|
|
Albanio
Jarraporto
2001/2002 La iama albana ILEI sekcio estas
kunfandita kun la Albana Esperanto Instituto kaj estas ricevinta la nomon de tiu
lasta, cxar tiu estas jure agnoskita enlande. Okazis ankaux estrarsxangxigxo:
estro estas doc. Vasil Pistoli, sekretario Bardhyl Selimi, kasisto Rita Permeti. Dauxris la laboro pri E-kursoj. Tiel
malfermigxis unuafoje E-lernokurso cxe la blindulejo de Tirana kie akiris la
atestilon por la elementa nivelo almenaux sep gelernantoj. Estas jam decidite ke
la lernokursoj en tiu blindulejo malfermigxu pli amplekse la venontan
septembron. Aperis regule nia Bulteno cxiun duan
monaton enhavante cxiam pli da materialoj diverstemaj. Dauxris la laboro por
verki la grandan Albana-Esperantan Vortaron, je auxtoro doc. Vasil Pistoli, kiu
atingis gxis nun 7000 vortojn. Estas antauxvidite ke la vortaro ampleksu 30mil
vortojn. Gxis nun estas aperintaj pli malgrandaj vortaroj duflankaj enkadre de
kelkaj lernolibroj por albanoj. Paralele, s-ino Eli Luli estas laborante por
aperigi la alian grandan vortaron Albana-Esperanta kaj Esperanto-Albana verkita
jam de s-ro Zef Mjeda, honora membro de UEA, jam forpasinta. Nia Instituto dauxre zorgis pri la
progreso de niaj gestudentoj cxe la klerigejo de Monda Turismo kaj AIS en
Bydgoszcz, kie lastan septembron diplomigxis niaj sep unuaj studentoj.
Bedauxrinde ili ankoraux ne estas ricevintaj la promesitajn kvinlingvajn
diplomojn de AIS pro kelkaj kontrauxdiroj inter MT kaj AIS. Tio estas granda
demand-punkto pri la estonto de tiu klerigejo, tiom grava por la E-movado. Nia Instituto dauxrigis sian propagandan
laboron per radio kaj TV pri kaj por Esperanto. Estas registritaj du gravaj
elsendoj en Radio Tirana kaj Tutlanda TV stacio. Estas tradukita kaj eldonita de Esperanto
versio la cxefverko de s-ro Jxeliu Jxelev, eksprezidento de Bulgario
"Fasxismo aux la totalisma sxtato". Antaux gxi estas tradukita kaj
eldonita alia verko filozofia de s-ro Bruno Vogelmann "La Nova
Realismo". La membraro estas iel plijunigita per
novaj membroj, niaj jam bakalauxrigitaj studentoj en Pollando: Ariel Myrazi,
Matilda Sokoli, Fjoralba Ceno, Faela Mezini, Ereid Dhimitri. Bardhyl
Selimi, sekretario de Albana Esperanto-Instituto Cxinio
La 1-an junio 2002 okazis
la Tria E-ekspozicio por infanoj en la elementa lernejo Fuzimiao en Nankino,
Cxinio. La ekspozicion de diversaj libroj, kolektoj kaj instruaj materialoj pri
Esperanto vizitis pli ol 200 instruistoj, lernantoj, kaj esperantistoj. Oni
povis utiligi la ekspozicion por intersxangxi spertojn pri la la lingvolernado
kaj uzado de Esperanto. La organizanto, Zhuang Rui ricevis pli ol 100 gratulojn
el 36 landoj. Informis:
Zhuang Qixiong, zhuangespero@sina.com Finnlando
Kunlaborantoj
sercxataj Ni en Finnlando planas instrumaterialon
pri EU. Estus priskribo pri la evoluo de EU, la nuna stato kaj kompreneble pri
la lingvopolitiko. Cxu iu jam havas tian materialon aux volas kunlabori kun ni?
