El la landoj 95/1
Hejmen ] Supren ]

 

Interlingvistiko
Intervjuo kun Rössler
Pedagogiaj Tagoj
El la landoj 95/1
Vidbendo de IEI
Deviga instruado
Notlibro 95/1
Postparolo 95/1

Albanio

Propagando de Esperanto en la amaskomunikiloj

La Albana Esperanto-Ligo festis sian kvarjariĝon la 9-an de marto 1995. S-ro Jaupi kaj s-ro Hasani, la estroj de la lokaj E-societoj „Durres” kaj „Kukes” regule aperigas informojn en la radioelsendoj pri la E-agado. La tutlanda instruista revuo „MESUESI” en decembro en du sinsekvaj numeroj publikigis artikolon verkitan de s-ro Bardhyl Mezini pri la valoro, neceso kaj instruado de la internacia lingvo. Simila artikolo emfazanta la aktualecon de Esperanto por la Eŭropa Unio aperis en la ĉiutaga ĵurnalo „RILINDJA”. (Laŭ tiu artikolo oni ekfunkciigis korespondan kurson). Ankaŭ s-ro Beqiraj, la estro de la nova junulara E-organizaĵo (AUEJ) intervjuiĝis rekte en matena televidprogramo. Krome oni elsendis 30-minutan konversacion kun s-ro Vasil Pistoli, prezidanto de AEL kaj s-ro Bardhyl Mezini, estrarano de AEL kaj sekciestro de ILEI. Ili parolis pri la agado de AEL kaj pri la propeŭdetika valoro de E-o. La koncerna redakcio pretus elsendi ĉiusemajnan 30-minutan E-kursprogramon, se AEL disponus pri taŭga materialo. Eble Mazi en Gondolando povus esti bona komenco por tiu celo. 

Informis: Bardhyl Mezini, estrarano de AEL por enlanda agado

Aŭstralio 

Instruistoj kaj lernantoj flugis el ĉiuj aŭstraliaj ŝtatoj kaj ankaŭ el aliaj landoj por partopreni la Somerlernejon, okazintan inter la 9-a kaj 20-a de januaro en Adelaide. La lernejon en Adelaida kongresejo oficiale malfermis S-ro Rob Lucas, Sud-Aŭstralia ministro pri edukado. Aliaj parolantoj en la malferma ceremonio estis juĝisto Kep Endreby, prezidanto de la Aŭstralia E-Asocio, kiu parolis pri la Adelaida UK-97 kaj prof. Alan Bishop parolinta pri la projekto Ekparoli traktanta la propedeŭtikan valoron de Esperanto por angleparolantaj lernantoj de aziaj lingvoj en aŭstraliaj lernejoj. Fermante la ceremonion oni prezentis parton de la videa instruprogramo „Mazi en Gondolando”. Max Wearing (el Eventoj N.0071) Tri lernejoj de la regiono de Melbourne, ĉefurbo de ŝtato Victoria, komen­cis instruadon de Esperanto al naŭ- kaj dekjaraĝaj infanoj de la kvina kaj sesa klasoj. Ili atendas salutkartojn de aliaj lernejoj, kie estas instruata Esperanto. Ekster­lan­daj poŝtaĵoj multe instigus la infanojn kaj lerni la lingvon, kaj ko­respondi ekster­lande por esplori diversajn kulturojn. La ministerio pri edukado en Victoria devigas la elementajn lernejojn instrui lingvon alian ol la angla, kaj konsentis pri instruado de Esperanto. 
Jen la adresoj de la tri lernejoj: 
- S-ro D. Dulf, lernejestro, Clayton North Primary School, 1714 Dande­nong road, Clayton, Victoria 3168, Aŭstralio - S-ro Peter Bozes, lernejestro, Edithvale Primarz School, Edithvale road, Edithvale, Victoria 3196, Aŭstralio 
S-ro Neil Cunnningham, lernejestro, Carrum Primarz School, Walkers road, Carrum, Victoria 3197, Aŭstralio 

                                                                T.R. Bishop       (el Eventoj N.0075)

