El la landoj
Hejmen ] Supren ]

 

Scienca kunteksto
ICxLM
Pli viva ILEI
Interkulturo 2
IK-Trejnseminario
Varbilo
El la landoj
Recenzo

Brazilo

ILEI-BR aktivegas

ILEI-BR sukcesis ricevi gxis nun 56 novajn aligxojn por la jaro 2004.  Nuntempe, gxi finpretigas sian kampanjon por ecx pligrandigi tiun kvanton (oni celas, kiel anoncite, ekhavi 100 aligxintojn).

Kadre de la 38ª Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazis la pasintan julion kaj bonvenigis preskaux 500 homojn, ILEI-BR havis budon kun konstanta dejxorado, kiu prizorgis aligxojn kaj klarigis al la interesata cxeestantaro pri la sinteno de nia Ligo, krom disvastigi la eldonajxojn (Juna Amiko, IPR, Tendaraj Tagoj...) de ILEI kaj malfermi novajn perspek-tivojn por efektiva agado.

Oni organizis ankaux ILEI-ekzamenojn (kun 35 homoj) kaj dutagajn kunvenojn (kun cxeesto de 40 homoj) por antauxprepari la enlandan E-instruistan laboron.

Laux informoj de Rodrigo de Méo kaj Cecília Milani , Gesekretarioj ILEI-BR

ileibr@linguauniversal.com.br

Britio

Esperiga revigligxo

La brita sekcio lastatempe refortigxis, revigligxis kaj reaktivis. Dum la somero ni okazigis la jam tradician 'Somerlernejon' sub la gvido de Paul Gubbins kaj kun la afabla partopreno de gastpreleganto Gianfranco Molle. Por la venonta jaro akceptis nian inviton Ionel Onet, do venu pasigi belan semajnon (7a-13a de auxgusto 2004) en bela regiono kaj profitu de la okazo por viziti la cxefsidejon de Esperanto-Asocio de Britio, kies konstruajxoj trovigxas samloke.

Ĵus sukcese okazis nia unua porkomencanta semajnfino sub la titolo 'Course-You-Can' ('Kompreneble vi povas' – kaj vortludo 'course' kiu signifas kaj 'kompreneble' kaj 'kurso'). Kiel vi cxiuj scias britoj gxenerale ne multe interesigxas pri lingvoj, do ni aparte gxojas, ke aligxis 18 homoj, el kiuj pluraj acxetis novan kurson jxus finpretigitan. Tiu cxi nomigxas 'Elementary..!' kaj estas bazita sur la libro Gerda malaperis de Claude Piron. La tri-parta kurso enhavas 25 brosxurajn lecionojn, 2 KD-ojn, memtestajn demandojn kun solvoj, enigmojn por pligrandigi la vortprovizon, la tuto sub la gvido de kursgvidanto.

Kusxanta cxe presejo nun estas nova A/6-formata vortareto (Esperanto-angla, angla-Esperanto) kiu enhavas cxirkaux 2500 kapvortojn kaj resumon de la Esperanta gramatiko. Kompilita de prezidanto de EAB, Edmund Grimley-Evans, la vortareto estas tre utila kaj malpeza, malmultkosta unua vortaro por lernejanoj kaj komencantoj.

Nia nuna projekto estas reverki kaj represi la tre sukcesan E-an version de la mondfama porinfana libro 'Mil unuaj vortoj'. EAB nun pretas akcepti antauxmendojn kaj ni esperas, ke la libroj estos pretaj en la printempo de la venonta jaro.

Laste, ni starigis niajn proprajn priedukajn TTT-pagxojn. Do se vi interesigxas pri la brita Esperanta eduka mondo bonvolu rigardi: www.esperantoeducation.co.uk. Por plia informo pri la libroj supre menciitaj bonvolu kontakti eab@esperanto-gb.org

Finnlando

Angla kaj finna grupoj renkontigxos en Strasburgo

La Euxropa parlamento regule invitas lernejajn grupojn al Strasburgo, kie la junuloj dum la t.n. Euroscola-tago spertas la parlamentan laboron. Dum la jaro 2001 speciala E-grupo estis invitata kaj dum la sekva jaro du E-grupoj partoprenis. Poste oni ne plu volis akcepti tiajn diverslandajn grupojn.

Lige al projekto de la E-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI) finna gimnazio jam en decembro 2002 anoncis sin por partopreno en aprilo 2004 kiel tute normala finna grupo. Tiu grupo tamen estas speciala, cxar en gxi cxiuj lernantoj lernis E-on. Estas 21 lernantoj de la sendanta lernejo kaj 10 kiuj lernis E-on dum aliaj kursoj. En septembro 2003 la gimnazio ricevis inviton partopreni al Euroscola la 28-an de aprilo 2004.

Samtempe partoprenos ankaux angla grupo. Cxar oni ne oficiale povas paroli E-on en la parlamentejo, gravas ke la lernantoj antaux la Euroscola havu eblecon sperti veran E-an etoson. Tio okazos per korespondado kiu jam komencigxis, sed ankaux dum la seminario Euxropa Amikeco okazonta en Strasburgo de la 25-a gxis la 29-a de aprilo. Kunorganizanto de tiu seminario estas slovena grupeto, kiu eble ne partoprenos al Euroscola.

Por fari la seminarion vere internacia ni invitas grupetojn, 3-8 personajn anonci sian intereson al la prezidanto de ELFI (vidu la kovrilpagxon). La programon plejparte preparas la junuloj mem pri „kiel diferencas kaj kiel similas ekz. la junulara kulturo, lerneja sistemo kaj lingva situacio en la diversaj landoj”. Kompreneble estos ankaux urborigardo kaj distra programo.

Por la sekvaj jaroj jam nun indas esplori la eblecojn en cxiu lando de EU sendi grupojn al Euroscola kaj kunordigi ilin al samtempa partopreno, ekz. dum lasta semajno de aprilo. ELFI jam trovis kandidatan lernejon por 2005.

Carola Antskog

Francio

Grezijonaj lingvokursoj

Precipe somere Kultura Esperanto-Domo Gresillon (grezijo, nazala o) organizas tri-nivelajn E-kursojn cxiusemajne. En la somero 2003 averagxe 20-30 homoj partoprenis, sed antaux dek-dudek jaroj al Grezijono venis ecx 70-80 homoj semajne, kaj gxi povas tranoktigi kaj mangxigi tiom da partoprenantoj. Supozeble la kelko da jaroj, kiam gxi estis fermata pro riparado kaj konstruteknika modernigado, turnis la atenton de esperantistoj al aliaj Esperanto-ejoj.

Grezijono estas konata kiel kastelo. Kun siaj pintaj turoj, rugxa-blankaj muroj kaj belformaj fenestroj gxi aspektas romantika kaj alloga. Ampleksaj florbedoj ornamas la korton, sur verda herbejo sub grandegaj arboj povas ludi kaj balanci sin infanoj. En la cxirkauxa parko, kiu rimarkeble arbarigxis, oni trovas migradpadojn kaj misteran dolmenon. Nokte neniu lumpolucio vualas la stelocxielon, neniam auxdeblas bruo de trafiko. Je la distanco de 2 kilometroj situas la urbeto Baugé (bojxe) kun cxiulunda bazaro, kastelo, muzeo, restoracioj, vendejoj kaj koninda malnova arkitekturo. La kasteloj de la Loire (luar) ne estas malproksimaj, se oni havas propran veturilon. En la cxirkauxa provinco Anjou (anjxu), kun milda klimato kaj kultivado de vitoj kaj fruktoarboj, oni trovas multajn celojn por ekskursoj. Tial Grezijono estas pli ol tauxga feriejo por familioj kaj grupoj. La cxambroj havas komfortajn litojn, lavabon, bideon, la dusxoj kaj necesejoj estas komunaj sed proksimaj al la cxambroj. La mangxoj en la du belegaj mangxocxambroj de la kastelo estas frandindaj. Ankaux ne-esperantistoj trovas la kastelon vizitinda.

Pro la forta tento al feriado grezijonaj lingvokursoj estas flekseblaj kaj liberecaj. Kutimaj instruhoroj en auxgusto 2003 estis de 9.30 gxis la 12a (kun pauxzo) kaj de la 16a aux la 17a horo gxis la 18a aux 18.30, komunaj ludoj de 18.30 gxis 19.30, kiam komencigxis la vespermangxo. Je la 21 horo komencigxis distra programo: filmoj, diapozitivoj, interparolado, prelegetoj. Se cxeestas iu, kiu scias instrui manlaborojn aux ekzemple pentroarton, tio estas aprezata sxanco. En la kastela salono oni sidas komforte en remburitaj kanfoteloj kaj sofoj sen tabloj, en unu el la pli malgrandaj cxambroj de la kromkonstruajxo oni sidas sur malnovaj lignaj segxetoj. La plej malgranda cxambro tauxgas por grupeto de 4-8 personoj, la pli grandaj por 10-30 studantoj. En cxiuj la tabloj estas grupigeblaj, ne individuaj. Uzeblas videoaparato kun televidilo, magnetofono kaj nigra aux blanka tabulo, en la kastela salono oni povas ludi ankaux KD-jn. Krome uzeblas granda salono Zamenhof por la plej grandaj eventoj. Haveblas projekciilo por diapozitivoj kaj du ekranoj, el kiuj unu estas movebla. Por infangrupoj plenas kesto je plusxludiloj. Zorgeme farita movebla panelo-ekspozicio pri la fenomeno E-o estas franclingva, sed pro gxiaj grandaj koloraj bildoj oni povas utiligi gxin ankaux en E-o. La instruistaro ofte estas internacia same kiel la studantaro, tamen la majoritato kaj kultura bazo estas francaj. De 15 jaroj unu el la plej konstantaj instruistoj estas polo Przemek Grzybowski, pedagogo el Bydgoszcz. De 5 jaroj kunlaboras polino Ania Rokowska, studentino pri psikologio, specialisto pri ludoj kaj gruplaboro. Kiam mi iris al Grezijono por tie instrui la 16an de auxgusto 2003, mi tute ne konis la kastelon kaj ties kutimojn kaj instruilojn. Tial la komenco timigis min. Instruisto pli bone adaptigxos, se sxi jam antauxe scias, kion atendi kaj kion kunporti. En la biblioteko de Grezijono prunteblas multaj verkoj, sed pli sekure estas kunpreni proprajn lernomaterialojn kaj uzi la fotokopiilon de la oficejo. Eble la nova lernolibro, kiun vi deziras uzi aux almenaux rekomendi, ne troveblas en la biblioteko. En la granda vestiblo haveblas multaj E-aj gazetoj, lokaj, landaj, fakaj kaj internaciaj, sed en hazarda elekto.

De 1951 la kastelon posedas neprofitcela asocio. La origina instiganto por la acxetado estis fervora esperantisto Henri Micard, kiu – kune kun la edzino – dedicxis sian vivon al Grezijono. Necesas neimagebla kvanto da rimedoj financaj, intelektaj, administraj kaj korpaj por funkciigi la imponan posedajxon. E-istoj emas krei novajn kulturcentrojn kaj kunvenejojn, sed ni devas kompreni, ke unue ni zorgu, ke la jam ekzistantaj centroj funkciu. Ni ne forgesu Grezijonon sed ni utiligu la famon kaj tradicion, kiujn gxi jam sukcesis krei por si per la sindonemo, senpaga laboro kaj mondonacoj de multaj idealismaj samideanoj.

Adresoj: Kultura E-Domo, Grésillon, FR-49150 Baugé, Francio http://grezijono.kastelo.free.fr, grezijono.kastelo@free.fr, paulettenaulet@minitel.net.

Saliko

Instruo de Esperanto en resaniga medio

En Universitato Nancio, S-ino Claudie Demongeot prezentis raporton pri instruo de E-o cele de sia supera diplomigxo je sociaj studoj.

sxi estas faka edukistino instruanta al adoleskantoj suferantaj pri psikaj problemoj. sxia profesia klopodo celas unue doni kompletigan kurson al adoleskantoj kiuj malcxeestas lernejon pro psikaj problemoj kaj due helpi al la lernantoj kiuj ne kapablas fari siajn taskojn tute solaj pro la samaj kialoj.

En la Centro kie sxi oficas, oni akceptas gejunulojn inter 16 kaj 20-jaraj. La malsanoj kuracendaj ampleksas psikopation, neuxrozon, fobion pri lernejo, deprimon, riskivan konduton, anoreksion, personecan perturbon ktp. Gxis nun sxi instruis al malsanaj lernantoj matematikon, gramatikon, ktp., sed sxi dubis pri la efikeco de sia klopodo en tiu kampo, cxar temis pri kutimaj lernejaj objektoj. sxi skribas: "Mi deziris trovi novan instruagadon por ke ili pli eme lernu kaj ankaux por ke ili akiru pli pozitivan ideon pri si mem. Tute hazarde, kaj eble cxar niaj provoj gxis nun ne montrigxis fruktodonaj, mi komencis instrui E-on al volontaj adoleskantoj."

De 1998 gxis 2003, sxi proponis E-on al volontuloj. Dum tiu kvinjara klopodo sxi listigis sukcesojn cxe pluraj adoleskantoj kiuj retrovis emon por lernadi spertante la rezultojn de propra studelekto. Deko da ili tiel akiris denove memkontentigxon. Estas notinde ke la ebla aliro al la TTT favoris la elekton de la internacia lingvo.

sxia raporto instigu edukistojn uzi E-on kiel nekutiman fakon por veki plian emon por lernadi ne nur en saniglernejaj medioj.

Vizitu: http://claudisite.multimania.com.

Germanio

"Esperanto en teorio kaj praktiko” en Auxgsburgo

Dum la somera semestro 2003 en la universitato de Auxgsburgo (Germanio) okazis baza seminario kun la titolo "Esperanto in Theorie und Praxis" [E-o en teorio kaj praktiko]. Menciindas, ke gxi estis iniciato de profesoro Hans-Jürgen Heringer, kiu ne estas e-isto sed okupigxas pri interkultura komunikado ene de la Auxgsburga katedro "Germana kiel fremda lingvo".

Komence interesigxis cxirkaux dudek personoj pri la temo, sed partoprenis gxis la fino 16 studentoj el diversaj landoj (Germanio, Brazilo, Cxeĥio, Hungario, Hindio, Vjetnamio, Koreio, Italio) de la fako "Germana kiel fremda lingvo", do, studentoj, kiuj studis plejparte en sia dua semestro kaj kiuj volas farigxi lingvoinstruistoj pri la germana.

Interesaj por mi estis la motivoj de la studentoj partopreni tian seminarion. Eta enketo komence de la seminario montris la jenajn dezirojn kaj atendojn (mi cxi tie pli-malpli proksime vortigas la esprimojn sur la slipetoj): "Deziro rigardi 'malantaux la kurtenon' / Cxu E-o estas mikso el la hispana, la angla, la franca? / Cxu ekzistas gramatikaj strukturoj kaj literaturo? / Al kiuj lingvoj parencas E-o? / Cxu helplingvo? / La komenco de E-o: kie, kiu, kiam, kial? / Kial gxi ne sukcesis? / Kiel disvastigxas E-o kaj kiom da homoj parolas gxin? / Kie E-o estas disvastigita? / Kiel oni povas praktiki la lingvon?". Kaj antaux cxio estis la deziro "lerni la lingvon", kiun preskaux cxiuj donis kiel kialon partopreni.

 Sekve unu el la celoj de la seminario estis spertigi al la studentoj la lernadon de tute nova, nekonata lingvo kaj konatigi al ili kiel estontaj lingvoinstruistoj instrumetodojn kaj rimedojn por igi la lingvolernadon interesa. Tiun celon plenumis la parto "Esperanto en praktiko". Kiel instrumaterialojn mi uzis cxefe proprajn en kombino kun materialoj de la kurso de Rudolf Fischer (Germanio). Apude kiel hejmtaskojn la studentoj trairis la kurson de Ulrich Becker (Germanio), kiun dumlonge uzis Germana E-Junularo kiel korespondan kurson. Gxi tamen montrigxis iom malfacila, cxar multaj taskoj bazigxas sur tradukoj, kiuj foje estis malfacilaj por nedenaskaj parolantoj de la germana. Tamen la studentoj ricevis laux mia impreso kaj laux sia fina jugxo bonan gramatikan bazon, kiu kompletigis la komunikorientigxon en la seminario mem. Tiuj, kiuj volis, povis kompreneble sekvi aliajn retajn kursojn, por kiuj mi indikis la ligojn, sed laux mia scio nur kelkaj faris tion.

En la teoria parto – laux la orientigxo je interkultura komunikado – ni traktis interalie demandojn pri E-a fonetiko kaj gxiaj normoj, lingvoevoluo, radikoj de E-aj vortoj, influo de naciaj lingvoj, frazeologismoj kaj interkultura komunikado pere de E-o. Aliaj tiaj temoj, kiuj respondis al la scivolemo de la studentoj (vd. supre) estis informoj pri la komencoj de
E-o, pri lingvokomunumo, pri literaturo, muziko kaj ebloj praktiki E-on.

Por ricevi atestilon pri sukcesa partopreno 10 studentoj kontribuis mem al la enhavo: kelkaj kuragxis jam mem instrui E-on al la kunstudantoj, kelkaj elektis prelegeti teorie. La cxi-lastaj dependis de la havebla aktuala literaturo, kiu ne abundas en lingvo legebla por ili – gxenerale ne kaj krome ne havebla en la biblioteko. Tamen ni auxskultis bonajn studentajn prelegetojn pri "La E-lingvokomunumo", "Ebloj praktiki E-on" kaj "Influoj el naciaj lingvoj".

Alia enketeto fine de la kurso montris, ke la atendoj de cxiuj studentoj estis principe plenumitaj, kelkaj deziris eble auxdi iom pli pri tia aux jena temo, ekzemple muziko. Kelkaj deziris esti povintaj paroli la lingvon iom pli, tio tamen ne eblis ene de la seminaria tempo – sume la tempo disponebla por efektiva cxeesto (12 semajnoj po 90 minutoj) egalis ja pli-malpli al unu semajnfina kurso. Sed la babilado kun eksterlanda esperantisto, kiun mi invitis fine de la kurso, montris, ke ili suficxe imprese progresis dum la tuta semestro.

Laux mia ekscio el la enketilo la plej multaj volas plulerni (kaj sentas sin informita pri ebloj fari tion), kvankam ili ne certas, cxu ili vere iam praktike uzos la lingvon. Se ili indikis intencojn de estonta uzo, tiuj estis "korespondi", "auxskulti E-muzikon", "legi E-literaturon", "vojagxi" (aliaj elektebloj estis: partopreno en interretaj diskutgrupoj, vizito de loka E-grupo, partopreno en internacia E-renkontigxo).

Szövegdoboz:  Mi ne scias, cxu eble kelkaj el la studentoj iam igxos aktivaj e-istoj. Mia celo estis serioze informi tiujn, kiuj volis ekscii pri la lingvo. La koncepto (lingvokurso en kombino kun teoriaj foninformoj je universitata nivelo, kaj krome kun kontribuado de la studentoj mem) bone funkciis, kaj la partoprenantoj esprimis sian kontentecon pri la seminario – pri la etoso, pri la enhavo, pri la instrumetodo. Ankaux por mi estis bonega defia seminario kaj mi gxojas, ke en la venonta vintra semestro mi povos oferti gxin denove. Mi esperas, ke estos denove scivolemaj partoprenantoj.

Birke Dockhorn  

Japanio

Fakkunsido de ALE (Asocio de Lernejaj Esperantistoj)

Dum la 90-a Japana Kongreso (11-13.10.2003) ALE havis fakkunsidon "Verdajn ventojn en lernejojn" kiun cxeestis dekkelkaj homoj. Inter 60-70 membroj instruistaj kaj eksinstruistaj ankaux trovigxas kelkaj, kiuj ne estas instruistoj sed jam blovigis verdajn ventojn en lernejojn. En la kunsido raportis kelkaj pri siaj spertoj kaj planoj instrui E-on en lernejoj inkluzive de iu kolegio pri agrikulturo en la gubernio Isikawa.

Cxi-jare en kelkaj supermezlernejoj (por 15-18-jaruloj) E-o estas oficiale traktata. En la supermezlernejo Nippa en Jokohamo, E-o estas unu el fakultativaj lernobjektoj dumjaraj kun 2 poentoj. 26 lernantoj gxoje lernas la lingvon sub la gvido de s-ro Kitagawa Hisasi. La klaso komencigxis en 1998 kun la iniciato de s-ino Kitagawa Ikuko, cxefo de ALE, kaj la unuajn kvar jarojn sxi mem instruis. ALE estis fondita en 1997 por kuragxigi instruistojn iamaniere enkonduki E-on en lernejojn kaj la sukceso de Nippa alportis al ni esperon. Ne kiel dumjara lernado sed kiel parto de "integrita aux temo-bazita" lernado, en kelkaj supermezlernejoj kaj ankaux en mezlernejoj (por 12-15-jaruloj) E-o estas instruata cxi-jare.

ISIKAWA Tieko,

<isksanjo@ff.e-mansion.com>

Svedio                                             Ni kondolencas……….

NdlR: Post la redaktofino venis la trista informo, ke la 9-an de novembro 2003 post mallonga malsano forpasis nia estrarano, s-ino Boo Mee Kim-Lindblom. Funebras la edzo Roland Lindblom, la filino Gianne Rheis kun familio, la sveda E-movado kaj ILEI. Ni adiauxos sxin en IPR 2004/1.

 

[surfote: Boo Mee instruas paperfaldadon en la 34a Konferenco de ILEI]

 

 

Olle Olsson 1909 - 2003

Olle Olsson, Lund, Svedio, honora membro de ILEI mortis la 13-an de oktobro 2003.

Kiel juna studento li lernis E-on dum la 20-aj jaroj, kaj poste li dum sia tuta vivo entuziasme laboris por disvastigi la konon de la Internacia Lingvo. Kiel instruisto, cxefe en Lund, li gvidis multegajn E-kursojn por infanoj. Li plurfoje kun siaj klasoj partoprenis en la tiama projekto "Grajnoj en vento". Li ankaux senlace laboris por la kono pri kaj la kompreno por UN.

Jam de la fondigxo de la nova ILEI 1949 li membrigxis. Do, li fakte estis unu el niaj pioniroj. Li eniris la estraron de ILEI en 1965, unue kiel dua sekretario kaj ekde 1974 kiel kasisto. Tiun postenon li prizorgis gxis 1982.

Li dum multaj jaroj estis estro de la Sveda sekcio de ILEI. Olle Olsson estis ege vojagxema kaj li preskaux cxiujare partoprenis en la UK-oj kaj en la ILEI-konferencoj aux en aliaj E-arangxoj. Li havis bonajn kontaktojn kun gvidaj esperantistoj. Tiel li sukcesis en kunlaboro kun auxstria donacinto krei la "Fondajxon Erika Linz", kiu helpas gejunulojn partopreni en internaciaj E-arangxoj.

La funebra ceremonio okazis en Lund la 24-an de oktobro, la tagon de UN. La subskribinto reprezentis kaj metis florkronon en la nomo de ILEI.

Bertil Andreasson