El la landoj 95/3
|
Brazilo Interlanda
Konferenco pri Instruado okazos
en urbo Campos do Jordao de la 12-a gxis la 15-a de oktobro 1995. La pritraktota
temo: „Uzo de modernaj instruhelpiloj”. Por la Konferenco jam sin anoncis
tiel gravaj figuroj de la amerika E-instruado, kiel Sylla Chaves, Geraldo Mattos
kaj Elvira Fontes. Por pliaj informoj oni povas turni sin al s-ino Symilde
Schenk-Ledon, Caixa Postal 269, BR-Campos do Jordao SP, Senpaga
Esperanto-kurso perkomputila Antonio
José Onofre Sampiao
disdonas senpage (portugallingvan) Esperanto-kurson por komputilo. Sendu al li
disketon de iu ajn modelo, kaj 3 respondkuponojn por ke vi ricevu la kurson.
S-ano Onofre estas reprezentanto de Esperanto-Laborgrupo en Fortalezo. Lia
adreso: Rua Padre Francisco Pinto, 677
(Benfica), BR-60020-290 Fortalezo-CE, Brazilo Britio Ne nur la frauxlino Barlastonas -
raporto pri la
kurso en Barlastono La
plimulto el ni konatigxis kun la nomo Barlastono pro la nekompareblaj kongresaj
aperoj de la fama frauxlino kun la brand-botela mansako. Sed la nomo same
apartenas al mez-anglia vilagxeto, situanta meze inter Mancxestro kaj
Birminghamo, kies logxantoj forte surprizigxus ekscii pri gxia tutmonda
konateco. La ligo inter la du starigxis pro renoma cxiujara kultura kaj lingva
kursaro organizata de britaj esperantistoj en Wedgewood Memorial College. Denove
en 1995, la kurso altiris kvindekon da studemuloj, kiuj tute plenigis la
kolegion. La planitaj tri kursoj kreskis gxis kvar, pro surloka pritakso de la
bezonoj. Cxiam almenaux unu gvidanto venas el eksterlando, cxi-jare du (Bert
de Wit, Nederlando kaj Stefan MacGill,
Hungario) suplementis la enlandan teamon de
Pauxlo Gubbins, Rosalyne Edwards kaj Tim
Carr, kun speciala unutaga kunlaboro de Marjorie
Boulton kaj Kate Hall. La plimulto
de la kursanoj estis britoj, sed internaciecon donis familio el Japanio kaj
partoprenintoj el Belgio kaj Irlando. La internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI estis
ofertitaj; ok komence interesigxis, sed nur du provis fine la tutan ekzamenon,
ambaux sukcesis, je la meza nivelo. La
vesperaj programoj en Barlastono cxiam elstaras, kvankam defion starigas la
granda vario en lingvo-scio de la publiko. Tion brile superis la faka prelego de
profesia ekologo Bert de Wit pri bio-diverseco. Cxiu lernis ion novan pri la
temo, kaj dank' al klara elparolo, logika strukturo kaj projekciita skemo kun
sxlosilaj vortoj, ecx la A-kursanoj povis bone sekvi la prezentajxon. En alia
vespero, li montris lumbildojn pri publikaj britaj gxardenoj. Apogeo
estis la prelego de Marjorie Boulton pri tiu prisilentata vorto-speco: la
interjekcioj, kadre de kiu sxi regalis nin per akustika bankedo de bebo-ploroj,
besto-blekoj kaj interjekcioj por alvoki, forpeli, trankviligi, konsoli,
riprocxi vastan gamon da bestoj, birdoj kaj homoj. Multaj efektive uzatas, sed
kiam vi lastfoje diris "tpr!"
