El la landoj
Hejmen ] Supren ]

 

Instruado de E-o
Paco en niaj manoj
Auxstralio
Kvizoj de Juna Amiko
Lars Forman
Instruiloj
El la landoj
ILEI-aferoj
Internacie

1) Britio

Jarraporto de Esperanto Teachers' Association pri la jaro 2001/02

Dum pluraj jaroj, kiel pasintjare raportite, ETA spertis krizajn problemojn. En marto 2002 la jarkunveno fine, kun granda bedauxro, decidis malfondi la asocion kaj fordoni gxian bonhavon al simila organizo, kiu, ni esperas, dauxrigos ties laboron, precipe rilate al 'Urso-Kurso', sed gxenerale rilate la instruadon de la lingvo al infanoj kaj gejunuloj.

La eksigxinta komitato estas: Roy Simmons (prezidanto), Malcolm Jones (vic-prezidanto), Angela Tellier (sekretario) kaj Ian Mac Dowall (kasisto)

 

Evidente, ni dauxre deziras kunlabori internacie. La 'morto' de ETA ne signifas la morton de la brita sekcio: dauxre restas grupo da individuaj membroj de ILEI, kiuj kompreneble informigxos pri ILEI pere de IPR, kaj la brita sekciestro celas flegi la kontaktojn inter EAB kaj ILEI pere de la britaj Esperanto-revuoj ('EAB Update' kaj 'La brita Esperantisto').

Malcolm Jones

 

2) Francio

KULTURO de SENPERFORTO kaj PACO

profite al TUTMONDAJ INFANOJ

 

UNESKO, Nobelpremiitoj pri Paco kaj 54 demokrataj sxtatoj decidis, ke la unua jardeko de tiu jarcento estu dedicxata al la Infaneco, al ties protekto kaj klerigo. Unesko invitas la Neregistarajn Organizajxojn, la lernejojn, … aktive apogi kampanjon en la jardeko 2001-2010 favore al cxiu infano de la mondo. Tiucele la Manifesto 2000 estu diskonigata. Tiu kunagado dum la jardeko titoligxas «Peace in our hands, Cultivons la paix, …» laux la ses oficialaj lingvoj de UN.

 

PROGRAMO de EDUKO pri CIVITANECO

La franca ILEI-sekcio proponas al sia membraro dosieron ilustrantan la Manifeston 2000. Verkis gxin Armand HUBERT, UEA-delegito pri homaj rajtoj. Tiu dosiero «Cultivons la paix» pritraktas la ses temojn de la Manifesto per koloraj paneloj A4-formataj. De ses monatoj, ( de antaux la someraj ferioj ) akiris gxin deko da esperantlingvaj instruistoj por uzi gxin en mezlernejoj en la programo de eduko al civitaneco.

Ne ankoraux ekzistas informoj pri uzado. La dosiero entenas: kopion de la Unesko-a apelacio, enhavo-tabelon, enkondukon La Tero malbonfartas, la ses temojn de la Manifesto, panelon Metiistoj de la paco kaj demandaron por gelernantoj.

 

EDUKA AGADO lige al UNESKO

Nun tiu dosiero estas esperantigita kaj alirebla en la Reto. En Esperanto gxi titoligxas „Paco en niaj manoj”. Mauxro La Torre aperigas gxin en la TTT-pagxo de ILEI < http://lps.uniroma3.it/ilei >.

Tradukota en cxies landa lingvo, gxi povas instigi samideanojn partopreni klerigan taskon favore al kulturo senperforta. Instruistoj de cxiu landa ILEI-sekcio povas elpensi uzadon de tia dokumento en siaj propraj lernejoj laux naciaj intru-dispozicioj. Tia kunlaboro de ILEI-membroj plifortigos «la instruan kaj edukan agadon per diversaj edukaj projektoj lige al Unesko». La porpaca kampanjo dauxras dek jarojn: E-instruistoj trovos tempon por impliki sin.

Pliaj informoj cxe la franca ILEI-sekcio joseph.catil@wanadoo.fr, cxe la verkisto: Armand HUBERT - 13, chemin de la Solitude - FR-57200 SARREGUEMINES.

Szövegdoboz:

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

3) Hungario

Komence de marto 2002 en Budapesxto okazis la tradicia pedagogia konferenco de hungara ILEI-sekcio. En tiu cxi jaro temis ne nur pri pedagogia kunveno kaj asembleo, cxar la evento kunligigxis kun la centjara jubileo de Hungaria E-Asocio kaj la 10-jarigxa festo de Eventoj. Inter la partoprenantoj trovigxis grupo de eksterlandaj gastoj kaj ankaux pli ol 20 hungaraj membroj de ILEI (vd. la foton sube). Unu el la brilaj pedagogiaj prelegoj (fare de Iván Bujdosó) baldaux aperos en nia revuo.

Szövegdoboz:  Jozefo Németh, sekciestro de ILEI en Hungario

 

 

 

 

 

 

 

 

4) Svislando

Edukado pacen

En aprilo 2001 la argentinaj esperantistoj deziris prezenti koncepton pri edukado pacen al nacia kongreso pri tiu temo; tiu koncepto devis memkompreneble enteni la instruadon de Esperanto. Ili demandis Attillio Orellana Rojas. Li diris, ke Mireille Grosjean devas fari tion. Mi do eksciis pri tio kaj mia pripensado komencigxis. En majo mi povis transdoni al Sudameriko koncepton, kiun la Argentinanoj tuj tradukis al la hispana. Pro la ekonomia krizo la afero ne antauxeniris en Argentino. La koncepto tamen plu disvolvigxis en mia kapo kaj en oktobro 2001 mi redaktis franclingvan version pli longan (4 pagxoj). Poste mi faris laux tio la e-o version. Mi transdonis gxin al ILEI, gxi nun estas sur la ILEI pagxo sur Interreto. Italoj ektradukis gxin. Argentinanoj revizias la hispanlingvan version. En Svislando mi prezentis gxin al Svisa Asocio de Edukistoj Pacen (ASEPAIX). Ili metis gxin sur sian retpag'on www.asepaix.ch. Ili deziris prezenti sin al la gravaj instruinstancoj en la lando kaj farante tion aldoni mian koncepton. Tio signifas, ke tiu verketo iris al tiuj instancoj. Mauxro La Torre organizis ligon inter la pagxo de ILEI kaj de ASEPAIX por ke de la pagxo de ILEI oni povu trovi la koncepton en la franca. Rezulto: baldaux ni havos 4 versiojn: francan, esperantan, hispanan, italan. La koncepto certe estas utopia kaj neniu lando povas enkonduki gxin rapide kaj simple. Tamen gxi entenas ideojn, kiujn la pedagogoj povas tuj apliki. Mi estas dankema pro reagoj iuj ajn.

Por memoro: mi verkis en la franca "Echanges de Classes Clé en Main", 280 pagxa manlibro por instruistoj pri klaso-intersxangxoj. Vendigxis pli ol mil. Acxeteblas cxe "office neuchâtelois du matériel scolaire", rue des Tunnels 1, CH 2006 Neuchâtel. Novajô: En 2002 aperos germanlingva traduko de gxi, en la titolo estos "Austausch" von Mireille Grosjean, la eldonisto vendisto estas "ch Jugendaustausch", pf, CH 4501 Solothurn.

Mireille Grosjean