. mia +355 4 238 558, tiu de Vasil 241. Direktoro
de Instituto estas elektita Vasil Pistoli; sekretario Bardhyl Selimi; kasisto
Rita Permeti. Bardhyl Selimi
Auxstralio
Somerlernejo
„vintre” La 18a Auxstralia
Esperanto Somerlernejo okazos en PERTH (Perto) Okcidenta Auxstralio en 2002,
januaro 5-18. Informoj: www.iexpress
.net.au/~esperanto. Oni povas peti "Somerlernejan
Brosxuron" cxe : The Esperanto League of WA, 33 Moore Street, East Perth
6004, W. AUSTRALIA. La Somerlernejo proponas kvar
instrunivelojn, de Nivelo 1 (veraj komencantoj) gxis Nivelo 4 (altnivelaj
Esperantistoj). Unu el la kursoj je Nivelo 1 estos instruata per la Cseh metodo;
tiun kurson gvidos S-ro Atilio Orellana Rojas. Cxiun post-tagmezon okazos
Cseh-Seminarioj; Atilio kaj S-ino Jennifer Bishop helpos instruantojn kiuj
deziras atingi la Cseh Diplomon pri instrukapablo. Sinjorino Penny Vos dauxre instruas
E-on cxe la Treetops Montessori School (Arbopintoj Montessori Lernejo), kaj sxi
tre gxuas la entuziasmon de la lernantoj, stabanoj kaj gepatroj. Penny jxus
verkis "Proponon pri Esperanto" kiun sxi intencas prezenti al la
£tata Edukada Departemento. Gxi enhavas ideojn pri la enkonduko de
Esperanto en lernejojn; kaj sxi skizas la avantagxojn kaj al lernantoj kaj al
instruistoj. Trifoje la programo por talentaj
infanoj (PEAC) provizis la sxancon por Esperanto esti proponata kiel mallonga
kurso. Pro la peto de la PEAC estro, la kurso estis kombino de lingvo kaj arto
(60/40) prezentata de Trish O'Connor, arta instruistino kaj esperanta studanto.
Cxiu el la 16 PEAC lernantoj agxaj inter 8 gxis 12 jaroj prezentis apartan
landon, kiun ili esploris dum 8 semajnoj. Dum tiu periodo ili suficxe lernis
Esperanton por traduki siajn esplorojn kaj montri ilin per kreema maniero. La
rezultoj ampleksis de mirinda totema stango pri Kanado gxis fromagx-aspekta
movigxa pendajxo pri Svisio. Ili kune kompletigis gigantan mondan puzlon,
etikedigis siajn landojn de esploro, kalkulis la sumon de la logxantoj kaj
listigis la nombron de parolataj lingvoj. Post kiam la kurso finigxis, la bezono
por lingvo kiel Esperanto estis klara al ili! Ankaux universitataj edukadaj
organizoj estas subtenantaj la lingvon per la produktado de 8-programoj TAFE
(universitata brancxo) Televida kurso, "Esperanto por Novlernantoj"
por spektantoj en Okcidenta Auxstralio. Aldone, la Universitato de Okcidenta
Auxstralio patronos la Pertan Esperantan Somerlernejon per reklamado pri gxi en
sia somera kursa programo. S-ino Trish O'CONNOR
(Perto, Okcident-Auxstralio) Brazilo
Entuziasmo kaj multo > Kiom da kursanoj vi
kutimas, deziras? >> Nu, kutime dek, sed dudeko
dezirindas. > Sed ni jam havas dudek
ses. Cxu ni malakceptu ses? >> Ne, sed ni fiksu limon je
tridek. Jen fragmento el la ret-mesagxado
prepare al gvido de kvar-taga instruista seminario organizita kadre de la 37a
Brazila Kongreso de Esperanto (Brazilio, 15-20 julio). Tio auxguris memorindan
arangxon, cxar en la trejn-programoj de ILEI, oni ne kutimas renkonti tioman
partopren-deziron. Temis ne nur pri kvanto, sed ankaux kvalito. Sendiskute oni
tie akceptas la indon de paroliga, komunik-centra instruado; la instruantoj
pretis vigle diskuti, partopreni, kaj volontuli sin por rol-ludado (el kio ni
malkovris verajn talentulojn). Aperas ‘instruantoj’ en la antauxa
frazo kaj ne ‘instruistoj’ cxar el la trideko, nur kvino estas profesiaj
instruistoj kaj nur du estas dungitaj instrui Esperanton. Tion spite svarmon da
legxoj federaciaj kaj provincaj, subtenantaj la instruadon de Esperanto. La
instruantoj (aux -ontoj) cxefe aktivos en E-kluboj aux libervolaj lernejaj
rondoj. La kongreso mem altiris pli ol 500
aligxintojn, el kiuj pli ol tricent sukcesis partopreni. El tiuj, plene triono
estis junuloj, por kiuj BEJO organizis paralelan kaj buntan programon. Vigla
salonpleno da etuloj kompletigis la agx-gamon, cxar tie okazis ankaux infana
kongreseto. La rasa kaj agxa vario estas al alikontinentano rimarkinda. Same salutinda estis konstati kiel
edukado ne restis flanka aux nicxa afero. Pluraj kunsidoj de la kongreso traktis
edukajn temojn, kaj BEL klare volas multon atingi sur tiu tereno. Dum
fak-kunsido, konkretaj planoj naskigxis vastigi la estraron kaj agadon de la
ILEI-sekcio, ke gxi povu arigi cxiujn instruantojn kaj -istojn konataj al BEL.