por trankviligi cxevalon?! Ni gxuis ne nur tiun observon, sed krome praktikan
epitetigon de cxevalo: 'malkomforta en
la mezo, kaj dangxera ambauxfine!' Alia
vespero malpli formalis, kun skecxoj kaj partopreniga kvizo. Kaj la lasta bunte
plenigxis per adiauxa koncerto, kun bufedo, fine de kiu kursanoj rifuzis
enlitigxi, sed enrondigxis por auxdi kaj kantadi cxefe anglajn kaj irlandajn
kantojn je diversaj gradoj de deceo. Tia
bonetoso rimarkeblis ankaux dum la ekskursa vizito al la kastel-ruinoj de
Stafford kaj la tradicia Esperanta drinkejo, "La verda stelo" en la
apuda urbo Stoke-on-Trent. Tie, laux la kutimo, oni pendigis flor-kronon cxe
gxia Zamenhof-sxildo. Videblas tie Esperanta montro-fenestro, kune kun 25-jare
funkcianta vizitanto-libro entenanta multajn konatajn nomojn. La nuna verkanto
trovis sian propran subskribon, kun nov-zelanda adreso, el marto 1976. Tio
okazis pro gastigo cxe la tiama urbestro de Stoke-on-Trent, Horace Barks, kiu,
kune kun Marjorie Boulton kaj aliaj, starigis, multjare funkciigis kaj famigis
la kursojn de Barlastono. Cxi
tie vi trovos instigan semajnon en Esperantujo en agrablaj ejo (malnovstilaj sed
tre tauxge ekipitaj domoj kun bonaj mangxoj) kaj situo (cxarma vilagxo,
longboata kanalo, ceramika fabriko Wedgewood
kun muzeo kaj ekspoziciejo). Informilo pri arangxoj tie en 1996 (26-28a jan.,
teatra semajnfino; 2a marto, Mezlanda Esperanto-tago; 19-21a
SATEB-jarkonferenco; 10-16a auxgusto, 36a Esperanto-somerlernejo) jam haveblas
de Pauxlo Gubbins, 3 Arden Court, Mossley,
Congleton, Cheshire, CW12 3JH, Britio.
smg Germanio Nun unuafoje en germanaj librovendejoj oni povas facile acxeti dudirektan Esperanto-vortaron, cxar la renoma eldonejo Langenscheidt aperigis „Kompaktwörterbuch Esperanto”, kiu estas represo de la konataj posxvortaroj de Erich-Dieter Krause en unu volumo. Gxi kostas 29,80 germanajn markojn. Mikro-intervjuo kun Ursula Fiebert (Ndlr
-
Ni interparolis en la medioprotekta E-tendaro en Szõdliget - Hungario). J.N.
Vi estas profesia dungito de Germana Esperanto-Asocio. Kio estas via
tasko kiel „Geschäftsführer”? U.F.
Mi plenumas la taskojn de gxenerala sekretario aux afergvidanto. Iom simpligite:
mi estas tiu, ene de la asocio, kiu akceptas la informojn, prilaboras kaj poste
disdonas ilin. La informojn mi kolektas ankaux el la ekstera, neesperanta medio.
Ekzemple: cxu ie oni povus organizi ekspozicion, partopreni foiron, organizi
kursojn... J.N. Se vi jam menciis la kursojn: kion vi scias pri la E-instruado en via
lando? En kiu formo vi kontribuas al la sukceso de la kursoj? U.F.
Fakte mi ne havas ankoraux tre grandan superrigardon, aux almenaux ne cxi tie,
en la tendaro, ekster nia oficejo. Mia tasko estas koni la kursojn, kolekti la
diversajn projektojn, informi la interesigxantojn pri la projektoj, proponi
metodojn, arangxajxojn. Cetere ankaux mi mem kompilis projekton „projekttagoj
Esperanto”. Gxi ampleksas 25 A/4 formatajn pagxojn kun 8 projekcieblaj pagxoj
kaj gxi bazigxas sur la spertoj de kvartaga rapida kurso. Gxi tauxgas por
kursanoj, kiuj jam finis la okan gimanizian klason. Gxi enhavas la
lernomaterialon, la metodikajn sugestojn kaj cxiujn bezonatajn materialojn. La
tuta materialo acxeteblas kontraux 20 DM en mia oficejo: Deutscher
Esperanto-Bund - Geschäftsstelle, Immentalstr. 3. DE-79104 Freiburg. J.N. Cxu vi mem sercxas la instruistojn aux inverse? U.F.
Mi kontaktas tiujn, pri kiuj mi scias, ke ili faras kursojn. J.N.
