|
Auxstrio Esperanto en gimnazio
Raporto Inter la 24a kaj 27a de februaro 1995 okazis tiel nomita
„lerneja projekto” en la realgimnazio Diefenbachgasse,
15a distrikto de Vieno. Temas pri tritaga instruado pri la temo „formoj de
estetiko”. La partoprenantoj vizitas la sepan klason, tio estas la 11a
lernojaro. Kadre de la programo la gelernantoj partoprenis ankaux instruhoron
kun la titolo „Politikaj konceptoj malantaux naciaj koloni-lingvoj kaj
internaciaj planlingvoj”. La
horon gvidis Walter Klag, jen la skizo
de la instruhoro: 1)
Laborlingvoj cxe internaciaj organizoj (UN, EU); 2)
Problemoj de malgrandaj lingvoj, ekzemple tiu de la slovaka; 3)
Plano de francoj redukti la nombron de la laborlingvoj en EU de 11 al 5; 4)
Kostoj de tradukado sen/kun neuxtrala lingvo; 5)
Lingvoj en EU (cxiu estas minoritata) Ortografi-reformo
de la germana: unu pasxo al planlingvo.
7) Cxu Esperanto estas bela?
Esperanto kiel oficiala lingvo de PEN-klubo kaj por kris- tanaj mesoj; originala
literaturo kaj tradukoj.
8)
Kial Esperanto travivis? Solresol, Volapük,
Esperanto. Natura evoluo, ekz. alifor- Fine
s-ro Klag disdonis al cxiu lernanto la unuan numeron de La
dua jarcento (auxstria/slovakia periodajxo) kaj informilon pri E-kurso en
la Viena E-Muzeo. Brazilo Kultura
Centro de Esperanto en Campinas De
post la 18-a de februaro 1995 la centro havas novan estraron. Nome: David Bianchini (1-a prezidanto), Cláudio Zaina (2-a prezidanto), Daniel
de Oliveira Santos (1-a sekretario), Rosana
Bortolette (2-a sekretario), Sebastiao
Damasena Maio (1-a kasisto) kaj Eduardo
Ramos Devena (2-a kasisto). David
Bianchini ekinstruis novan bazan tiel kiel James
R. Piton ekkunordigas perfektigan E-grupon. Ambaux kursoj komencigxis la
18-an de marto 1995 en la sidejo de USE-Intermunicipal
Campinas (Rua Felipe dos Santos, 105 -
Guanabara, Campinas, SP).
Daniel de O. Santos Matematikaj Olimpikoj en 2000 Prof. Edmilson Pontes,
fama brazila matematikisto, kunordigas matematikajn olimpikojn por gelernantoj
de la sxtato Alagoas, kaj planas okazigi en la jaro 2000 internaciajn olimpikojn
kun Esperanto kiel oficiala lingvo. Organizantoj de similaj olimpikoj kaj
instruistoj de matematiko kontaktu: Usina
Ciénca/UFAL, Av. Aristen de Andrade (Antiga Faculdade de Odontologia), Maceió-AL,
Brazilo. Internet: evp.@ima.ufal.alan.br. Britio
Esperanto
Teacher,
organo de la brita asocio de E-instruistoj (ETA), anoncas, ke baldaux aperos
kompakta stordisko (CD-ROM) kiu interaktive instruas plurajn lingvojn. Esperanto
estos inter tiuj, dank’ al ETA-membro. En
la sama revuo Alan
Smalley, cxeflekciisto pri la franca cxe universitato en Leeds, rakontas
kiel li donis miniaturan E-kurson al cx. 200 studentoj kadre de programo
destinita por „konsciigi pri la fenomeno lingvo”. Pli
frue neniu el la 200 konis E-parolantojn, kaj 40 % ecx ne auxdis pri E-o. Finnlando
Informoj Inter
22a kaj 28a de julio en la kongresejo funkcios MAZI-stando.
Tie oni povas ricevi la kompleton, dirante la pagnumeron kaj montrante sian kongreskarton.
Kompleto konsistas el skatolo kun 2 videokasedoj (90minutaj), instrulibro kaj
sonkasedo kun la dialogoj de la filmo. Tiuj,
kiuj ne antauxmendis gxin, povos acxeti la MAZI-kompleton
cxe la UEA-libroservo en la kongresejo.
