|
Cxinio Kun
la helpo de la gvidantoj de la tria elementa lernejo de Zhongguancun en Pekino,
Esperanto Asocio de Cxina Akademio de Sciencoj fondis infanan E-kurson. La kurso
ekfunkciis la 17-an de julio 1995 kun la gvido de s-ro Shen Chengru. Gxin
partoprenas 45 infanoj de 7 gxis 9-jaraj. Antauxnelonge, la Asocio fondis
similan kurson en la sama kvartalo kun la partopreno de 12 infanoj. Ili
tre sxatus korespondi kaj renkontigxi kun amiketoj en kaj ekster Cxinio. Ili
intencas partopreni la internacian someran kampadejon en E-o, kiun la Asocio
organizos inter la 15-a kaj 21-a julio 1996. Por detalaj informoj turnu vin al: Germanio Lingvo-Orientiga
Instruado (LOI) en Oberndorf/Neckar En
februaro 1975 la FEoLL-Instituto pri Kibernetika Pedagogio en Paderborn komencis
la LOI - projekton. La instruado dauxris du lernejajn jarojn. La gelernantoj (mi
mem estis unu el ili) post dujara lernado tuj komencis studi duan fremdan
lingvon. Entute 602 geknaboj partoprenis la eksperimenton. (La lasta klaso finis
la lernadon en 1982.) Montrigxis, ke la geknaboj, kiuj vizitis LOI, poste en la
lernado de fremdaj lingvoj havis grandajn facilajxojn. Ecx en fakoj kiel
geografio kaj matematiko oni povis montri avantagxojn de LOI-gelernantoj. Laux tiu-cxi Paderborna Modelo ni volis komenci novan
eksperimenton ankaux en la kadro de la projekto FUNDAPAX, kunordigita de
"Esperanto" Radikala Asocio sub la auxspicio de UNESCO. Komence de la
lernojaro 1994/1995 la elementa lernejo en Oberndorf ricevis la permeson por
unujara eksperimento pri LOI. Cxar la Ministerio rajtigis al ni nur unujaran
eksperimentodauxron, ni sercxis gelernantojn el la kvaraj klasoj de la elementa
lernejo. Komence interesigxis 38 gelernantoj. De ili restis 20 gxis la fino de
la lerneja jaro. Mi instruis laux la lernolibro de Elisabetta Vilisics Formaggio
(1994), kiun sxi speciale verkis por LOI en elementaj lernejoj. La du studhoroj okazis cxiusemajne,
jxauxde posttagmeze, kaj entute ili havis iom malpli ol 80 studhorojn. En la
instruplanado — krom la hodiaux kutima modelo — mi celis trovi paralelojn
kun la germana lingvo por helpi al la gelernantoj ekkoni strukturojn de la
propra lingvo. Montrigxis, ke tiuj gelernantoj, kies gepatra lingvo estas ne la
germana, povis transpreni el la propra lingvo (turka, itala, libana, bosnia aux
kroata) kaj gramatikajn strukturojn kaj kelkfoje ecx vortojn. Tiel ili ecx havis
avantagxojn, kio certe plialtigis ilian memfidon. Mi
havigis kontaktojn al la infanoj eksterlande. Ni komencis leterinter-sxangxadon
kun elementa lernejo en Torino (Italio). Krome ni dauxrigis plurajn
cxenrakontojn, kiujn ni plusendis al eksterlando. Entute
mi havas la impreson, ke la instruado ne nur donis bonajn spertojn al la infanoj
kaj helpos la lernadon de pluaj fremdlingvoj, sed gxi ankaux placxis al ili. Mi
ne povas lauxkvante antauxvidi, kiom granda estos tiu lernplifaciligo. Pri tio
Claus Günkel faros testojn en la diversaj lernejoj vizitotaj de miaj
LOI-lernantoj. La rezultoj kontribuos al lia doktorigxtezo dauxrigonta liajn
teoriajn konsiderojn pri la optimuma dauxro de LOI.
