El landoj kaj sekcioj
Hejmen ] Supren ]

 

Interkultura edukado
Psikologio
El landoj kaj sekcioj
Hans ten Hagen
Recenzo

Albanio

Du novaj E-kursoj

Du novaj E-kursoj komencigxis en februaro: unu en Tirane cxe ties blindulejo kun 7 gelernantoj 13-15 jaragxaj kaj unu en urbo de Vlora kun 4 gelernantoj 16 jaragxaj (gvidataj de Bardhyl Selimi kaj Martha Otto). Oni planas starigi novajn kursojn en urbo de Kukes gvidota de Nehat Sokoli, en Pogradev gvidota de Gjergji Gusho kaj en Shkoder gvidota de Saimir Beqiraj.

Bardhyl Selimi

Auxstralio

19-a Auxstralia Somerkursaro de Esperanto, 5-17/01/03

Bonege funkciinta, la plej grava evento de Esperanto en Auxstralio altiris al 'Mirinda Melburno' preskaux 80 personojn por lerni, gvidi kaj gxui la atmosferon de Esperantujo. La vetero benis nin per sunbrilo kaj agrabla somera temperaturo, perfekta por la ekskursoj al la ormineja urbo Ballarat kaj per pramsxipeto al apuda historia velsxiphaveneto, Williamstown.

La gelernantoj estis dorlotitaj per la profesia instruado de Grazina Opulskiene (Litovujo), Atilio Orellana Rojas (Nederlando), Vladka Chvatalova (Ĉeĥio), Franciska Toubale kaj Marcel Leereveld (Auxstralio). Por la unua foje ni fieras ankaux pro infangrupo profesie gvidata cxiumatene de Penny Vos.

Ni okazigis ankaux la Gxeneralan Jarkunvenon de AEA, jen la nova estraro:

Prezidanto, s-ro Matthew Maguire, maguirem@optushome.com.au

Vicprezidanto, s-ino Jennifer Bishop, eksteraj rilatoj,

Vicprezidanto, s-ro Terry Manley, internaj rilatoj

Sekretario: s-ro Gxono Gallagher, abcetc@ozemail.com

Helpsekretariino: s-ino Hazel Green, hazgreen.@tmba.design.net.au

Kasisto: s-ro Steve Pitney. Help-kasisto: s-ro Ken Rolls

Dum la kunveno anoncatis honorigoj por AEA-membroj: dumviva membro de AEA, Trevor Steele, Gxenerala Direktoro de UEA kaj novaj Fratuloj de AEA pro ilia kontribuo al la antauxigo de Esperanto en Auxstralio, por 2001 s-ino Jennifer Bishop kaj Prof. Ron Gates kaj por 2002 s-ro Marcel Leereveld. La Torr Medaljonon por la instruisto kiu instruis al la plej multaj novaj gelernantoj dum la lastaj 2 jaroj gajnis s-ino Penny Vos.  

Dum antauxlasta vespero, la provincaj sxtatoj konkurencis por gajni la trofeojn por dramo kaj por kantado kaj lastan vesperon cxiuj festis per bankedo, per disdonado de atestiloj al la studantaro kaj per dankesprimoj al la instruistoj kaj la organizantoj.

Jennifer Bishop, <esperanto@Education.monash.edu.au>

Brazilo

Nova ILEI-sekciestro

[La LAMPIRO N-ro 105 intervjuis la novan sekciestron de ILEI en Brazilo, s-ron Marcos Zlóv Zlotovich. La unua ILEI-kunsido sub lia estreco okazis meze de oktobro 2002 en San-Pauxlo, en la sidejo de KSUL (Kultura Societo Universala Lingvo). Jene ni citas kelkajn alineojn el la plurpagxa, interesa intervjuo ­ – La Red.]

LL – Kiam estigxis via rilato kun ILEI?

Zlóv – Jam delonge Elvira aligis min al ILEI. Do, de pluraj jaroj mi cxiam legas IPR-on kaj konatigxis kun pluraj E-instruistoj. Mi estas instruisto pri sociologio kaj ankaux instruanto de E-o, tial la afero ILEI cxiam montrigxis al mi tre proksima kaj mi cxiam interesigxis pri pedagogio kaj instruado, precipe de E-o, kaj mi estas ankaux entreprenisto.

LL – Estri porinstruistan sekcion en lando kun kontinentaj dimensioj kiel Brazilo ne estas facila laboro. Kio instigis vin akcepti tiun gravan taskon?

