|
Brazilo ILEI-kunvenoj cxiun trian monaton La
kunvenoj de ILEI-BR farigxis trimonataj kaj ilin partoprenas cxiam pli kaj pli
da E-instruistoj. De la lasta [junio 2003 – NdlR] oni aldonas al gxi
kolokvon aux seminarion invitantaj eminentajn fakulojn, tiel ke la kunveno de
ILEI-BR farigxis tuttaga evento. Por la venonta oni realigos ankaux paralelajn
programerojn, kiel fulmo-kurso por familianoj de E-instruistoj kaj E-ludoj por
infanoj. La lasta, kies gasto estis D-ro Adonis Saliba, estis la unua en la
E-historio trasendita al eksterlando pere de la interreto, atinginte plurajn
landojn kun auxskultantoj kaj partoprenantoj, kiuj faris demandojn en rektaj
retaj kontaktoj. Nuntempe oni laboras naciskale por ke la ILEI-afero farigxu
vera fermento, la E-instruado multobligxu, kaj ke (re)establigxu pluraj servoj
de ILEI en Brazilo. laux mesagxo de Marcos Zlotovich al Renato Corsetti el [e-ins] Japanio NdlR: Japana sekcio de ILEI havas novan
estrinon, ISIKAWA Tieko (isksanjo@ff.e-mansion.com).
Ŝi naskigxis en 1951 kaj eklernis E-on en 1970. Ŝi estas membro de ALE
(Asocio de Lernejaj Esperantistoj), instruis E-on en kelkaj lernejoj kaj gvidas mezan klason de Nishinippori E-Klubo en Tokio. Nun sekvu sxia unua kontribuo
al nia rubriko: E-instruado en supermezlernejoj Dum
la lastaj kelkaj jaroj kiam aperis preskaux nenia novajxo el Japanio en eduka
kampo, okazis tamen diversaj sxangxoj. La plej granda kaj samtempe grava estas
ke E-o estas instruata kiel oficiala lernobjekto en du supermezlernejoj (lernejo
por 15-18 jaraj lernantoj). En tiuj lernejoj E-o estas traktata kiel unu el
fakultivaj lernobjektoj, kaj cxirkaux 20-30 lernantoj cxiujare elektas E-on. En
la venonta lernojaro (en Japanio nova lernojaro komencigxas en aprilo), nova
klaso estas planata en la urbo Osaka. Sub
la nova edukprogramo gvidata legxe de la Ministerio pri Edukaj kaj Sciencaj
Aferoj, "integrita aux temo-bazita lernado"[1]
komencigxis antaux tri jaroj. Tiu cxi nova programo estis lancxita kiel antitezo
de trotakso al scioj nur por ekzamenoj kaj celas sen notoj helpi lernantojn
gajni kaj fortigi sian forton por vivi pere de diversaj travivajxoj. Cxar tiu
cxi nova programo estas enkondukita ankaux al elementa kaj meza lernejoj
respektive, sxancoj instrui E-on vastigxas. E-instruistoj/instruantoj
donis al lernantoj sxancojn scii pri E-o kaj aperis kelkaj raportoj tie kaj cxi
tie. Tian sxangxon ni ne povis imagi antauxe. ISIKAWA Tieko, <isksanjo@ff.e-mansion.com> Koreio Esperanto en Universitato Wonkwang
En
Koreio gxis nun la Universitato Dankook estis la nura, en kiu E-o estis
instruata oficiale kiel lernobjekto kun poentoj. Nun ankaux la Universitato
Wonkwang enkondukis E-on kiel oficialan lernobjekton. La lecionoj komencigxis
ekde la septembra semestro. Ilin gvidas docento Lee Jung-kee. Universitato
Wonkwang estis fondita surbaze de la religio uxonbulismo en Koreio.