Kiel vi karakterizus la situacion de la E-instruado en Germanio? U.F.
Ekzistas kelkaj aktivaj instruistoj kaj regionoj. La instruado okazas parte en
popol-altlernejoj, sed ankaux la lokaj grupoj kaj la federaciaj ligoj organizas
seminariojn. J.N.
Eble ni klarigu al la legantoj, kion signifas popolaltlernejoj en
Germanio... U.F.
Ili estas perfektigaj kursoj, kiuj gxenerale dauxras unu, aux - lauxdezire
-plurajn semestrojn, kaj apartenas al la eksterlerneja kleriga sistemo. Ene de
la popolaltlernejoj estas organizataj ankaux semajnfinaj, cx. 12-horaj kursoj (Schnupperkurse). Oni organizas ilin en plej diversaj temoj, ekzemple
pri lingvoj, astronomio, komputado ktp. Ne estas iaj antauxkondicxoj por eniri
la kursojn. La labordonantoj pli malpli agnoskas la scion akiritan en
popolaltlernejoj. Ili gxenerale funkcias en kulturdomoj. Sed la E-organizajxoj,
kiuj organizas kursojn ekster la popolaltlerneja sistemo, devas trovi tauxgajn
ejojn por siaj kursoj. Ekzemple en la federacia lando Baden-Würtenberg
kurso okazos apud Aalen, en kastelo. J.N.
Cxu vi scias jam detalojn pri tiu kurso? U.F.
Gxin organizas BAVELO
(Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo) kaj nomigxas 18-a BAVELO-seminario
kaj jarkunsido. Gxi okazos inter la 13-a kaj 15-a de oktobro en Niederalfingen
bei Aalen. Cxi-jare estas organizota aparta kurso por studi la fakvortojn kun
Wera Blanke. La alia grava arangxo, la auxtuna konferenco de BELO
okazos en Aschaffenburg inter la 10-a kaj 12-a de novembro, kun instruista kaj
asocia kunsido. J.N.
Cxu ekzistas ankaux korespondaj kursoj? U.F.
De longa tempo ekzistas la koresponda kurso de Ulrich
Becker en Berlino, sed tiun taskon baldaux transprenos alia instruisto. J.N.
Cxu estas io, pri kio vi ne estas tute kontenta koncerne de la
instruado? U.F.
Mi gxojus pri pli intensa kunlaboro kun la instruistoj. Se mi ne devus cxiam
postkuri la kursdatojn, sed la kursgvidantoj sendus la datojn kaj la enhavon al
mi. Mi gxojus pri cxiuj informoj pri iliaj metodoj, projektoj, cxar mi pensas,
ke estus tre valore havi superrigardon pri la diversaj metodoj. Tiam mi povus
kompili liston de cxiuj metodoj kaj materialoj, kaj pere de la oficejo mi povus
transpreni la dissendadon. Mia celo estas, ke la oficejo funkciu kiel fakta
informa centro de la instruistaro, cxar tiam ni povus labori pli efike kaj kun
reciproka profito.
Jozefo Németh Hungario Cxu pacxja lingvo? - REF ‘95 Malnova
sperto, malnova devizo: Esperanto - edzperanto. Tio klarigas la originon de
multaj esperantistaj familioj. Bone, bone, sed kio sekvos poste? Kiujn lingvojn
uzu la familio, kiel parolu la infanoj? Cxu E-o funkciu kiel patra, patrina aux
gepatra lingvo? Jen kelkaj teoriaj demandoj, kiujn la vivo mem respondas.
Ekzistas ja pluraj familioj internaciaj, kiuj trovis siajn proprajn solvojn. Kaj
ekzistas familiaraj renkontigxoj familiaj, kie ili povas intersxangxi spertojn.