Belorusio

Pri organizado de korespondaj kursoj

La ideo longe ŝvebis en la aero kaj realiĝis aŭtune de 1994. Du programistoj enkomputiligis provizore prilaboritan lernolibron pri Esperanto de Aboljskaja. Ni pre­paris vortaron kun ĉ. 3000 vortoj, krome ni verkis komputilan programon, kiu permesas uzi kaj tajpi literojn kun supersignoj. Ĉio ĉi ne signifis por ni grandajn elspezojn kaj ni ne devis anticipe havi plenan kompleton de la lecionoj por ĉiu lernonto. Precipe bone estas, ke ni povas intertempe korekti la lecionojn, se la lernantoj havas multe da demandoj pri la materialo. Ĉio pretas, sed kiel ni havos lernantojn? La plej bona maniero ŝajnis esti dis­vastigi informojn per la gazetoj, kiuj havas sufiĉe grandan eldonkvanton. Ni pro­vis tion. Venis nur du leteroj! Sed ni publikigis ampleksan artikolon ankaŭ en be­lorusa junulara gazeto „Znamja Junosti”. Leteroj venas eĉ pli ol tri monatojn post la publikigo kaj preskaŭ ĉiuj niaj nunaj kursanoj eklernis Esperanton pro tiu ar­tikolo. Al ĉiu interesiĝanto ni sendas informleteron, en kiu ni iom rakontas pri Espe­ranto kaj klarigas la regulojn de la kursoj. La kursanoj ricevadas de unu ĝis tri lecionojn laŭ deziro. Post korekto de la kontroltaskoj, ni sendas la leterojn reen. Tiuj, kiuj bone solvas ĉiujn 25 taskojn, senpage ricevos vortaron. Krom tio ni in­formas la kursanojn pri la aĉeteblaj libroj kaj atingeblaj renkontiĝoj. Nia klubo baldaŭ aperigos E-revuon. Nun ni havas 15 gelernantojn, kies aĝo estas de 16 ĝis 65 jaroj. Ili loĝas en la diversaj regionoj de Belorusio. La plej laborema inter ili jam plenumis la duonon de la kurso. Novaj lernantoj estas bonvenaj! 

M.Sxelestov, st. Sovetskaja 18-6, 222160 ¥odino, Belorusio

E-Klubo „Verda Lumo”, p.k. 124.,  220116 Minsk-116, Belorusio

 

Francio

Interŝanĝo Pri Instruado 
I.P.I. organizas kvarfoje jare renkontiĝon de aktivuloj (ĉefe kursgvidantoj kaj animantoj de grupoj de la pariza regiono), kiuj deziras interŝanĝi ideojn por pli bone instrui kaj konservi lernantojn. 
Ok aktivuloj ĉeestis la unuan renkontiĝon, kaj 17 la duan en novembro 1994. La tria renkontiĝo okazis la 14-an de januaro 1995. Vigla interŝanĝo de spertoj kaj informoj inter la ĉeestantoj riĉigis ĉiujn partoprenantojn. Multaj ludoj kaj dokumentoj (pli ol 50) estis prezentitaj. Ĉiu klarigis kiel li instruas (materialo, tekniko, ekzercoj ktp...). Entute riĉigaj kunvenoj, tiel interesaj, ke estis decidite kunveni en ĉiu dua monato. 
Se vi deziras partopreni kaj ricevi kolokvion, bonvolu skribi al: 
Jean Marin, 9 rue Adrien Lejeune, F-93170 Bagnolet (Tel.:+33-43-638748)

Citaĵo el la 95jara programo de La Kvinpetalo 
„Julio 07-12. Lerni novan metodikon kun ĉarma instruistino? Katalin Smidé­liusz, aŭtoro de specifa lingvokurso, IEI-kunlaborantino, trejnas vin plezure. Paralele Lucien Durandeu estos je dispono por pritraktadi la lingvon.” Post la pasintjara sukcesa metodika trejnado La Kvinpetalo denove okazigas staĝon por E-instruantoj. 

F-86410 Bouresse, Route de Civaux, Francio                  (el Literatura Foiro)

 

Germanio

Interlingvistiko

La germana scienca Societo pri interlingvistiko (germana mallongigo „GIL”), sub gvido de Detlev Blanke okazigis de la 18-a ĝis la 20-a de novembro 1994 en Berlin sian 4-an jarkonferencon. Ligita al ĝi estis faka programo kun 14 prelegoj sub la kadra temo esperantologio, kiujn aŭskultis 35 personoj. GIL eldonas ger­manlingvan bultenon, kiu estas regule sendata i.a. al la plej gravaj germanaj bib­liotekoj. La germana profesiula scienca Societo pri aplikata lingvistiko (germana mal­longigo „GAL”), unu el la du plej gravaj germanaj lingvistikaj organizaĵoj, same kiel en 1993 ankaŭ en 1994 enkadrigis prelegojn pri Esperanto. En la kadro de la 25a kongreso de GAL, 21-a ĝis 23-a de septembro 1994 en Trier, en la oficiala faka programo estis prelegoj de s-ino Sabine Fiedler, Leipzig (Frazeologismoj en Esperanto) kaj de d-ro Detlev Blanke, Berlin (Pri specifaĵoj de tradukoj en Esperanto). En vol. 27 de la serio Forum Angewandte Linguistik, eldonata de GAL, sub la titolo Fachkommunikation (faka komunikado), aperis kontribuoj de Sabine Fiedler Lingvistikaj faktekstoj en la angla, germana kaj en Esperanto - interkultura komparo, kaj de Detlev Blanke Faka komunikado en planlingvoj. Ankaŭ tiuj ekzemploj montras plian fojon, ke kompetentaj lingvistoj-inter­lingvistoj kapablas eniri la fakprogramojn de lingvistikaj kongresoj, kiun eblon oni tro malofte utiligas. 

                                                            Detlev Blanke           (Eventoj N.0071)

 

Hispanio

Interuniversitataj rilatoj per Esperanto

La universitata E-asocio „Rosetta” de Murcio, Hispanio informas, ke, kiel rezulto de iniciato de murciaj e-istoj, la Universitata Instituto pri Ekonomiko de Lodz (Polio) starigis plenajn rilatojn kun la Fakultato pri Ekonomikaj Sciencoj de Murcio. Por starigi la unuajn kontaktojn inter ambaŭ oficialaj institucioj vojaĝis al Polio la dekano de la Murcia Fakultato. Estas kromrezulto, ke grupo da polaj studentoj vojaĝis januare-februare al Murcio. 
Cetere, la dekano de la Murcia Fakultato deziras starigi similajn kontaktojn kun la Universitatoj de Pekino aŭ Tokio. Pliaj informoj kaj kontaktadreso: 

Pedro Antonio M. Valverde, advokato, Av. Libertad, 6-2. E-30009 Murcia

                                                                                                (el Eventoj N.0074)

Hungario

Progreso en la budapeŝta E-fako 
La Esperanto-fako de la Universitato ELTE en Budapeŝto progresas malgraŭ la ĝenerala pli malfavora situacio de E-movado en Hungario. Ĝi havas rekordan nombron de studentoj: 20 komencantojn. En la fako studas 7 studentoj en la dua jaro, 4 en la tria kaj 4 en la lasta. Alvenis la tempo de denaskuloj: du Csiszár-fil­inoj kaj unu Golden-filo aliĝis al la E-fako. La kvaran jaron partoprenas du polaj gestudentoj. La pli vigla etoso speguliĝas ankaŭ en tio, ke la junuloj preskaŭ ĉiusemajne kolektiĝas ĉirkaŭ la „verda tablotuko” en kafejo por pridiskuti la ver­dan vivon. La dua grupo de la internacia fako diligentas jam en sia kvara semestro. La 6 partoprenantoj venis el 6 diversaj landoj: Finnlando, Francio, Germanio, Israelo, Irano kaj Litovio.
                                                                        
(el Eventoj N.0073)

 

Irano

Esperanto en Boruĝerdo 
Boruĝerdo estas unu el la plej antikvaj urboj de Irano kun pli ol 200 mil loĝantoj. En la urbo funkcias granda teksfabriko, kie oni organizis Esperanto kur­sojn kun la gvido de S. Pakravan. La lernantoj konsentis eklerni la internacian lingvon, eĉ uzi ĝin praktike en la fabriko. La fabriko pretas akcepti ofertojn el la tuta mondo. La gelernantoj jam scipovas paroli Esperante kaj ĝuas la korespon­dadon. Lastatempe multaj turistoj frekventas la urbon, la lokaj esperantistoj vo­lonte akceptas ĉiujn samideanojn, kiuj deziras vojaĝi tien. 

