|
Argentino Informetoj pri la
E-instruado (1) Kurso de 12
lecionoj finigxis la 15-an de decembro (en Urbo Rosario). Dum la jaro tie okazis
tri aliaj kursoj. (2) Nia dauxriga
jara kurso en la E-sidejo de Bonaero havis pli malpli konstante 20 gelernantojn
dum la jaro. (3) Nia ret-kurso
(kun gvidado de D-ro M. Casartelli el Kordobo) <www.institutoesperanto.com.ar>
havis centojn da aligxintoj. (4) La oficialan
korespondan kurson de Argentina E-Ligo prizorgis s-ino Nilda Suarez, el Rosario. (5) En Urbo
Bariloche, Patagonio, BER, delonge funkcias jaraj kursoj de D-ro Werner Schad. (6) Same en urbo
Neuken, kie logxas nia cxefdelegito. (7) Same en urbo
Saenz Penjo – Chako - kie la Prezidanto de AEL, R. Diakonu dauxre instruadas. RoSartor,
<esperanto@fibertel.com.ar> Brazilo Esperanto en lernejoj La pordoj
malfermigxas. La novaj legxoj estas favoraj. Kaj simpatiantoj laboras en la
gxustaj lokoj. Tiaj estas la kondicxoj nun en Maceió. Post dujara disvastigado
de Esperanto en la lernejo, kie mi instruas, nun gelernantoj petas E-kurson.
Tial, mi kontaktis geamikojn, kiuj laboras en la sekretariejoj pri Edukado kaj
ili pretas helpi min en la enkonduko de Esperanto kiel nedeviga lernobjekto. Nun mi preparas
projekton por prezenti gxin al la auxtoritatuloj. Se vi scias, pri lernejoj, kie
oni instruas la internacian lingvon kaj pri legxoj favoraj, bonvolu skribi al
mi. Cxiaj kontribuoj estas tre bonvenaj. Al tiuj, kiuj deziras fari la samon, mi
povas sendi kopion de la projekto, post kiam gxi estos preta. Aristóphio A. Alves
Filho AAE - C.P. 396 - Maceió
– AL, BR-57020-970 <ariknubxxi@ig.com.br> Britio
Lerneja klubo sercxas
kontaktojn Lerneja
Esperanto-klubo en Anglio sercxas alilandajn lernantojn por grupa korespondado.
Gxi esperas partopreni ankaux en "Euroscola en Esperanto" http://e.euroscola.free.fr
en 2003. Skribu al: Esperanto-Klubo (c/o Elizabeth Stanley), Sir Thomas Rich's
School, Oakleaze, Longlevens, Gloucester, GL2 OLF, Anglio. Francio E-instruado en francaj
lernejoj NdlR: Nia redakcio
ricevis ampleksan tabelaron pri francaj lernejoj, kie Esperanto estas prezentata
kaj/aux instruata. Grupo de Esperantistaj Edukistoj (GEE) redaktis tiun
tabelaron laux la informoj resenditaj al la respondeculo dum majo 2002. La
tabeloj donas informojn pri la agxo kaj nombro de la lernantoj, nombro de horoj
semajne, pedagogia materialo kaj pri nomoj de projekto, kontakto-permeso kaj
instruistoj. Ili estas ne kompletaj, cxar kelkaj kolegoj ne partoprenis la
kompiladon. Pro manko de spaco jene ni listigas nur la lernejojn kaj
instruistojn.