Ecx pli gravas, ke tie la infanoj havas okazon kune ludi, kanti, ekskursi,
babiladi, amikigxi... eventuale kvereli - nature, en la komuna lingvo. Cxio cxi
estas efika rimedo kontraux izoligxo, malcertigxo, rezigno. Sed
esperantistaj familioj fondigxas ne nur per internacia geedzigxo. Kelkaj
verduloj konscie ekuzas E-on en sia hejmo. Por atingi la deziratan lingvan
nivelon, cxe etuloj ne suficxas konscio, necesas ankaux konsekvenco: almenaux
unu el la gepatroj cxiam parolu al ili nur esperante. Interesa, kvankam logika
fenomeno: tiun rolon preskaux senescepte plenumas la patroj. Renkontigxo
de Esperantistaj Familioj (REF) cxi-jare okazis jam la 17-an fojon. Dank’ al
la sindona organiza laboro de Anna Besenyei, patrino de du cxarmaj denaskulinoj,
inter la 5-a kaj 12-a de auxgusto ni povis pasigi neforgeseblan semajnon en
apudlaga kampadejo de pitoreska hungaria urbo Tata. Partoprenis pli ol 20
familioj, (de)venintaj el - laux mia kalkulo - almenaux 14 landoj. Tro
striktan tagordon oni ne povis pretendi, cxar multe da beboj kaj etaj infanoj
cxeestis. (Ankaux la auxtoro helpis sian edzinon en la prizorgado de du
filinetoj - unu el ili grave malsana -, do vane vi atendas tre detalan kaj
objektivan raportom.) Vekigxu,
aligxu! - familio Wacha varbis la publikon al matena gimnastiko. La juna knabo,
Mateo cxiutage fervore gvidis la ekzercojn, la volontuloj tamen iom post iom
forvaporigxis. Eble pro la malbeligxinta vetero, eble pro elcxerpigxo post
lacigaj programoj, eble pro malfruaj enlitigxoj, aux simple pro pigreco. Post
abunda matenmangxo sekvis komunaj kantado, ludado, desegnado, pentrado, lertaj
manlaboroj. Okazis ankaux konkursetoj por la infanoj, ili ekz. verkis fabelojn
laux bildoj. Posttagmeze - kiam la etuloj plejparte ripozis - la pli agxaj
rigardadis la urbon, ekskursis al proksimaj fortikajxoj, trovis la spurojn de
prahomo 500.000-jara en subcxiela muzeo de vilagxo Vértesszõlõs; iris nagxi,
flugigis kajtojn. Dimancxe Krishna Kumar Bhatia prelegis pri Hindio, mi celebris
diservon en la urbocentra pregxejo. Vespere ni gxuis video-filmojn (pri Mazi, la
plej populara monstro en Esperantujo, krome pri REF de la pasinta jaro),
skecxojn de Stefan MacGill, sxipekskurson, bivakfajron, konversaciojn pli aux
malpli seriozajn. Mi mencias nur unu el la pritraktitaj temoj: hejmaj terminoj.
Kiel la familioj nomas ekzemple diversajn specojn de vindajxoj, balanciloj, de
modernaj kaj modaj mangxajxoj (hamburgajxo, puf-maizo), kion oni faras post
uzado de la necesujo (forlavas gxin). Paralele
kun REF, en la sama kampadejo okazis ecx du junularaj arangxoj: MEJS kaj IJS.
Fakte, sprite farite! Pluraj iamaj REF-infanoj aktivadis jam tie, ofte ecx ni
miksigxis inter ilin por iom rejunigxi. Espereble ankaux ilin imponis la modelo
de esperantistaj familioj. Tion mi nur konjektas ... sed tion certe scias, ke
Amoro kun tre bona rezulto pafadis siajn sagojn inter ilin.