Gratulmesagxoj estas bonvenigataj cxe: esperant@
unitel.co.kr
Lee Jung-kee, <esperant@unitel.co.kr> Kostariko E-kurso en Universitato Ekde
marto 2003 dekdu enskribigxintoj partoprenis la E-kursojn de s-ro Hugo Mora
Poltronieri, en la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de la
Universitato de Kosta-Riko. Temas pri elektebla studobjekto, trihora sejmane,
valida por cxiuj karieroj. Salutkartoj
estas bonvenaj: Curso de Esperanto, Prof. Hugo Mora Poltronieri, Escuela de
Filología, Lingüística y Literatura Facultad de Letras Universidad de Costa
Rica San Pedro, Montes de Oca, San José, COSTA RICA Kroatio 20 kursoj pasintjare Dum
studjaro 2002\2003 en Kroatio estis gvidataj 20 kursoj el kiuj pluraj en
lernejoj. Krom tio de pasinta jaro ni organizas konkurson pri scio de E-o por
lernantoj el elementaj lernejoj. (En Kroatio elementa lernejo dauxras 8, kaj
meza lernejo 3 aux 4 jarojn.) En
Kroatiaj kluboj kaj lernejoj gvidataj estis la jenaj kursoj: En Varajxdin S-ino Janja Kelava gvidis kurson en elementa lernejo
kaj alian en lernanta domo. Prof. Sinisha Horvat gvidis kurson por 4 gimnazianoj. En Zagrebo en elementaj lernejoj kursojn gvidas s-inoj Marija
Jerkovic, Ida Bogadi kaj Judita Rey Hudechek, kiu gvidas ankaux alian kurson en
Centro por Edukado, Klerigado kaj Rekapabligado de Infanoj kaj Junuloj. Gvidas
kurson ankaux gimnazianino Jelena Loncxarevic. Estas interese mencii ke sxi
komencis lerni E-on somere de 2002 en kurso de gimnazianoj Darko Blajxic kaj
David Rey Hudechek. Darko kaj David nun gvidas postkomencantan kurson por
gimnazianoj. En Esperanto Societo Bude Borjan kurson por komencantoj gvidas
s-ino Gordana Jurina kaj por progresantoj s-ro Vladimir Dujnic. C-superan kurson
gvidas s-ino Spomenka Ŝtimec. S-ino Ankica Jagnjic gvidas komputilan kurson
por geavoj. En Studenta E-Klubo kurson por postkomencantoj gvidas s-ro Dag Treer. En Slavonski Brod kurson en elementa lernejo gvidas s-ino Nela
Doncxevic. En Osijek en E-Societo Liberiga Stelo kurson por komencantoj gvidas
s-ro Hrvoje Sandukcxic. En Rijeka en E-Societo Rijeka kurson por komencantoj
gvidas s-ino Josipa Katunar. En Matulji s-ro Emil Hrvatin gvidas kurson en
elementa lernejo. En Sinj s-ino Mira Kocijanchic gvidas kurson por unu
komencantino. En Zadar en elementa lernejo kurson gvidas s-ro Zdravko
Jakovljevic. Ekzistas ankaux aliaj kursoj pri kiuj ni ne havas klarajn informojn. Por lernantoj el elementaj lernejoj, en apudmara urbeto Kostrena,
proksime de Rijeka, okazas cxiujare konkurso pri scio de E-o [vd.
foton!]. Cxi-jare la konkurso okazis de la 23a gxis la 25 de majo, cxeestis
24 lernantoj el 7 elementaj lernejoj. La
ILEI-sekcio de Kroata Esperanto-Ligo kunvenis la 5an de aprilo 2003. Dum la
kunveno oni pritraktis laborplanon de venonta periodo kaj elektis novan
estraron.Prezidanto de la sekcio estas s-ino Ankica Jagnjic kaj sekretario s-ino
Ida Bogadi. Kontaktadreso:
Esperanto Societo Rijeka, Korzo 2 A, HR-51000 RIJEKA, Kroatio. Tel./fakso
+385 51 228148, rete <esperanto-ri@ri.tel.hr> Emil Hrvatin, <esperanto-ri@ri.tel.hr> Litovio Esperanto en mezlernejoj Fine
de majo en du mezlernejoj de Vilnius finigxis lernojaro de E-instruado. Instruis
prezidanto de Vilniusa filio de Litova E-Asocio Gediminas Degesys. La lecionojn
frekventis du klasoj. Sekvontjare ili dauxrigos. Ni planas instrui E-on en
mezlernejoj de Vilnius multe pli vaste. Eblecoj estas. Multaj lernejoj tion
deziras. Estas problemo pri manko de E-instruistoj. Tamen ni provos tion solvi.
En Vilniusa distrikto en mezlernejo de Pagiriai E-on instruas Ina Norkiene, kies
lernantoj antaux du jaroj vizitis Euxropan parlamenton en Strasburgo. Gxenerale
en Litovio Esperanto estas konstante instruata ankoraux en deko da mezlernejoj.