Informis: S-ro Masud Gudarzy, No 38, Sh. Maleki Lane, Siavosh Str., Azadi Ave, IR-69188 Borujerd, Irano

 

Svedio

Esperanto-fako en la Karlskoga Popola Altlernejo

En la Esperanto-fako nun estas 18 gelernantoj el ses landoj: Danio, Finnlando, Norvegio, Rusio, Svedio kaj Tanzanio. Multaj studentoj lernas Esperanton en aliaj kursoj: Eŭropaj kursoj, vesperaj kaj someraj kursoj. (Lastjare sume estis 70 E-lernantoj.) Oni uzas la lernolibrojn kaj metodikon de Lars Forsman. Li havas lernolibrojn por komencantoj, progresantoj kaj por rapida lernado. Dufoje en la semajno ili lernas en lingvolaboratorio kaj havas specialajn lecionojn, kiam ili lernas kantojn kun Andreo kaj Nataŝa Berce. 
La Esperanto-fako ekzistas ekde 1988. Ĝin partoprenis jam studantoj el pli ol 30 landoj. Ĉiun someron estis unusemajna internacia kurso. En 1990 la lernejo aranĝis la Svedan Kongreson kaj en 1991 la Internacian Junularan Kongreson.
En 1995 oni planas organizi Esperanto-kurson por estontaj lingvo-instruistoj, kiuj antaŭe ne studis Esperanton. La Esperanto-fako havas propran pupteatron (reĝisoro Anne Sofie Robinson), kiu surscenigis jam multe da teatraĵoj. Ekzistas ankaŭ tripersona kantgrupo nomata „Trifolio” konsistanta el eksstudantinoj. Ili surbendigis sian kasedon en la Altlernejo. En la lernejo estas ĉiuj kondiĉoj por lernado. Ĝi situas proksimume du kilo­metrojn sude de la urbocentro, ĉe la bela lago Möckeln kaj havas propran stu­den­tan urbeton. Ĉiuj studantoj loĝas en modernaj, apartaj ĉambroj kun propra duŝejo kaj necesejo. (La kuirejo kaj la televidaj ĉambroj estas komunaj). Ĝi havas ankaŭ grandan sporthalon kun saŭno kaj en la lerneja biblioteko estas multe da E-libroj. (Pri aliaj detaloj vidu la 94/3-an numeron de IPR. La Red.) 

Informis: la studentoj de la Karlskoga Popola Altlernejo

Svislando

La Chaux-de-Fonds

Aŭgusto 02-07 Aymonier, Bovet, Cseh ... Gacond! 
La perfektiĝo pri metodiko de la esperanto-instruado interesos tre varian pub­likon: instruantoj dezirantaj progresi, komencantoj lernemaj, infanoj kaj plenkresku­loj. Ĝuste en minisocieto, kiu spegulas la variecon de Esperantio, oni povas reale trejniĝi al instruteknikoj aŭdvida, perbilda, strukturŝanĝa, ludiga, dramiga kaj kantiga. Kun metodologo kaj pedagogo kia Claude Gacond.”

CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando        (el Literatura Foiro)

 

Usono

Somera Universitato en Usono

 Someraj Kursoj ĉe San Francisca Ŝtata Universitato okazos de 26-a de junio ĝis 14-a de julio 1995. 
Festo de la 50-a Datreveno de la Unuiĝinta Naciaro komenciĝos samtempe kun la E-kursoj la 26-an de junio. Partoprenos multaj gravuloj de SFSU. Kon­gresos tie ankaŭ Mondfederalistoj kaj aliaj organizaĵoj. Kosto por la kursoj estas 345 USD por 3 semajnoj. 
Loĝado: 450-650 USD, depende de ĉambrokategorio, por 3 semajnoj, kun 3 manĝoj tage. 
Eksterlandaj kursanoj estas aparte bonvenaj. Krom la studado evidente okazos ekskursoj, distra programo, prelegoj, kantfestoj ktp. 
Se la afero kaptis vian atenton, ne hezitu skribi al: S-ino Cathy Shulze, 410 

Darrel Road, Hillsborough, CA-94010, USA, Tel.:+1-415-3421796