Aperis ankaux indaj eldonprojektoj, pri kies ekzisto oni ne scias ekster la
lando. Oni multe diskutis kiel pli efike eluzi la eblecojn de la favoraj legxoj,
kaj kiel protekti la kelkajn ekzistantajn oficialigajn atingojn. Nun la kluboj kaj klasoj rekomencigxas
dise tra tiu vasta lando. Se la instruantoj forportis kaj transdonos la sciojn,
ideojn kaj teknikojn kiujn ili spertis kaj intersxangxis, kun la julia viglo kaj
entuziasmo, certe la septembro de iliaj kursanoj buntos kaj indos. Stefan MacGill, Hungario
Francio
Internacia Infanrenkonto
en Grésillon En la kastelo «Grésillon-
Baugé» (departemento Maine et Loire), post kelkaj jaroj da silento pro
renovigo kauxze de interna sekuro restarigxis la internaciaj infanrenkontoj dum
la Paskaj Ferioj 2001. Tiu renkonto okazis en la kastelo proksime de la urbo «Angers»
de la 14a gxis 21a de aprilo 2001 kie kunigxis 27 infanoj kaj adoleskoj francaj
kaj ukrainaj, kun 9 plenkreskaj prizorgantoj. Tiu renkonto estis
pli modesta ol la antauxaj (kiel la lasta dum 1996 kun 64 infanoj cxeestintaj).
Cxiuj partoprenantoj parolis esperanton, cxu komencantoj, cxu praktikantoj,
inter ili trovigxis ecx denaskaj esperantistoj. La programo de la
semajno estis varia: - La matenoj estis
gxenerale rezervitaj por la lernado de la internacia lingvo, pere de
diversnivelaj kursoj kaj ludoj, kantoj, skecxoj…. kaj dum la paska mateno, la
infanoj partoprenis en ludo cele al sercxado de cxokolado en la parko de la
kastelo. - La posttagmezoj
estis dedicxitaj al promenadoj organizitaj por permesi al cxiuj la malkovron de
la cxirkauxajxoj: vizitoj de la urbo «Saumur», de la muzeo en «Baugé», de
la kastelo de «Lude» , de la cervbredado. Pikniko en arbaro kun sercxado de
trezoro ebligis malkovron de la naturo. Tiom da okazoj por pli ricxigi sian
vortprovizon kaj firmigi la kunlaboron por la sukceso de sia skipo. - La vesperoj
ebligis la prezenton de kantoj kaj ludoj, aux elmontron de kasxitaj talentoj
(muziko-magio-teatro). Tiu infanrenkonto,
organizita je la iniciativo de Elizabeth BARBAY prezidantino de «Bondy-esperanto»
apud Parizo, kontentigis la kunpartoprenantojn. Gxi ne povus okazi sen la
monhelpo de la «Grupo de la Geinstruistaj Edukistoj=Groupe des Enseignants
Esperantophones», kaj nek sen la sindonemo de Paulette NAULET, Juanita
Turbillon kaj la kunlaboro de la bonfarantaj homoj kiuj meritas plej korajn
dankojn. Ekde nun, cxiuj
kunhelpantoj devas sin prepari por la venonta jaro cxar jam demandoj alvenas. J. CATIL resumis el
franca teksto de Elizabeth BARBAY Japanio
Hejmpagxo de japana
mezlernejo en Esperanto Mezlernejo Kigaku,
Iwate, Japanio, havas sian retpagxon en Esperanto: http://www.rnac.ne.jp/~kigaku/jkigaku.htm. En la lernejo lernas
14 geknaboj, de 13 gxis 16 jaragxaj. La lernejo petas sendi kuragxigajn leterojn
al la lernantoj. Usono
Jarraporto 2000-2001 A) Amerika Asocio de
Instruistoj de Esperanto (AAIE) Dum la pasinta jaro
la prezidanto de AAIE, Ronald Glossop, kompilis kaj disdonis adres-liston de
niaj pagintaj membroj, kiuj la 6-an de majo nombris 40, 17 el kiuj nun instruas
profesie, kaj 11 el kiuj estas pensiitaj instruistoj. Cxiu AAIE-ano estas
auxtomate ano de ILEI, cxar parton de cxies AAIE-kotizo nia kasisto plu-sendas
kiel ILEI-kotizon. Kaj por krome subteni ILEI-on, kaj cxar multaj pagas post
januaro, ni cxi-jare pagis al ILEI kotizojn por 60. Cxe nia jarkunsido