Zlóv – Bone, la afero estas ke cxiam mi estis kritikemulo rilate al la instruado en la universitato kaj en la lando. Do, mi kredas ke mi ne devas esti nur kritikanto, sed ankaux kunlaboranto. La dimensio de la lando ne estas grava problemo, cxar la mondo estas en nia komputilo, kiu alproksimigas cxion. Sed nun ne cxiuj havas elektronikan adreson nek povas viziti la pagxaron en la interreto. Tiu situacio sxangxigxos en la venontaj monatoj kaj jaroj. Mi pensas ke ne estas alia ebleco ol interreto por organizi nian movadon, ankaux pro financaj kialoj.

LL – Koncerne al la agado de brazila ILEI-sekcio, cxu estas gxia intenco fari eksperimenton en San-Pauxlo kaj nur poste apliki la rezultojn al aliaj sxtatoj?

Zlóv – Ne, ne. Ni intencas dauxrigi la kunsidojn en San-Pauxlo cxiun duan monaton de la jaro kaj jare okazigi unu seminarion. Sed ni intencas apliki niajn rezultojn en cxiuj lokoj de la lando. Do, pro tio (mi kaj kelkaj kunlaborantoj) estas dum multaj horoj telefonantaj cxiutage por trasercxi cxiujn E-instruistojn en la lando, ankaux tiujn, kiuj ne plu instruas, sed antauxe instruis, por ke ni diskutu kaj organizu nian laboron naciskale.

LL – Aligxo de E-instruistoj al ILEI estas grava afero. Kiel vi intencas varbi ilin?

Zlóv – Bone. Multaj personoj diras ke la problemo de E-Asocio de San-Pauxlo estas la alta kotizo. La problemo ne estas tiu, sed ni ne povas postuli pli ol ni liveras. Do, ankaux en BEL. Pro tio mi konsentas kun d-ro Osvaldo, antauxa prezidanto de BEL, kiam li decidis malaltigi la kotizon, cxar se ni postulas multon kaj liveras malmulton, okazas la seninteresigxo de la personoj. Do, ni devas esti koheraj pri tiu afero. Do, la aligxo al ILEI devas sekvi tiun cxi vojon.

Ni ne devas fari nur propagandon de aligxo al ILEI, sen ke ni faru ion pli. ILEI nuntempe liveras IPR-on kaj ankaux la revuon Juna amiko, por la junuloj. Tiu legmaterialo, do, estas tre konvena. Sed cxiuj, kiuj aligxas al BEL, laux mia scio, dauxre ricevas Juna amiko, do, aligxi al ILEI nur por kvar malgrandaj IPR-oj[1] jare povas esti seninterese, se ni ne engagxigxas al la iniciato de la instruistaro. Do, mi intencas propagandi kaj kreskigi, multobligi la membraron de ILEI en Brazilo, sed kondicxe ke kun kongrua ago, de nia Sekcio, kaj kun nia laboro. Nur fari propagandon, ne. Ni laboros por la instruistoj kaj sekve, se ni sukcesos, ni sugestos ke ili kontribuu per la kotizo.

LL – Kiu estas la graveco de Edukado.net por ILEI kaj speciale por la brazila ILEI-sekcio?

Zlóv – Mi pensas, ke Edukado.net alportas modernan materialon. Gxi povas helpi multajn, do, ni intencas cxeesti gxin kaj sekvi nian vojon kaj laboron, laux la statuto de ILEI, laux niaj celoj kaj tiel kontribui ankaux por Edukado.net laux nia eblo.

Ĉinio

E-Movado en Hefei Industria Universitato

Komence de la okdekaj jaroj en la pasinta jarcento ekvigligxis E-agado en Hefei Industria Universitato. Unue oni fondis E-kursojn por instruistoj kaj laboristoj, kiuj estis instruantaj aux laborantaj en la universitato. Poste oni starigis E-Asocion en la universitato.

Ekde la jaro 1985-a la universitato decidis ekfunkciigi cxiujarajn, nedevigajn E-kursojn por studentoj. Ĉiufoje nia kurso konsistas el 96-128 lernohoroj kaj gxi donas 5-8 studpoentojn. Nia E-kurso ekzistas jam preskaux 20 jarojn longe.

En la lernojaro 2002-2003 la universitato funkciigas nur tri lingvajn kursojn kaj E-kurso estas unu el ili. La aliaj du kursoj estas la germana kaj japana.