Germanio
Antaux studentoj de
lingviko
Dum la unua oktobra
semajno okazis cxi-semestra rapid-kurso de E-o en la universitato de Münster
(Germanio). Gxi dauxris 5 tagojn, cxiutage de 14h15 gxis 18h00. Partoprenis 22
komencantoj, cxefe studentoj de gxenerala lingviko (pasintjare, kiam mi la unuan
fojon faris tion, estis 7). Gxis la fino de la kurso restis 19, por mi nekutima
sukceso. Ni tralaboris kvar lecionojn de mia nova lern-materialo, per kiu mi iom
eksperimentas kaj kiu ankoraux estas kompletigebla kaj polurenda. En mia kurso mi ne prisilentis, ecx
akcentis — antaux studentoj de lingviko! — fojajn neregulajxojn kaj
neperfektajn ecojn de Esperanto kaj malsamajn opiniojn de E-parolantoj pri
kelkaj lingveroj (naturalismo-skemismo, majuskligo, esperantigo de propraj
nomoj, ktp.) La kurso estis kompreneble senpaga
(oficiala arangxo de la universitato) kaj la atesto pri partopreno uzeblas por
kalkuli unu semestran studhoron en la kadro de la studoplano… Al la fino de la kurso mi invitis
usonanon, kiu ne komprenas la germanan, kaj miaj kursanoj intervjuis lin
Esperante. Li respondis per simplaj frazoj (sed ne tro simplaj) — kaj ili
komprenis lin senprobleme! Mi vidis el la ekbrilantaj vizagxoj, ke la
partoprenintoj entuziasmigxis pro tiu sukceso! Sekve oni petis min dauxrigi la
kurson dum la semestro. La dauxrigan kurson, kiu dauxros dum
la tuta vintra semestro 2002/03 (2 horojn semajne), frekventas je mia surprizo
14 de la 22 partoprenintoj. Ankaux tiu kurso estas oficiala kaj kunkalkulatas en
la studhoroj. Oni ricevas oficialan atestilon pri partopreno por pruvi la
studhorojn. Cxar temas pri universitata kurso, mi
ne bezonas konsilojn kaj instigojn, kiel peli la studentojn al Esperantujo.
(Nome, tio okazis je mia gxeno intertempe plurfoje.) Rudolf Fischer (Fonto: La Ondo de
Esperanto 2002/11, http://ttt.esperanto.org/Ondo/97-lode.htm#97-06) Hungario
Esperanto antaux la
franca! En perfektiga
kunveno por ekzamenantoj – la 23-an de novembro 2002 – reprezentanto de ITK
(Perfektiga Centro Fremdlingva) raportis pri la stato de ekzamenitoj pri lingvoj
en la jaro 2002. Ekzamenitaj estis 154.000 personoj pri 20 akredititaj lingvoj
en 73 ekzamenejoj de 28 urboj en Hungario: en la gradoj supera (5%), meza (70%)
kaj baza (25%). La plej altnombre elektitaj lingvoj estis la angla (53,1%), la
germana (33,8%), la ceteraj (13,1%). La proporcio de Esperanto 11-obligxis dum
la lastaj kvin jaroj jene: 1998: 0,4; 1999: 0,6; 2000: 1,4; 2001: 2,3 kaj en
2002: 4,6. Per tiu cxi sukceso nia Lingvo Internacia, nun en la tria loko, estas
antaux la franca lingvo! En la jaro 2002 sume iom pli ol 7000 personoj
enskribigxis por sxtate rekonitaj lingvoekzamenoj pri Esperanto (ni ne
prisilentu: kun 59 %-a sukceso je la unua provo). La E-instruado en
Hungario – kompreneble – havas ankoraux multe da problemoj, tamen ni diru
kun ioma fiero, ke tiu cxi jaro estis sukcesa por nia E-movado. Estu gratulataj
tiuj, kiuj kontribuis al tio. Tibor PAPP, <
db@satrax.hu> Meksiko Universitata Kurso en
Meksiko Profesoro Ruben
Feldman Gonzalez komencis en decembro 2002 kurson de Esperanto cxe la
Universidad Autonoma de Baja California en Mexicali-Meksiko. La kurso konsistas