Kiel
tradicie oni arangxos dum la Universala Kongreso Cseh-kurson
kaj Cseh-seminarion. Cxi-foje
la programo pliricxigxos per la Mazi-filmo. Oni
studos, kiel uzi gxin plej efike kaj Cseh-metode
dum la instruado: en la kurso instrucele, en la seminario diskutcele. La
seminarianoj devos observi la kurson kaj posedi Bazan
Cseh-kurs-libron.
La seminario estas destinita por instruistoj kiuj deziras lerni la metodon kaj
eble ecx atingi ateston pri tio. Kotizoj:
por la kurso 60 NLG kaj por la seminario 80 NLG. Ambaux
arangxojn gvidos Atiljo Orellana Rojas.
Hispanio
Kursoj Ekde
1990 cirkulas projekto de Antonio Alonso Núnez,
prezidanto de Hispana E-Federacio, pri internaciaj someraj kursoj en Esperanto.
Sxajnas ke la plano nun finfine havas seriozan sxancon realigxi - almenaux se
E-organizajxoj rapide donos sian apogon. Cxe
ni, en Galegio de pluraj jaroj ne plu ekzistas eksplicita kontrauxstaro de
kleruloj al Esperanto. La nuna rektora teamo de la Universitato de Santiago de
Compostela estas preta subteni, ankaux finance, cxiujaran okazigon de
senprofitaj E-Somerkursoj. La
duboj nun reduktigxis al tio cxu la E-uzantaro disponas la kapitalon homan kaj
kulturan por tia rigore plenkvalita klerigtasko, kaj cxu ekzistas multnacia
studentaro ema ricevi instruadon en Esperanto. Ni pruvu ke jes! La
strukturo de la E-Somerkursoj resumeblas jene. Diverslandaj gelernantoj kolektigxos
por studi dum unu aux pluraj semajnoj aron da temoj elekteblaj (matematiko,
historio, biologio ktp), laux kajeroj verkitaj de e-istaj fakuloj. Cxi tiuj -
aux aliaj samnivelaj instruantoj - gvidos kursojn dum po unu semajno. La
lernantoj ricevos diplomon, kies oficiala valoro dependos de la jugxo de
eksteraj observantoj. La nivelo estos antaux-universitata aux
universitat-prepara, kiu mankas en Esperantujo. Sendube,
nun estas tro malfrue por organizi la E-Somerkursojn dum somero 1995 en la
origine planita amplekso. Tamen, ecx modesta komenco valoras: provizore ni
planas eldoni du studkajerojn, kaj venigi 10-20 gelernantojn por lerni dum
unu-du semajnoj. Cxiu
Esperanto-institucio (sxtata, regiona, faka, loka, kleriga ktp) estas petata bonvole
studi la eblecon financi al unu aux pluraj el siaj junaj membroj la vojagxon
kaj (malmultekostan) restadon dum 1-2 semajnoj en nia universitato. La preciza
dato estas anoncota baldaux. Kontaktu: Antonio
Alonso Núnez, Curso de Esperanto, Facultade de Filoloxía, ES-15705 Santiago de
Compostela (Hispanio) tel./faks.: +34/81/598-005, retposxto:
ilganton@uscmail.usc.es (Esperanto
majo 1995) Hungario
Arangxoj 3a
Mez-Euxropa Junulara Semajno kaj
Internacia Junulara Semajno 8.8.1995-15.8.1995 en Tata
(Nordokcidenta Hungario). Ïia temo: Junularo
kaj Ekologio. Oni intencas okupigxi pri la diversaj flankoj de la rilato
inter junularo kaj ekologio: ekologia edukado; infanoj kiel edukistoj de siaj
gepatroj; novaj vivstiloj en la junularo, junulara kulturo, proksimeco al la
naturo. MEJS
estas komuna agado de Auxstrio, Cxehio, Germanio, Hungario, Pollando, Slovakio
kaj Svislando. Samtempe kaj samloke okazos la REF
(Renkontigxo de Esperantaj Familioj). La partoprenkotizo varias inter 30 kaj 290
NLG. Aligxilojn kaj informojn petu de: Edit
Lindwurm, H-1203 Budapest, Lajtha L. u. 1. IX/56. Japanio Du
ekstermovadaj komercaj kursoj en Japanio: unu estas la „malfermita kolegio”
(etendado de universitato) de la universitato
Waseda, al kiu kunlaboras la Japana
Esperanto-Instituto (JEI) kaj ecx dividis profiton kun la altlernejo. Ïi
ofertas du nivelojn, instruataj de Wada
Seiiti kaj Krizantemo respektive. La alia estas klaso cxe la prestigxa
eldonejo en la lingvistika tereno Daigaku
Syorin, kiu unuafoje post kelkjara malsukceso (pro manko de aligxontoj)
komencigxis lastan jaron. Ankaux gxi havas du nivelojn, unu el kiuj estas
dauxrigo de la enkonduka klaso lastjara. La
gvidanto estas Kitagawa Hisasi de la Oficejo de JEI kaj iama volontulo
cxe la CO de UEA. Iniciate
de s-ino Suzuki Masumi, estrarano
de Japana E-Instituto (Fukaya 122-10, Ayase-shi, Kanagawa-ken, 252), fondigxis
kaj akceptas aligxojn Konferenco pri Esperanto-edukado de Japanio. Kiam
gxi igxos landa sekcio de Internacia Ligo de E-istaj Instruistoj? - demandas Yamasaki
Seiko en La Revuo Orienta.