En la universitato estas multaj montrofenestroj, kaj la E-montrofenestro okupas la komencan lokon. Oni povas akiri informojn tie pri Esperanto. Nia universitato dauxrigos la E-kurson en venontaj jaroj.

Liu Baoguo,< liubaoguo@ah163.com>

Finnlando

E-kursoj en Popola Instituto de Valamo 2003

La kurso okazos inter la 14-a kaj 18-a de julio 2003 en Valamo, Heinävesi (orienta Finnlando) en cxiuj lingvoniveloj. Krom la cxiutaga 5-hora lernado okazos diversaj kulturaj aktivecoj. Instruistoj: Atilio Orellana Rojas, Carola Antskog, Tiina Oittinen.

Detalojn petu de: Tiina Oittinen, Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 Turku, Finnlando, <sekretario@esperanto.fi> aux de Carola Antskog sekciestro de ILEI (adreso sur K4).

laux informoj de Vekilo No 1, 2003.02.20

Francio

Ekspozicio de infan-desegnajxoj en Angers

En 2004 la E-centro de Angers festos la centjarigxon de la loka E-movado. Je tiu okazo antauxvideblas diversaj manifestacioj, i.a. ankaux internacia ekspozicio de infan-desegnajxoj pri la gxenerala temo de la "dauxra disvolvigxo" (t.e. protektado de naturo, arbaroj, bestoj, lukto kontraux polucio, suna energio, pli sanaj homoj, agrikulturo, pura akvo ktp.) La plej belaj desegnajxoj estos premiitaj kaj ekspoziciitaj. Agxokategorioj: gxis 7, de 7 gxis 10, de 10 gxis 14. Adreso: E-centro, André Frangeul, 6, rue du Buis, FR-49000 Angers, Francio. <bertrand-gilet@wanadoo.fr>  

Stagxoj en Grezijono

La kultura domo de Esperanto en la kastelo Grezijono (apud Angers) malfermos siajn pordojn cxi tiun someron kaj proponos diversgradajn stagxojn (28/06 gxis 30/08). Informoj: Tel/fakso: +33 (0)2 41 89 10 34, reto: <grezijono.kastelo@free.fr>, http://grezijono.kastelo.free.fr

Informis: <armelle.tata@netcourrier.com>  

Germanio

Esperanta Kurs-centro fondita

Laux la informoj de Esperanto aktuell 2003/2 en la urbo Herzberg – kun la aprobo de GEA – oni fondis centron por la pluklerigado de E-funkciuloj, kursgvidantoj, instruistoj. La antauxkondicxo por partopreni la kursojn estas la bona scio de E-o, kaj lauxeble la scio de pliaj fremdlingvoj. La klerigado havos tri sxtupojn: kursoj por funkciuloj, E-kursgvidantoj, E-instruistoj. Respondeculo de la centro estas Peter Zilvar.

Esperanto-Gesellschaft Südharz okazigos inter la 6-a kaj la 10-a de junio 2003 C-Seminarion pri Cseh-metodo kaj diplomigan ekzamenon en la urbo Herberg/Harz (Germanio). Ĉi tiu seminario estas la lasta etapo en la edukado por farigxi instruisto de Esperanto specialigita en la uzo de la rekta metodo. Pliaj informoj pri la programo, kotizo, logxeblecoj, ktp., estas riceveblaj cxe: Esperanto-Gessellschaft-Südharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio; telefono +49 5521 1363 kaj rete pere de zilvar@t-online.de

Hungario

18-a Landa Pedagogia Tago (1-a de marto 2003)

La eventon organizis la hungara sekcio de ILEI kun la gvido de Kovács Márta (cxeforganizanto), Tötösné Gados Zsuzsa, Molnár Mónika, Salomonné Csiszár Pálma kaj Németh József. Ĉeftemo estis: instruado de progresintoj. Pli ol 50 partoprenantoj povis gxui la modellecionojn de Barossné Kóródy Zsófia, Felszeghy Judit, Tötösné Gados Zsuzsa, Ködmön Károlyné kaj Soós Károly.

Post la modellecionoj la hungara sekcio de ILEI havis sian asembleon. Ni decidis grave altigi nian membrokotizon. Ni prezentis al la publiko du lumdiskojn eldonitajn de nia sekcio kun la prelegoj de István Szerdahelyi. La lumdiskojn ni kompilis uzante la sonregistrajxojn de nia karmemora kolegino, Zsuzsa Barcsay. (Por akiri la diskojn kontaktu la hungaran sekcion de ILEI.)

Fine de la tago Oszkár Princz prelegis pri la sxtataj E-lingvoekzamenoj. Li traktis la sekvajn punktojn: datoj kaj aligxdatoj de la ekzamenoj, taskoj de la skriba ekzameno, tipaj eraroj, misaj tradukoj, malgxusta vortfarado, ktp., taskoj kaj temaro de la parola ekzameno, kaj fine la sistemo de taksado de la ekzamenoj. Li disdonis kajereton kiu koncize enhavas cxiun informon pri la sxtata ekzameno, inter aliaj la tipajn erarojn, la pritaksan sistemon de la ekzamena entrepreno ITK (Perfektiga Centro Fremdlingva), la temaron en la meznivela ekzameno kaj la rekomenditajn instruilojn.

József Németh, sekciestro, <jozefo@nl-papa.hu>

Litovio

Kurso en Kaunas E-domo

Litova E-Asocio kutimas organizi E-kurson kelkfoje cxiujare. La 24-an de februaro komencigxis unumonata intensa kurso por komencantoj kaj dauxriga kurso por tiuj, kiuj faris kurson por komencantoj en 2002. Enskribigxis 35 komencantoj. La dauxrigan kurson partoprenas 30 personoj.

La kursojn gvidas fama instruistino de IEI, sinjorino Ewa Bondar.

Aida Cizikaite, Sekretariino de LitEA, <litova.ea@mail.lt>

Nederlando

Jarkunsido de la nederlanda ILEI-sekcio

La 29-an de marto NGGE okazigis sian Jarkunsidon. Dum tiaj kunsidoj kunvenas la membraro de la organizo por diskuti pri administraj aferoj rilate al NGGE kaj kion entrepreni en la periodo de 1 jaro.

Inter la decidoj estis la okazigo ankaux cxi-jare de la tradicia Studotago, cxi-foje la 4-an de oktobro kun enhavoricxa programo kalkulanta interalie pri la vizito de la Gxenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele. Pliaj eroj de la kunsido estis la decido pri lancxo de nova varbilo por NGGE, cxar estas forta deziro en la organizo altiri pli da instruistoj; estis reorganizata la redaktora laboro de la bulteno "NGGE Sciigas"; estis pripensata serio da proponoj al ILEI prezentotaj kadre de la cxi-jara ILEI-Konferenco. Estis ankaux analizata la rilatoj kun la Kuba ILEI-Sekcio, kun kiu NGGE havas kunlaborajn rilatojn ekde la jaro 2001.

Atilio Orellana Rojas, < iei001@tiscali.nl>

Pollando

Internacia Pedagogia Kurso en Bydgoszcz

Preskaux 100 gestudentoj el Euxropo, Afriko kaj Azio partoprenis la Internacian Pedagogian Kurson, kiu okazis en ISTK-AIS klerigejo en Bydgoszcz, Pollando (31.01-9.02.2003). Okazis interalie kursoj de Esperanto kaj hispana lingvoj gvidataj de Augusto Casquero de la Cruz, Cseh-seminarioj sub gvido de Ewa Bondar, kurso pri planado de karieroj - de Romeo Grzebowski kaj pluraj kursoj pri didaktiko, pedagogio, psikologio kaj sociologio, kiujn gvidis profesoroj de Bydgoszcz-a Akademio kaj de Vojevodia Centro de Edukado de Instruistoj.

Nun la gestudentoj preparigxas al internacia kurso por E-vojagxgvidantoj kaj 23 Pola AIS-sesio en Bydgoszcz dum 26 aprilo - 4 majo 2003.

Tiuj, kiuj sukcese cxeestos la kurson kaj  studadsesion en Bydgoszcz, povos dauxrigi la studadon cxe Akademio Internacia de la Sciencoj por bakalauxrigxi aux poste magistrigxi cxe AIS.

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo,

str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando

Augusto Casquero de la Cruz, <augustocasquero@hotmail.com>

Gejunuloj el Pollando kaj Afriko kune lernas Esperanton

Mi invitis al mia grupo de komencantoj en Jagelona Universitato gejunulojn el Siera-Leono, Angolo kaj Tanzanio studantajn en Krakovo. (Invitilon al la interkultura grupo ricevis pli ol 20 gestudentoj el 10 landoj de meza kaj suda Afriko. Tamen plej efika montrigxas cxiam persona invito.)