el 18 gelernantoj, cxiuj estas pli junaj ol 24. 11 el la gelernantoj estas
junulinoj 20-jaraj. La Vidbenda Kurso
"Pasporto al la Tuta Mondo" estas uzata kun granda sukceso. Laux informoj de Ruben
Feldman,<rufegon@mxl.cablemas.com> Nederlando Seminario pri la
Cseh-metodo Inter la 1-a kaj la
3-a de novembro 2002 en la Internacia Esperanto Instituto (IEI) en Den Haag
okazis A-seminario por eduko de Cseh-metodaj instruistoj. Gxin partoprenis 12
personoj el Belgio, Germanio kaj Nederlando. La seminarigvidanto, Atilio ORELLANA
ROJAS, preparis la intensan kaj varian programon. La partoprenantoj ricevis
fundamentajn teoriajn sciojn pri la rektmetoda instruado: pri la historio de la
metodo, biografio de Andreo Cseh kaj historio de IEI; pri la bazaj principoj,
fundamentaj reguloj kaj karakterizaj ecoj de la metodo. Dum la lecionoj li
akcentis la ecojn de Cseh-instruisto - ne nur la profesiajn ecojn, sed ankaux la
gxeneralan konduton, ecx la vestajxojn en la leciona tempo. Tre grandan atenton
Atilio donis por la instruhelpiloj: la skribtabulo, bildoj, kasedoj, videofilmoj
k.a. Ankaux diversaj ludiloj estas bonaj helpantoj dum la lecionoj laux la rekta
metodo, cxar ili helpas ne nur pli facile ellerni novajn vortojn, sed ankaux
klarigi kaj varii la lecionan programon. Laux la seminaria programo okazis
diskutoj pri la rolo de la kantoj kaj ludoj en la instrua procedo, pri la
lernolibroj, la teknikeroj de la prezentado (demandoj, gestoj, anstatauxigoj,
kontrastigoj k.s.). Okazis ankaux vigla diskuto pri la plej oftaj eraroj kaj la
maniero por korekti, konsilinda por Cseh-metoda instruisto. Fine de la seminario okazis la
provleciono, en kiu la partoprenantoj plenumis la hejman taskon: ili rektmetode
instruis al la samgrupanoj gramatikajxojn. A. Cseh kutimis diri, ke li gvidis
“konversaciojn”, ne “kursojn”. Mi opinias, ke ankaux Atilio majstre
faris tion: tenante la fadenojn de la konversacio en la manoj, li kreis
laboreman kaj samtempe amikeman atmosferon, kiu regis ne nur dum la lecionoj,
sed ankaux dum la vesperoj, en la geamika rondo, en marborda restoracio. Ginta
Uittenbogaard-Liatukaitė, Nederlando P.S. IEI okazigos inter la 7-a kaj la
9-a de marto 2003 seminarion pri E-Literaturo en la urbo Den Haag. Gxi estas ero
de la novaj programoj de IEI por pretigi E-instruistojn. Pliaj informoj: IEI,
Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; telefono +31 70 355 66 77,
fakso +31 70 358 4422 kaj rete:< iei001@tiscali.nl> Pollando Esperanto en Politekniko En Politekniko
Lublina oni instruas Esperanton ekde 5 jaroj. Gxi estas unu el la kvar
elekteblaj lingvoj, kaj cx. 30 %-oj de la studentoj elektas E-on. En 2002
ekstudis E-on cx. 40 studentoj (du grupoj). La studado dauxros du semestrojn, 30
horoj po semestre. La unua instruisto estis Jaroslav Fotyga, poste dr Marczak,
kaj nun Tomasz Chmielik. Mi enkondukis E-on,
kiam mi estis vicdekano por studentaj aferoj en la Fakultato de Civila kaj
Sanitara Enginierii. prof. Witold
Stepniewski, vicrektoro de Lublina Politekniko Rumanio AIS-kurso en Sibiu Kadre de la
internacia kaj internacilingva katedro pri informadiko, kiun estras AIS-senatano
Prof. Quednau, en la "Universitato Lucian Blaga" en Sibiu