la pasintan majon, ni elektis novan vicprezidanton, Phil Dorcas, kiu lastatempe
verkis kaj disdonis al cxiu AAIE-ano detalan, inform-ricxan raporton de sia unua
Esperanto-klaso. Laux nia Eduka
Sekretario, Kent Jones, dum la lerneja jaro 2000-2001, 798 homoj inter la agxo
de 5 kaj 73 lernis Esperanton en 33 grupoj en hejmoj kaj publikaj kaj privataj
lernejoj. Nia prezidanto observis ke la plej fruktodonaj lokoj por
Esperanto-instruado en Usono nuntempe estas cxe specialaj programoj en lernejoj
post la ordinaraj lernej-horoj kaj dum la semajnfino; kaj ankaux inter gepatroj
kiuj hejme instruas siajn gefilojn. Per la kvaronjara
Bulteno de AAIE, kiujn mi redaktas ekde 1974, la AAIE membroj ricevas informojn
pri lernejanoj kiuj volas korespondi, pri interesaj instru-metodoj kaj
materialoj, pri eventoj kiuj interesas instruistojn, pri aktualaj
Esperanto-klasoj, k.t.p. Dum la pasinta jaro ILEI sendis sian organon Internacia
Pedagogia Revuo rekte al cxiu AAIE-ano, sed la lasta numero (2/01) atingis min
en fasko kaj do estis posxtita kun la junia AAIE-Bulteno. Multo pri la
instruado de Esperanto en Usono okazas ekster AAIE, kiu ideale devus fari multon
pli; ekzemple: 1) Allogi al
AAIE-membreco cxiujn Usonanojn kiuj instruas E-on 2) Instigi cxiujn AAIE-anojn
klerigxi almenaux gxis sukceso en nia Duagrada Ekzameno
3)
Organizi instru-materialojn laux la agxo de lernantoj
4)
Suficxe ofte arangxi stagxojn kaj seminariojn por instruistoj
5)
Seriozi pripensi pri postuloj por plenrajtigitaj instruistoj de E-o en Usono
6)
Proponi helpon al la diversaj Esperanto-retkursoj B. Ekster AAIE La kutima somera
Esperanto-kursaro en San Francisko cxi-jare okazis la unuajn du semajnojn de
julio en malsama loko (la Universitato de San Francisko) dum du semajnoj
(anstatau tri) kaj nun nomigxas „Nord-Amerika Somera Kursaro” (NASK). Kiel
kutime, gvidis gxin teamo de elstaraj instruistoj: Grant Goodall, lingvistika
profesoro el la Universitato de Teksaso en El Paso; Duncan Charters, profesoro
de la hispana kaj de rajtigo de instruistoj de fremdaj lingvoj; kaj Derek Roff,
estro de komputoraj lerno-materialoj por fremdaj lingvoj cxe la Universitato de
New Mexico. Kvar nivelojn de
perkorespondaj kursoj de la Esperanto-Ligo por Nord-Amerika partoprenas nun
entute 159 homoj, 7 el kiuj aligxis cxi-jare. Nur unu finstudis. Kvankam eble
kelkcent partoprenas per-retajn Esperanto-kursojn, statistikoj tiurilate mankas. Per la Usona
Ekzamena Servo, sub la auxspicio de AAIE kaj ELNA, la pasintan jaron sukcesis en
la Baza Ekzameno 3 homoj; per la Duagrada, 6; kaj per la Supera Ekzameno, 4. La
ekzamenoj estas parte en la angla lingvo kaj povas esti administrataj ie ajn kie
trovigxas fidinda instruisto aux Esperantisto. Pasintjare oni ofertis ilin
ankaux cxe la somera Esperanto-kursaro en San Francisko kaj cxe la ELNA
kongreso. Elstara pri-instruada evento en Usono
estis la kolokvo kiu okazis aprile en Vasxingtono DC sub la auxspicio de la
fondajxo pri Esperanto-Studoj (Esperantic Studies Foundation). Partoprenis gxin
dudeko da edukistoj el Usono kaj eksterlando, inkluzive antauxajn kaj nunajn
anojn de AAIE Duncan Charters, Ellen Eddy, Grant Goodall, Bill Maxey, kaj Derek
Roff. Dum la kolokvo oni ellaboris planojn kaj asignis taskojn pri la jenaj
rubrikoj: 1) Klascxambra
instruado 2) Semajnfinaj
intensaj kursoj 3) Familioj,
hejmedukado 4) Telelernado 5) Uzado de
Esperanto S-ino Doroteo Holland Usona Sekciestro de ILEI
|