Ilia cxeesto provizas naturmaniere temojn por interkulturaj intersxangxoj. La enhavo de la lecionoj kutime estas pli interesa ol artefaritaj lernolibraj tekstoj. Tiel la studantoj mem liveras la enhavon de la lecionoj. La laboro estas interaktiva: konsistigas gxin ne nur prezentado, sed ankaux aktiva akirado de scioj pere de demandoj farataj al la kunstudantoj. La instruisto helpas kaj kompletige alportas gramatikan kaj leksikan-sintaksan materialon.

Krom la akiro de scioj aperas ankaux alia utilo: dum la lecionoj cxiuj lernantoj ekzercas la kapablon paroli pri siaj urbo, lando, ties logxantoj, kulturo ktp., kaj prezenti ilin al aliaj homoj. Ja cxiu esperantisto estas potenciala ambasadoro de sia lando.

Esperanto en Jagelona Universitato estas instruata de 1908. Kelkaj studentoj interesigxas pri posta studado en la E-fako de Poznan.

Maria Majerczak, sekciestro

Pli proksimen al la mondo!

“Blizej Swiata” estas fremdlingva artkonkurso por gelernantoj de elementaj lernejoj kaj gimnazioj el la vojevodio Malopolska. Gxi okazas unufoje jare en Elementa Lernejo n-ro 68 en Krakovo. Jam ekde tri jaroj Esperanto estas en gxi reprezentata, sed nur de 2002 oficiale. La partoprenantaj infanoj ne nepre devas lerni Esperanton lerneje aux scii gxin, suficxas, se ili scipovas prezenti en tiu lingvo poemojn, kantojn aux aliajn, laux sia elekto.

La gajninta gimnazianino en 2002 ricevis kromajn 10 poentojn en enirkonkurso al bona liceo kiun sxi elektis (kun 10 kandidatoj je unu disponebla loko!), kaj estis akceptita.

Laux la informoj de “Ligilo”, novajxletero de Pola ILEI-Sekcio

Rumanio

Novaj lerniloj

Post la apero, en septembro 2002, de "Posxvortaro Esperanta-rumana kaj

rumana-Esperanta" (252p., Cluj-Napoca: Dacia), en februaro cxi-jara aperis "Esperanto - manual de limba internat@ionala~" - la lernolibro de la zagreba metodo, adaptita por rumanlingvanoj (64p., Cluj-Napoca: Grinta). Pretigataj estas la baldaux aperonta vortlisto por rumanlingvanoj por la populara instruromaneto "Gerda malaperis!" (28p.) kaj nova lernolibro verkata de bukaresxtaj esperantistoj.

Ionel Onet, < ionel@co.uea.org>

Rusio

12 novaj E-instruistoj trejnigxis

12 personoj el kvin urboj (Ĉeboksary, Novocxeboksarsk, Tjumen, Nijxnij Novgorod, Ivanovo) trejnigxis la 22-24 de februaro en Ĉeboksary pri E-instruado. La seminarion gvidis mi. Mi prezentis mian instru-metodon, nomatan "lud-metodo". Ĉio pasis suficxe vigle kaj strecxe. La novaj E-instruistoj lernis ne nur konkretajn spertojn kaj pretajn ekzercojn, sed ankaux konstante estis petataj mem krei novajn. Tiuj nove elpensitaj trovajxoj estis tuj provataj de la ceteraj partoprenantoj - kaj plejparte evidentigxis sukcesaj.

La arangxo estis preparita kaj gastigita de la Junulara E-Asocio de Ĉuvasxa Respubliko.

Andrej Grigorjevskij, <andreo@esperanto.msx.ru>

 

Svedio

E-o en la Universitato de Stokholmo

Ekde auxtuno 2003 eblos studi E-on en la Universitato de Stokholmo. La unuaj du partoj okazos en la auxtuna, la 3-a kaj 4-a partoj dum la printempa semestroj. La celoj de la porkomencanta kurso: doni bazajn sciojn pri E-o, kaj kapablon uzi gxin skribe kaj busxe. Krome oni konatigxos kun interpopola komunikado kaj planlingvoj. Svedlingvajn detalojn petu de Sylvia Hämäläinen, <veli.hamalainen@kolumbus.fi>.


horizontal rule

[1] Estas vere danĝera (por ambaŭ flankoj) tiu ĉi misinformo. BEL-anoj ne plu ricevas la revuon JA senpage (vidu la artikolon de Stefan MacGill en tiu ĉi IPR-numero)! Krome mi publike demandas mian sekciestron kolegon, kion precize signifas por li la esprimo „kvar malgrandaj IPR-oj”? J… La Red.