(Hermannstadt), la 14-an kaj 15-an de decembro 2002 okazis gastdocenta kurso
enkonduka al datenprilaborado kaj Interreto. Estis prezentitaj 12 lecionoj en du
tagoj fare de Reinhard Fössmeier, ano de la menciita katedro, el Munkeno
(Germanio). La kurso okazis Esperante; la komenca parto estis ripetita en la
germana lingvo por tiuj, kiuj ne komprenas E-on. Kvardeko da
studentoj oferis sian liberan semajnfinon por partopreni, kaj duono el ili
submetigxis al fina ekzameno, en kiu la plimulto sukcesis kun bonaj aux tre
bonaj rezultoj. Partoj de la kurso estas disponeblaj en la retpagxaro de AIS (http://www.ais-sanmarino.org/kursoj/). Laux informoj de Don
Harlow Rusio
Miloj da personoj
komencis lerni Esperanton Cxi-auxtuno estos
por la rusia reta E-instruado rikoltodona kiel neniam antauxe. Cxiuj retaj
E-kursoj estas amasaj kaj la nombro de tiuj kursoj igxis pli granda. Nu, unue pri la
malnovaj kursoj cxe „subscribe.ru”, kie dauxre funkcias du retaj E-kursoj:
"Ŝkola Esperanto" nun gvidata de krimea aktivulo Mevo, kiu mem
lernis Esperanton per kompakt-disko "Izucxajem esperanto" – li havas
cx. 1400 lernantojn. La dua kurso nomigxas "Intensivnyj kurs
esperanto" kaj gxin partoprenas simile, iom pli ol 1400 membroj. Krome, en
la sama „subscribe.ru” funkcias la plej malnova rusia ruslingva
dissendolisto pri Esperanto "Novosti esperanto-dvijxenija". Nun gxin
gvidas Slavik Ivanov (Vladikavkaz/Sankt-Peterburg), kiu mem lernis E-on memstare
per lernilo trovita en biblioteko. En lia dissendolisto membras momente 1431
personoj, kiuj ricevas interesajn informojn pri E-o kaj samtempe havas etajn
lecionojn pri la lingvo. Do, entute en
subscribe.ru en E-dissendolistoj anas 4200 personoj, sed konsiderante, ke iuj
abonas ambaux studajn listojn kaj ke "Novosti" estas legata ne nur de
tiuj, kiuj lernas E-on, la kvanto de E-kursanoj versxajne estas cx. 2.5-3 mil. Kaj preskaux tiom
estas la partoprenantoj de "Oznakomiteljnyj kurs esperanto" en servilo
’maillist.ru’ – cx. 2530. La kvanto de la aligxantoj tie relative rapide
kreskas – cxiutage aligxas 15-20 personoj. La kurso aperis antaux unu jaro,
gxin, same kiel "Intensivnyj kurs" en ’subscribe.ru’, gvidas mi. Antauxnelonge mi
kreis plian retan E-kurson en la plej nova dissendolista retejo
’content.mail.ru’. La kurso nomigxas "Esperanto. Kurs dlja
mejxdunarodnogo obsxcxenija". Sume en la tri
menciitaj retservoj nun E-on studas 5-6 mil personoj. Al tiu nombro necesas
aldoni 250 personojn, partoprenantajn la plej efikan ruslingvan retan kurson, 'esperanto-kurso@yahoogroups.com'
kaj preskaux tiom en 'rus-esper-instru@yahoogroups.com'.
Ne malbone, cxu? Andrej Grigorjevskij,
< andreo@esperanto.msx.ru> Katedro de
Esperanto en Mahacxkala Ekde septembro 2002
en la Kaukazia Laika Instituto (Mahacxkala, Respubliko Dagestan, Rusio) oficiale
funkcias Katedro de la internacia lingvo Esperanto. La estro estas Abdurahman
Junusov. Studas E-on studentoj el fakultatoj: metiarto-projekta, religioscia,
komputila k.a. Estas tre dezirataj kaj bonvenaj kuragxigaj leteroj, informoj
ktp. Adr.: Ab/k 74,
RU-367000 Mahacxkala, Resp. Dagestan, Rusio; tel.: +7-8722-630643; fakso:
+7-8722-630643 Abdurahman Junusov, <junusov@dagestan.ru>
|