(Laux
la Revuo Orienta aprilo 1995) Litovio
Plene
funkcias Litova Esperanto-Asocio La
domo de la bopatro de Zamenhof, nun sidejo de LEA (Litova
E-Asocio) lastatempe estis vizitata de multaj homoj, kiuj lernas Esperanton.
De lundo gxis vendredo ili kolektigxis en tri klasoj por lerni la lingvon laux
la Cseh-metodo. La
90minutaj lecionoj okazis trifoje tage. La kursojn gvidis brazila Cseh-instruisto, rajtigita de IEI (Internacia E-Instituto), s-ro Aristóphio
Andrade Alves Filho, kiu vojagxas kun la edzino Núbia
Alves en Euxropo. Krom
tio LEA organizas la 31-an BET - Balta
E-Tendaro - de la 8a gxis la 16a de julio kaj karavanon al la 80a UK en Tampereo.
Oni organizis ankaux sabatan konversacian rondon kaj
dufoje semajne kunsidas la lokaj kluboj. La kursojn antauxpreparis la redaktoro
de Litova Stelo. Li prelegis pri Esperanto la 1an de februaro por pli
ol 120 homoj, kiuj poste plenigis enketilon por partopreni kursojn. La sekvan
tagon 70 el ili eklernis la lingvon kaj la ceteraj atendis la martajn klasojn.
Por lerni en marto aperis 55 personoj. La 31an de marto 52 kursfinintoj ricevis
la atestilojn pri partopreno en 40horaj kursoj. Cxeestis la feston s-roj
Povilas Jegorovas, Petras Cxeliauskas
kaj s-ino Irena Alijosxiute (respektive: prezidanto, redaktoro kaj sekretariino de
LEA), kiuj entuziasme parolis al la jxus bakitaj esperantistoj pri la eblecoj,
kiujn donas la internacia lingvo. La kursanoj deziras korespondi tutmonde pri
diversaj temoj kaj akceptas proponojn. Ankaux la instruisto deziras korespondi
kun aliaj E-instruistoj por intersxangxi ideojn pri instruado al junuloj kaj
plenkreskuloj. Krome li akceptas proponojn por instrui la lingvon laux Cseh-metodo
ie ajn, gxis auxgusto 1996. Lia vojagxado celas ne turismadon, sed li deziras
konatigxi kun la E-movado en diversaj urboj por pli bone agadi post sia reveno
al Brazilo. Proponojn sendu al: Litova
E-asocio a/c Aristóphio Alves Filho, a.d. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. (Post
junio lian adreson havos Internacia
E-Instituto, Den Hago, Nederlando).