Precipe oni devas noti tre kvalitan kaj stabilan instruadon de Esperanto en
mezlernejoj de litova urbo Marijampole, kie tion cxefe faras sperta instruistino
Danute Vidrinskiene, sed ankaux Angele Straleckiene. Ankaux iliaj lernantoj
estis en Strasburgo en Euxropa parlamento. Sed i.a. menciindaj estas ankaux
Grazina Opulskiene en mezlernejo de Mazeikiai, Birute Slivinskiene en mezlernejo
de distrikto Pakruojis, Leonarda Gauryliene en mezlernejo de Vilkaviskis, Vera
Valentaite en mezlernejo de distrikto Jonava kaj Brone Aukstikalniene en
mezlernejoj de Pasvalys. Povilas Jegorovas, litova.ea@mail.lt Nederlando Niza
Kuiterman forpasis 'Esperanto
estis sxia plezuro kaj vivo'. Tion metis la parencoj de Niza Kuiterman sur la
anonco de la forpaso de Niza. Ili pravas! Instruante, parolante, disdonante
varbilojn, jes, cxiamaniere sxi aktivis por la disvastigo de E-o. Ŝokis nin
sxia neatendita morto dum la semajnfino de la 20-a de auxgusto 2003. Nin, la
E-geamikojn en Groningen, sed ankaux aliloke en Nederlando kaj ecx en Gotenburgo,
kie sxi intencis partopreni la UK-on. En multaj UK-oj sxi partoprenis, ne nur la
proksimajn sed ankaux en Brazilo, Islando, Kubo, Israelo k.t.p. Ŝi cxeestis
ILEI-konferencojn kaj aliajn E-kunestadojn malgraux la fakto ke sxia sanstato ne
cxiam estis bona. Pro tio sxi gastlogxis dum la lastaj jaroj vintre dum kelkaj
monatoj en Auxstralio, kie sxi sxatis la varmon kaj krome la kontaktojn kun la
tie logxantaj esperantistoj. La groninga E-klubo perdis en Niza aktivan membron,
eks-estraraninon, karan amikinon. Ni certe ne forgesos sxin! Je la kremacio
parolis nia prezidanto, Johan Swenker kaj Guus den Beste, same kiel sxi ano de
la Humanista Unuigxo kaj ekslernanto de Niza. La E-flago kusxis sur la cxerko
kaj 'la Espero' estis auxdata. Ni esperas ke Niza ripozos en paco. Wil van Ganswijk-Vlasblom, Nederlanda Sekcio de ILEI Norvegio Instruado en 2002 Cxiun
jaron Norvega Esperanto-Ligo okazigas kursojn. En 2002 la kursojn gvidis Irina
Goncxarova, kiu turneis tra pluraj urboj en Norvegio. Bedauxrinde nur malmultaj
kursanoj membrigxis, kaj tiel estis dum la pasintaj jaroj. En 2003 oni planas
arangxi lokajn kursojn per lokaj fortoj, tiel ke la kursoj povos dauxri pli ol
semajnfinon. Oni esperas ke tio pli bone kaptos la novulojn. Unu el la plej
gravaj problemoj estas ke la norvega-Esperanta vortaro eldonigxis en 1963, kaj
la Esperanta-norvega eldonigxis en 1948! Oni jam ekde multaj jaroj laboras pri
nova N-E-vortaro, kaj en 2002 (kaj en 2003) tiu laboro ricevis financan subtenon.
Post malmultaj jaroj aperos la nova vortaro. Jardar Eggesbgx Abrahamsen, <jardar@nvg.ntnu.no>
Pollando Fare
de Eldonejo HEJME reaperis konata lernolibro de Esperanto por junularo,
originale verkita de SAT-Amikaro, "Esperanto Junul-Kurso". La
lernolibro konsistas el du apartaj kajeroj: 1.
Parto esenca 84 pagxoj – tute en Esperanto (6 EUR) 2.
Helpilo por instruistoj – pola-Esperanta (1 EUR) Por
libroservoj validas triona rabato. Indikitaj prezoj ne inkluzivas sendo-kostojn.