La instrumaterialo samtempe funkcius kiel dauxriga kurso. Por komencantoj ni
plejparte uzos Mazi, por kiu ni ankaux planas ampleksan ekzercaron kaj
gvidlibron por instruistoj. Cxu tia laboro okazas ankaux en iu alia lando? Cxu
ni povus kunlabori? Carola
Antskog, prezidanto de ELFI Hungario
Formado
de E-instruistoj en Universitato ELTE Budapesxto En ELTE inter 1966...2006 estis kaj estos formado de
filologoj de 'lingvo kaj literaturo Esperanto'. En 2001 registara ordono
transformis la hungaran superan edukadon, kaj modifis la kondicxojn ankaux por
Esperanto. Laux tio studentoj jam akceptitaj al la E-fako rajtos fini siajn
studojn gxis 2006. Ekde 2001/02 oni ne povas akcepti novajn studentojn por la
universitatnivela filologia formado. Oni zorgos pri la studentoj (lauxnombre
18), kiuj iam komencis kaj ankoraux ne diplomigxis. Ekde 2002/03 funkcios altlernejnivela formado. La
celo estas formi instruistojn de Esperanto kaj aliaj lingvoj en nova kadro. Do
la estontaj instruistoj de ekz. la angla, Esperanta, franca, germana, itala,
kroata k.a. lingvoj havos 4-jaran samnivelan (95-kreditan) formadon, same devas
elekti ankaux alian, paralele studatan lingvon kaj ili finos kiel diplomitaj
instruistoj de po du lingvoj. La bedauxrinda diferenco estas, ke por Esperanto ne
eblos, sed por aliaj lingvoj plu eblas (ankaux) universitatnivela formado de
diplomitaj filologoj (kaj instruistoj). Samtempe auxtomate donigxas la eblo, ke
pro la malpli multa tempo bezonata lerni la lingvon mem, oni povas pli detale
okupigxi pri esperantologiaj, gxeneralaj lingvistikaj, interlingvistikaj kaj
aliaj studoj. Vi povas vidi la modelan studprogramon por la 4
altlernejnivelaj jaroj en la hejmpagxo: http://www.extra.hu/vaganto. laux
informoj de Iván Bujdosó kaj Ottó Haszpra Germanio-Armenio
Germana kaj Armena E-Asocioj cxi-printempe
efektivigis belan ekzemplon de ambauxflanke utila laboro: Ni, du armenaj
geesperantistoj, estis invititaj prelegvojagxi, prezentante armenan kulturon,
historion, tradiciojn en pli ol 20 esperantaj kluboj de Germanio. Dekomence ni partoprenis PSI (Printempa Semajno
Internacia), kiu estas tradicia arangxo de GEA. Gxin partoprenis 170
esperantistoj el 18 landoj. Cxi-jare PSI okazis en Domo “Maria Rozenberg”,
kiu situas en pitoreska distrikto Pirmasens. Programo de PSI estis ricxa kaj abunda: Paska festo,
ekskursoj al germanaj kaj francaj regionoj, lingvaj kaj danckursoj, Mazi-horo
kaj manlaboro por infanoj, koncertoj k.t.p. Por prezenti Armenion en programon estis metitaj
leciono pri armena lingvo, kuirarto, trarigardo de vidbendo, kie 16 “Ave
Maria”-j de diversaj auxtoroj estas prezentitaj de kvar kantistinoj, unu el
kiuj estas esperantistino, prelego pri Armenio kun demonstrado de diapozitivoj,
kantado de armenaj kantoj armene kaj esperante. Dum adiauxa vespero ni prezentis
kelkajn kantojn kaj nacian dancon. De 5a de aprilo komencigxis nia prelegvojagxo tra la
urboj de Germanio. Dum vojagxo interesaj kaj bonkoraj homoj konatigis nin kun
historiaj vidindajxoj de la lando. Ni havis felicxon viziti la plej grandan
germanan Esperanto-bibliotekon en urbo Aalen, cxeesti esperantlingvan diservon
en Konstanco, ni estis akceptitaj de urbestro en urbo Detmold. En Freiburg oni
invitis nin al radiostacio “Triangulujo 102,3 MHZ “, kie nin intervjuis mem
d-ino Ursula Niesert, en urbo Hameln ni tagmangxis kun jxurnalisto, kiu poste