En Pollando li instruis la portugalan lingvon al studentoj de Monda Turismo/Esperantotur (Bydgoszcz) kaj prelegis pri Brazilo
kelkloke. LEA
bonvenigas esperantajxojn el la tuta mondo (librojn, gazetojn, kasedojn,
ludilojn, k.a.). Helpu gxian agadon! Abonu kaj abonigu
Litova Stelo (dumonata organo de
LEA)! Abonprezo por 6 kajeroj estas 20 NLG (inkl. sendokosto). Kolektoj
de la jaroj 1991-1994 riceveblas kontraux nur 12 NLG cxiu kolekto. Madagaskaro La
dekano de la beletra fakultato de Universitato Antananarivo decidis startigi
E-kurson en majo. Konvinkis lin Désiré
Rabevazaha, cxe kiu bonvenas subteno kaj helpo: B.P.
3171, Antananarivo-101 En
komerca kaj teknika altlernejo EPCT Esperanto estas devige instruata cxiusabate
de Roger Rasolofo. Skribu kuragxige
al: EPCT - Esperanto-kurso, Lot. II.N. 54
bis, Analamahitsy, MG-101 Antananrivo
(Esperanto, majo 1995) Pollando
Kursoj Internacia
Asocio „Monda Turismo” kun sidejo en Bydgoszcz, invitas al Internacia
studumo pri Turismo kaj Kulturo, kiu funkcias ekde 1991, kaj en 1994
transformigxis - el nauxmonata - en trijaran cxiutagan kaj malcxeestan lernejon.
La
studumo ebligas en lauxvicaj jaroj akiri jenajn kvalifikojn: 1-a jaro:
turisma informanto, lektoro de E-o kaj E-vojagxgvidanto; la finintoj 2-a jaro:
turisma E-cxicxerono, animanto de kulturo kaj kursgvidanto de E-o; la 3-a
jaro: gvidanto de turismo kaj kulturo kaj instruisto de Esperanto; la finintoj La
lernado dauxras dum unu, du aux tri jaroj - laux cxiutaga malcxeesta sistemo. Auxtuna
semestro: 1-a sesio - 24 septembro - 1 oktobro
1995,
2-a sesio - 27 januaro - 3 februaro 1996, Printempa
semestro:
1-a sesio - 4 -11 februaro 1996,
2-a sesio - 27 aprilo - 5 majo 1996.
La studkostoj en la jaro 1995/96 estas samaj por la
cxiutaga kaj malcxeesta sistemoj kaj egalas al 200 usonaj dolaroj. Aligxoj: gxis
la 31-a de julio 1995 cxe „Monda Turismo”; samtempe oni pagu la studkostojn
al la bankkonto: „Esperantotur”, Wielkopolski
Bank Kredytowy O/Bydgoszcz n-ro 350815-2583-136-72. Pli detalajn informojn
oni povas akiri cxe la Centra Oficejo de „Monda Turismo” kaj Turisma Servo
„Esperantotur”: Str. M.
Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, tel. +48.52.415744 - Fakso
+48.52.460082 - Telekso 562844 MTUR PL
Adam
Sudol
-
Andrzej Grzebowski Svisio
KCE La
nova Direkta Komitato de KCE (Kultura Centro Esperantista) konsistas el ges-roj David Buhlmann, Georges Lagrange, Marco Picasso, Giorgio Silfer kaj Jaqueline
Vasserot. La eksterordinara Asembleo elektis d-ron Silfer prezidanto de
KCE. La Asembleo decidis ke KCE kaj GEP [Gastejo Edmond Privat, prezidanto Mireille
Grosjean] estas ekde januaro 1995 absolute sendependaj ne nur jure kaj
organize, sed ankaux administre kaj finance. La
aligxo al Kultura Monatfino kostas 60,- CHF kaj tiu sumo inkluzivas programon
kaj vespermangxon. La
aligxo al somera kurso kostas 120,- CHF, kaj gxi inkluzivas nur la instruadon.
Eblas tranokti cxe La Domparo (po
15,-/30,-/40,- laux nombro da litoj en la cxambro), sed nur por 15 personoj.
Krome en la urbo ne mankas junulgastejo kaj modestprezaj hoteloj. Eblas
matenmangxi cxiutage cxe La Domparo,
ecx se oni ne tranoktas: abunda matenmangxo kostas 8,- CHF.
Kultura
Centro Esperantista, Strato Postiers 27, Posxtfako 779, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svislando, Telefono/fakso (41)39-267407, Posxta cxekkonto
23-2921-8 Usono Somera
Esperanto Universitato en San Francisko jam la 26an fojon [NdlR.