Johano Kirsch Italio
Itala
Interlingvistika Centro, Kooperativo de Literatura Foiro, Triesta E-Asocio 4-a Mediteranea
Konferenco de Esperantologio en Triesto, 28-31
oktobro 1995 dedicxita al la temo La
Esperanta leksikografio: problemoj
terminologiaj kaj frazeologiaj, la aktualigo de Plena Ilustrita Vortaro, la
jxusa aperigo de Esperanto-vortaroj franca/ itala/ germana, la pretigo de aliaj
(bulgara/ hispana/ hungara), la frazeologiaj demandoj, la fakaj terminaroj, la
rolo de niaj lingvaj institucioj ktp. estos traktataj de auxtoroj kaj fakuloj
dum cxi tiu unika konferenco pri la farado de vortaroj en nia lingvo. Logxiga
servo kaj postkonferenca turisma programo: Triesta
Esperanto-Asocio, via Crispi 43, I-34131 Trieste, Italio. Pri la programo
informas: Kongresfako de LF-koop, c/o
Esperanta PEN-Centro Pf. 117, H-1581 Budapesxto, Hungario 2.000.000 liroj por universitata studo
Premio! Triesta
universitato, kune kun la fame agema Triesta E-Asocio, lancxas ekde 1994/95 la
premion Kastelo de Miramar. Gxi cxiujare estos asignata al doktora
disertacio, pridiskutita cxe italia universitato, pri la jenaj temoj: lingva
problemo, interlingvistiko, E-o kaj esperantologio. (Nu, la titolo
„doktoro”, en sia simpla formo, en Italio ekvivalentas al la magistra; en la
itala la premio estas premio di laurea).
La unua premio Miramar estos aljugxita fine de 1995 inter disertajxoj
ellaboritaj dum la akademia jaro 1994/95 pri la temo: La lingva problemo kaj
adopto de neuxtrala lingvo. La
premio valoras 2.000.000 ITL
(cx. 2000 guldenoj!). Tiamaniere
oni intencas favori la studadon kaj esplorojn pri lingvo internacia, donante
krome la eblecon pliprofundigi la argumentojn laux lingvistika, socia, ekonomia
kaj politika vidpunktoj. Imitinda ekzemplo, cxar ja draste mankas en naciaj
lingvoj akademiaj pritraktoj pri E-o. Por pli da informoj: Triesta
E-Asocio, C.P. 601, I-34100 Trieste-Centro, Italio.
Bruno Masala (laux
La Gazeto, aprilo 1995) Seminario en Bolsena De
la 29-a de aprilo gxis la 1-a de majo okazis en la cxelaga urbeto Bolsena, 100
km-ojn norde de Romo, vigla seminario pri la temo: „Esperanto-instruado:
metodoj kaj materialoj”. La seminarion organizis la roma katedro de la Itala
E-instituto, do la trideko da partoprenantoj venis cxefe el centra Italio, sed
ankaux pluraj norditaloj kaj kelkaj suditaloj cxeestis la kunvenon. La
seminarion malfermis la interesa prelego de d-ro Renato
Corsetti pri la instruado de la fremdaj lingvoj en la historio de la sumera
gxis Esperanto. Corsetti klarigis, ke la t.n. tradicia metodo, t.e. la gramatika
metodo estas relative moderna, cxar gxi plene disvastigxis nur en la 18-a kaj
19-a jarcentoj, dum la „moderna” rekta metodo fakte estas ege malnova, cxar
gxi estis uzata jam de la antikvaj egiptoj. La sekvan tagon okazis prelego de Elisabetta
Formaggio pri la instruado de Esperanto en la elementaj lernejoj. Magistrino
Formaggio, kiu, interalie, estas la auxtorino de Ludu
kun ni!, propedeuxtika lingvokurso por infanoj aperinta en 1994, prezentis
sian metodon, evidentiganta la multajn valorajn rezultojn de E-instruado al
infanoj. Poste
Alessandra Di Donato prezentis sian
metodon instrui E-on al malgrandaj infanoj. £ia metodo bazigxas precipe sur la
fantazio de la instruisto kaj la helpo de ludiloj kaj bildoj. Ankaux du aliaj
elementlernejaj instruistoj, Carlo Bourlot
el Torino kaj Leonardo Pampaloni el
Florenco rakontis siajn spertojn en la E-instruado al infanoj. La lastan tagon
okazis prelego de Pier Luigi Cinquantini.