skribis artikolon pri nia prelegvojagxo en loka revuo. Antaux nia alveno en diversaj germanlingvaj gazetoj
organizantoj anoncis pri tiu arangxo, kaj dank’al tio dum prelegoj cxeestis
ankaux neesperantistoj, por kiuj nia prelego estis tradukita al germana lingvo. Dank’al niaj gastigantoj ni ekvidis originalan
panoramon de Nordlingen, suprengrimpis al 32a etagxo de turo en Frankfurto,
trarigardis Olimpikan parkon de Munkeno, starante sur artefarita altajxo,
malnovajn partojn de urboj Nürnberg, Kolonjo, Heidelberg, Halle, Bremen. Nia vojagxo estis ege strecxa, kun oftaj
translokigxoj kaj prelegoj. Gxi
sukcesis veki intereson kaj deziron de niaj novaj geamikoj viziti Armenion. Post nia reveno al adreso de AOKS (Domo de Amikeco)
ni ricevis dankleteron de estraranoj de GEA pro sukcesa laboro. Nian
vojagxon kaj esperantan movadon en Armenio ni nun reklamas en centro de urbo
Erevan sur surstrata stando apud AOKS. Ni, Lida Elbakjan kaj Stepan Sargsjan, deziras danki
niajn germanajn geamikojn Martin Schaefer, Ursula Niesert, Wolfgang Loose, Franz
Kruse kaj aliajn por la altnivela organizado de
la prelegvojagxo. Lida
Elbakjan, prezidantino de AEA; Svislando Jarraporto
de la Svisa ILEI-Sekcio 2001 En Svisa ILEI-Sekcio (SIS) estas 16
membroj. Mireille Grosjean estas la sekciestro. Foje la membroj instruas en
lokaj grupoj. Ankaux aliaj personoj Nome de SES Svisa Esperanto Societo
Mireille Grosjean komencis informi la jxurnalistojn en Romandio. Sxi sendis la
saman materialon al la centroj de dokumentado de la instruistoj, al
universitatoj kaj al priedukaj instancoj, cxar la instruistoj estas la plej
grava celpubliko de SES. En La Chaux-de-Fonds estas Kultura Centro
Esperantista, gvidata de Giorgio Silfer kaj similaj. KK personoj frekventas KCE
kaj aliajn arangxojn, sed malmulte. En la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds
estas tre grava esperanto centro: la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la
Lingvo Internacia CDELI. Tie laboras Claude Gacond, iama direktoro de KCE kaj
SIS membro. Li zorgas pri perkoresponda kurso, li akceptas la studentojn dum
studsabatoj interesegaj. Li ankaux akceptas pedagogojn kaj lertigas ilin. Tiuj
estas ege valoraj renkontigxoj. Venas multe pli da homoj al CDELI ol al KCE...
Ofte 25 gxis 30 personoj. Laux mia scio ne okazas kursoj en
publikaj lernejoj nek en universitatoj. Estas kurso en privata lernejo La Grande
Ourse. Dum 2001 Mireille Grosjean konceptis
plenan instruprogramon pri „edukado pacen”, kiu entenas lernadon de Eo. Tiu
plano estos prezentata en UK. Gxi estas sur la hejmpagxo de ILEI en Eo kun ligo
al franca versio. La hispana versio kaj la itala ekzistas kaj baldaù estos ankaù
atingeblaj sur la pagxo de ILEI. Brosxuro "langues, opération
survie" de Claude Longue Epée estis sendita al cxiuj romandaj
instru-departementoj. Venis unu reago ne tre pozitiva. Ni povas konstati, ke la
homoj ne kutimas pensi pri la invado de la angla kaj la minaco al la
lingvodiverseco. Tamen la situacio estas ege malbona en Svislando, cxar la
varbistoj ofte kontentigxas pri anglalingva versio de frapfrazo anstataux ol
traduki gxin al 3 lingvoj. Ecx registaraj oficejoj faras tion. Mireille Grosjean
konsekvence skribe reagas kaj kuragxigas la esperantistojn fari la samon. Sxi
konvinkis du parlamentanojn, kiuj reagos per demando al Federa Konsilio dum la
auxtuno. Mireille
Grosjean, sekciestro Usono Jarraporto
de la Usona ILEI-Sekcio 2001/2002 Dum la pasinta lerneja jaro (sept.