Ines Frank
Titisee Str. 34., DE-78628 Rottweil, Germanio Kubo Perkoresponda
kurso: Cxu revo aux realo? [Nur
la kvinono de la interesigxintoj — 127 el 549 — aligxis poste al niaj
korespondaj kursoj. Analizinte la rezultojn
ni venis al la jenaj konkludoj:] 1.
Multaj interesitoj estas duonmotivitaj aux perdas la intereson, post ricevo de
la enkonduka leciono, kiun ni sendas al ili tute senpage. 2.
Manko de suficxaj lernmaterialoj niaflanke. Tio de la komenco mem devigis nin
prokrasti gxian sendadon. La reago al la kurso estis multe pli granda ol ni
atendis. Sekve venis kromaj problemoj kun la presado kaj reprodukto de la
bezonataj materialoj. 3.
Okazis problemoj ankaux kun la sendado de posxtgxiroj tial, ke pluraj kurieraj
oficejoj ne konsentas sendi ilin kontraux nur 2.00 kubaj pesoj. 4.
La malbona funkciado de la posxto plendigis multajn interesitojn, pro manko de
reago al ilia peto flanke de KEA, dum ni ricevis nenion. Evidentigxas, ke la
sekcion ne atingis multaj korespondajxoj senditaj de la interesitoj, kvankam ili
certigis gxian sendadon. Aliflanke,
ni bedauxras la troan fidon je la ordinara posxto. Cxi lasta aspekto pensigis
nin aliigi la vojon por ke la PKK fakte frapu la pordon de cxiu interesito.
Sekve, la strategio por sukcesigi niajn celojn estu tute alia. Tiel, kie
ekzistas M-Filio ni decidis krei reton de ILEI-reprezentantoj. Gxia cxefa
okupigxo estus roli peranton de la PKK en la teritorio kaj en najbaraj lokoj,
kie ankoraux ne ekzistas filioj. Tiel la Instrua Fako de KEA, kiu respondecas
pri gxi, ne plu atentos rekte la opajn interesitojn. Cxi kaze la
ILEI-reprezentanto ricevos per registrita posxto la korespondajxojn sendotajn de
Havano. Tiu persono disdonos aux dissendos ilin lauxokaze. Ankaux la
ILEI-reprezentanto enspezos la tutan monon pro koncepto de kotizoj kaj
lernomaterialoj de la enskribigxintoj. Li sendos la koncernan procenton al la
Instrua Fako. Tio helpos solvi ankaux la problemon menciitan en la punkto 3. Tiu
proceduro stimuligos la filiojn atente prizorgi gxian korektan funkciadon. Certe
oni laboros en cxiu municipo cele al plialtigo de la nombro da eblaj aligxontoj.
Cxiu
reprezentanto de ILEI diskonigos inter PKK-kursanoj la monatan programon de
arangxoj, kiujn ili rajtas partopreni por senti sin pli aktivaj roluloj de la
asocia vivo. Se cxio funkcios kiel espereble, ni povas certigi, ke la
Perkorespon-da Kurso transiros firme kaj sukcese el reva idealo al kontentiga
kaj felicxiga realo.
Héctor
Jiménez (el
Avanco, 1994/1-4.) Litovio Post
dumonata kurso (80-hora), en Garliava, urbeto apud Kaunas, la kursfinintoj
decidis fondi E-klubon por praktiki la lingvon. La 3-an de septembro 1995 en la
auxditorio de la urba biblioteko, la jxus naskita klubo faris sian unuan
E-arangxo, okaze de disdono de la atestoj al la kursfinintoj. Enmanigis la
atestojn, la brazila Cseh-instruisto, s-ro Aristophio
Alves Filho. La
klubanoj deziras korespondi tutmonde kaj bonvenigas esperantajxojn kaj esperantistojn. Ili kunsidos cxiusabate de
la 16-a gxis la 18-a horo en cxambro de la biblioteko. Por kontakti
ilin skribu al: Esperanto-klubo „Espero de Garliava”, s-ino Aldona
Grikietiene, Darbininku g-ve, n-ro 74-1, LT-4316 Garliava, Kauno raj., Litovio. De
la 4-a de septembro cxe LEA en Kaunas lernas E-on 84 personoj en tri klasoj,
sub gvido de s-ro Alves Filho. Li dauxre akceptas proponojn por instrui E-on
kaj prelegi pri Brazilo kaj pri Cseh-metodo. En Euxropo li povas resti gxis
auxgusto 1996. Lian aktualan adreson petu de Internacia Esperanto-Instituto,
Nederlando. Slovakio La
4-an de marto 1993 la Ministerio pri Instruado de Slovaka Respubliko aprobis
dokumenton Instruprogramo por gimnazioj.