Interalie, Cinquantini donis al la cxeestantoj mallongan ekzemplon de
Cseh-leciono kaj tio estigis viglan debaton pri tiu cxi metodo. Fine, Michaela Lipari, UEA-estrarano parolis pri kulturo kaj pri la
problemoj de la dua- kaj tria-gradaj kursoj. Oni vigle diskutis pri la
materialoj kaj pri la maniero gvidi kursojn en Italio kaj oni proponis, ke la
Itala E-Instituto gxisdatigu la kursprogramojn. Antaux ol ni veturis hejmen, ni
cxiuj esprimis la deziron, ke tiu renkonto estu komenco de serio da fruktodonaj
kunvenoj. Kroatio Euxropo en la
lernejo
-
konkurso sub auxspicio de la Euxropa Konsilantaro kaj la Euxropa Komunumo Kroatio
la unuan fojon partoprenis la konkurson, en diversaj brancxoj. Cxefaj celoj de
la konkurso: veki la konscion de la euxropanoj, substreki la gravecon de la
euxropa klerigado, instigi la komunikadon inter la euxropaj lernejoj kaj direkti
la atenton de la lernantoj al la problemoj de la unuigxonta Euxropo. La cxi-jara
cxeftemo: „estonteco profunde mergita en la histori-rememoron: defio por juna
euxropano”. La temo ligigxas al la kampanjo de la Euxropa Konsilantaro
kontraux rasismo, ksenofobio, antisemitismo kaj maltoleremo. La pritaksado
okazis en regiona kaj landa niveloj. La landan komitaton atingis cx. ducent
verkoj en cxiuj kategorioj. Kroata Esperanto-Unuigxo instigis siajn junajn
membrojn partopreni la konkurson. De la regiona nivelo oni plusendis 16
E-verkojn al la nacia. Inter la 86 premiitaj verkoj fine trovigxis kvar
esperantaj el tri urboj: Elizabeta Pajk,
Nataša Galicx, Silvija Brezak kaj unu grupa verko. La premiitojn akceptis
ankaux la vicurbestro de Zagrebo, Bozo
Biškupic. Ni estas tre scivolemaj, cxu ankaux en aliaj landoj
partoprenis la konkurson e-istoj? Ni tre volonte intersxangxos la spertojn.
Adreso de KEU: Sveti Duh 130, HR-10000
Zagreb, Kroatio. Fine
de junio,
cx.j. oni organizis solenan
transdonon de
la diplomoj al la
sukcesintoj cxe la internaciaj konkursoj
István Szerdahelyi kaj Ivo
Lapenna. Post
la disdono de la diplomoj, du junulinoj, Martina
Gazdek kaj Irena
£kreblin per bela muziko regalis centon da vizitantoj.
Marija Beloševic Nederlando
La
Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto (NGGE) organizas porinstruistan
seminarion por la membroj de la ILEI-sekcioj en Nederlando kaj najbaraj
landoj. La
seminario estas planita en la semajnfino de la 15-17-a de marto 1996 kaj okazos
en la naturamika domo Eikhold en la
urbo Heerlen en la sudo de la nederlanda provinco Limburgo. La
temoj de la seminario estos: la instruado al rifugxintoj, auxdvidaj
instrumetodoj. La enkondukontoj de tiuj temoj estos poste anoncataj. La
seminario komencigxos vendred-posttagmeze. La domo disponas pri 2-personaj
cxambroj kaj kunven-salonoj kaj situas en bela regiono. Gxi estas facile
atingebla per publika transporto kaj propra auxto. La
partoprenkotizo estas 150 NLG, kiu inkluzivas du tranoktojn, du maten-, du tag-
kaj du vespermangxojn, kafon/teon kaj la seminari-dokumentojn. Interesitoj povas
peti aligxilon cxe la sekretariejo de NGGE,
Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard,
Nederlando, tel. +31 2207 17918.