2001-junio 2002) pli ol mil Usonanoj lernis Esperanton, laux Kent Jones, la
Eduka Sekretario de la Amerika Asocio de la Instruado de Esperanto (AAIE). Cxe
la jarkunsido de AAIE la 22-an de junio 2002, elektigxis nova Eduka Sekretario,
June Fritz. Cxe la ILEI-konferenco en Lovran lastan
someron, reprezentis AAIE-on kiel komitatanoj nia prezidanto Ron Glossop, nia
koresponda sekretario Sally Lawton, kaj Bill Maxey. Danke al la diligenta laboro
de Phil Dorcas, la vic-prezidento de AAIE, pasintjare AAIE akiris 10 novajn
membrojn (nun estas entute 54). Kaj kiel antauxe, cxiu membro de AAIE dauxre
estas auxtomate ano de ILEI (cxirkaux 62% el cxiu AAIE-kotizo de USD 25, estas
pagita kiel ILEI-kotizo). Sekve, cxiu AAIE-ano ricevis la Internacian Pedagogian
Revuon de ILEI, kaj kiel AAIE-ano, la kvaronjaran dulingvan (Esperanto kaj
angla) ’AAIE-Bulteno’-n. Inter ties rubrikoj estas Instru-sugestoj,
Esperanto-instruado Alilande, Esperanto kaj la Reto, Rekomendinda Legado, Volas
Korespondi, ILEI-Aferoj, kaj De kaj pri Niaj Membroj. AAIE-prezidanto Ron Glossop cxi-jare
igxis la estro de Infanoj Cxirkaux la Mondo, kaj tiurilate korespondis kun
infanoj kaj instruistoj en Usono, Kanado, Britio, Meksiko, kaj Rusio. Dum la pasinta jaro AAIE dauxre
kunlaboris kun la Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA). Jen ekzemploj: 1)
AAIE-membro Lusi Harmon estras la ELNA instru-vidbendan projekton ’Pasporto al
la Tuta Mondo’, kies 15 lecionoj estas preskaux finpretaj por uzi tutmonde en
televido, klascxambroj, klub-kunvenoj, ktp. 2)
Tuj post la ELNA-kongreso pasintan junion, antauxa AAIE-prezidanto Duncan
Charters kondukis elstaran 6-horan instrukurseton pri kiel instrui Esperanton
surbaze de la vidbendo ’Pasporto al la Tuta Mondo’. La kurson oni filmis por
estonta uzado. 3)
La eks-Eduka Sekretario de AAIE, Kent Jones, ankoraux dejxoras kiella Komisiito
de Edukado de ELNA. 4)
Phil Dorcas, vic-prezidanto de AAIE, nun estras ELNA-programon ’Intergrupa
Atingo-Programo’, kiu celas plibonigi la agadojn de lokaj grupoj, inkluzive
instruadon kaj ekzamenigxon. 5)
Denove cxi-jare estis inkluzivita en la ELNA somera kursaro NASK pedagogian
kurson por instruontoj de Esperanto. 6)
La Usona Ekzamena Servo, sub la auxspicio de ELNA kaj AAIE, denove administris
ekzamenojn, kiuj estas nur por anglalingvanoj. Sukcesis 3 per la Komencgrada, 1
per la Duagrada, kaj 1 per la Supera. 7)
En la ELNA perkoresponda kursaro, kiun administras AAIE-membro Doroteo Holland,
128 ankoraux lernas, kaj dum la pasinta jaro 4 novaj aligxis kaj 4 finstudis.
Multaj, aparte junuloj, preferas ret-kursojn, pri kiuj malmultaj informoj
haveblas. En sia jarraporto Pil Dorcas, AAIE
vic-prezidanto, rekomendis auxdacajn plibonigojn, inkluzive la kreadon de
ret-kurso kiu havas auxdeblejn prononcon kaj dialogojn, kaj kiu preparas la
lernantojn por sukcesi en la baza ekzameno de Usona Ekzamena Servo. Doroteo
Holland, sekciestro |