Internacia lingvo Esperanto. Nedeviga studobjekto — unujara kurso, sub
registra numero 828/ 1993, kiel duan korektitan eldonon (la unua aperis jam
septembre 1990). Tiel estis en Slovakio oficiale aprobita la nedeviga instruado
de E-o. La tekston ellaboris prof. Eduard
Gasinec el Pedagogia Esplorinstituto
de Bratislava. La
teksto klarigas, kion la instruado celas (paroli, skribi, auxskulti en E-o pri
cxiutagaj temoj, konatigxi kun literaturo kaj historio de E-o), kion enhavu cxiu
el la 70 instruhoroj de la unujara kurso, kiuj metodoj kaj lerniloj estas
disponeblaj kaj kiel taksi la sciojn de la lernantoj. Sekvas listo de aplikitaj
pedagogiaj verkoj. La dokumento estas la unua hirundo sur la teritorio de la
iama Cxehxoslovakio, sed bedauxrinde en Slovakio mem gxin ecx esperantistoj ne
rimarkis (recenzoj aperis nur slovaklingve, verkitaj de la auxtoro), kaj gxia
praktika apliko en gimnazioj estas nula (almenaux neniu konkreta ekzemplo estas
menciita en la recenzoj). Jen ekzemplo, ke ne suficxas, se oficialaj lokoj
malfermas la pordon al esperantistoj — ni ofte ne scias utiligi la proponitajn
eblojn.
Miroslav
Malovec (el Starto
1995/2-3.) Svedio Cxiam
pli da studantoj aligxas al la Esperanto-kursoj en la Popola Altlernejo de
Karlskoga, kie ni havas Esperanto-fakon ekde 1988. 25 horojn semajne oni studas
en 8-semajna komencanta kurso aux en samlonga dauxriga kurso. Multaj restas
tutan semestron por ambaux kursoj. Cxi-auxtune
aligxis tro da studantoj kaj la fako devis malakcepti multajn aligxantojn kaj
rekomendi novan kurson por komencantoj ( 8/1-1/3 -96 ). Jam
33 nacianoj partoprenis en niaj kursoj kaj en cxi tiu kurso albanino kaj
japanino estas tiuj el la plej malproksimaj landoj. La plej multaj faros nian
ekzamenon kaj poste kelkaj ekinstruos hejmloke. La
instruado estas tute en Esperanto kaj jam post du semajnoj la studantoj uzas
Esperanton, ofte ilian nuran komunan lingvon. Cxi-semestre ankaux Mazi en
Gondolando estas uzata en la instruado kun multe da eblecoj busxe kaj skribe
ekzerci. La grupo vere eksxatis la filmon! Partoprenantoj
en aliaj fakoj miras, ke oni tiel rapide povas lerni lingvon kaj multaj jam
aligxis al vesperaj kursoj por mem sperti la aferon. La fakto, ke Esperanto
estas internacia popola movado por interkompreno, egaleco inter homoj kaj ilo
por nova pensmaniero allogas multajn. Ankaux estas interese, ke jam spertaj
esperantistoj foje partoprenas por gxui restadon en vera Esperantujo kaj
samtempe instigi al memstara uzado de nia Internacia Lingvo.
Lars Forsman
gvidanto de la Esperanto-fako de Karlskoga Popola Altlernejo
|