Hans ten Hagen Norvegio El la Jarraporto
1994 de Norvega Esperantista Ligo Fine
de la jaro NEL havis 11 klubojn kun entute 360 membroj. Atilio Orellana Rojas
kaj lokaj fortoj gvidis 6 kursojn kun entute 40 lernantoj. Kursoj estis en Oslo
kaj Tromsø. Kunlabore kun NEFA kaj danke al fervora laboro de Rolf Bergh, eblis
auxskulti la plibonigitan radiokurson de Jon Rømmesmo pere de Radio
Hamar, Radio Hedmark, Solungen bygderadio, Radio Korgen, Radio Helgeland, Radio
Torghatten kaj Radio Vefsn. En la
radio kaj televido oni okfoje povis auxdi intervjuojn kaj menciojn pri E-o. La
korespondan kurson de Folkets Brevskole
partoprenis entute 7 kursanoj. En 1994 neniu kandidato plenumis ekzamenon de
NEL. Unu membro trapasis elementan ekzamenon internacian. Pri lerneja instruado:
Johan Hammond Rosbach prelegis kadre de Daghøyskolen, Sarpsborg por 18 auxskultantoj kaj en la liceo St
Olav por 14 gelernantoj. Komisiono konsistanta el Bjørn Thuv, Odd Tangerud
kaj Otto Prytz, ellaboris programon por instruado de Esperanto cxe la instruista
altlernejo de Bergen. La programon devos aprobi la Ministerio pri edukado por ke
gxi realigxu.
(laux Norvega Esperantisto
2/1995) Rusio Pedagogia sperto
el Moskvo: nur intensan kurson! Mia
trijara sperto en Moskvo montras, ke NUR ekspres- aux duonekspres-metoda
E-instruado donas grandan elcenton da kursfinintoj. La kurso okazu 4-6-foje
semajne, ne malpli ofte. Mi klarigas la aferon. Post priesperanta prelego cxe
kursanoj aperas maksimuma entuziasmo lerni la lingvon. Poste la novaj informoj
el la cxiutago surfalas la saman cerbon, kaj post kelkaj semajnoj la entuziasmo
pri E-o malkreskas gxis plena velko. Tial necesas lauxeble rapide uzi la
kulminon de entuziasmo por plene instrui la lingvon. Post tio la E-klubo kaj la
asocio devas tuj denove levi priesperantan entuziasmon per interesa kluba vivo,
korespondado, servoj, E-renkontigxoj, E-kulturo k.s.
Anatolo Goncxarov (laux
Eksciu, ke..., februaro
95) Ukrainio En
Slavjansk, Ukrainio dum kelkaj jaroj funkciis aparta E-katedro kaj vasta
E-instruado en la Instituto pri Managxerado (privata altlernejo, nun jam nomata
Akademio), kiu eldonis ecx apartan E-gazeton. La revuo „E-Centro informas”
fakte mortis. La kauxzoj multis. Unue - gxia redaktoro, A. Goncxarov edzigxis
kaj translokigxis en Krimeon, poste - Internacia Akademio pri Administrado en
Slavjansk akceptis malmultajn studentojn en 1994 kaj tial gxi ne bezonis
E-instruistojn kiel antauxe. La E-katedrestro G. £ilo fugxis Moskvon kaj nun
rektoras en „Euxropa Instituto de Juro”. Finfine jenas la fakto: La
E-katedro en Slavjansk malaperis. Mi restis la sola E-instruisto en la Akademio.
Kaj ecx tio ne povus okazi, bonsxance la rektoro ege estimis mian patron M.
Popov, kiu mortis en 1994. (M. Popov estis vaste konata e-isto el urbo Berdjansk
- la red. de Eventoj).
A. Popov (el Eventoj 0083.) „£angxigxas
la adreso de Helianto, informilo de
Ukrainia Esperanto-Asocio, unusola periodajxo, kiu dauxre ekzistas en nia
lando” - informis nin la redaktoro. „La floro ne povas kreski sen sunradioj
de via atento kaj kunlaboro.”
Niko Uzbekio NdlR - Nia
redakcio ricevis fragmenton de la nova lernolibro de Euxgeno S. Perevertajlo.
Tiel li skribis en sia letero: „jen
estas pagxoj el mia nova lernolibro por la unuaj klasoj de la lernejo. Mi
kompilis la unuan parton konsistantan el 12 lecionoj. Gxi estas prespreta kun la
literoj kaj desegnajxoj. La lernolibron eblas eldoni en ajna lingvo, cxar la
reguloj kaj konsiloj por la instruistoj kaj ankaux la taskoj por la ekzercoj
estas E-lingvaj. Mi sercxas eldonanton. Kiu povas helpi min?” Adreso
de la auxtoro: Euxgeno S. Perevertajlo, ab/k 140, Pocxtamt, UZ-700000 Tasxkento,
Uzbekio, CIS
|