En la antauxa numero vi jam povis legi pri tiu cxi evento. Pro
la graveco de la afero, nun sekvu pri gxi pliaj informoj]. La kursojn subtenas la Nord-Amerika Esperanto Ligo. Ïi okazas inter la 26a de junio
kaj 14a de julio 1995 en kvar grupoj: komencanta:
Saluton al Esperanto - por tiuj, kiuj ankoraux ne lernis E-on, mezgrada
I.:
Ricevi memfidon en Esperanto - por
tiuj, kiuj jam lernis E-on, supergrada: Lingvo, lingvistiko,
kulturo, literaturo - gxiaj temoj: lingvouzo, La
instruistoj: Duncan
Charters
(Usono), estro de la Fremdlingva
Departemento de Principia College, Spomenka
Sxtimec
(Kroatio), kunlaboranto de pluraj E-organizajxoj, auxtoro de multaj E-libroj, Atilio
Orellana Rojas
(Argentino), kiu studis kaj instruis multajn lingvojn, gvidas Esperanto
seminariojn laux la Cseh-metodo en
multaj landoj, kaj Setsuko Umeda, kiu studis Esperanton en San Francisko, la anglan en
Usono kaj Japanio, partoprenis multajn UK-ojn kaj instruis en multaj E-kursoj.
(Nun sxi estras la Internacian Kulturan Laborejon). La tempodauxro
de cxiu intensiva kurso estos 3 semajnoj. Ili donas tri universitatajn unuojn.
La partoprenkotizo de cxiu kurso estas 345 USD. La SFSU
Studenta Stipendio Fondajxo parte financas la aligxon de tiuj, kiuj tion
bezonas kaj gxi samtempe petas helpon de la kluboj kaj individuoj. Krom la studado okazos
vesperaj Esperanto-programoj, ekzemple komuna kantado, popoldancado, prelegoj
pri la lingvo kaj kulturo, formado de konversaciaj
rondoj.
(El
la angla lingvo tradukis: d-ro Petro Murányi - Hungario) Uzbekio
Alvoko Samarkandaj
E-aktivuloj preparis la unuan lernolibron
por uzbeklingvanoj kaj krome uzbekan-Esperantan-rusan konversacilibron.
Eldoni tiujn bazajn verkojn inter la nunaj ekonomiaj cirkonstancoj apenaux eblos
sen helpo de la internacia esperantistaro. Kontribuojn
oni sendu al UEA-konto: mpso-i. Nomoj
de cxiuj kontribuintoj aperos en ambaux libroj. Koran antauxdankon! Helpemuloj
estas petataj anonci sin cxe: Muzeo
de Paco kaj Solidaro, pk 76, UZ-70300 Samarkand, Uzbekio Venezuelo
Raporto Meze
de februaro fermigxis la baza kurso de Esperanto gvidita de profesoro Juan Negrete en la Lernejo de Filozofio de la Centra Universitato de
Venezuelo, en Karakas. Nova baza kurso ekfunkciis komence de marto. En la sama
loko, kaj same komence de marto startis dauxriga kurso. Pri la kursoj zorgas
profesoroj Juan Negrete kaj Jorge
C. Mosonyi. Estas
tre aktivaj la kontaktoj kaj rilatoj de nia Asocio kun la Lernejo de Modernaj
Lingvoj de la Centra Universitato, cele al la starigo de kursoj de Esperanto
kiel elektebla studobjekto ekde la venonta lernojaro. Intertempe oni preparas la
terenon per prelegoj kaj ekspozicioj de libroj kaj revuoj. Nia prezidanto, profesoro
Jorge Mosonyi kunordigas la
preparlaboron kaj gvidos la kursojn, kiujn partoprenos pro programaj postuloj
la gestudentoj de la 4-a kaj 5-a jaroj. La Lernejo kreas lingvo-instruistojn,
interpretistojn kaj tradukistojn. Duajare
funkcias baza kurso de Esperanto cxe la Instituto
de Homeopatio kun unuhora leciono cxiujxauxde kaj kun elektebla karaktero.
Tamen la kurshoroj estas agnoskitaj kadre de la devigaj studhoroj
antauxviditaj de la lerneja programo. La kurson gvidas d-ro José
Barros Saint-Pasteur kaj s-ro Andrés
Turrisi. |