Mendojn akceptas la eldonisto: Eldonejo Hejme skrytka 59, PL 41-250 CZELADZ,
<esperanto@hejme.e-tools.pl> Rumanio S-ro
Constantinescu pretigas dosieron prezentotan al la rumana ministerio pri edukado,
kaj sxatus havi specimenojn de informiloj pri E-o el la tuta mondo. Cxu eblas
helpi lin akiri specimenojn de la informiloj senpage sendataj al informpetantoj
en via lando? D-ro Marian Constantinescu, cal. Mosilor 258 bl.4bis ap.20. RO-020886 Bucuresti, Rumanujo Tanzanio Estrarkunsido de TEA en Dar-es-salaamo la 20-an de aprilo 2003 TEA
proponas ke por komenci la instruadon en Tanzanio oni ekuzu du instrumaterialojn
1) Esperanto por Afriko de Emile Van-Dan kaj 2) Jifunze lugha
ya Kiesperanto de Nino Vessela. Tiuj materialoj ne postulas la cxeeston de
la instruanto. La kunsido decidis, ke la lecionoj estu tradukitaj ankaux en la
suahilan tiel ke multe da homoj komprenu gxin facile. La
asocio decidis, ke oni dauxrigu la korespondan instruadon. Kaj
konsiderante la fakton ke la nombro de la instruistoj en Tanzanio estas tre
limigita la kunsido decidis komenci pli fortan rilaton kun ILEI tiel ke gxis la
jaro 2004 ILEI havu almenaux sekcion en Tanzanio. informis David Mapengo, gxenerala sekretario de TEA <davidomapengo@yahoo.com> Usono Jarraporto de la usona sekciestro Dum
la pasinta jaro niaj estraranoj bone funkciis. La prezidanto, Ron Glossop, ne
nur certigis ke iliaj taskoj estas faritaj sed ankaux ade gxisdatigis nian
membro-liston. La vic-prezidanto, Phil (Filipo) Dorcas, faris bonan laboron pri
nia retejo; la kasisto, James (Jakobo) Droege, bone zorgis pri niaj financoj;
nia koresponda sekretario Sally (Sali) Lawton fidele raportis pri la
membro-kotizoj kiujn sxi ricevis; kaj nia nova Eduka Sekretario, June Fritz,
kolektis informojn pri E-klasoj en Usono. Krome, cxiu el niaj cxirkaux 60
membroj ricevis de la redaktoro, Doroteo Holland, kvar eldonojn de nia Bulteno,
kaj de ILEI cxiun numeron de IPR, cxar cxiu AAIE-ano estas auxtomate membro de
ILEI. E-klasoj
ja ekzistas en Usono, sed estas dauxra problemo kolekti informojn pri ili. En
cxi tiu lando du esperantistoj diligente laboras tiurilate. Unu estas la nova
Eduka Sekretario de AAIE, kiu petis ke cxiu AAIE-ano raportu pri siaj kursoj.
Tamen, malmulte respondis, kaj sxi ne traktis klasojn instruatajn de ne-membroj.
La alia kolektanto de kurs-informoj estas la Komisiito de Edukado de ELNA[2],
Kent Jones, kiu iel trovis kaj kuragxigis instruistojn, cxefe en publikaj
lernejoj, starigi E-klasojn. En lastatempa raporto li listigis E-klasojn en
Alaska, Arizona, California, Colorado, Florida, Illinois, Kansas, Massachusetts,
Missouri, New Hampshire, New Jersey, Oklahoma, Oregon, Pennsylvania, Texas,
Vermont, Virginia, West Virginia, and Washington. Nur 3 aux 4 estas listigitaj
de la Eduka Sekretario de AAIE. Krome, neniu faras tiun taskon rilate al
elektronikaj E-kursoj. Du
instruadaj aferoj estas faritaj kunlabore kun aliaj grupoj: Perkoresponda
kursaro estas administrata de ELNA, kaj tri nivelojn de ekzamenoj administras la
Usona Ekzamena Servo. Defio
al AAIE estas plenumi la petojn de la UEA-komisiito pri Edukado: 1)
Trovi E-klasojn kiuj partoprenos en Interkulturo. 2)
Elekti kaj rekomendi papera(j)n lernolibro(j)n por instrui en unuagradaj kursoj. 3)
Elekti kaj rekomendi retan kurson en la angla. 4)
Ordigi la usonan programon pri ekzamenoj kun tiu de ILEI/UEA. Doroteo Holland, < dorothyh@west.net> [1]
S-ro HORI Yasuo, kiu
ofte partoprenis UK-ojn kaj disdonis raporton pri japana eduksituacio okaze
de "la Tago de Lernejo", uzas la vorton "sinteza lernado".
Tiuj ĉi du vortoj signifas saman aferon, tamen fiksita kaj taŭga
esprimo ankoraŭ ne estas decidita. Eĉ la Ministerio ne uzas
fiksitan vorton en la angla. [2] Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko |